Georg TraklGeorg Trakl

Georg Trakl (1887–1914). Post farmaciaj studoj militara apotekisto frue drog-dependa. Grava aŭstra lirikisto de la frua ekspresionismo kun metaformismo kaprica kaj malfacile alirebla. Influita de la franca simbolismo (Baudelaire, Rimbaud, Verlaine). Per obskuraj vizioj, molaj versoj muzikemaj profetas la venontan kaoson de sia epoko pereo-porta kaj katastrof-graveda per tonoj ve-sopiraj, profunda funebro, melankolio kaj rezignacio. Liaj temoj: la demoneco de la vivo, la mavo, kulpo, sufero, pereemo, morto kaj neniiĝo. Rimitan lirikon sekvis liber-ritmaj himnoj kun loziĝo de logike-sintaksaj strukturoj. Trakl forte influis la ekspresionisman lirikon kaj la germanan lirikon post 1945. (R.H.)

Vintre

En frida blank' la agra bril'.
Soleca ĉielo sin vaste etendas.
Super lag' monedoj flug-pendas,
Ĉasistoj venas de l' silvo-hil'.

En nigraj pintoj loĝas silent'.
Huŝ! fajra brilet' elkabane.
Foj-foje sleda tint' lontane,
Leviĝas lante lun-arĝent'.

Dissangas vild' ĉe kampa lim'
Kaj korvoj plaŭdas en sangaj riveroj.
Pafite trem-flavas kaneroj.
En vaka bosk': frost', fum', paŝim'.

Tradukis el la germana Reinhard Haupenthal

La Ondo de Esperanto, 2006, №12 (146).


Germanlingva literaturo en Esperanto | Hejmo