Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Giacomo LeopardiGiacomo Leopardi

XXI. Al Silvja

La poemo estis verkita la 19an kaj 20an de aprilo 1828 kaj estis publikigita unuafoje en la Florenca eldono de Kantoj (1831).

Tiu ĉi poemo estas unu el la plej altaj poetikaj esprimoj de Giacomo Leopardi (1798–1837), kiu, meditante pri si mem, prikantas la tremoplenan atendon de la estonteco, la seniluziiĝon pri la nuno, la subitan ekeston de esperoj kaj ties amaran disfalon.

La poeto sin turnas al mortinta junulineto, imagante ŝin ankoraŭ vivanta ĉe vivo malsama ol tiu mortula.

En la figuro de Silvja estas eble vualita Teresa Fattorini, filino de la koĉero de familio Leopardi, mortinta la 30an de septembro 1818.

Silvja, mortinta ĉe l' juneco-limo, kiam estingiĝadis la juneco kaj la esperoj de la poeto, iĝos la poetika simbolo pri la fino de la junaĝo kun ĉiuj ties iluzioj kaj esperoj.

Nicolino Rossi


Silvja, ĉu plu memoras
vi tiun tempon de l' mortala vivo,
kiam beleco brilis
en via naiv-rida okulsuno
kaj vi, gaja, pensdrona, eksusuris
sojlon de via juno?

Resonis la kvietaj
ĉambroj kaj l' vojzigzago,
ĉe via daŭra kanto,
kiam ĉe l' in-laboro priatenta
sidadis vi, kontenta
pri l' futur' ĉarma, kiun menso ĉasis.
Estis parfuma maj', kaj tiel pasis
kutime via tago.

Mi, la studojn delicajn
lasante foje ĉe ŝvitig-volumo,
kie de mia juno
kaj de mi pasis for plej bona sumo,
desur balkono de la patra domo
orelis streĉe vian voĉelanon
kaj la rapidan manon,
kiu kuradis sur teksil' laciga.
Mi gvatis ĉieltendon,
sunorajn vojojn, hortojn,
kaj jen la maron foran, jen la monton.
Ne diras lango homa
mian enkoran senton.

Kiaj pensoj sublimaj,
esperoj kaj korsentoj, Silvja mia!
Aperis al ni tia
la homa viv' kaj l' fato!
Kiam pri ĉi espero mi memoras,
preme ĉe ni alkoras
senkonsola sentbato,
kaj ree min ĉagrenas sortteruro.
Ho naturo, naturo,
kial jam ne redonas
vi l' promesitan? Kial tiom viajn
filojn vi trompen spronas? Vi, antaŭ ol pro l' vintro sekis herboj,
far kuŝa morbo lukte privenkita,
pereis, ho tenera! Kaj ne vidis
floron de jaroj viaj;
nek tenerigis koron
al vi dolĉ-laŭda jen hararo nigra,
jen de l' rigardoj honte amoplenaj;
nek kun vi kunulinoj festserenaj
prirezonis Amoron.

Tuj poste forpereis
espero mia dolĉa: al aĝo ĉi
ankaŭ forneis fatoj
la junulecon. Ve,
kiel forpasis vi,
kunulin' kara de la aĝo nova,
prilarmita espero!
Ĉu tias tiu mondo?
ĉu tias l' ĝuoj, l' amo kaj l' eventoj,
pri kiuj ni parolis en sincero?
Ĉu tias sorto de la homaj gentoj?
Ĉe la aper' de l' vero
vi, mizera, disfalis: kaj per mano
la fridan morton kaj ĉi tombon nudan
vi montris el lontano.

Tradukis el la itala Nicolino Rossi

La Ondo de Esperanto. 2002. №5 (91).


Al la indekso pri la traduka literaturo