Jorge Luis BorgesJorge Luis Borges

Tri versioj de Judaso

“La ludoj kun la tempo kaj spaco”, — tiel foje nomis siajn eseajn novelojn Jorge Luis Borges, kaj tiu ludo naskis plurajn epigonojn, eĉ inter esperantistoj, ekzemple en Iberio. Tamen liaj tempo kaj spaco, malkiel tiuj de Tolkien, originas rekte el la kultura fono de nia civilizacio, kiun li dokte farĉis per personoj kaj imagoj jen realaj, jen apokrifaj, jen elpensitaj de li mem. La bibliofila fantasto de Borges — foje konceptanta la mondon labirinto, biblioteko, teksto aŭ referencaro — ne povas imponi ĉiun, sed por atentema leganto estas intelekta ĝuego enprofundiĝi en la borgesan mondon, ekzemple en Tlön, Uqbar, Orbis Tertius aŭ en lia Babelo.

Ĉar Tri versioj de Judaso ne estas speciale komplika kaj mistifika novelo, ĝi estas proponata al nia legantaro sen pliaj komentoj (ekzemple, la lasta referenco en la tria aŭtora noto mencias pri Jaroslav Hladík, la protagonisto de la borgesa novelo La mistera miraklo, kies Depostulo de la eterneco senambigue aludas al la borgesaj Historio de la eterneco kaj Nova depostulo de l' tempo), kiujn mi (ĝue) verkus por publiko malpli sagaca ol la esperantista; sed ja oni ofte konsideras nin “libra popolo”.

Estas aparte agrable, ke la Judason speciale por nia revuo esperantigis Fernando de Diego, la tradukinto de La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha de Cervantes (aŭ de Pierre Menard; ja ni frontas Borgeson).

Aleksander Korĵenkov (Ruslando)


“There seemed a certainty in degradation”

T. E. Lawrence, Seven Pillars of Wisdom, CII


En Malgrandazio aŭ en Aleksandrio, en la dua jarcento de nia kredo, en la tempo kiam Basilido asertadis, ke la kosmo konsistas en perversa aŭ temerare nepripensita improvizaĵo fare de nekapablaj anĝeloj, Nils Runeberg gvidus iun el la gnostikaj kaŝ-kunvenoj kun eksterordinara pasio intelekta. Dante eble rezervus fajran tombon al li; lia nomo trovus lokon en la katalogoj de minoraj herezuloj, inter Satornilo kaj Karpokrato; iu fragmento el liaj predikoj, garnita per insultoj, plu vivus en la apokrifa Liber adversus omnes haereses aŭ pereus, kiam la incendio de monakeja biblioteko voris la lastan ekzempleron de Syntagma. Sed Dio lokis lin en la 20a jarcento kaj en la universitata urbo Lund. Tie en 1904 aperis la unua eldono de lia Kristus och Judas; tie en 1909 eliris lia ĉefa verko Den hemlige Frälsaren. (De ĉi lasta libro ekzistas germana traduko farita de Emil Schering en 1912 sub la titolo Der heimliche Heiland.)

Antaŭ ol provi ekzameni la menciitajn verkojn urĝas ripeti, ke Nils Runeberg, membro de la nacia Unio Evangelia, estis profunde religiema. En literatura kunvenejo de Parizo, eĉ de Bonaero, iu verkisto povus tre eble ankoraŭfoje redifini la tezojn de Runeberg; ĉi tezoj, proponitaj en beletra rondo, estus nur leĝeraj kaj vanaj ekzercoj bazitaj sur neglekto aŭ blasfemo. Por Runeberg la tezoj kondukis al deĉifrado de centra mistero teologia, konsistigis materialon por meditoj kaj analizoj, por disputoj historiaj kaj filologiaj, por manifestiĝoj de orgojlo, de jubilo, de teruro. La tezoj donis sencon al lia vivo kaj ankaŭ ruinigis ĝin. Cetere, la legantoj de ĉi linioj devas konsideri, ke la artikolo registras nur la konkludojn de Runeberg, ne lian dialektikon nek liajn pruvojn. Eble iu rimarkos, ke la konkludo certe antaŭis la “pruvojn”. Nu, kiu do inklinas serĉi pruvojn pri io, kion li ne kredas, aŭ pri io, kies prediko indiferentas al li?

La unua eldono de Kristus och Judas havas la jenan drastan epigrafon, kies sencon, jarojn poste, monstre vastigis Nils Runeberg mem: “Ne nur parto, sed ĉio, kion la tradicio atribuas al Judaso Iskarioto, estas falsa” (De Quincey, 1857). Post iu germano, De Quincey konceptis, ke Judaso perfidis Jesuon por devigi lin konfesi sian diecon kaj por doni originon al vasta ribelo kontraŭ la jugo de Romo; Runeberg hipotezis ian depostulon de metafizika karaktero. Komence li lerte rimarkigis la superfluecon de la ago de Judaso kaj aldonis, ke ne necesas la perfido fare de apostolo por malkaŝi majstron, kiu ĉiutage predikas en la sinagogo kaj faras miraklojn antaŭ miloj da homoj. Tamen, tiel okazis. Supozi eraron en la Sanktaj Skriboj estas io neimagebla, ne malpli ol supozi fakton hazarda en la plej transcenda evento en la monda historio. Ergo, la perfido de Judaso ne estis hazarda; temis pri fakto antaŭdeterminita, kiu havas sian misteran lokon en la redempto. Runeberg plu diras: la Vorto, kiam enkarniĝinta, pasis de la ĉieesto al la spaco, de la eterneco al la historio, de la senfina feliĉo al la mutacio kaj al la morto; por reciproki al tia ofero necesis ke unu homo, reprezentante ĉiujn homojn, faru samvaloran oferon. Judaso Iskarioto estis tia homo. Judaso, ununura inter la apostoloj, intuis la sekretan diecon kaj la teruran intencon de Jesuo. La Vorto reduktiĝis al mortala stato; Judaso, disĉiplo de la Vorto, kapablis humiliĝi al la rolo de denuncanto (la plej mava delikto de infamio) kaj gasti ĉe la eterna fajrejo. Suba ordo respegulas superan ordon, la formoj de la tero respondas al la formoj de la ĉielo; la haŭtaj makuloj formas kvazaŭ mapon de la nekorupteblaj konstelacioj; Judaso iel spegulas Jesuon. Tio klarigas la epizodojn de la tridek denaroj kaj de la kiso; tio klarigas ankaŭ la sinmortigon, per kiu li eĉ pli meritas la Kondamnon. Tiel Nils Runeberg eksplikis la enigmon de Judaso.

La teologoj de ĉiuj konfesioj kontestis lin. Lars Peter Engström akuzis lin ignori, aŭ preteratenti, la hipostazan unuecon; Axel Borelius kulpigis lin, ke li renovigis la herezon de la docetoj, kiuj negis la homecon de Jesuo; la ŝtal-kora episkopo de Lund asertis, ke li kontraŭdiras la trian versiklon de la dudek-dua ĉapitro de la Evangelio de Sankta Luko.

Ĉi diversaj anatemoj influis sur Runeberg, kiu parte reskribis sian forte obĵetitan libron kaj modifis sian doktrinon. Li cedis al siaj kontraŭuloj la teologian terenon kaj proponis oblikvajn rezonojn de morala karaktero. Li allasis, ke Jesuo “disponis la multnombrajn rimedojn, kiujn Ĉiopoveco proponas”, do Li ne bezonis unu homon por redempti ĉiujn ceterajn. Poste Runeberg rebatis la opinion de kiuj asertis, ke oni scias nenion pri la enigma perfidulo; ni scias, li diris, ke Judaso estis unu el la apostoloj, unu el la elektitoj por anonci la ĉielan regnon, sanigi malsanajn, purigi leprulojn, revivigi mortintojn kaj ekzorci demonojn (Mateo 10: 7-8; Luko 9: 1). Viro tiele distingita de la Redemptoro meritas, ke oni faru la plej bonan interpreton de liaj agoj. Imputi lian krimon al mon-avido (kion kelkaj subtenis citante Johanon 12: 6) egalas akcepti rezignacie la plej malsaĝan motivon. Nils Runeberg proponas la kontraŭan motivon: ia hiperbola, eĉ senlima asketismo. Por pli granda gloro de Dio, la asketoj vidas la karnon naŭza kaj puninda; Judaso faris la samon koncerne la spiriton. Li rezignis honoron, bonon, pacon, eĉ la ĉielan regnon, same kiel aliaj, malpli heroe, la plezuron [1]. Li antaŭpensis kun konsterna lucido siajn kulpojn. En adultoj ne malofte estas trovebla tenero kaj abnegacio; en murdoj — kuraĝo, en profanadoj kaj blasfemoj — ia demona rebrilo. Judaso elektis kulpojn mankajn je akompana virto: la misuzo de konfido (Johano 12: 6) kaj la denunco. Li kondutis humilege, kredis sin nedigna esti bona. Paŭlo skribis: “Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo” (I Korintanoj 1: 31); Judaso volis la inferon, ĉar la feliĉo de la Sinjoro sufiĉis al li. Li pensis, ke la feliĉo, kiel la bono, estas atributo dia, kiun devas ne uzurpi la homoj [2].

Multaj eltrovis, post factum, ke en la pravigeblaj komencaj laboroj de Runeberg troviĝas lia ekstravaganca fino, kaj ke Den hemlige Frälsaren estas fakte nura perversaĵo en furioza klimakso de Kristus och Judas. Fine de 1907 Runeberg finis kaj reviziis la manuskriptan tekston; kaj pasis preskaŭ du jaroj, kiam li ĝin transdonis al la presejo. En oktobro 1909 la libro aperis kun antaŭparolo (ĝisenigme plata) de la dana hebreisto Erik Erfjord, kaj kun ĉi malica frazo: “Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis” (Johano 1:10). La ĝenerala argumento ne estas kompleksa, sed la konkludo egalas al monstraĵo. Dio, deduktas Nils Runeberg, humiliĝis esti homo por redempti la homan rason; konjekteblas, ke Lia sinofero estis perfekta, sen misoj kaj mankoj. Limigi Lian suferadon al duontaga agonio sur la kruco estus io blasfema [3]. Aserti, ke li estis homo nekapabla peki, entenas kontraŭdiron; la atributoj impeccabilitas kaj humanitas estas neakordigeblaj. Kemnitz konsentas, ke la Redemptoro povis senti lacon, fridon, konfuziĝon, soifon kaj malsaton; allaseblas ankaŭ, ke Li povis peki kaj iri la vojon de perdiĝo. La fama teksto “Ĉar li elkreskis kiel juna branĉo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; malestimata kaj evitata de homoj; viro suferanta kaj malsana” (Jesaja 53: 2-3) estas, por multaj, anticipa figuro de la Krucumito en la horo de ties morto; por kelkaj (ekzemple, por Hans Lassen Martensen) refuto de la beleco, kiun la ordinara opinio atribuas al Kristo; por Runeberg, preciza profetaĵo, ne pri unu momento, sed pri la tuta, terura futuro, en la tempo kaj en la eterneco, de la Vorto enkarniĝinta. Dio fariĝis tute homo, sed homo ĝis la infamio, homo ĝis la kondamno kaj la abismo. Por savi nin, li povintus elekti “iun” el la destinoj, el kiuj plektiĝas la konfuza reto de la historio; li povus esti Aleksandro aŭ Pitagoro aŭ Rurik aŭ Jesuo; sed Li elektis destinon plej basan: li estis Judaso.

La librejoj de Stokholmo kaj Lund vane proponis ĉi revelacion. La nekredantoj konsideris ĝin a priori sensala kaj komplika ludo teologia; la teologoj ĝin disdegnis. Runeberg intuis, ke tiu ekumena indiferento entenis la preskaŭ miraklan konfirmon de liaj konkludoj. Dio trudis tian indiferenton; Dio ne volis, ke Lia terura sekreto diskoniĝu sur la tero. Runeberg komprenis, ke ankoraŭ ne sonis la ĝusta horo. Li sentis, ke antikvaj malbenoj Diaj konverĝis sur lin; memoris pri Elija kaj Moseo, kiuj en la monto kovris al si la vizaĝon por ne vidi Dion; pri Jesaja, kiu teruriĝis kiam liaj okuloj vidis Tiun, kies gloro plenigas la teron; pri Saul, kies okuloj blindiĝis sur la vojo al Damasko; pri la rabeno Simeono ben Azai, kiu vidis la Paradizon kaj mortis; pri la fama sorĉisto Johano de Viterbo, kiu freneziĝis kiam li povis vidi la Triunuon; pri la midraŝimoj, kiuj abomenas la malpiajn, ĉar ili prononcas la Ŝem Hameforaŝ, la Sekretan Nomon de Dio. Ĉu li ja ne kulpis je tiu obskura krimo? Ĉu tio ne estus la nepardonebla blasfemo kontraŭ la Spirito? (Mateo 12:31). Valerio Sorano mortis, ĉar li rivelis la sekretan nomon de Romo; kia senfina puno falus sur lin, ĉar li eltrovis kaj diskonigis la teruran nomon de Dio?

Ebria je nedormo kaj je kapturna dialektiko Nils Runeberg vagadis tra la stratoj de Malmö suplikante laŭte, ke oni donu al li la gracon dividi kun la Redemptoro la Inferon.

Li mortis pro rompiĝo de aneŭrismo la unuan de marto 1912. La herezologoj eble memoras lin; li aldonis al la koncepto Filo, kiu ŝajnis elĉerpita, la kompleksaĵojn de la malbono kaj la misfortuno. 


Notoj de la aŭtoro:

1. Borelius ŝerce demandis: “Kial li ne rezignis rezigni? Kial ne rezigni rezignadon?”

2. Euclydes da Cunha en libro nekonata de Runeberg diras, ke por Antonio Conselheiro, herezulo el Canudos, la virto “estis preskaŭ sakrilegio”. La argentinaj legantoj eble memoras similajn konceptojn el la verkoj de Almafuerte. Runeberg publikigis en la simbola folio Sju insegel priskriban poemon titolitan La akvo sekreta; la unuaj strofoj rakontas la okazaĵojn de la eventoplena tago; la lastaj, la trovon de glacia baseno; la poeto sugestas, ke la daŭrado de tiu silenta akvo korektas nian vanan violenton kaj iel ĝin permesas kaj absolvas. La poemo finiĝas jene: “La akvo de la ĝangalo feliĉas; ni povas esti malicaj kaj dolorsentaj”.

3. Maurice Abramowicz rimarkigas: “Jésus d'aprês ce scandinave, a toujours le beau rôle; ses déboires, grâce à la science des typographes, jouissent d'une réputation polyglotte; sa résidence de trente-trois ans parmi les humains ne fut, en somme, qu'une villégiature”. Erfjord refutas tiun alineon en la tria apendico de Christelige Dogmatik. Li skribas, ke la krucumo de Dio ne ĉesis, ĉar tio okazinta unufoje en la tempo ripetiĝas senhalte en la eterneco. Judaso “nun” plu ricevas arĝentajn monerojn en la templo, kaj plu faras maŝon al la ŝnuro sur la kampo el sango. (Erfjord por pravigi ĉi aserton referencas la lastan ĉapitron de la unua volumo de Depostulo de la eterneco de Jaromir Hladík).

1944

Tradukis el la hispana Fernando de Diego (Venezuelo/Pollando)

La Ondo de Esperanto. 1997. №6 (37).


Al la indekso pri la traduka literaturo