Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Universalaj Kongresoj de Esperanto

Nordvojo al Nordvojlando

76a Universala Kongreso de Esperanto.
Bergeno (Norvegio), 27 jul – 3 aŭg 1991.

Norveg signifas norda vojo, kaj dek kvar sovetianoj kuraĝis trairi ĝin malgraŭ la kosto kaj prezoj en la nordiaj landoj, malgraŭ la manko de mono kaj nedisponigo de litoj, esperante nur sian harditecon en la kondiĉoj de la degenerinta socialismo. La dekkvaropo startis el Moskvo perdinte ĉe la sovetia limo nur unu homon pro la pasporta malkorekteco. Evidente — neevitebla pago al la diablo pro la veturado en la dektriaj vagonoj.

En Finnlando, malgraŭ la kolorbunteco, incitanta la okulojn, ankoraŭ ne senteblas “sufiĉa eksterlandeco”: ankoraŭ restas en bona ordo postsignoj de la olda Ruslando en la konstruaĵoj de Helsinko: grekortodoksa katedralo Uspenski, vendohalo ĉe kajo, oranĝerio en la botanika ĝardeno kaj fine — monumento de Aleksandro la dua, Liberiganto. Inter la skulptaĵgrupoj, ĉirkaŭantaj la monumenton mi surprize renkontis laboriston kun martelo kaj kamparaninon kun rikoltilo, kiuj ĉe ni restis la solaj monumentaj reprezentantoj de la popolo. En Helsinko al ni ne sufiĉis lokoj en la mara pramo, kaj la kompanio veturigis nin al urbo Turku ĉe la okcidenta marbordo, ebliginte al ni ĝui la pejzaĝojn de la lando tra busfenestro.

La pramo iĝis unu el la grandaj impresoj de nia vojaĝo: grandioza marŝipo kun pli ol dek ferdekoj (kelkaj el ili — por aŭtoj), kun restoracioj, dancejoj, ludejoj kun ruleto, saŭno kaj, ni diru, eĉ — vendostrato, sen iu troigo. La prezoj tie estas favoraj kaj vojaĝantoj ŝatas butikumi. Sed por ni ĝi funkciis kiel ekspozicio. Nur en Stokholmo ni veis, eksciinte pri nia rajto tie je senpaga matenmanĝo.

Tamen tio jam ne estis tre grava, ĉar en la stokholma Esperanto-Centro ni estis akceptitaj tre varme, figure kaj rekte: kun varma teo kaj lunĉo! Vere feliĉegaj estas la svedaj esperantistoj, havantaj tian centron, okupantan ter- kaj subter-etaĝojn kun riĉega biblioteko, en kiu mi ne preterlasis la okazon krabli, kun telefono, multobligilo, necesejo kaj ceteraj kotopoaĵoj. Afabla mastro Ingemar Nordin gvidis nin tra la urbo kaj eĉ akceptis ĉiujn en sia hejmo, pro kio ni estas tutkore dankaj.

Kaj denove en trajno — al Oslo… Apenaŭ veninte ni kuras al la pli frua trajno al Bergeno — pliaj ok horoj stare post la sida pozicio nokte. Al Bergeno ni venis tute konsumitaj, falinte vespere sur la plankon de sporthalo. Tamen ni vekiĝis en la urbo de Grigo kaj pasigos la semajnon en Grighalo. Kaj nun, ĉe la vido de la golfo de la montoj, ĉirkaŭantaj “la ĉefurbon de la fjordoj”, en mi resonis la versoj de Severjanin:

En valo fluas muzik' de Grigo.
Muzik' de Grigo — orela flego.
Vualas flege la fjordojn svago.
La mondo serĉas al di-apogo.

Ho, ŝtala nordo! ho, sud-lanugo!
Ekfulmis faske neĝventa flugo,
vualis vojon la neĝa togo.
Mi aŭdas paŝojn de gelo-mago;
ĝi — neĝokorpa, en prujna tego.
Muzik' de Grigo — ĉiela ligo.

Sed jen la Kongreso. Ĝia temo: Nordio — ĉu modelo? Sub la komuna nomo Nordio estas konsiderataj tri reĝlandoj: Danlando, Norvegio kaj Svedio, du respublikoj: Finnlando kaj Islando kaj tri aŭtonomaj regionoj: Gronlando, Feroaj insuloj kaj Aland-insuloj. Baldur Ragnarsson enkondukis pri la nordia kunlaboro en la kultura kampo. Ne ĉio glatas tie: interese, ke la ŝtataj lingvoj de la tri reĝlandoj estas trudataj al la alilingvaj ŝtatoj kaj aŭtonomioj. Eĉ kontribuaĵoj al la Nordia literatura premio devas esti tradukataj al ili. Spite, junaj finnoj preferas uzi la anglan (ol la oficialan svedan), kiel pli neŭtralan. Oni supozas pliakriĝon de la lingva problemo, kiam la baltaj landoj aliĝos al la Nordia Konsilio, kaj aludis pri pli aktuala bezono de Esperanto en Nordio.

La Nordia Konsilio fondiĝis en 1952 konsiste de Danlando, Islando, Norvegio kaj Svedio. En 1956 aliĝis Finnlando. Ĝia tasko estis gvidi nordian kunlaboron forme de rekomendoj al aparta Konsilio de ministroj kaj al la koncernaj registaroj. En 1967 nordie establiĝis komuna merkato per nuligo de impostoj inter la membroj de la Eŭropa liber-komerca asocio. En Nordio estas reciproka libera trafiko, ke eĉ pasportoj ne estas devigaj; komuna labormerkato sen bezono de laborpermeso; funkcias kontrakto pri sociala sekureco; estas kunordigataj la leĝoj. Ĉu ne estas bona ekzemplo por la transformota Soveta Unio?

El la kulturaj eventoj de la Kongreso ne eblas preteriri la profesian prezenton de la dramo de Henrik Ibsen Pupohejmo far la teatra trupo Kia koincido. Esperanto-kulturpremio 1991 de FAME-fondaĵo kaj de la sud-germana urbo Aalen estis aljuĝita al Ito Kanzi en Kioto pro la grandega laboro pri kolekto, redakto kaj eldono de la kompleta verkaro de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Okazis aŭkcio, en kiu estis venditaj du leteroj de Zamenhof kontraŭ 6700 kaj 4500 norvegaj kronoj, el kio 20% iris al UEA. Krom tio estis jarkolektoj de La Revuo, Lingvo Internacia, Norda Prismo. Entute la aŭkcio enspezigis la sumon de 21 mil 890 norvegaj kronoj.

Okazis la tradicia prezento de Oomoto kun nova programo; Masayuki Saionji denove diine masaĝis. Estis agrable rerenkonti post Eŭropo-Azio-91 Bernhard Westerhoff, kiu daŭrigis sian bahaan mision. Kaj mi ne preterlasis ludi goon, ĉi-foje en sufiĉe reprezenta kunveno kun fortaj japanaj kaj ĉinaj ludistoj. Ankaŭ nun, kiel en Kubo, ni trafis al oficiala akcepto — nun ĉe la urbestro de Bergeno. Kaj mi povas konfirmi liajn vortojn — malriĉajn kvartalojn en Bergeno ni ne vidis. Kaj la ŝaŭmvino estis bongusta. La Infana Kongreseto kolektis ĉi-jare 36 infanojn el 17 landoj, inkluzive de 11 denaskaj esperantofonoj.

Oni sukcesis altiri atenton ankaŭ per la gazetara brueto pri la litova ŝipo kun 72 esperantistoj, organizita de magia Povilas Jegorovas. Ĝi ne estis enlasata en la havenon pro la sciencaj instalaĵoj en supozo pri spioneblecoj. La duan tagon el ĝi fuĝis ses homoj en ĵurnalista boato. Kaj la trian estis akceptitaj ĉiuj vojaĝantoj. Ili estis senpage loĝigitaj en hoteloj anstataŭ loĝi kaj manĝi en la ŝipo. Do, ne estus ŝanco sen sorta pranco.

Ankaŭ poloj venis amase per busoj de Esperantotur, dank' al kiuj ankaŭ nia grupo sukcesis en la ekskursa tago traveturi kelkajn montpontojn, naĝi en norvegaj fjordoj, manĝi berojn. Mirindaj pejzaĝoj malkovriĝas de la montaj suproj. Kaj en misteraj montaj arbaroj eblas renkonti inter ŝtonoj vilajn herboperukojn kiel kapoj de embuskantaj troloj. Sed ne eblas eterne vivi en fabelo — nur unu semajnon, “kaj for, ni — for!” Sen solena fermo. Por vidi Oslon.

Oslo estas vasta, sed ne tiom, ke ni ne sukcesu ĉirkaŭiri ĝin dum tago. Unue tio estas la Vigeland-parko de skulptaĵoj. Grandega aleo kun fontanoj prezentas ĉirkaŭ 200 skulptaĵojn, simbolantaj diversajn manifestaciojn de la homa vivo, kun la centra monumento — kolono el homkorpoj, kiu sporade aperas sur la paĝoj de Literatura foiro. Ni sukcesis viziti ankaŭ la folkmuzeon, pri kiu nia Pavel Pavlov povus nur revi. En ĝi estas kolektitaj ne nur apartaj konstruaĵoj, sed estas tuta vilaĝo kun kulturita tero kaj stratetoj de malnova urbo kun domoj de nobeloj, metiistoj, apoteko, magazeno ktp. Ni sukcesis ankoraŭ marĉandi en malgranda bazareto, aĉetinte por memoro ludkartojn kontraŭ nur ses restintaj kronoj.

Kaj tiel, post ankoraŭ tri ĉefurboj, al nia realeco neantaŭvidebla. Tamen la feliĉa solvo de la eventoj, priskribitaj en la dua numero, lasas al ni esperon, kvankam ne niaj poŝoj. Ja mia taga salajro kostas en Nordio nur kvar malplenajn botelojn.

Nikolai Lozgaĉev

Ruslanda Esperantisto. 1991. №4.


Ĉe la Bela Blua Danubo

La 77a Universala Kongreso de Esperanto.
Vieno (Aŭstrio), 25 jul – 1 aŭg 1992.

Maltro da tempo por organizo

La decido pri Vieno kiel kongresurbo por l992 estis akceptita nur en februaro 1991 post la klariĝo pri neeblo organizi UK-77 en Prago. Oni havis nur iom pli ol unu jaron kaj relative malfortan landan movadon (kaj disorganizitan — en Aŭstrio, samkiel en Ruslando, mankas organizocentrismo). Tial forestis ĉi foje kutima Loka Kongresa Komitato, kaj la Centra Oficejo de UEA surprenis pli multajn kongresajn taskojn ol ordinare. Tamen la timoj vanis. Preskaŭ ĉio pasis glate en Vieno.

La kongresurbo

Oni malofte povas imagi kongresurbon pli idealan ol Vieno. Situo en la koro de Eŭropo. Facila atingeblo. Monda famo de kultura kaj intelekta centro de la Malnova Kontinento. Sed ne nur tio. Altiras turistojn de l' tuta mondo la blua (kredu nin, gesinjoroj, vere blua!) Danubo kaj la fama arbaro Wienerwald, amuzejoj de Prater kaj palaco Hofburg (kie rezidas la Internacia Esperanto-Muzeo), muziko de Strauss, Mozarto, Betoveno, Brams kaj Haydn, multegaj restoracioj, bierejoj kaj kafejoj, vendostratoj, belegaj parkoj de Schönbrunn.

Ankaŭ la kongresejo idealis. Internacia centro Vieno meze de UN-urbeto estas perfekte ekipita per salonoj kaj diversaj instalaĵoj necesaj por organizo de internacia kongreso. Kaj nur 10 minutoj ĝis la urbocentro per metroo. Kompreneble, oni atendis multajn gastojn. Kaj tiel okazis.

La rekorda kongreso

Por la kvara fojo, plej multe el aliaj kongresurboj, Vieno gastigis UK-on.

3033 personoj el 69 landoj (inkluzive de pli ol 10 landoj ekssovetiaj kaj eksjugoslaviaj) aliĝis al la 77a, kiu fariĝis la plej amasa UK en la Okcidenta Eŭropo post la dua mondmilito. Kiel kutime, plej multis poloj (pli ol 500). Venis ankaŭ ĉirkaŭ 50 ruslandanoj.

Kaj kiel estis konstatite ĉe l' fermo, ĝi estis la plej varma kongreso en tiu ĉi mondoparto.

Ĉu la muroj falas?

La kongresa temo Kiam falas muroj de miljaroj: komuna eŭropa domo aperis tute aktuala (malkiel en kelkaj pli fruaj UK-oj). Vere, falis la Berlina Muro. Disfalis la komunismaj reĝimoj kaj la tuta moskva bloko. La 12 landoj de la Eŭropa Komunumo (EK) paŝis al pli ol ekonomia unueco. La revo de Miĥail Gorbaĉev pri la komuna eŭropa domo ekŝajnis ne nur utopio.

Tamen la disfalo oriente daŭras. Fine de 1991 ruiniĝis Sovetio kaj sur ties loko aperis dek kvin suverenaj ŝtatoj, ne ĉiam amikaj reciproke. Jugoslavio sekvis, kaj la interrespublikaj malkonkordoj provokis daŭran militon en Kroatio kaj Bosnio-Hercegovino. Disfalas (pace) Ĉeĥoslovakio. Anstataŭ la fera kurteno inter oriento kaj okcidento staras kurteno ora — dekoble pli etaj salajroj apenaŭ permesas vojaĝi kaj rilati partnere. Aliflanke, la dana rifuzo de la EK-projekto ŝancelis la planon de Maastricht. La revo pri la tuteŭropa socio denove aspektas efemera. Kaj la esperantistoj povas nur konsili pri la solvo de la lingvoproblemo aŭ rezolucii pri la situacio en Balkanoj…

Cetere, multe pli vigle ol pri la ĉeftemo oni okupiĝis pri divido de tekoj en la Estraro kaj Komitato de UEA. La Komitato de UEA elektis novan Estraron de la asocio:

John Wells (Britio). Prezidanto (kunordigo, reprezento)
Ulrich Lins (Germanio). Vicprezidanto (landa k regiona agado)
Ian Jackson (Britio). Ĝenerala sekretario
Mark Fettes (Kanado). Estrarano (informado, eksteraj rilatoj, CED)
Hans Bakker (Nederlando). Estrarano (financo)
So Gilsu (Koreio). Estarano (azia agado)
Michela Lipari (Italio). Estrarano (kongresoj, kulturo)
Por la unua fojo dum la lastaj jaroj en la Estraro de UEA mankas orient-eŭropanoj. Sed ankoraŭ en la redakcia artikolo de la aprila numero de la organo de UEA Esperanto oni emfazis pri “la problemaro de la movado en orienta Eŭropo” kiel pri la agadkampo, kiu “ricevu nepran atenton dum la venonta mandato de la estraro”.

Ne brile, sed senfiaske…

La art-kultura programo de l' kongreso ne impresis ĉi jare. Nur unu spektaklo, du pupteatraĵoj, kelkaj ordinaraj koncertoj (tiu de Amplifiki ne okazis) kaj… punkto. Kaj tio en la muzika ĉefurbo de l' mondo! Ne eblas kompari kun la pompo de Budapeŝto (1983) kaj Varsovio (1987). Tamen ni aŭdis aŭtentan jodlon, kaj tio pardonigis la ceteron. Kaj la programo turisma buntis, kvankam foje oni ŝanĝis la itineron. Pluraj kongresanoj uzis la kongresan tagon por butikumado en Mariahilferstrasse, promenado tra bierejoj aŭ simpla gapado. Tamen ne tiel pasigis la tagon Nikolai kaj Jelena Lozgaĉev'oj…

Laŭrite

Matene la 29an de julio en la rusa ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao (bonaŭgura koincido) kunvenis kvindeko da diverslandaj esperantistoj por partopreni la ortodoksan nuptosolenaĵon de la prezidanto de REA kaj lia edzino. Preskaŭ por ĉiuj (krom aŭstralia rusortodoksa korusanino) tio estis unika sperto, speciale por Natalia Kloĉkova kaj Aleksander Korĵenkov, kiuj asistis al la perma paro. Sonas la “jes”. Fino de l' ceremonio. Kisoj, floroj, donacoj! Ĉampano kaj teo en la refektorio. Kaj vespere amika vespermanĝo en nia eta ĉambro de la junulargastejo Brigittenau kun kantoj de Nikolai kaj Ĵak le Puil, kun vodko kaj vinoj ĝis noktomezo.

Kaj nia prezidanto Nikolai kvazaŭ ricevus en la kongresa semajno novan impulson. Li kanzonis en la barda koncerto, li brilis dum la akcepto en la urbodomo, li banis sin en la blua Danubo.

Ĝis Valencio

Ĉu la kongreso estis sukcesa? Jes, se oni konsideras la turisman kaj personan dimension. Oni multon (kaj nemultekoste) vidis, ĝuis la urbon kaj manĝojn, abunde bierumis kaj pasigis la tempon kun novaj kaj malnovaj amikoj. Kaj ofte ŝajnis, ke la ĉeftemaj kunsidoj kaj maratonaj diskutoj de la komitatanoj kaj aktivuloj de UEA okazas ie alimonde. Kaj eble eĉ tiel devas esti?.. Negranda laborkunveno 3-4 taga kaj unusemajna turism-kultura amasa kongreso? Eble eĉ sinsekve en la sama urbo? Cetere, sekvontjare en Valencio, Hispanio.

Kaj fine, koran dankon al Aleksej Salomatov. Li sukcesis perfekte aranĝi nian etan karavanon, solvis la komplikajn problemojn pri vizoj, biletoj kaj asekuro (kiun ni dank' al li ne pagis), trovis mirinde malmultekostan kaj komfortan junulargastejon!

Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov

Ruslanda Esperantisto. 1992. №8 (14). 


Sub la mediteranea suno

La 78a Universala Kongreso de Esperanto.
Valencio (Hispanio), 24–31 jul 1993.

Bedaŭrindege, pro la enkonduko de la novaj pasportoj (kiuj laŭaspekte neniel diferenciĝis dis de la pli fruaj sovetiaj) neniu komitatano de Ruslanda Esperanto-Asocio, nek redakciano de Ruslanda Esperantisto povis veni al Valencio, malgraŭ tio, ke kelkaj antaŭpagis siajn aliĝkotizojn (nia donaco al UEA). Neniu el la partoprenintaj moskvanoj, malgraŭ promesoj, sendis al ni prikongresan artikolon. Tial ni aperigas nur la suban materialon, kiu baziĝas sur la kongresaj numeroj de Heroldo de Esperanto kaj Eventoj, kaj sur rakontoj de partoprenintoj.

La partoprenantoj ne multis

1864 aliĝintojn el 65 landoj registris la organizantoj de la 79a UK — nur iom pli ol duono de la pasintjara kvanto, atingita en Vieno. Neniu eŭropa UK en la 1980aj jaroj havis partoprenantaron tiel magran. Ĉu pro kotiz-altiĝo? Neinteresa loko? Pasporta reĝimo?

Tamen, malgraŭ la kotiz-altiĝo kaj redukto de rabatoj, dek kelk busoj de Monda Turismo venigis al la bordo de Mediteraneo centojn da orient-eŭropanoj — triono de la tuto. Plus pluraj iberianoj, kaj nur plian trionon konsistigis la tuta cetera mondo.

Klaraj deklaroj

Kontraste al la pasintjara kongreso, la ĉi-jara altiris atenton de amaskomunikiloj, kaj de la aŭtoritatoj. Tiun atenton oni havis ĉefe dank' al la klopodoj de Gian Carlo Figniera pri la gazetara servo.

Siajn mesaĝojn al la kongreso sendis:

Camilo José Cela, Nobel-premiito pri literaturo;
Boutros Ghali, Ĝenerala Sekretario de UN;
Federico Mayor, Ĝenerala Direktoro de UNESCO;
Johano Paŭlo II, Papo.
La Papo, interalie kuraĝigis la organizantojn kaj la partoprenantojn “daŭrigi sian tre estimindan klopodon por realigi mondon, kie regu la interkompreniĝo kaj unueco”. Krome, Johano Paŭlo II petas, ke “la renkontiĝo de personoj el diversaj landoj, kulturoj kaj kredoj, parolantaj komunan lingvon, fariĝu atesto de la frateco, kiu — sen ia ajn diskriminacio — devas regi inter ĉiuj homoj, kiel membroj de la granda familio de la filoj de Dio; kaj por instigi personan kaj kolektivan sindevigon konstrui la pacon en siaj unuopaj devenlokoj”. (Cit. laŭ HdE. 1993. №11-12).

Ĉu la kongreso fariĝis tiu atesto de la frateco?

Baraktante kontraŭ la krizo

La Komitato de UEA kunsidis dum ĉ. 18 horoj en plenkunsidoj aŭ en 6 laborgrupoj. En tiuj kunsidoj oni traktis unue la demandon pri la prioritatoj de la asocio: ĉu disvastigo de Esperanto aŭ servoj al la membroj? La diskuto ne havis konkretan rezulton.

La dua akra demando estis financa — oni decidis redukti la deficiton, kaj nun la situacio dependas de la funkciuloj de la Centra Oficejo, al kiuj — ne al la Komitato kaj Estraro — apartenas “la fakta povo en UEA”.

Oni kongresis en Iberio

La strategiaj demandoj interesis nur kelkajn dekojn da komitatanoj, sed ne la ceterajn, “normalajn” esperantistojn.

La sunardo de Iberio kaŭzis oficialan kvarhoran sieston inter la 12a kaj 16a horoj. Antaŭ kaj post ĝi en la du kongresejoj okazis paralele pluregaj diversaj programeroj. Multaj fakaj kunvenoj ordinare havis rutinajn demandojn por kelkopo ĝis kelkdeko da ĉeestantaj interesitoj. La verkistoj, ekzemple, havis en sia tagordo nur la demandon pri malfondo de sia asocio (sed ili ne malfondis), sed en la publika kunsido de la Akademio “longe kaj senrezulte estis traktita la demando: ĉu la vorton Esperanto oni skribas per minusklo aŭ majusklo” — konata temo ankaŭ por la legantoj de Ruslanda Esperantisto.

La ibereco de l' kongreso ege sentiĝis en la kultura programo. Plurajn premiojn iberianoj ricevis en la Belartaj Konkursoj, kaj plurajn aplaŭdojn ili rikoltis en la programoj koncertaj.

La neengaĝitoj (plimulto) ŝvitis sub la suno, banis sin en plaĝoj, multe kaj interese ekskursis kaj ĝuis la etoson de la “rondo familia” en centoj kaj miloj da ordinaraj renkontoj inter la ordinaraj homoj, kiujn ebligis nia neordinara lingvo.

Sed kien en la jaro 2000?

La sekvaj kongresoj okazos en Seulo (1994) kaj Tampereo (1995). Kiel postaj kongres-landoj estas proponataj Hungario kaj Aŭstralio. Sed jam nun pluraj ruslandaj aktivuloj interflustras pri invito de UK en la jaro 2000 al Ruslando.

Ruslanda Esperantisto. 1993, №9 (27). 


Esperantistoj unuafoje mondkongresis en Koreio

La 79a Universala Kongreso de Esperanto.
Seulo (Koreio), 23–30 jul 1994.

Bedaŭrinde, ankaŭ ĉi-jare neniu redakciano de Ruslanda Esperantisto povis veni al la Universala kongreso. Tamen danke al la rapida reago de Aleksej Salomatov ni prezentas ĉi-sube la gazetaran komunikon pri la kongreso (por amaskomunikiloj) kun postvortoj de Aleksej, kiu donacis al nia biblioteko ankaŭ la kongresan kurieron.

Ĉirkaŭ 1800 homoj el almenaŭ 66 landoj de ĉiuj kontinentoj diskutis sen interpreto la temon Azio en la mondo dum la 79a Universala Kongreso de Esperanto (Seulo, 23–30 jul. 1994).

La temo de la kongreso montriĝis aparte trafa en momento, kiam la mondo streĉite atentis la situacion en la korea duoninsulo. D-ro Kang Young-hun, prezidanto de la Korea Nacia Ruĝa Kruco, eks-ĉefministro de la Korea Respubliko, en sia inaŭgura parolo la 24an de julio, alte taksis la signifon de la kongreso, al kiu venis multaj esperantistoj, malgraŭ “la minaco de la ekspluatado de nukleaj armiloj fare de Norda Koreio”.

La temon oni traktis en grandnombre ĉeestataj prelegoj, diskutoj kaj laborgrupoj, inkluzive de lekcioj de la Internacia Kongresa Universitato. Tiujn laborojn resumas la kongresa rezolucio, kiu interalie “konstatas kun ĝojo la kreskantan emon de la aziaj socioj rekte, interkontakte ekkoni unu la alian ekster la truda kaj ofte erariga perado de la 'okcidentaj' amaskomunikiloj”. Tiu emo paralelas la centjaran tradicion de la esperanto-uzantoj tra la mondo kontakti unu la alian senpere, trans limoj ŝtataj kaj lingvaj. En Azio ekzemplas tion la ĉiujara komuna seminario inter korea kaj japana junularoj esperantistaj, kiu okazas alterne en la du landoj.

La bunta programo enhavis kunvenojn de esperantistaj ekonomikistoj, medicinistoj, naturistoj, instruistoj, skoltoj, fervojistoj, religiuloj, juristoj, muzikistoj, blinduloj, radioamatoroj kaj multaj aliaj. Aŭtoroj esperantlingvaj prezentis siajn novajn verkojn en la libroservo, kiu vendis centojn da titoloj de la Biblio ĝis la plej freŝdataj noveloj de la juna portugala esperantisto Gonçalo Neves.

En vesperoj oni spektis interalie korean filmon kun Esperantaj subskriboj, teatraĵon kun Vida Jerman el Kroatio, kabareton de la Esperanta stelulino Fraŭlino Barlaston el Britio kaj internacian koncerton.

La partopreno de Ruslando

Inter la 1776 partoprenantoj estis nur 17 (malpli ol 1%) el Ruslando (Moskvo 8, Krasnojarsk 5, Vladivostok 2, Taganrog 1, Tomsk 1). En la junulara kongreso (ĝi okazis tuj post la universala) partoprenis 9 ruslandanoj. La kongreso estis sukcesa.

Aleksej Salomatov

Ruslanda Esperantisto. 1994, №8 (38). 


Trankvila Kongreso inter lagoj kaj arbaroj

La 80a Universala Kongreso de Esperanto.
Tampereo (Finnlando), 22–29 jul 1995.

Rekorda kvanto por Nordio

Estis sciate, ke la 80a Universala Kongreso pasos senstumble kaj trankvile. Ja malkiel en Valencio (1993) kaj Seulo (1994) en Tampereo mankis timo pri subita malstabiliĝo, krome la laboremo kaj akuratemo de l' finnlandanoj jam delonge proverbiĝis.

Do, neniun mirigis, ke kongresaniĝis ĉ. 2500 personoj el pli ol 60 landoj — rekorda kvanto por Nordio, kie ĝis nun okazis 11 UKoj. Inter la partoprenantoj estis cento da ruslandanoj, plejparte venintaj en la dubusa karavaneto de Samiko.

UEA havas novan prezidanton

Tri jubileoj markis la kongreson: la 90a datreveno de la unua kongreso en Bulonjo-sur-Maro (1905), la 80a UK entute kaj la 50-jara jubileo de UN, al kiu estis formale dediĉita la kongresa temo “Ni la popoloj” — unu mondo aŭ disaj eroj.

Tamen la kongreso estis pli labora ol supozigus la jubileoj. Ja 1995 estas la elektojaro por UEA.

La findeĵoranta Estraro de UEA kun nemulta sukceso penis kontraŭbatali la krizon kaj stagnadon en la asocio, tial estis klare, ke ĝi cedos la lokon al la nova teamo. Tiel okazis.

Prof. d-ro Lee Chong-Yeong el Koreio fariĝis la dua azia prezidanto en la historio de UEA. Krome estis elektitaj pliaj ses estraranoj: Mark Fettes (Kanado), Amri Wandel (Israelo), Rene Triolle (Francio), Michela Lipari (Italio), Fred de Geus (Nederlando), Povilas Jegorovas (Litovio).

Precipe agrabla por ni, ruslandanoj, estas la prezidantiĝo de profesoro Lee, kies kompetentecon, erudicion kaj afablecon bonege memoras la partoprenintoj de la unua Eŭropo-Azio (Sverdlovsk, 1991), al kiu li elstare kontribuis.

Sukceson al la nova Estraro!

La rutina kongreso

Tradicie multajn aranĝojn ofertis la kongresa programo, kies kompleta listigo okupus la tutan artikolo-spacon, sed nur nemultaj el ili altiris pli ol 100 interesitojn. Jen kelkaj pli gravaj: internaciaj ekzamenoj de UEA kaj ILEI, seminario pri optimumaj strategioj por entreprenoj kaj individuoj, lanĉo de la video-kurso Mazi en Gondolando, tago de la libro, modela asembleo de UN (en la ekskursotago!), esperantologia konferenco pri lingvopolitiko, kursoj de AIS pri astronomio kaj komputiko, kongresa universitato (rektoro Jouko Lindstedt) k.m.a.

Al la sukcesigo de la labor-programo multe kontribuis la kongresejo Tampere-Halo, kiu estas la plej granda kaj la plej moderna kongresejo en Skandinavio.

Tamen eĉ pli modernaj ejoj kaj teknikiloj ne povus sukcesigi la artan programon. Ĝin konsistigis plejparte amatorecaj prezentoj. Tamen la verda publiko indulgeme kuraĝigis ĉiujn per aplaŭdoj (apenaŭ forgeseblas la aplaŭda regalo por la scen-laboristoj, kiuj venis por formovi pianon — pluraj spektantoj kredis tion interesa programero). Sed por esti justa, necesas mencii, ke sur la ĝenerale griza fono preskaŭ perlis Ĵak le Puil, Asorti kaj familio de Castro. Nu, mi jam delonge konstatis, ke estas ĝuste la arto, kiu tiel malmultas en la grandiozeco de la UKoj…

Premio por la prezidento de Finnlando

La kongreso estis atentita en Finnlando. Aperis pluraj materialoj en la amas-komunikiloj, ankaŭ pri nedisponigo de vizoj al afrikanoj. En Tampereo rimarkeblis prikongresaj slogan-rubandoj, la urba turisma oficejo havis en la kongresejo giĉeton kun esperante parolanta informisto, kelkaj urbaj ĉiĉeronoj speciale lernis Esperanton okaze de la kongreso. Membroj de TEĴA vizitis la ĵurnalisman departementon de la urba universitato kaj la regionan tagĵurnalon de Tampereo.

Sed eble la plej grava estis la akcepto de kvar-persona kongresa delegacio fare de la prezidento de Finnlando Martti Ahtisaari, kiu ĉi-jare ricevis la premion Zamenhof pro la longa kariero en UN.

Io por ĉiu

Efektive, en la kongresa programo estis io por ĉiu. Sed dum la movadestroj politikumis, dum la fakuloj kunsidis, kaj dum la sciencistoj prelegis, la ordinaraj kongresanoj promenis tra la urbo, kiu por unu semajno fariĝis la metropolo de Esperantujo. Efektive, la negranda urbo, troviĝanta inter lagoj kaj arbaroj, prezentis surprize multajn eblojn por feriado.

La belega parko Särkänniemi kun planedejo, delfenejo kaj belvidejo egale plaĉis al la infanoj kaj gepatroj, samkiel la proksima akvoparko Eden, kien Samiko organizis eksterplanan ekskurson. Ni estis ankaŭ en Helsinko, Rauma kaj Turku, vizitis la ĉarman muzeon de Muminvalo, multe butikumis kaj bierumis (malgraŭ la finnaj prezoj por biero) — do, ni bone ripozis, renkontiĝis kun malnovaj amikoj kaj trovis la novajn. Ĉu tio estas malmulta por ni, “unu mondo” aŭ “disaj eroj”?

Kaj certe, eĉ pli multaj venos sekvontjare al la Ora Prago.

Halina Gorecka

Ruslanda Esperantisto. 1995, №8 (50). 


UEA unuafoje kongresis en postkomunisma lando

81a Universala Kongreso de Esperanto.
Prago (Ĉeĥio), 20–27 jul 1996.

Kongreso surprize labora

La praga kongreso estis por mi la kvina UK, kaj mi atendis ĉi-jare nenion specialan: venos du ĝis tri mil personoj plejparte por renkonti amikojn, ekskursi kaj amuzi sin per la ebloj, kiujn la kongresurbo disponigos. Kompreneble, oni akceptos iujn rezoluciojn, kiujn plejmultaj kongresanoj malmemoros antaŭ rehejmiĝi.

La supozoj estis parte pravaj. Ora Prago, rapide nuliganta la misheredaĵon de la komunisma epoko, montriĝis urbo mirakla; unu semajno ne sufiĉis por vidi ĉion vidindan kaj ĝui ĉion ĝuindan. Sed la praga kongreso aperis surprize labora…

Ni en la mondo

La konscio pri neceso ŝanĝi (ekhavi?) klare profilitan lingvopolitikon de UEA ektrovis sian realiĝon per la pasintjaraj refreŝiĝo de la Estraro. La verva laboro de prezidanto Lee kaj liaj teamanoj memorigis la epokon, kiam en UEA estis alia “aganta prezidanto”.

Je la praga kongreso UEA organizis Nitobe-Simpozion de internaciaj organizaĵoj pri “Lingvo por internaciaj paco kaj demokratio” omaĝe al la funkciulo de Ligo de Nacioj, varme subteninta Esperanton post la unua mondmilito. Reprezentantoj de UN, UNESCO, Eŭropa Parlamento kaj de internaciaj neregistaraj organizoj kune kun pluraj konataj esperantistoj diskutis la lingvan diversecon kaj lingvan demokration, kaj akceptis rekomendojn por kunlaboro de internaciaj asocioj. Eble pro la sentebla ekstera dimensio, la kongreso esti pli ol kutime atentita: interalie, ĝi ricevis mesaĝojn de la prezidento Václav Havel, ĝenerala sekretario de UN Boutros Boutros-Ghali, ĝenerala direktoro de UNESCO Federico Mayor.

La dilemojn de la Esperanto-movado diskutis la Komitato de UEA, okaziginta krom la maratona kvarkunsida kunveno ankaŭ seminarion pri lingvopolitiko. Pluraj specialaj kunsidoj de UEA (landa agado, informado k.a.) ofte revenis al demando pri la socia engaĝo de esperantistaro.

Ĉu per tio UEA revenas “sur la socian batalkampon”? Tio dependas ne nur de la estraranoj kaj komitatanoj. Kaj ke pli ol 500 kongresanoj (el 2971 aliĝintoj) subskribis la Pragan Manifeston montras, ke la iniciatoj de Lee kaj Fettes trovas subtenon de niaj aktivuloj. Eble ni efektive, laŭ la vortoj de Václav Havel, “helpos krei kampon de reciproka kompreno, aktiva agado kaj respekto kaj tiel formi instigan medion, kiu povus ŝovu la homaron pli al ideala celo: kunvivado de ĉiuj en paco kaj harmonio.”

Teorio kaj praktiko

La kongresa temo Kulturo: valoro aŭ varo, malgraŭ la misimplicita alternativo, ne estis nur preteksto por montri erudicion. Teoriaj tezoj pri degenero de kulturo kaj malkresko de legemo trovas respondon per plielektiĝemo de la legantaro, ĉar la efektivaj kulturaj valoroj daŭre restas sukcesa varo. Ekzemple, malpli ol unu jaro sufiĉis por elĉerpi la tutan stokon de la unua volumo de Kunularo de l' Ringo, kaj la sukcesa Tago de Libro esperigas, ke similan sorton havos ankaŭ la dua.

La epoko de laŭdoj al ĉio kreita per la “kara lingvo” eble jam pasas. Sojle de la tria jarmilo plendoj pri nelegemo kaj neaŭskultemo flanke de la produktantoj de niaj kulturaj varoj ĉiam pli ofte trovas la reagon: produktu varojn pli valorajn — tiujn ni aĉetos, legos, aŭskultos, spektos… Feliĉe, ne (nur) en la Internacia Arta Vespero vivas nia kulturo, kaj ne (sole) tra la Belartaj Konkursoj aperas niaj verkistoj prozaj kaj poeziaj.

Iam reveni…

Tamen tro bela estis la lando kaj la urbo por la plimultaj kongresanoj, kaj la diskutoj, manifestoj kaj aliaj kongresaĵon ne povis konkurenci kun la Karola Ponto, katedralo de Sankta Vito aŭ la horloĝo de la malnova urbodomo. Bonega estis la kongresa libroservo en Prago, sed simple ne eblis maltrafi alian pragan literaturan realaĵon: la ŝvejkan trinkejon U Kalicha… Tial el cento da ruslandanoj, reale eble deko aktive partoprenis en la kongresa laboro. Sed ankaŭ ili fojfoje cedis al tento forlasi la kongresejon.

La grupo de Esperanto-Centro Jekaterinburg venis per propra buso, kaj tial ni havis avantaĝon malpli koste ekskursi. Nia celo estis Karlovy Vary kun ties dek du fontoj mineral-akvaj kaj unu fonto de Karlovarská Becherovka. Sed nur unu tagon por ĝi ni havis, kaj — laŭ vortoj de unu el niaj grupanoj — “necesos iam reveni ĉi tien”. Sed unue necesis reveni hejmen. Kaj ni gajigis nian revenan vojaĝon per vizito de Krakovo, la malnova pollanda metropolo.

La kongreso finiĝis. Al ni restas fotoj kaj memoro, kaj ankaŭ espero pri reveno. Kaj pri novaj kongresoj.

Halina Gorecka

Ruslanda Esperantisto. 1996, №8–9 (62–63) 


La unua Universala Kongreso en Aŭstralio

La 82a Universala Kongreso de Esperanto.
Adelajdo (Aŭstralio), 19–26 jul 1997.

La 82a Universala Kongreso okazis 19–26 jul. 1997 en Adelajdo, unuafoje en la plej malgranda kontinento Aŭstralio. Al la kongreso aliĝis 1224 personoj el 56 landoj, sed partoprenis malpli multaj, ĉar laŭ vortoj de ĉinino nur 10 ĉinoj el 119 aliĝintoj sukcesis ricevi la vizon kaj veni al Aŭstralio.

El Ruslando partoprenis nur 7 personoj (aliĝis 11): Galina Belenjuk (Soĉi), Vladimir Meŝkov (Krasnojarsk), geedzoj Salnikov el Mitiŝĉi kaj tri moskvanoj: Aleksandr Ĵabin, Marina Solovjova kaj mi.

Meŝkov partoprenis ankaŭ la antaŭkongreson en Aŭstralio; Salnikovoj, Belenjuk, Marina kaj mi partoprenis la postkongreson en Nov-Zelando.

Aleksej Salomatov (Ruslando) 


Aleksej Salomatov afable sendis al ni ekzempleron de la Kongresa libro kaj kvin numerojn de la kongresa kuriero La Lumilo, kies fragmentoj aperas ĉi-sube.

La Komitato decidis

La komitato de UEA dum la trakto de la estrara raporto (senŝanĝe akceptita) diskutis ĉefe pri landa agado kaj rilatoj kun eksteraj instancoj.

Raportiĝis, ke la rilatoj kun Unesko nun estas pli fortaj ol antaŭe pro nova ordigo de la kunlaboro kun neregistaraj organizoj kaj pro pli aktiva agado flanke de UEA. La landaj asocioj estas invititaj starigi komisionon kun la Unesko-komisiono de la koncerna lando.

La komitato decidis labori laŭ la gvidlinioj prilaboritaj por Kampanjo 2000. Oni invitas la landajn asociojn labori laŭ tiuj prioritatoj. UEA gvidos la laboron per nova komisiono elektita de la komitato: prezidanto Lee, Renato Corsetti kaj Osmo Buller.

UN salutis

Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UN, sendis al la kongreso salutmesaĝon, en kiu li sukcesis ne mencii la vorton “Esperanto”, krom en la nomo UEA.

La alta protektanto de UK-82 kavaliro William Deane, ĝenerala gubernatoro de Aŭstralio, deziris “… ĉion bonan al la esperantistoj en iliaj klopodoj pliigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto, ne nur en ĝia propedeŭtika funkcio, sed ankaŭ en ĝia uzo kiel dua lingvo aŭ helplingvo en la tutmonda komunikado”.

Salutis la kongreson plie du ministroj kaj la prezidanto de la senato.

Reciproka riĉiĝo

23 jul, en la ekskursa tago, trideko da kongresanoj vizitis la aborigenan kolegion Taoundi en Port Adelaide. La interkonatiĝo pasis en tre malstreĉa etoso dank' al la muziko de Julian Hernández kaj al la amuza Cseh-metoda instruado de Katalin Smidéliusz.

La kvarhora vizito reciproke riĉigis la ĉeestintojn: kiel vortigis unu el la aborigenoj: la esperantistoj malfermis por la kolegianoj fenestron al la mondo, dum ĉi tiuj klerigis la unuajn pri siaj specifaj kulturoj, tiom pli proksimaj al la naturo ol estas tiuj de la plejparto el ni, urbanecaj geblankuloj.

UEA kaj SAT

36 personoj ĉeestis en la unika kunveno de membroj de SAT kadre de UK. Ledon (SAT), Kep Enderby (LKK) kaj Osmo Buller (UEA) gratulis la amikiĝon de la du mondskalaj esperantaj organizoj.

Mispaŝo korektita?

En Prago estis multe kritikita la Kongresa libro pro manko de la kutima adresaro de l' kongresanoj. Ĉi-foje la misdecido estis korektita, kaj la adresaro troviĝas librofine. Ĉu malgraŭ klaŭzo pri ĝia uzado, la kongresanoj denove ricevos nedeziratajn petojn kaj ofertojn? Fakte en Prago oni konsilis aperigi la adresojn nur de tiuj personoj, kiuj konsentis pri la aperigo.

La Ondo de Esperanto. 1997. №5 (36).


Rekorda kongreso en Montpeliero

La 83a Universala Kongreso de Esperanto.
Montpeliero (Francio), 1–8 aŭg 1998.

Kun 3095 aliĝintoj el 71 landoj, la 83a Universala Kongreso en Montpeliero fariĝis la plej granda UK okazinta en la Okcidenta Eŭropo post la dua mondmilito. Inter la kongresanoj estis rekorde multaj ruslandanoj — 182; pli multaj aliĝoj venis nur el Francio (780), Japanio (253) kaj Germanio (192).

Ĉu Eŭropo sen limoj?

Ruslandanojn ne povis haltigi la malbonvolema rilato de la franca konsulejo en Moskvo, kiu faris multon por ne enlasi en Francion la 46-personan busan grupon de la Esperanto-Centro Jekaterinburg. Montriĝis, ke la paroloj pri Eŭropo sen vizaj kaj limaj baroj kaŝas plorindan realon.

Finfine nia buso sukcesis penetri tra tiuj limoj, kaj tra Pollando, Slovakio kaj Aŭstrio ni venis al Venecio por spekti tie la doĝ-palacon kaj promeni gondole tra la tempo-trivitaj kanaloj. Kaj poste — Montpeliero.

La kongresurbo

Montpeliero renkontis la kongresanojn per bonvenigo al la plej granda spektaklo de la mondo. Kvankam temis ne pri nia kongreso, sed pri la antaŭnelonga piedpilka mondpokalo, ni baldaŭ kun plezuro vidis belajn afiŝojn pri Esperanto, kiuj multis en la urbo. En neniu el la kongresoj de la lasta jardeko mi vidis tiel diligentan informan laboron, kaj ĉiu kongresano ricevis buntajn franclingvajn informilojn pri nia lingvo por disdoni ilin al la urbanoj. La kongreso ne restis ignorita de oficialuloj: venis salutoj de la nuna kaj eksa ĝeneralaj sekretarioj de UN, tiu de Unesko kaj federacia kanceliero de Aŭstrio (Aŭstrio nun prezidas la Eŭropan Union).

La kongresejo Le Corum estis impona, kaj eble nur tiu en Tampereo povis esti komparebla kun ĝi. La studenta domo estis tre komforta kaj nemultekosta. Baldaŭ la vojaĝaj zorgoj forgesiĝis, kaj ni plonĝis en la kongresan laboron.

Nekutima estraro

La 1998a estis la elektojaro en UEA. La elektado estis eble la plej drama post Hamburgo, kaj la nova komitato — en kiu nun oficas du ruslandanoj — bezonis ekstran elekto-kunsidon. Fine rezultis, ke la estraro de UEA unuafoje fariĝis trione sud-hemisfera pro la elektiĝo de aŭstralia prezidanto Enderby kaj togolanda estrarano Gbeglo Koffi.

Tiu estraro devos efektivigi Kampanjon 2000. Montpeliero gastigis du erojn el tiu projekto: Strategian forumon de la Esperanto-komunumo, al kiu aliĝis pli ol 60 esperantistaj asocioj kaj instancoj; kaj kolokvon “Lingvopolitiko kaj interkultura edukado: perspektivoj por Esperanto” kun partopreno de ekstermovadaj fakuloj.

Estas bedaŭrinde nur, ke lamis la interna informado, kaj la kongresa kuriero estis tute subnivela.

Kial oni kongresas?

Ĉe la revena vojo mi enketis inter la grupanoj pri la impresoj, kaj montriĝis, ke la homoj venis plejparte ne por diskuti kaj forumi, sed por ripozi kaj ekskursi. Kelkaj rememoris pri interesaj artaj vesperoj, aliaj pri la vizititaj urboj (ĉiuj aparte elstarigis la laŭvojan restadon en la Altaj Tatroj — ĉu nur pro la fabele malaltaj prezoj?), iujn ravis Marsejlo, Prago kaj Venecio, kaj en ĉies memoro gravuriĝis Parizo, kiun ni vizitis postkongrese. Aŭdiĝis eĉ ekzaltitaj rakontoj pri la pilgrimitaj stadionoj.

Kaj neniu mencio pri la forumo, kolokvo, kongresa universitato, ĉeftemaj kunsidoj kaj aliaj “seriozaj” aranĝoj, kiujn kelkaj grupanoj tamen diligente vizitis. Kaj preskaŭ ĉiuj laŭdis nian vojaĝ-programon, kiu ebligis konatiĝi dum 16 tagoj kun ok landoj.

Venu kun ni sekvontjare al Berlino. Kompreneble, ne nur por diskuti kaj forumi, sed ankaŭ por ripozi, ekskursi kaj ĝui la belan kongresan etoson.

Ja estus bedaŭrinde trai dek mil kilometrojn por sidi en salono.

Halina Gorecka


KKS klarigas

Mi volas esprimi mian grandan bedaŭron pro la malfacilaĵoj kaj problemoj, kiujn vi spertis en la organizado de la karavano al la 83a UK en Montpeliero. Mi petas, ke vi transdonu miajn bedaŭrojn al ĉiuj membroj de via grupo. Dum la tuta tempo mi atente kaj aktive sekvis, kio okazas, provante fari ĉion eblan por faciligi vian situacion. Mi vere bedaŭras, ke ne eblis fari eĉ pli kaj eviti la problemojn.

En ĉio ĉi estas neniom da via kulpo, ĉar via organizado estis dekomence modela kaj tre zorga. Sed vi fariĝis viktimo de eksterordinara burokrateco de la vizodonaj instancoj kaj de la nekredebla malkunlaboro de la poŝta sistemo, kiu bezonis amason da tempo por liveri urĝajn leterojn. Tio ruinigis vian, cetere tre bonan, vojaĝprojekton.

Mi estas certa, ke por la venonta fojo la forto estos sur via flanko.

Nikola Raŝiĉ
Konstanta Kongresa Sekretario

La Ondo de Esperanto. 1998. №8–9 (46–47). 


Unuafoja Universala Kongreso en Berlino

La 84a Universala Kongreso de Esperanto. Berlino (Germanio), 31 jul – 7 aŭg 1999.

Informado: ĉefa atuto de la germanaj organizantoj

Jam la oka Universala Kongreso en Germanio tamen estis la unua UK en Berlino, kaj la berlinaj esperantistoj helpe de aliurbaj aktivuloj de GEA efektivigis plurmonatan publikan preparlaboron. Ne nur en berlinaj gazetoj aperis pozitivaj artikoloj, sed ankaŭ en multaj tutgermanaj ĵurnaloj, cetere en la tre renoma Der Spiegel. 29 jul en la urbodomo de Berlino okazis gazetara konferenco kun 25 venintaj ĵurnalistoj, kaj ne malpli ol dudeko da aliaj venis por peti informojn ĉe la kongresa gazetara servo.

Bona estis, post tuta serio de palaj informiloj, la kongresa kuriero Pordego al Kongreso akurate raportinta ne nur pri la kongresaj aferoj, sed ankaŭ pri la eventoj en la “granda mondo” kaj donis aktualan veterprognozon.

Berlinanoj ŝatas muzikon

La kongreslando kaj speciale la kongresurbo grave influas la programon de UK, kvankam unuavide ĝi estas tradicia. Ĉi-foje aparte sukcesaj estis esperantologia konferenco, terminologia kunveno kaj Nitobe-simpozio. Krom la multaj fak-kunvenoj, menciendas fak-ekskursoj; ekzemple, fervojistoj vizitis grandan fervojo-konstruejon en la centro de Berlino, kaj IKEF (komerco kaj ekonomio) organizis viziton de Humboldt-Universitato kaj de la Komerca Ĉambro.

Bona ideo pri la kulturetaĝo Forge ebligis en neformala etoso ĝui multajn muzikajn prezentojn. Klasika muziko ĉefrolis, kaj mi konvinkiĝis pri la praveco de la fama Berlina melodio “Berlinanoj ŝatas muzikon”. La plaĉe kunmetita programo de la Nacia vespero, kiun lerte gvidis Martin Haase, lumbilde konatigis la kongresanojn kun la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo, dum alternis muziko, kantoj kaj dancoj. Plezurigis min satira citaĵo de Kurt Tucholski pri Berlino kaj du kanzonoj de Bertold Brecht plenumitaj de Barbara Kellerbauer germane kaj Esperante. Cetere, enirante en la salonon ĉiu ricevis la programon de l' vespero, kiu helpis bone sekvi la erojn kaj konservi ilin en la memoro.

Urbo vizitinda

Reveninte hejmen mi legis cirkuleron de la kongresfako de UEA, kiu informis pri tio, ke iuj ekskursoj ne okazos pro tro malmultaj aliĝoj. Sed la realo estis alia: oni tre aktive mendis ekskursojn surloke, kaj, laŭ la vortoj de KKS estis venditaj tiom da ekskursoj, kiom pasintjare en la pli amasa Mediteranea UK.

Efektive, ekskursoj pli gravas ol laborkunvenoj por multaj el la kongresanoj, kaj oni povis vidi homojn kun la kongresaj insignoj en Reichstag kaj Egipta Muzeo, apud la Brandenburga Pordego kaj Kurfürstendamm, en la Kastelo de Charlottenburg kaj en Erotika Muzeo, en Postdamo kaj Dresdeno. Tri ruslandaj kongresaninoj el nia grupeto eĉ uzis la Ŝengenan vizon por viziti Amsterdamon, timante rearanĝon de la “fera kurteno” pro la nestabila situacio en Ruslando.

Dum promenoj eblis konstati, ke la reunuiĝinta Berlino estas ne nur plena je historio, sed ke ĝi estas rapide evoluanta moderna metropolo.

Statistike

Oficiale aliĝis 2712 personoj el 65 landoj, sed ĉar almenaŭ du ruslandanoj estis erare dufoje registritaj — do nur 2710. Laŭlande (pli ol 100 aliĝintoj): Germanio 498, Pollando 300, Francio 294, Japanio 221, Nederlando 103, Svedio 101. Ruslando kun 71 realaj aliĝintoj estis en Berlino la deka (post Britio kun 72) post la pasintjara kvara loko kun 182 aliĝintoj en pli fora Montpeliero.

Tutmondiĝo

Surprize amase estis vizitataj la tri kunsidoj por debati la kongresan temon “Tutmondiĝo — ŝancoj por paco?”, el kiu fontis la kongresa rezolucio.

La komitato de UEA — speco de Esperantuja parlamento — laboris kelkkunvene dum entute 14 horoj. Asocioj de Kostariko kaj Kartvelio estis akceptitaj kiel aliĝintaj landaj asocioj, kaj nun da tiuj en UEA estas jam 62.

Tatuo Huzimoto iĝis estrarano pri landa agado kaj kulturo, kaj Stefan MacGill komisiito pri IIK. Argentina Esperanto-Asocio ricevis la trofeon Fine. La 85a UK okazos sekvontjare en Tel-Avivo (Israelo) kun la ĉeftemo “Lingvo kaj kulturo de Paco”, kaj poste nin atendos Zagrebo (Kroatio, 2001) kaj Fortalezo (Brazilo, 2002), respektive Azio, Eŭropo kaj Ameriko — cetere, praktika ekzemplo de tutmondiĝo.

Halina Gorecka


Rezolucio de la 84a Universala Kongreso de Esperanto

Kunvenanta

en Berlino, Germanujo, de la 31a de julio ĝis la 7a de aŭgusto 1999, kun 2712 partoprenantoj el 65 landoj;

Debatinte

pri la temo “Tutmondiĝo — ŝancoj por paco?”;

Konstatinte

ke la celo de la Internacia Lingvo Esperanto ekde la plej fruaj tempoj estas liveri al la mondo egalecan formon de komunikado, kiu konservas la etnajn lingvojn por ties utiligo interne de la diversaj regionoj, nacioj kaj etnoj, kaj per tio certigas eblon de egaleca partopreno por ĉiuj popoloj en la tutmondiĝa procezo, kaj samtempe ŝirmas la kulturan multkolorecon de nia terglobo;

Analizinte

la aktualan, ĉiam pli rapidan disvolviĝon de la tutmondiĝo, kiu tamen realiĝas laŭ modelo, kiu kuntrenas la elĉerpon de la naturaj rimedoj de nia planedo, tio estas de nia heredaĵo al la postaj generacioj, kaj kiu alprenas en multaj rilatoj la formon de superregado fare de la plej prosperaj landoj de la mondo, kaj sekve elvokas la fortiĝon de naciismo kaj apartiĝemo multloke, kio siavice endanĝerigas pacon;

Notinte

— ke la internacia komunumo komencis alfronti tiun problemaron ekzemple per la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj en Rio-de-Ĵanejro en 1992, en kiu partoprenis la Esperanto-movado,

— ke Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj la aliaj instancoj de Unuiĝintaj Nacioj devas pluhavi centran rolon en la komuna klopodo por ekologia sekureco, homaj rajtoj kaj justeco en la mondo;

Alvokas

— al Unuiĝintaj Nacioj, al ties instancoj, al ĉiuj internaciaj forumoj, al la ne-registaraj organizaĵoj kaj al la uzantoj kaj parolantoj de Esperanto tra la mondo, doni gravan atenton al tiuj ĉi aspektoj de tutmondiĝo, kaj klopodi direkti la procezon tiel, ke ĉiuj homoj de la terglobo profitu el ĝi. Tio povas okazi nur ĉe senkondiĉa respekto de ĉiuj homaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj je lingva kaj kultura diverseco;

— al la ekonomie prosperaj kaj politike fortaj ŝtatoj celi ne asimilon de la cetera mondo sed unuiĝon kun ĝi surbaze de reciproka kompreno, respekto kaj reciprokaj avantaĝoj, ĉar nur tia tutmondiĝo povas garantii por la homaro solidan pacon en vera feliĉo.


Mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN al la 84a UK

Kun plezuro mi sendas bondezirojn al la 84a Universala Kongreso de Esperanto. Vi kunvenas je la fino de tumulta jarcento, kiu atestis je la pintoj kaj la abismoj de la homaj kapabloj. Multaj mondaj evoluoj rajtas ankoraŭ nin dubigi kaj maltrankviligi. En unu regiono disvastiĝas paco, en alia ekfuriozas genocido. Sen-egala lukso apudas teruran malriĉon — la staton, en kiu restas kaptita kvarono de la monda loĝantaro. Tutmondigo nin enretigas ĉiam pli dense, dum maltolero nin plu disigas. Ĉiu progreso estas necerta; la defioj, kiujn ni frontas, fariĝas ĉiam pli kompleksaj.

Hodiaŭ la monda tagordo postulas de la ŝtatoj novajn ideojn, novajn rimedojn, novajn politikajn engaĝojn. Pli kaj pli ofte montriĝas, ke la problemoj komunas. Inter la minacoj troviĝas kelkaj bone videblaj: terorismo, tutmondaj epidemioj, amasarmado. Aliaj insidas kaŝe: klimata ŝanĝo, narkot-komerco, la “lavado” de ŝtelita mono. Ĉiuj ignoras landlimojn; ili estas “problemoj sen pasportoj”. Neniu lando sola kapablas ilin forbari. Tial ĉiu lando bezonas Unuiĝintajn Naciojn.

En tia ĉiam pli interplektita mondo, konstrui la pacon — kaj batali kontraŭ minacoj al la paco — postulas la partoprenon de ĉiu civitano kaj ĉiu lando. Diversmaniere kontribuas al tio la registaroj, ne-registaraj organizoj, komercaj entreprenoj, akademiaj institucioj, sindikatoj, virinaj asocioj kaj multaj aliaj. En la lastaj jaroj, tiaj diversaj fortoj de la civila socio — la socio, en kiu neniu rajtas sola kaj senkontrole decidi pri komunaj aferoj — montris sin ĉiam pli aktivaj je la nacia kaj internacia skaloj. Tio estas tre pozitiva evoluo, ĉar ĝi helpas respondecigi la registarojn kaj instigas homojn al kundecidado pri temoj, kiuj rekte tuŝas iliajn vivojn.

Ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ĉiuj ĉi kunrolantoj povas kuniĝi en komuna klopodo: por ekologia sekureco, por homaj rajtoj, por justeco, kaj tiel plu. UN daŭre prezentas malfermitan pordon al vivinda estonteco, praktikan forumon por la efika kunsolvado de mondaj problemoj, surbaze de la universalaj idealoj listigitaj en la Ĉarto. Kiel instruas afrika proverbo: “La Teron ni ne posedas, sed prizorgas por la posteuloj”. Je ĉi tiu historia momento, plena de esperigaj ebloj, mi dediĉis min al la konstruado de nova fundamento el paco, progreso kaj evoluo, en la kadro kaj per la helpo de Unuiĝintaj Nacioj. Tian devon, al la nuntempo kaj la estonto, nun frontas ni ĉiuj. En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson.

Kofi Annan

(La lasta frazo de la cetere anglalingva mesaĝo estis skribita en Esperanto.)

La Ondo de Esperanto. 1999. №8–9 (58–59). 


Esperanto sonis en la Sankta lando

85a Universala Kongreso de Esperanto.
Tel-Avivo (Israelo), 25 jul – 1 aŭg 2000.

Estas simbole, ke esperantistoj venis, laŭ la rimarkigo de d-ro L.C.Zaleski-Zamenhof, “… por kongresi, ĉe la sojlo de miljaroj, en la patrolando de popolo, ene de kiu la Iniciatinto de nia lingvo serĉis iam siajn antikvajn originojn”. Ke tiu popolo memoras sian filon pruvis en sia salutmesaĝo la vicurbestro de Tel-Aviv-Jafo Natan Wolloch:
Vi certe scias, ke la ĉefa strato en Tel-Avivo portas la nomon de d-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kiu estis judo kaj cionisto.

Ekvilibrita decido

Vere, la decido de la Estraro de UEA okazigi la 85an Universalan Kongreson en Israelo ŝajnas certagrade defia. Ankoraŭ estas memorataj la eventoj de 1967, kiam pro la eksplodinta milito oni devis okazigi la 52an UKon en Roterdamo. Ankaŭ la nuna situacio en la Proksima Oriento ne estas stabila. Pro tio iuj “konstantaj” kongresanoj paŭzis ĉi-jare, kaj kelkaj varmkapuloj eĉ proponis bojkoti la Israelan kongreson, kulpigante la akceptantan landon pri maldemokratieco.

Tiamaniere rezonante oni apenaŭ trovus kongreslandon. Eĉ Usono, “lando de libereco, lando de estonteco” laŭ Zamenhof, havas limigojn por vizpetantoj (pri tio oni demandu, ekzemple, polojn). Tial la Estraro ĉiam serĉas ekvilibron elektante UKejojn, foje akceptante kongresi en maldemokratiaj kaj eĉ en diktaturaj landoj (lastatempe: Pekino 1986, Varsovio 1987, Havano 1990) por ebligi — koste de formala subteno de la reganta reĝimo — al lokaj esperantistoj gustumi la internacian vivadon de Esperanto. Tamen Tel-Avivo en 2000 ne estas Kolonjo en 1933, Romo en 1935, eĉ ne Madrido en 1968.

Temo bona, plenumo duona

La kongresa temo “Lingvo kaj la kulturo de paco” estis atentita de ĉiuj altpostenuloj salutintaj la kongreson. Ekzemple, la eksministro Josi Sarid bondeziris al la esperantistoj pro ilia “decido okupiĝi en tiu ĉi kongreso pri la kunvivado inter judoj kaj araboj…” Sed laŭ raporto de la kongresa kuriero en la Nacia vespero dancistaro militvestita ne tre taŭge ilustris “kulturon de paco”. Mankis ankaŭ adekvata prezento de la araba kulturo. Cetere, al Tel-Avivo venis neniu kongresano el la najbara araba landaro, kvankam UEA efektivigis specialan varban kampanjon en la arabaj landoj, precipe en Jordanio.

La sankta lando de tri grandaj religioj prezentis multegajn eblojn por ekskursi, kaj denove montriĝis ke la organizantoj ne konsideris la turismemon de kongresanoj; oni plendis ke en la unuaj tagoj la atendovico ĉe la ekskursa giĉeto estis longa, poste neniu ekskurso havis liberajn lokojn. Ni esperu, ke sekvontjare oni havos pli da deĵorantoj kaj pli vastan oferton. La rimarkinda aktivado de la zagrebanoj certe donos fruktojn post unu jaro, kaj necesos ĝardenistaro por kolekti ilin.

Ĉielen!

Fakaj kunvenoj estis multaj. Sciencistoj eksciis pri la nova estraro de ISAE; juristoj priparolis sian organon Jura Tribuno Internacia. En la kunveno de AERA partoprenis aŭskultantoj kaj redaktoroj, kiuj eksciis pri la ŝanĝo en la Esperanto-redakcio de Pola Radio, kiu donis kutime multan atenton al la kongreso. Matematikistoj diskutis problemon: kiel oni voĉigu la nombron 1020. Poŝtistoj aŭskultis pri disvastigo de Interreto kaj proponis oficialigi telefon-kartojn kiel filatelan objekton. Entreprenista asocio IKEF (kies membraro plu kreskas) organizis viziton al la fama ESHED, produktanta robotojn kaj aliajn altteknologiajn sistemojn.

En la kongreso oficiale fondiĝis Astronomia Esperanto-Klubo, kiu sojle de la kongreso sukcesis eldoni sian 72-paĝan almanakon kaj proponis viziton al Astronomia Observatorio por observado de la nokta ĉielo.

Sukcesa informado

Kvazaŭ daŭrigante la tradicion de la Berlina UK, la informado pri Esperanto, komencita radie kaj gazete antaŭ la kongreso, kulminis dum la kongreso mem. Esperanto diskoniĝis diversmaniere: Amri Wandel anoncis radie dum la plej aŭskultata tempo. Liaj filinoj Tali kaj Maja prezentiĝis en radio kaj televido. La ruslingva programo Kalejdoskop de la unua nacia televida kanalo intervjuis ruslandanon Moissej Bronŝtejn kaj armeninon Knarik Davtjan. Programero kun Tova Ben-Cvi pri Esperanto okazis en la jida radioprogramo. Kelkaj Tel-Avivaj gazetoj publikigis prikongresajn informojn.

Tuta teamo venis en la kongresejon kaj filmis dum pli ol ses horoj, i.a. la aŭkcion, internacian vesperon, konversacian rondon, libroservon kaj la kongresan radiostacion kaj intervjuis plurajn kongresanojn kaj LKK-anojn. La materialo aperos en la populara programo Roim Olam (Oni vidas la mondon) de la nacia televido.

La plej eta UK de la lasta jardeko

Kiel oni atendis la Tel-Aviva kongreso iĝis la malplej amasa UK de la lasta jardeko, eĉ iomete malpli granda ol la kongreso en Aŭstralio antaŭ tri jaroj. Aliĝis 1212 personoj el 57 landoj. Plej multaj kongresanoj venis el alia azia lando Japanio (223); plu en la landlisto sekvas Germanio (128), Francio (79), Israelo (73), Pollando (62).

Kiel dirite, aliĝis neniu el landoj arabaj kaj neniu jugoslaviano. Nur 29 ruslandanoj aliĝis, kaj ne ĉiuj aliĝintoj sukcesis veni.

Ankaŭ la aŭtoro de tiu ĉi artikolo verkis ĝin ne per la propra sperto, sed uzante la materialon de la kongresa kuriero STel-Avivo Senpaŭze, kiun István Ertl afable sendis per la komputilreta poŝto. Dankon!

Halina Gorecka

La Ondo de Esperanto. 2000. №8–9 (70–71).


Al la kongresa indekso | Al la ĉefa enirpaĝo