Duafoje La Ondo aperigas longan eseon pri la Esperantaj movado kaj komunumo. Antaý tri jaroj temis pri Esperanto post la jaro 2000 de nia redaktanto. Øi ne restis nura gazet-artikolo. Øi estis en la centro de Eýropo-Azio'97, kies partoprenantoj diskutis øin dum tri labor-kunsidoj. Øi estis unu el la æefprelegoj en la unua Strategia Forumo (Montpeliero, 1998). Fine, øi estis broþurforme eldonita de UEA kaj recenzita en dudeko da revuoj.
Malkiel la aýtoro de Esperanto post la jaro 2000, Zelazny ne estas senemocia. Lia celo estas pensigi kaj konsciigi, ke "malbona io estas en Danujo". Li do uzas la polemikan formon, kiun kelkaj povas konsideri tro akra kaj senkompromisa.
Jam æi-kajere aperas du reagoj. Aliaj venos. Probable estas oportune, ke nun la eldonanto uzu la redakcian kolumnon por skribi kelkajn frazojn pri nia pozicio.
La Ondo de Esperanto estas nek raýmisma nek pracelisma gazeto. Ni nur prezentas al nia legantaro la eventojn kaj ideojn, kiuj estas tutEsperantuje gravaj -- ne gravas el kiu "tendaro" ili venas.
Per tio La Ondo malsimilas al, ekzemple, Esperanto, Eventoj kaj Heroldo, kiuj æe la aperigo de strategia materialo zorgas pri ties konformeco al sia "ideologio". Sed en La Ondo vi legis artikolojn de Kep Enderby kaj Renato Corsetti (prezidanto kaj vicprezidanto de UEA), de Giorgio Silfer kaj Walter Zelazny (esprimantoj de la raýmismaj ideoj), de SAT-mediaj agantoj Henri Masson kaj Nikolao Gudskov. Al nia revuo kontribuis/as tiaj malsamopiniaj personoj, kiaj William Auld, Fernando de Diego, Aleksandr ¦arjkovskij, Birthe Lapenna, Lee Chong Yeong, Jouko Lindstedt, Ziko Marcus Sikosek -- kaj neniu el ili poste havis la motivon por rezigni de plua kontribuado.
Tiusence La Ondo funkcias kiel supertendenca tribuno, de kiu parolas reprezentantoj de tute diversaj -- dominantaj kaj disidentaj -- opinioj kaj doktrinoj ekzistantaj en Esperantujo. Æe tio nia tasko estas, unuflanke, gardi la ekvilibron inter la ideoj, duaflanke, forkribri la artikolojn kiuj atakas personojn, ne ideojn. Þajnas al ni, ke ni preskaý æiam sukcese plenumas tiujn du taskojn, kvankam ni konscias ke "neniu povas plaæi al æiu".
Ni æiuj þatas nian Esperantujon. Sed lastatempe øi, bedaýrinde, montras pli da tendencoj krizaj ol progresaj. Analizi kaj kompreni la nunan situacion, diskonigi øin kaj komune seræi la eblojn de pluvivo kaj evoluo en la nuna komplika mondo -- tiun vojon ni iras. Bonvenu al kunirado!
Halina Gorecka
Ajnan esperantistan kongreson en nia lando eblas uzi por konatigi eksterlandanojn kun la rusa kulturo. Al mi þajnas, ke tio povus helpi al ili almenaý iomete kompreni Rusion. (Natalia Aroloviæ, 47-jara, e-isto ekde 1974)
Iom simbola, la "gorbostrojko" rompis iamajn tradiciojn; "demokratiiøo" ja donis multajn eblecojn, sed forprenis iaman celgrupon, el kiu rekrutiøis novaj movadanoj. Kiel mi imagas, la kongreso estos modesta, el Rusio venos nemultaj, kvankam la evento estas internacia... Øenerale la esperantismaj ideoj estas nun por la loøantaro ne tiom allogaj -- obsedas lukto por ekzisto. Æu SAT-kongreso vekos iun ree¶on en la vasta publiko? Ni vivos kaj vidos. (Gennadij Basov, 40-jara siberiano, e-isto ekde 1980)
La kongreso havos du celojn: disvastigi SAT-movadon en Moskvo kaj Rusio; konatigi SAT-anojn kun nuntempa Moskva E-movado kaj nova¼oj de la rusia vivo. (Dinara Teniþeva, 31-jara, e-isto ekde 1990)
Esperanto estas æiam bonvena. Eble, pli multe da moskvanoj komprenos, ke Esperanto vivas kaj plibonigas la vivon. (Klara Ilutoviæ, 54-jara, e-isto ekde 1991)
La kongreso donas eblecon esplori la realan potencialon de moskva (kaj øenerale rusia) esperantistaro por okazigo de similaj aranøoj: æu la organiza nivelo progresas aý regresas kompare kun tiu de IJK en Peterburgo, -- kaj surbaze de tio juøi, æu reale aý ne estus en proksima perspektivo inviti en Rusion UK-on. (Viktor Aroloviæ, 54-jara, e-isto ekde 1966)
Laý mia scio, SAT-kongreso en Moskvo neniam okazis. Okazu øi finfine! La ekonomia kaj politika situacio nun stabilas. Moskvo estas reala centro de E-aktiveco. Kaj, kompreneble, geografia centro de la plej grava parto de Rusio. Do, se en Rusio -- certe, en Moskvo! Moskvo estas interesa kaj bela urbo, tre vizitinda. Mi mem estas moskvano, kaj tial, eble, mia opinio ne tute objektivas. Sed mi almenaý rajtas esti patrioto de mia naskiøurbo. (Mi¶ail Povorin, 38-jara, e-isto ekde 1982)
La kongreso rezultos je 1) aktivigo kaj kunigo de esperantistaro en la tuta ekssovetia teritorio; 2) dono de serioza bona impreso al eksterlandanoj pri stato de nia movado; 3) montro de nia vivo kiel sufiæe normala, por ke ili kun plezuro daýrigu vizitadon en Rusion. (Galina Staneþnikova, 50-jara, e-isto ekde 1963)
Mi rilatas al tiu aranøo indiferente. Eble, øi donos iom da ebleco informi la publikon pri Esperanto, tamen SAT mem ne interesas min. (Vladimir Samodaj, 64-jara, e-isto ekde 1958)
La SAT-kongreson en Moskvo indus organizi nur, se æi tie troviøus sufiæe da SAT-entuziastoj, por bone øin prepari kaj organizi. (Georgij Kokolija, 36-jara, e-isto ekde 1980)
Ju pli multas renkontiøoj de maldekstruloj, des pli bone. Speciale gravas, ke esperantistoj laýdifine estas internaciistoj, kio tre gravas por kontraýstari naciismajn tendencojn en nia duon-aýtoritatisma kaj duon-monarkia socio. Mi, kiel reprezentanto de la sola sinsekve maldekstra kaj sinsekve opozicia al la reøimo politika movado, povas nur øoji, ke tia evento okazas en Moskvo. (Aleksandr Abramoviæ, prezidanto de la estraro de la tutlanda movado Novaj Maldekstruloj)
La kongreso donos eblecon al rusiaj anarkiistoj renkontiøi kaj pridiskuti
la komunajn problemojn kun samideanoj el aliaj landoj, reciproke kompreni
la situacion en diversaj mondopartoj. Esperanto por tio estas tre bona
rimedo, kaj la kongreso povos helpi øin disvastigi en la liberecana medio.
(Vadim Damier, gvidoro de la Iniciato de Revoluciaj Anarkiistoj)
Japanio transprenis de Germanio kun granda marøeno la unuan lokon. Estas 193 aliøintoj el Japanio kaj 105 el Germanio. Aliaj landoj en la pinta deko estas Francio (63), Israelo (62), Pollando (57), Nederlando (52), Italio (41), Usono (30), Brazilo (29), Ruslando (27) kaj Kroatio (23).
(Lastminuta korekto: Je 12 apr aliøis 1030 personoj.)
La estraro unuanime akceptis la proponon de LKK kaj vortumis la temon kiel "Kulturo de dialogo -- Dialogo inter kulturoj".
GK UEA
La du vicprezidantoj de la registaro estas la personoj por kiuj Esperanto neniel estas nova¼o. S-ro Slavko Liniæ el la Socialdemokrata Partio estas la persono kiu en Esperanto malfermis la 54an IJKon en Rijeka en 1998, akceptis la kongresanojn en la urbodomo de Rijeka kaj donis multajn valorajn konsilojn al la tiama LKK.
La dua vicprezidanto en la registaro estas lia sampartiano s-ino Zeljka Antunoviæ, kiu kiel deputito gvidis en la Parlamento komitaton por junularo kaj dum IJK-54 donis utilajn konsilojn pri la organizo de la kongreso. Þi estas membro de la Honora Komitato (HK) de UK-86.
Ministro pri naturprotektado s-ro Bo¼o Kovaæeviæ komence de la 90aj jaroj donis intervjuon al Monato pri sia politika agado en Liberala Partio.
Pluraj el la membroj de HK transprenis gravan politikan funkcion. D-ro Biserka Cvjetiæanin estis elektita vicministro de kulturo. En tiu posteno þi 29 feb 2000 akceptis en Kulturministerio Spomenkan Þtimec kaj Nikolan Raþiæ kaj donis plurajn konsilojn pri UK-86. Plurfoje þi partoprenis en konferencoj de UNESCO kaj notis elpaþojn de esperantistoj.
S-ino Cvjetiæanin estas granda konanto de la afrikaj kulturoj. Þi interalie verkis enkondukon al la Esperanta traduko de poemoj de Agostinho Neto.
Pluraj aliaj personoj el la HK nun okupas gravajn politikajn postenojn. S-ino Naima Baliæ el HK en la Kulturministerio transprenis la postenon de konsilanto.
S-ino Dorica Nikoliæ, membro de HK, estis elektita deputito en la Kroata Þtata Parlamento.
D-ro Stanko Nick diplomato en Ministerio de Eksterlandaj Aferoj inklinas al Esperanto ekde la tempo kiam pri øi en Aýstralio informis lin Tibor Sekelj. En sia libro Diplomatio d-ro Nick en pluraj lokoj traktas pri latentaj ebloj de Esperanto en la politika vivo. D-ro Nick estas interalie granda admiranto de la franca kulturo kaj li kun granda plezuro æeestis la oktobran koncerton de Jacques Yvart en Zagreb, organizita de KEL. Li estis elektita por la konsilanto de la prezidento Stipe Mesiæ kaj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj transiris al la Palaco de la prezidento, kie li estas konsilanto pri eksterlanda politiko.
Verþajne ne multaj UKoj havis en la Honoraj Komitatoj tiom prestiøajn homojn, kiuj tiom profunde rilatas al Esperanto.
Kun tiaj helpantoj en HK la kongreso en Zagreb povus havi tute apartan akcenton.
Spomenka Þtimec
En diversaj urboj de Kroatio 35 esperantistoj faris en la unua aprila semajno akceptekzamenon por la kurso, kiu okazos en majo. Profesoroj de Ekonomia Universitato de Zagreb instruos al esperantistoj pri teorio post kio sekvos praktiko en aýtobuso kaj ekzamenoj.
Esperantistoj post la ekzamenoj ricevos diplomojn kaj fariøos kunlaborantoj de Generalturist ankaý ekster la semajno de la Unuversala Kongreso.
Spomenka Þtimec
31 mar 2000 la subskribaj apogoj al tiu æefa dokumento de la moderna Esperanto-movado nombris jam 13437. Pliajn subskribojn oni povas daýre sendi al UEA, de kiu eblas peti subskriboformularojn, sed sian apogon al la Manifesto eblas anonci ankaý per ordinara letero.
GK UEA
Francisco Perez kaj Giorgio Silfer, novaj revizoroj, kaj Albert J. Wurzer, nova vicrevizoro, kompletigas la statutan organigramon.
La Asembleo konfirmis Ljubomir Trifonæovski kiel æefredaktoron de Literatura Foiro kaj formaligis la enpostenigon de Stano Maræek kiel redaktoro de Heroldo de Esperanto: ambaý øis decembro 2002, kun aýtomata plilongigo de la oficoj. Judit Felszeghy, daýre direktoro de LF-koop, estos la redaktoro de Heroldo Komunikas øis la eventuala transdono de la nova¼agentejo al la naskota Esperanta Civito.
La 9a Trijara Laborplano akcentas la plifortigon kvantan kaj kvalitan de la stabo, la relanæon de la kooperativa plurfakeco, la integriøon de la diversaj strukturoj kun tiuj de la aliancanoj ene de la Pakto por la Esperanta Civito. 30 maj LF-koop festos la dudekan datrevenon de sia fondiøo.
HeKo
Okaze de tiu jarkunveno ni preparis kaj komencis radioelsendojn de la nova retradio Esperanto. Jam ekde 9 mar æiuj dezirantoj povas atingi niajn programojn æe http://www.home.sk/www/ esperanto/radio.htm. Ni klopodas preparadi unu aý du elsendojn monate, æar ni ne estas profesiuloj nur amatoroj.
La jarkunvenon partoprenis nur 13 membroj de OSES. Bedaýrinde, multaj bonaj kaj multjaraj esperantistoj ne partoprenis kaj duono de partoprenantoj estis tute novaj kaj junaj esperantistoj. Ili lastatempe tre bone agas por Esperanto kaj æefe, ili ne nur membras, sed ankaý partoprenadas E-aranøojn kaj helpas al Esperanto per sia laboremo. Inter ili mi devas laýdi la sinjorinojn Elizabeth Diaz (kantas en Esperanto), Nataþa Þandorová (kultura sekcio) kaj Janka Vizárová (financo).
Nuntempe ni preparas Internacian Reprezentan Vesperon de Esperanta Kulturo (IRVEK), kiu okazos 27 maj 2000, je 18h00 en Pola Instituto en Bratislava en la placo SNP 28. Per tiu kultura programo preparata en Esperanto ni volas prezenti al la vasta publiko, ke Esperanto kaj øia kulturo estas viva kaj uzebla.
Pavol Kascak
Lee Jung-kee
Sukcese øin partoprenis membro de E-sekcio de AÆF (Asocio de æe¶aj filatelistoj) Vladimir Vana per sia ekspona¼o Æapitroj el historio de Esperanto. Internacia ekspozicia ¼urio distingis øin per granda orumita medalo.
La ekspozicion sukcese partoprenis esperantisto d-ro Karel Þpaæek, kies neesperanta ekspona¼o gajnis grandan arøentan medalon.
Vladislav Hasala
Claude Gacond lerte surþultris seshoran konferencon: la temo kaj ties prezentanto kaptis la aýskultantaron. Esperantistoj tre atentas, kiam temas pri ilia lingvo kaj ties disvolviøo. La vico de renaskiøoj post silentigo, forigo kaj malpermeso atestas la lingvan kaj celan taýgecon de la internacia lingvo. Li ankaý prezentis sian elementan kurson por franclingvanoj utiliginta sperton de plurjardeka instruado.
JEFO (Junulara Esperantista Franca Organizo) trovis angulon en la prelegæambro kaj etan tempospacon por demandkonkurso rilate al kanzonoj.
Ni frandis kantokoncerton de Môrice Benin. Øis tiu tago, li neniam kantis en Esperanto. Per vere homaranisma antaýparolo li pruvis, ke li estas esperantisto antaý scipovi la lingvon. Lia klopodo kanti esperante estis varme aplaýdata. Æeestis neesperantistoj. La favoremo de la kantisto al Esperanto iøis plej trafa varbilo.
Venonta semajnfino de JEFO okazos 1--3 sep 2000 en Epinal, nord-orienta Francio. Øia temo estos sporto (kajako, velþipo, biciklo, piedirado, banado k.a.). Petu informojn rete: philippe.rieunau@wanadoo.fr
Armand Hubert
Germana Redakcio 12.437
Esperanto Redakcio 10.028
Angla Redakcio 6.563
Hispana Redakcio 3.120
Franca Redakcio 1.624
Araba Redakcio 1.130
Interreto grave rolis en atingo de tia granda sumo. Kvankam jam en 1998 ni ricevis la plejmultan retalskribon (1.224), la jaro 1999 alportis kreskon de 481% en tiu rilato, kiu sumis 7.117 erojn. Konsiderante la tutan retmesaøkvanton de RAI kio estas 11.741, al la E-Redakcio venis 60,6%.
Tiom da koresponda¼oj ni ricevis malgraý tio, ke krom la germana, kiu havas la plej grandan disaýdigtempon, ankaý la angla, franca kaj hispana lingvoj havas minimume 6-oble pli oftan elsendotempon ol Esperanto, pro ilia æiutaga plurfoja disradiado.
La fidelecon kaj subtenemon ankaý æi-foje dankas al æiuj geaýskultantoj
Katinjo Fetes-Tosegi
Estro de la E-Redakcio
Partoprenis æ. 40 personoj, el kiuj du norvegoj kaj unu ruslandano (krom du-tri ruslandaj turistoj, ne æeestintaj la aranøon). Granda surprizo estis æeesto de Osmo Buller, øenerala direktoro de UEA.
Post la malfermo sekvis diversaj prelegoj, i.a. de Pekka Valimaki pri gimnazia kurso en Enontekiö kaj partopreno en la projekto Interkulturo, prezento de internacia proverbaro far kompilinto Erkki Röntynen, kaj prezento de agado en Taivalkoski (norda Finnlando), kie en vilaøo kun 300 loøantoj æ. 15 personoj partoprenis kursojn lastatempe.
Prezidanto Jukka Laaksonen prezentis novan planon por informado, kiu celas aparte allogi gejunulojn al la movado, æar tute mankas subtridekjaruloj inter finnaj E-parolantoj. Ankaý la somere okazonta Kultura E-Festivalo en Helsinki espereble helpos restarigi junularan sekcion.
Alistrategie Osmo Buller pledis por varbado inter pliaøuloj. Homoj vivas pli longe ol antaýe, kaj amaso da bonedukitaj, daýre agemaj kaj lernemaj homoj æiujare pensiiøas. Multaj el tiuj interesiøas pri vojaøoj kaj internaciaj kontaktoj, kaj eble pli da þanco ni havas en tiu "merkato" ol inter la junuloj, li atentigis.
La konkludoj de la kunsido pri regiona kunlaboro en la nordo estis miksitaj. E-agado en la regiono estas aý loka (oni renkontiøas en lokaj kluboj, faras kursojn) aý "tutmonda" (oni korespondas, retumas, vizitas kongresojn). Por ke regiona kunlaboro funkciu, estu sentata iu bezono por "meza nivelo", kie oni povas profiti de kontaktoj en propra regiono, realigi ion, kio ne realigeblas loke aý internacie. Tiu bezono simple ne estas sentata, aý pli precize, pro la manko de homoj (10 en norda Norvegio, unu en norda Svedio, 10-20 en norda Finnlando kaj kelkaj en Murmansk) kaj la longaj distancoj neniu sentis realisma multe plivastigi la øeneralan kunlaboron. Tamen, estis konkretigitaj pluraj etskalaj projektoj kaj ellaborita rezolucio, kie oni priskribas la neceson de helpa lingvo en la regiono, proponas Esperanton en tiu rolo, kaj instigas esperantistojn renkontiøi kadre de neesperantistaj aranøoj, organizi E-kursojn dum tiaj aranøoj kaj aliloke, helpi realigi turismajn rondvojaøojn en la regiono kaj esperantigi plej gravajn turismajn tekstojn pri la regiono.
Dimanæe æefa programero estis jarkunsido de EAF, kie konstateblis stabila bona laboro sen surprizoj aý gravaj malkonsentoj. La asocio havis en 1999 421 membrojn. En la agadplano por la jaro 2000 oni akcentas eksteran informadon kaj instruadon. Kiel prezidanto estis reelektita Jukka Laaksonen.
Bard Hekland
Je 8 apr 2000 en DMOZ estis listigitaj 213.618 ligoj al 60 lingvoj. Tiutage Esperanto havis æi-paøe 1.119 ligilojn -- inter la lingvoj norvega (1.129) kaj dana (1.093). Per tio Esperanto okupas la 19an lokon.
Unualoke estas la pola kun 54.779 ligoj. Sekvas la germana (38.365), la hispana (31.511), la sveda (17.804) kaj la franca (17.625). La rusa estas en la 11a loko (2.652 ligoj).
Interalie, malpli da ligoj ol Esperanto en DMOZ havas la gravaj lingvoj bulgara, greka, turka kaj hungara.
La nombroj varias æiutage. Konsultu æe la adreso http://dmoz.org/World/
Darío Rodriguez
Pro historia kaprico Transsiberia fervojo pasis iom pli sude (æ. 80 km), kaj eble pro tio Tomsk konservis sian historieskan karakteron kaj sian individuecon. Tamen øi ne similas al maljuna kaduka urbo, male, la urbo estas juna -- estas kelkaj universitatoj, inter ili -- Tomska þtata universitato (1888, la unua post Uralo), Tomska politeknika universitato (1898), medicina, pedagogia, radioteknika universitatoj, konstrua akademio k.a. Æiu naýa loøanto estas studento!
Æiumatene akurate okazos paroliga kurso, kiun ni konsilas al vi partopreni, æar tio helpos al vi eviti danøerajn konfliktojn kun severa Verda Polico. Interalie, la Verda Polico avertas, ke la sola komuniklingvo dum la tendaro estos Esperanto!
Post þvita studado ne ignoru klasikajn E-am-uza¼ojn. Æu vi povas imagi E-tendaron sen "Kuru-kuru", "Seræado de trezoro", "Neptunfesto", "Fabelo", "KGS", "Tago de naskiøintoj", koncertoj kaj, ho ve, "Adiaýa balo"? Ni ne povas. Ni estimas la etoson de tradiciaj E-tendaroj. Pro tio nepre okazos streæa teama vivo, bedaýrinde iom forgesita lastatempe.
Funkcios sekcioj por radioamatoroj, interlingvistikþatantoj, bahaanoj, petveturantoj k.a. Oni diras, ke "De glora øis ridinda estas nur unu paþo...", tiun paþon vi faros partoprenante konkursojn: seriozajn kaj ne tre. Provu vin en kreado de harmonio inter natura kaj homfarita belecoj en korp-art-konkurso. Þatantoj unuigi agrablan kaj utilan havos eblecon samtempe plezurigi siajn nazojn kaj sanigi æion ceteran, inkluzive de la animo, dum kurso de aroma terapio. Þancon revivigi kaj vigligi stagnintajn korpon kaj spiriton, sperti ereton de antikva kaj riæa orienta kulturo donos al vi kurso de klasika hinda danco.
Tiujn, kiuj preferas streæi sian cerbon anstataý muskolojn, atendas ronda tablo "E-klubo -- æu sola formo de E-agado?". Preparu viajn "por" kaj "kontraý".
La programo ne limiøos interne de ripozejo. Por dezirantoj estos organizita ekskurso en "Siberian Atenon" -- Tomsk.
Talentuloj kaj geniuloj atentu: ni bezonas vin por kompletigi kaj variigi la programon.
Ruslando kaj KSÞ (ruslandaj rubloj)
Aøo | øis 21.04 | øis 21.06 | surloke |
Sub 16 jaroj | 30 | 40 | 60 |
16-30 jaroj | 40 | 60 | 90 |
Pli ol 30 jaroj | 50 | 80 | 120 |
Aliaj landoj (usonaj dolaroj)
øis 21.04 | øis 21.06 | surloke |
5 | 8 | 12 |
La alilandanoj petu informojn pri la pagmaniero. Privatajn invitilojn por eksterlandanoj ni povas aranøi post aparta peto.
La tendaro pasos æe bordo de rivero Obj, æ. 60 km de Tomsk, en ripozejo
de Siberia fiziko-teknika instituto. Ni speciale seræis ripozejon, kie
ni povu pagi aparte pro loøado kaj manøado. Eblas dormi en tendoj, en dometo
sur-planke 8-10 lokoj, kaj en 4-loka æambro. Mastroj povas doni matracon
kaj littukojn por æambroj. Estas negranda halo por vesperaj aranøoj, boatoj,
sportiloj.
Kondiæoj | Plena periodo | Unu tago |
Tendo | 50 rubloj | 7 rubloj |
Amasloøejo | 150 rubloj | 20 rubloj |
4-lita æambro | 300 rubloj | 40 rubloj |
Manøado: tagmanøo + vespermanøo = 35 rub. Funkcios bufedo matene kaj vespere. Luado de boatoj: 5 rub/hore.
Prezoj povos altiøi, precipe por la manøado! La manøadon ni devos pagi antaý unu monato!
Petu informojn pri la banka konto kaj aliaj send-manieroj æe la organiza komitato.
Adreso: RU-634055, Tomsk-55, a/k 2289
Rete: gbasov@hcei.tsc.ru
Telefono: (3822-258-966 (ofica de G.Basov)
Gennadij Basov
Neforgeseblaj loøkondiæoj: 50-60 homoj en unu æambro surplanke en dormosakoj (ne al æiuj sufiæis!) kaj unusola (t.e. unuloka) necesejo por æiuj.
Valentin Melnikov
La laborplano de la refondita societo enhavas preparon de E-lernolibroj por komioj (inkluzive de du vortaroj kaj krestomatio), aperigon de artikoloj en gazetaro, publikigon de tradukoj kaj laýeble eldonon de respublika E-¼urnalo. Nun en Syktyvkar aktivas æ. dek esperantistoj.
Anatolo Sidorov
La paþo estis farita, æar jam la unuan de aprilo klubanoj kunvenis por renkontiøo kun vic-prezidanto de REU G.Kokolia, kiu vizitis nian klubon. Ekzistis serioza (se tia eblas la 1an de aprilo kaj dum æeesto de Garik) konversacio pri taskoj kaj planoj de nova gvidantaro de REU kaj kunlaboro de esperanto-kluboj.
Aleksandr Belov
La eta UN de la verkistaro (PEN egalas al Poets/poetoj, Essayists/eseistoj, Novelists/romanistoj), turnita al la principoj de translima kooperado sur la fundamento de esprimlibero, evidente ne povas havi facilajn rilatojn kun totalismaj reøimoj. Interalie honoras PEN-Klubon, ke øi eksigis sian germanan (naziigitan) filion jam en julio 1933, dum Ligo de Nacioj mem ne kuraøis fari la samon kun la Tria Regno (kiu libervole eksiøis en novembro de tiu jaro).
Fondite en 1921 en Londono, PEN-Klubo estas unu el la malmultaj kulturaj neregistaraj organizoj pli maljunaj ol UN. Tio kaýzas ke en øi kunvivas du animoj: la verkista klubo kaj la UN (aý Unesko)-agentejo. Fakte ne ekzistas Unesko-organismo kiu okupiøas specife pri literaturo (nek pri muziko, nek pri teatro), kaj tiun taskon iel plenumas internaciaj asocioj, kiuj havas kontrakton kun la organizo en Parizo.
Necesas tuj rimarki, ke PEN ne estas bazita sur landa strukturo: øiaj centroj referencas al lingvoj, æar ili ne reprezentas þtatojn, ili reprezentas literaturojn. Tial la 10an de septembro 1993 estis akceptita ankaý esperanto-centro, kiu inkluzivas nur profesiulojn de la esperanto-verkado (ekzemple la redaktorojn reale vivtenatajn de sia peresperanta laboro), profesiulojn kiuj subskribis la Æarton de PEN. Ne æiuj en Esperantio konsentas pri tiuj principoj (ja ne mankas eæ antisemitoj inter ni); sekve ne æiuj estas facile akceptitaj en la Esperanta PEN, kiun prezidis István Nemere (1991--99) kaj William Auld ekde 1999.
La akcepto de nia centro en la sinon de la granda PEN-familio (æirkaý 130 centroj) signifis la oficialan agnoskon pri la literatura valoro de nia lingvo. Temas pri atingo komparebla al Bulonjo 1905, kiam pli ol 700 gazetartikoloj agnoskis ke esperanto vere funkcias kiel komunikilo. Ekde septembro 1993 la mondo konsentas ke øi funkcias ankaý kiel arta perilo.
Per tio neniu celas, ke PEN havu plian oficialan laborlingvon: la esperantistoj devas kontribui al la aktiveco de la organizo alimaniere, ol per primitiva propagando. Se vere oni volas ke PEN-Klubo adoptu esperanton apud la angla, franca kaj hispana, sufiæas inviti regionan konferencon aý eæ mondkongreson: tiam la lingvo de la organizanta centro aldoniøas laýstatute al tiuj tri.
Ene de PEN niaj verkistoj aktivas precipe en la komisiono pri lingvaj rajtoj kaj tradukado (Giorgio Silfer kaj Manuel de Seabra) kaj en la pac-komisiono (ankoraý Silfer kaj Ljubomir Trifonæovski). Ili kontribuis interalie al la aprobo de la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj (Barcelono, 6an de junio 1996), kies tekston aperigis Literatura Foiro en aprilo kaj junio 2000. Tiu deklaracio unuafoje allasas sociologian perspektivon por la esperantistaro kiel lingva grupo, nome kiel kolektivo identigebla per idiomo senteritoria. Praktike, la mondo mem alvenas iom post iom al la samaj konkludoj de la raýmismo.
La milito en Æeæenio metis la rusan PEN-centron en delikatan pozicion. Sed tio ne malhelpas, ke øi estu kohera kun la principoj de la Æarto. La 5an de decembro 1999 øi dissendis la sekvan alvokon:
"La verkistoj de Ruslando, unuiøintaj sub la aýspicio de la rusa centro de PEN-Klubo Internacia, estas koncernataj de la militevoluo en Æeæenio, kiu iøas minaco ne nur por la civiluloj en Grozno sed ankaý por la nacia sekureco de Ruslando. La ultimato anoncita al virinoj, infanoj kaj maljunuloj de la æeæena æefurbo igas ilin ostaøoj kaj de la terorismaj kaj de la federalaj fortoj. Estas tre malagrable kompreni, ke en tia situacio la rusaj aýtoritatoj estas uzontaj la samajn metodojn de la teroristoj. Ni tre bone konscias, kiel malfacile estas malligi la plektitan æeæenan nodon, sed æiukaze senkulpaj homoj ne iøu viktimoj de la alprenitaj decidoj. Ni tute malakceptas la principon "neniu milito estas sen viktimoj", deklaritan de la armeo kiel pravigon pri kruelaj rimedoj."La starpunkton de la ruslingvaj gekolegoj subtenis la internacia estraro, per letero de la PEN-prezidanto, Homero Arijis (el Meksiko), la 10an de februaro 2000.
Pri la rezultoj de la moskva mondkongreso, kaj pri PEN-Klubo øenerale, vi povas legi en Literatura Foiro, la organo de Esperanta PEN-Centro (establo aliøinta al la Pakto por la Esperanta Civito).
Giorgio Silfer
La statistiko reprezentas la staton je 12 apr 2000, kaj post la traktado de malfrukotizintoj la falo verþajne estos iomete malpli granda, sed certe la membronombro unuafoje dum la lastaj jardekoj estas sub 20 mil.
jaro AM IM sumeLa falo de IM okazis æefe pro la malpli granda UK en Berlino kompare kun Montpeliero. Sed, ekzemple, en Ruslando la malmultiøo de la UEAanoj (-58) okazis ankaý pro la katastrofa falo de la rublo -- la rubla ekvivalento de la kotizoj por UEA kaj UK kreskis kvaroble, dum la salajroj apenaý altiøis. La plej pozitivan evoluon de la individua membraro registris Brazilo kaj Svedio, en kiuj okazis kresko de respektive 41 kaj 27.1987 36351 7291 43642
1988 35945 7203 43148
1989 32474 7355 39829
1990 25224 7645 32869
1991 19146 8071 27217
1992 18808 7783 26591
1993 16041 7272 23313
1994 14495 7018 21513
1995 13808 7237 21045
1996 13314 7284 20598
1997 13035 7122 20157
1998 12812 7360 20172
1999 12096 7074 19170
IM de UEA en 1999 (1998)Francio 686 (894)
Germanio 587 (602)
Brazilo 552 (511)
Japanio 409 (415)
USA 389 (400)
Nederlando 349 (356)
Svedio 255 (226)
Italio 253 (259)
Finnlando 234 (246)
Britio 230 (229)
Hispanio 190 (190)AM de UEA en 1999 (1998)
Germanio 1079 (1017)
Japanio 1062 (1048)
Æinio 963 (970)
Italio 895 (860)
Svedio 686 (766)
Britio 510 (580)
Belgio 504 (505)
USA 429 (480)
Pollando 330 (240)
Hispanio 329 (320)
La nombro de AMoj (membroj de la aliøintaj landaj asocioj, kiuj
ne estas individuaj membroj de UEA) þajne atingis la nadiron, kaj laý CO
jam pli ol triono de la landaj asocioj pagis por AMoj. La øisnuna nombro
superas per 923 la nombron, por kiu la samaj asocioj pagis pasintjare.
Probable la Tel-Aviva UK estos iomete pli granda ol la Adelaida (1997), kaj tio premisas plian falon de IM. Sed la rezulto dependas ankaý de la aýtuna aliøado al Zagrebo -- eble oni elektos kotizi samtempe por la Zagreba UK kaj por UEA-2000, kaj tio retenos la individuan membraron super sep mil membroj. Almenaý tiel agos iuj el ruslandanoj, kiuj iros al Kroatio.
Membro kun Gvidlibro 4 EURMoskvanoj pagu al Oksana Kostousova, tel: 4987212.
Membro kun Jarlibro 10 EUR
Membro-Abonanto 24 EUR
Unesko lanæis amasmovadon por diskonigi Manifeston 2000 kaj por kolekti apogajn subskribojn por øi. Æiu subskribo estos persona sindevontigo realigi la celojn de Manifesto 2000 "en mia æiutaga vivo, mia familio, mia laboro, mia komunumo, mia lando kaj mia regiono". La subskriboj estos transdonitaj al la Øenerala Asembleo de UN en septembro 2000 kiel esprimo de la monda civila socio por paco kaj senperforto. La celo de Unesko estas kolekti 100 milionojn da subskriboj.
UEA, kies æi-jara kongreso en Tel-Avivo estas agnoskita de Unesko kiel Flagþipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, alvokas al æiuj esperantistoj, ke ili konatiøu kun Manifesto 2000 kaj subskribu øin, kaj ke ili diskonigu øin kaj kolektu por øi subskribojn kiel eble plej vaste en sia propra vivmedio, inter esperantistoj kaj æiuj aliaj.
Oni povas subskribi pere de Interreto www.uea.org/2000.html aý per la Esperanta faldfolio eldonita de UEA kunlabore kun Unesko. La faldfolio enhavas la tekston de Manifesto 2000 kaj kuponon por la subskribo. Øi estos dissendita kun n-ro 3/2000 de la revuo Esperanto, sed Esperantaj asocioj, kluboj, gazetoj, organizantoj de eventoj, kaj unuopuloj povas peti ekstrajn ekzemplerojn de la Centra Oficejo de UEA, indikante la kvanton.
Konsciante pri mia parto de respondeco antaý la estonteco de la homaro, kaj tute aparte antaý la hodiaýaj kaj morgaýaj infanoj, mi devontigas min en mia æiutaga vivo, mia familio, mia laboro, mia komunumo, mia lando kaj mia loø-loko:
-- respekti la vivon kaj la dignon de æiu homo sen diskriminacio aý sen antaýjuøoj;
-- praktiki aktivan senperforton, rezignante pri perforto en æiuj øiaj formoj: fizika, seksa, psikologia, ekonomia kaj socia, precipe rilate al la plej malriæaj kaj la plej vundeblaj kiel infanoj kaj adoleskuloj;
-- kundividi mian tempon kaj miajn materiajn rimedojn, praktikante malavarecon por haltigi forpuþadon, maljustecon kaj politikan kaj ekonomian subpremon;
-- defendi la liberecon de esprimado kaj la kulturan malsamecon, æiam favorante aýskultadon kaj dialogon kaj ne cedante je fanatikeco, mensogado kaj malakcepto de aliaj homoj;
-- favori respondecan konsumadon kaj evoluon, kiuj konsideras la gravecon de æiuj vivo-formoj kaj konservas la ekvilibron de la naturo sur nia planedo;
-- kontribui al la evoluo de mia komunumo, kun plena partopreno ankaý de virinoj kaj kun respekto de la demokratiaj principoj, cele al kuna kreado de novaj formoj de solidareco.
GK UEA
En la internacia ¶orego, la voæo de UEA agordiøas al io malofta: al pozitiva socia fakto.Kiu povus vicigi pozitivajn sociajn faktojn? En la sociaj sciencoj ekzistas koncepto pri la sociaj faktoj, sed sen iu ajn morala (aksiologia) valoro. Kio estas pozitiva al unuj estas malpozitiva al aliaj. Nur religiaj sistemoj kaj ideologioj diras, kio estas bona kaj malbona.
Sociologoj ne diras, kio estas bona aý malbona. Æu s-ro Fettes ne tro rapidis kun la konkludoj, ke "UEA, kontraste, reprezentas funkciantan sistemon de homa interkompreno, jam malfermitan al æiuj kiuj volas øin sperti"? Æu tio signifas, ke jam 20 mil UEAanoj spertas "funkciantan sistemon de homa interkompreno"? Sed pro kio ne volas sperti øin ceteraj kelkaj miliardoj da homoj? Kaj pro kio mi, Walter Zelazny, kiu scipovas Esperanton kaj scias iom pri la movado, ties kulturo, literaturo, ideologio, pro kio mi ne volas konsenti kun s-ro Fettes? Æu mi estas tiom malica, aý mi simple alimaniere analizas nian socion kaj la mondan socion? Æu mi rajtas al tio aý ne?
Æiam mi timis ideologojn, kiuj konas la pozitivan socian fakton, æar ekde sia ekrego ili devigas akcepti sian pozitivan socian fakton -- tio estas unu el la fundamentaj konkludoj de sociaj sciencoj, kiuj avertas kontraý tiuj sociaj solvoj kaj iliaj profetoj. Ankaý mi povus prepari sociologian enketon je kiu respondos okcento de respondintoj, sed ili konkludos kiel William Auld: "min ne tre koncernas la fina venko, se paroli vere".
Tio estas tre simpla afero, kaj sufiæas iom scii pri la soci-teknikoj esplori la opinion por havi tian rezulton. Pro tio sociologiaj esploroj devas esti kompleksaj, teorie kaj praktike ellaboritaj, preparitaj fare de specialistoj, kaj metitaj por la kritiko al alia grupo de specialistoj kune kun la publika diskuto.
Por ekscii tion la enketado devus havi milojn da demandoj. Pro tio la arto bone sociologii estas limigi la nombron de la demandoj, sed ne limigi la nombron de la respondoj, kaj aldone, øi devas sin apogi æefe sur la jam ekzistantaj dokumentoj, ar¶ivoj, intervjuoj ktp... Sed tio estas bazo de la esploro. Ni bone scias, kion politikistoj pensas pri opinioj, ili simple neglektas ilin. Kaj ni scias, ke ili pravas. Ja estas bezonataj kaj la opinioj kaj la profundaj studoj. Saøaj strategoj eltiras konkludojn el bonaj studoj kaj opinion ili lasas al plebo. Ili apogas sin je sciencistoj, sed ne kunlaboras kun sciencistoj. Sciencisto devas esti sendependa, kiel intelektulo.
Laý mia hipotezo, sur la pinto de la oficiala Movado estas æirkaý 50 personoj, kiuj ligis sian psikologian lukson kun financa lukso kaj æion æi kun Esperanto. Esperanto donas al ili la socian prestiøon.
Æio estas relativa, sed estrarano de UEA almenaý unu fojon jare sidos apud diplomatoj, ministroj kaj aliaj gravuloj antaý 3000 esperantistoj. Li estas tiam en paradizo. Por tiu momento valoras vivi kaj peni (aý þajnigi penon) dum la tuta jaro. 3000 esperantistaj plebanoj øuos tiun atmosferon kaj æiuj estos kontentaj.
Ili æiuj produktas neniun intelektan laboron, tamen ili regas. Ili esperantumadas, ili gvidas la oficialan Movadon. Ili donas al la movado la plej facilan esperon. La populistan! Ili trovas respondon al æiuj mondaj problemoj per Esperanto. Se homoj estas malriæaj, ili lernu Esperanton; se estas militoj, oni enkonduku Esperanton; se homoj malsanas, ili kuracu sin per Esperanto. Æiuj eblaj scenaroj de la socia vivo trovas solvon per Esperanto. Æu vi volas pruvon?
Multaj aliaj volas reformi la politikon aý socian ordon, sed ne proponas ion kio þanøas la vivrealon de nuntempuloj: UEA kontraste ... (M.Fettes, samloke).Jen la klasika ekzemplo de la populismo.
Oni devas esti absolute naiva por kontraýstarigi UEA-on al æiuj, kiuj "volas reformi la politikon aý socian ordon". Kia manko de modesteco, bona gusto, eble eæ eduko. Kaj tiuj konstatoj koncernas ekzemple ankaý la mondfaman lingviston Jan Baudouin de Courtenay (ne gravas kio li estis, gravas ke li ne estis finvenkisto) kaj poeton Julian Tuwim.
Mi volus scii, kion fari por ke el la Movado ne foriru tiaj homoj. Mi rimarkis, ke eble 99% da varbitoj post ioma tempo komprenas ke la Fina Venko estas iluzio kaj foriras de la Movado. Ili ne scios, ke la Movado enhavis ne nur noblajn kartojn, sed ankaý makulitajn de tiuj kiuj pretis kunlabori kun faþistoj aý stalinistoj por savi nian Lingvon. Tian savon nia Lingvo ne bezonas, æar oni øin mortigas kune kun la plej fidelaj esperantistoj, kaj ne kolaborantoj. Ili gvidas la Movadon al memmortigo, sed poste þanøas haýton kaj funkcias en la nova politika ordo.
Sed ankaý en la paca periodo kiam naskiøas nova penso en Esperantio, ekzemple kiel PSEK kaj PEA en 1985, la Movado estas preta utiligi la polican forton por fari la ordon. Kiu memoras pri tio, kiu tiris konkludojn.
Æu okazis puæo? De la sociologia vidpunkto problemo estas pli komplika ol de la formala, jura. Se jure kalkuli la voæojn, al Lapenna mankis iomete. Sed unue oni devas klare diri, ke ne æiuj komitatanoj el la "socialismaj" landoj estis demokratie elektitaj. En la praktiko kelkaj elektis sin mem. Pravigitaj per proceduroj nekontroleblaj de UEA, ekde la kunsido de la Komitato ili jam estis demokratoj. Sed ankaý tion ni lasu.
Tiutempe la movado sentis tro streæan moralan disciplinon ene de UEA kaj æefe tion sentis proprahaýte la oficistoj de UEA. La æefo petis pli, kaj ili ne æiam komprenis, kion kaj kiucele li petas. En la periodo de la hamburgaj eventoj (1974) pli kaj pli foriradis la divido je la mondo unuflanke stalinisma aliflanke makartisma. La Vjetnama milito þanøis en Usono rilaton al komunismo: se iuj volis esti komunistoj, ili estu. Moskvo komprenis, ke ekzistas baroj eksporti la revolucion, øi tro kostas, do se usonaj aý francaj laboristoj volas resti sub la ekspluatado de kapitalistoj, ili restu.
Lapenna foriris. Oni bezonis novan vizaøon, prefere pli junan, kial ne usonan, kial ne profesoran, saman kiel Lapenna, sed pli bonan. En la sepdekaj jaroj oni forgesis pri faþismo kaj komunismo. La nova generacio ne spertis militon. Okcidente konstante kreskas la vivnivelo, øi pliboniøas ankaý en la "socialismaj" landoj dank' al okcidentaj pruntoj. Komenciøis paradizo eæ en UEA. La plebo bezonas sian reprezentanton. Komenciøis en UEA lapennismo sen Lapenna. La novaj estroj diris: certe Lapenna en certa tempo pravis, sed ni faros pli bone. Kaj faris. Sed tio estas same kiel vodko sen alkoholo aý virtuala seksumado. Sen firma aýtoritato morala, scienca, politika, kultura ni nomu tiaman esperantan periodon la tempo de la esperanta plebo.
La fama malstreæigo de la monda politika situacio malfermis pordon al la orienta Eýropo ankaý por esperantistoj. La plej bona tipo estis la okcidenta esperantisto en la malfermitaj salonoj de la orienta Eýropo, al kiu statistika orientano havis fermitajn pordojn. Sed æiuj estis kontentaj. La oficistoj de UEA komencis sian oran periodon. Kaj ab ovo, la plebon oni petis varbi, propagandi... La intelektuloj fariøis politikistoj, kaj dum la plebo varbis kaj propagandis, ili eniradis la salonojn de la granda mondo. Malfermiøis kabinetoj de plej altaj þtataj funkciuloj, ju pli oriente, des pli alte. Sed en tiu tempo oni proponis neniun novan strategion, neniun novan penson. Oni cenzuris pli ol Lapenna, la organo ne publikigis opiniojn, diskutojn, æio estis klara. Ili uzis la politikan policon por prepari la UK-on en Varsovio (1987), mensogis sur æiu paþo.
Ne mirindas, ke en tiu periodo aperis multaj ekstermovadaj iniciatoj kaj øuste intelekte ili estis la plej danøeraj por UEA (ne por komunismo). Oni ne povis plu toleri tiun bufonadon. UEA reagis. La malamiko n-ro Unu Lapenna malaperis, sed aperis novaj hidroj, inter ili la raýmistoj kaj PSEK. Komenciøas batalo kontraý ili. Malnovaj metodoj, prisilento, cenzurado kaj mensogo.
Nuna nova generacio feliæe scipovas rimarki kaj paroli, æar prisilento, cenzuro kaj mensogo malaperadas. Mi ne konas s-ron Sikosek, sed mi lin citu, li bone komprenis la movadan atmosferon de tiu epoko, en kiu oni volis trovi alternativon al la tradicia movado, al lapennismo sen Lapenna:
Interesa signo estas ankaý la netoleremo kontraý herezoj. Bela ekzemplo: la "kontraý-raýmismo" de UEA- prezidinto Tonkin ... Tio estas la plej akra riproæo kiun TEI-ano povas eldiri: "Raýmistoj ne volas disvastigi Esperanton". Fakte, la Manifesto de Raýmo eksplicite jesas disvastigon ... Sed skeptikon kontraý la "fina venko" -- tian blasfemon -- TEI-ano eble pardonus al neesperantisto, sed ne al "batalanto el la propra tendaro". (Esperanto. 1996: 7--8)La komunismo falis kaj la ludo finiøis. Restis la salono en Nov-Jorko. Intertempe kun la helpo de tiama UEA oni sukcesis detrui tutan generacion de la esperantaj studentoj de dekkelkaj polaj universitatoj, kiuj PSEK-umadis, kiuj kune kun la epoko de Solidareco prenis povon en PEA. Kaj poste oni demandas pro kio la Movado stagnas, pro kio homoj kabeas? Kaj denove varbi, propagandi...
Kompreneble oni faras esplorojn de la oficiala Movado. Estis tuta debato teoria pri la sociologio lanæita de PSEK kaj PEA (øis kiam oni ne balais la tutan junan PEA-stabon antaý la Jubilea UK). Mi ne volas tute neglekti la faritajn seriozajn studojn, kaj mi certigas æiujn esploristojn, ke mi konas iliajn kontribuojn. Þajnas al mi, ke ili ne superas la nivelon de la ekscio pri certaj opinioj de certaj esperantistoj. Ne estas ilia kulpo, æar tio ne estas laboro por unu sola homo. Mankas kompleksa programo, kiun povus prilabori nur stabo de specialistoj.
Politikaj partioj, ekonomiaj entreprenoj, kulturaj establoj apogas sin je ekspertizoj kaj kontraýekspertizoj por fiksi strategion. Bedaýrinde ne en Esperantio.
Kio okazus, se la esploroj montrus, ke la tradicia varbado havas neniun sencon, æar la varbitoj rapide foriras el la oficiala Movado? En la kazo de "Projekto de analizo n-ro 1" laý mia provizora kalkulo, oni devus elspezi el la buøeto de UEA (æar UEA monopoligas esperantistan monon!) minimume kvin mil dolarojn.
Sed la esperanta plebo kaj ties æefoj opinios, ke tio estas for¼eto de la mono en rubujon, kaj poste oni decidos for¼eti tiun monon en alian rubujon, kun pli nobla preteksto, ekzemple por la Tria Mondo. (Ne gravas, ke tio donos neniun rezulton. Tio trankviligos niajn korojn: ni elspezis por la Nobla Celo kaj ne por stultaj esploroj.) Sed se mi diros, ke mi estas por la Tria Mondo, kondiæe ke CO UEA troviøu en Lomé, oni prenos min por psi¶e neekvilibrita homo. Do Esperanto al Togolando jes, sed ne CO. Kial? Ili diros: Kion fari, ni scias pli bone ol ekspertoj, estas ni kiuj varbas, ne ekspertoj.
Sed kio okazus, se la rezulto de la esploroj montrus, ke la æefa rezono esti por Esperanto estas øuste ties kulturo? Valoro en si mem. Tiam ni scius kiucele peti monon de la esperantistaro, kaj kiel elspezi la monon. Poste oni malfermu la debaton pri la valoro de Esperanto por respondi la demandon: æu ni estas politika-ideologia Movado (la manifesto de Prago) aý kultura movado, kiu rajtas al sia loko en la homara socio?
Se ni estas politika-ideologia movado, tiam dekomence la afero estas fuþita. Oni ne povas diri A... sen fini alfabeton. Tiam la esperantaj radikaluloj pravas. Se ni estas la kultura movado, tiam la raýmistoj pravas. En tiu perspektivo la nuntempa UEA estas nur internacia klubo de homoj, kiuj pagas kotizon, elektas sian prezidanton, metas monon al la kluba banko, UK-umas kaj vivas per la iluzioj, ke UEA þanøos la vivrealon de nuntempuloj.
Æu kelkdeko da esperantaj intelektuloj ne estas la lastaj esperantistoj en la historio de la homaro? Se jes, cetero apartenas al la plebo. Kun la konataj rezultoj, al la Fina Venko. Intertempe mi tamen donas al malsata panon, al malsana kuracilon, poste mi karesos mian katon kaj mi legos tiun poemon:
esperante, ke antaý la Fina Venko, PIV trovos pli øustan difinon de la esperanta inteligencio.Eæ se iam jena tempo venos
post jarmiloj, kaj post miliardo,
tiam ree homon batos homo,
sed li batos lin en via nomo
-- ankaý kun la stelo sur standardo...
Walter Zelazny, unu el la ideologoj de la raýmismo, kaj samtempe ne blinda disæiplo de Silfer, finfine sukcesis en La Ondo de Esperantotiel priskribi la ismon, ke æiu ordinara esperantisto povu kompreni kio øi estas. Do, la æefa ideo estas formulita tre simple:
Por la raýmistoj Esperanto solvas neniun mondan problemon. Esperanto posedas valoron en si mem, kiel æiu civiliza unuo, æu granda kiel Rusujo æu eta kiel Esperantio.Kaj de tiu vidpunkto la raýmistoj kritikas (øis plena neo) la tradician ("finvenkisman") E-movadon kaj ties instituciojn -- unuavice UEA. Kaj tio estas klarigata tiel, ke tiu tradicia E-movado estas taýga por "plebo", kaj ili, raýmistoj, estas ja "inteligencio" inter esperantistoj.
Certe, la lasta aserto estas tro forta kaj iom ofenda por malsamopiniuloj. Mi, ekzemple, aroge opinias min inteligentulo, kaj pro tio ke forte kredas ke sen strebo al la Fina Venko (øuste tiel, majuskle), sendepende de tio æu kaj en kia formo øi efektivigeblas, la lingvo esperanto kaj E-komunumo estas bezonata por neniu kaj tute ne vivkapabla, malgraý ajnaj kulturaj valoroj. Laý mia opinio, en Esperantio øenerale ne ekzistas plebo, kaj la æefa trajto de la verda popolo estas, ke øi plene konsistas el, almenaý potencialaj, inteligentuloj. Tiurilate, malgraý æiuj pravaj asertoj de la raýmistoj, pro sia konduto ili æiuj aperas antaý la plejparto el la esperantistaro kiel simplaj snoboj.
Certaj asertoj kaj proponoj de Zelazny (pri tio, ke Esperanto estas pure Eýropa fenomeno, ke ion bonan por Esperanto øenerale portos transmeto de la movadaj institucioj al la Orienta Eýropo ktp.) estas nur ridindaj kaj delonge pruvitaj malveraj. La aliaj, kiel esplorprogramo de esperantista socio, estas nepre konsiderindaj.
Sed jen estas la afero: la æefa patoso de la raýmisto estas ja tutegale kritiko de UEA! Se raýmismo estus reale la sola vera strategio, por ties adeptoj la sorto de la "oficiala" movado estus tute egala... Des pli, ke ili ne volas rimarki, ke la reala praktiko de la tradicia movado estas ne malpli, se ne pli raýmisma (en la senco de strebo progresigi E-kulturon, komunumon ktp.), ol de la raýmismaj instancoj. Do, la raýmistoj, kion pruvas tre klara artikolo de Zelazny, fakte estas ne pli ol marøena -- pro snobeco de la partoprenantoj -- parto de la "tradicia" kaj "oficiala" Esperantio!
Nikolao Gudskov (Ruslando)
Mi ankaý sentas ian kompaton por homoj, kiuj interpretas æion movadecan kiel provon "konkeri" aliajn, trudi Esperanton aý ideologion kontraý la volo de la ceteraj homoj. Kian angoran bildon pri la mondo ili devas posedi por povi tiel reagi -- ekzemple al la Manifesto de Prago (kiu nenie deskribas la internan kulturon de Esperanto aý postulas, ke æiuj konsideru sin movadanoj), aý al la novaj provoj trovi radikojn por Esperanto en diversaj islamaj socioj (kompreneble tiaj radikoj jam ekzistas delonge en Irano kaj Pakistano, sed kial kompliki la bildon per faktoj?).
Mi mem estas intelektulo, laý æiuj kriterioj. Mi ne sentas min elkludita el UEA, a.k.k. la Oficiala Movado; mi vidas en øi fascine diversan homgrupon, kiu daýrigas valoregan kulturan kaj organizan tradicion, kompreneble kun multaj misoj kaj mankoj, kiel æio efektiva (ne nur surpapera).
Tiuj homoj kaj tiu tradicio pli profitos el mia kunlaboro (kaj deinterna kritikado), ol el deekstera kritikado kiu baziøas sur trosimpligoj.
Mark Fettes (Kanado)
Mi ofte intencis skribi al la redaktoro kaj plendi pri la malþparo de papero kaj mia tempo per longaj artikoloj pri la konstitucio de E-Civito. Mi tute ne komprenas, kial inteligentaj homoj ludas tiajn stultajn ludojn. La movado sufokiøas de manko de homoj pretaj uzi siajn homfortojn por propagandi kaj varbi.
Æi tiaj aferoj estas ege tedaj por la plimulto, eæ forpelas homojn kiuj pensus: "Mi ne volas resti ano de tia idiota societo". Tamen, mia plendo ne estas æefe kontraý la ludantoj en la Esperanta Civito -- se ili volas konstrui kastelojn en la æielo, ili rajtas, sed kara redaktoro, pensu pri viaj suferantaj legantoj!
Eric Walker (Britio)
Nikolaj Batyrev
(Udmurtio, Ruslando)
Rejna de Jong (Nederlando)
Kun granda intereso mi legis la artikolon, Propono de Konstitucia Æarto de la Esperanta Civito, parto 1a. La finota parto estis planata por la numero de januaro 2000 kaj mi treege deziras legi tiun numeron.
Æu vi povus sendi al mi nur la numeron por januaro 2000? Tre plaæus al mi se vi havus la afablecon respondi al mi pri via decido.
Cornelius J.McKown (Usono)
Laý la ordinaraj informoj, kiujn ni ricevas en Svislando, þajnas ke la plejmulto de viaj samlandanoj travivas bedaýrinde nuntempe ege malhelan epokon: socie, ekonomie kaj por ne paroli pri la abomenaj militoj kaj ekologiaj katastrofoj. Þajnas, ke la tuta lando pereas en barbareca mezepoko.
Nun, estas imageble, ke ankaý la rusaj esperantistoj estas rekte konfrontitaj kun tiaj malagrabla¼oj kaj tutcerte havas neceson aýdigi siajn voæojn pri tiaj aspektoj. Sed nur tre malofte oni legas ion pri ili en viaj paøoj. Do, tiel ni venas al konstato ke: aý la priskriboj de Ruslando estas troigitaj de niaj amaskomunikiloj kaj æio estas en ordo en via lando, aý la respondeculoj de La Ondo de Esperanto estas ornamitaj per rozkoloraj okulvitroj?
Mi konscias ankaý, ke kritiki estas pli facile ol kunlabori kaj kutime la redaktoroj estas konataj viktimoj de furiozaj legantoj kaj pro tio, malgraý miaj supraj skribitaj linioj, daýrigu trankvile vian laboron tiel kiel al vi eblas, æar sen vi ne aperos la tradicie riæa Ondo.
Carlo Nicolodi (Svislando)
Mi estas þatanto de via granda verkisto L.N.Tolstoj. Bedaýrinde mi ne konas la rusan lingvon, tial mi legis liajn verkojn en la itala, sed koninte la opinion de Tolstoj pri Esperanto mi mem eklernis Esperanton.
Mi deziras koni la adreson de E-klubo Lev Tolstoj por adresi al øi miajn petojn pri la granda verkisto.
Gianfranco Giorgi (Italio)
La historio de la arestitino Maslova estis tre ordinara historio.
Maslova estis filino de senedza kortlaboristino, kiu vivis kun sia patrino-stalistino
en vilaøo æe du fratinoj bienistinoj. Tiu fraýlino naskis æiujare kaj,
kiel ordinaras vilaøe, oni baptis infanon, kaj poste la patrino ne nutris
la nedezirite aperintan infanon, nebezonatan kaj malhelpantan labori, kaj
tiu baldaý mortis pro malsato.
Tiamaniere mortis kvin infanoj. Oni æiujn baptis, poste ne nutris, kaj ili mortis. La sesa infano, generita de pretervojaøanta cigano, estis knabino, kaj þia sorto estus la sama, sed okazis, ke unu el la du maljunaj sinjorinoj vizitis la stalon por riproæi la stalistinon pro kremo, odorinta je bovino. En la stalo kuþis la novpatrino kun æarma sana bebo. La maljuna sinjorino riproæis kaj pro la kremo kaj pro tio, ke oni lasis la naskintinon kuþi en la stalo, kaj þi volis jam foriri, sed ekvidinte la bebon kortuþiøis kaj proponis sin kiel baptopatrinon. Øuste þi baptis la knabinon, kaj poste, kompatinte sian baptofilinon, ofte donis lakton kaj monon al la patrino, kaj la knabino restis viva. Tial la maljunaj sinjorinoj nomis þin "savita".
La infano havis tri jarojn, kiam þia patrino ekmalsanis kaj mortis. La avino-stalistino ne bezonis la nepinon, kaj tiam la maljunaj sinjorinoj akceptis la knabinon al si. La nigraokula knabino kreskis neordinare vigla kaj æarma, kaj la maljunulinoj trovis en þi konsolon.
La maljunaj bienistinoj estis du. La pli juna -- Sofia Ivanovna -- estis pli bonkora, øuste þi baptis la knabinon, kaj la pli aøa -- Maria Ivanovna -- estis pli severa. Sofia Ivanovna vestis la knabinon, instruis þin legi kaj volis fari el þi zorgatinon. Maria Ivanovna ofte diris, ke la knabinon necesas fari laboristino, bona æambristino, kaj pro tio þi estis postulema, punis kaj eæ batis la knabinon, kiam þi havis mishumoron. Tiamaniere, inter du influoj, la knabino æe la maturiøo rezultis duona servistino, duona zorgatino. Oni eæ nomis þin meze: nek ofende Katjka, nek karese Katinjo, sed Katjuþa. Þi kudris, ordigis la æambrojn, purigis per kreto ikonojn, fritis, muelis, servis kafon, lavis etajn vesta¼ojn kaj foje sidis kun la bienistinoj kaj legis por ili.
Oni svatis þin, sed þi ne volis edziniøi, sentante, ke þia vivo kun la homoj de laboro, kiuj þin svatis, estos malfacila por þi, dorlotita de la nobela vivo.
Tiel þi vivis dek ses jarojn. Kiam þi aøis iomete pli, þiajn mastrinojn vizitis nevo -- studento, riæa princo, kaj Katjuþa enamiøis sen kuraøe konfesi tion al li kaj eæ al si mem. Post du jaroj tiu nevo, veturonte al milito, denove vizitis la onklinojn, gastis æe ili kvar tagojn kaj antaý sia forveturo delogis Katjuþan kaj forveturis, þovinte al þi lastatage centrublan bileton. Kvin monatojn post lia forveturo þi certe eksciis, ke þi estas graveda.
Ekde tiu momento al þi æio tedis, kaj þi pensis nur pri tio, kiel eblas eviti la honton, kiu atendis þin, kaj þi ne nur malvolonte kaj fuþe priservis la mastrinojn, sed, sen kompreno pri la kaýzoj, subite iritiøis. Þi diris al la sinjorinoj kruda¼ojn, pro kiuj þi poste pentis, kaj petis maldungon.
La sinjorinoj, tre malkontentaj pri þi, lasis þin foriri. Þi eklaboris kiel æambristino æe la kampara policestro, sed þi povis vivi tie nur tri monatojn, æar la policestro komencis altrudi sin al þi kaj, kiam li estis aparte agema, þi ekscitiøis, nomis lin stultulo kaj maljuna diablo kaj tiel forte puþis lin, ke li falis. Þi estis maldungita pro krudeco. Mankis senco seræi laboron, æar baldaý necesis naski kaj þi ekloøis æe vilaøa vidvino-akuþistino, kiu vendis vinon. La akuþo estis facila, sed la akuþistino, helpinta naskon en vilaøo æe malsana virino, infektis Katjuþan per puerpera febro, kaj oni sendis la bebon, knabon, al orfejo, kie li, laý rakonto de oldulino akompaninta lin, mortis tuj post la alveno.
Kiam Katjuþa ekloøis æe la akuþistino, þi havis entute cent dudek sep rublojn: dudek sep perlaboritajn kaj cent rublojn, kiujn donis la deloginto. Forlasinte la akuþistinon, þi havis nur ses rublojn. Þi ne sciis þpari kaj þi disipis la monon por si kaj donis al æiuj, kiuj petis. La akuþistino prenis de þi pro la dumonata pensiono kvardek rublojn, dudek kvin rublojn kostis la forsendo de l' infano, kvardek rublojn la akuþistino elpetis prunte por aæeti bovinon, æirkaý dudek rubloj uziøis sencele -- roboj, donacetoj; do, kiam Katjuþa resaniøis, þi ne havis monon, kaj þi devis trovi laboron. Laboron havis forstisto. La forstisto havis edzinon, sed samkiel la policestro li de la unua tago komencis altrudiøi al Katjuþa. Katjuþa abomenis lin, kaj þi penis lin eviti. Sed li estis pli sperta kaj ruza ol þi, kaj æefe -- li estis mastro, kiu povis sendi þin kien li deziris, kaj kaptinte momenton li ekposedis þin. La edzino eksciis kaj surprizis ilin duope en la æambro de Katjuþa kaj volis þin bati. Katjuþa ne cedis, kaj okazis batalo, pro kiu þi estis forpelita sensalajre. Tiam Katjuþa veturis urben kaj restis tie æe sia onklino. La edzo de la onklino estis librobindisto kaj iam li vivis bone, sed nun li perdis la klientojn kaj diboæis, fordrinkante æion, kio trafis al liaj manoj.
La onklino posedis etan tollavejon kaj per øi vivtenis sin kun la infanoj kaj subtenis la sentaýgan edzon. La onklino proponis al Maslova labori æe þi kiel lavistino. Sed vidinte la pezan vivon de la lavistinoj, kiuj laboris æe la onklino, Maslova ne rapidis kaj seræis en kontoroj oficon de servistino. La loko troviøis æe nobelino, kiu loøis kun du filoj-gimnazianoj. Unu semajnon post þia eklaboro, la pliaøa liphara sesaklasa gimnaziano forlasis la studojn kaj ne donis trankvilon al Maslova, persekutante þin. La patrino kulpigis pri æio Maslovan kaj maldungis þin. La nova loko ne troviøis, sed okazis, ke veninte al borso de servistinoj, Maslova renkontis tie sinjorinon, kiu havis multajn ringojn kaj braceletojn sur la pufaj nudaj brakoj. Tiu sinjorino, sciiøinte pri la situacio de Maslova kiu seræis laboron, donis al þi sian adreson kaj invitis þin al si. Maslova iris al þi. La sinjorino varme akceptis þin, regalis per kukoj kaj dolæa vino kaj forsendis ien sian æambristinon kun letero. Vespere venis alta persono kun longaj grizaj haroj kaj barbo; tiu maljunulo tuj sidiøis apud Maslova kaj komencis, ridetante kaj kun la brilantaj okuloj, rigardi þin kaj þerci kun þi. La mastrino invitis lin en alian æambron, kaj Maslova aýdis la mastrinon diri: "Freþa, vilaøa". Poste la mastrino elvokis Maslovan kaj diris, ke li estas verkisto kun multa mono kaj ke li ne avaros, se þi ekplaæos al li. Þi ekplaæis kaj la verkisto donis al þi dudek kvin rublojn, promesinte ofte renkontiøi kun þi. La mono disiøis tre baldaý por pagi loøadon æe la onklino kaj por novaj robo, æapeleto kaj rubandoj. Post kelkaj tagoj la verkisto denove invitis þin. Þi venis. Li donis al þi ankoraý dudek kvin rublojn kaj proponis okupi apartan loøejon.
En la loøejo, luita de la verkisto, Maslova ekamis gajan komizon, kiu loøis en la sama korto. Þi mem anoncis tion al la verkisto kaj þi transiris en apartan malgrandan loøejon. Tamen la komizo, promesinta geedziøi, forveturis senaverte kaj, evidente, senrevene al Ni¼nij Novgorod, kaj Maslova restis sola. Þi volis loøi sola en la loøejo, sed oni malpermesis tion al þi. La polica kvartalestro diris al þi, ke þi povos loøi tiel nur registrinte sin kiel prostituitino, kaj submetante sin al medicina kontrolo. Tiam þi ree iris al la onklino. La onklino vidinte sur þi modan robon, mantelon kaj æapelon kun estimo akceptis þin kaj jam ne kuraøis proponi al þi iøi lavistino, opiniante ke þi nun staris sur la pli alta þtupo de vivo. Kaj por Maslova jam ne estis demando pri tio, æu iøi aý ne iøi lavistino. Þi kondolence observis nun la bagnan vivon, kiun havis en la antaýaj æambroj palaj magramanaj lavistinoj, el kiuj kelkaj havis ftizon, lavantaj kaj gladantaj en tridekgrada sapoza vaporo kun malfermitaj fenestroj somere kaj vintre, kaj þi teruriøis pro penso pri tio, ke ankaý þi povus trafi la saman bagnon.
Øuste en tiu tempo, tre malfacila por Maslova, æar ne troviøis protektanto, þin trovis agentino, liveranta junulinojn por bordelo.
Maslova fumis jam delonge, sed lastatempe, pro sia amligo kun komizo kaj pro tio, ke li forlasis þin, þi alkutimiøis drinki. La vino logis þin ne nur pro tio, ke øi þajnis al þi bongusta, sed øi logis þin æefe tial, ke øi donis al þi eblon forgesi æian malbonon, kiun þi travivis, kaj donis al þi liberon kaj memcertecon, kiun þi ne havis sen vino. Sen vino þi æiam sentis enuon kaj honton.
La agentino aranøis regalon por la onklino kaj ebriiginte Maslovan, proponis al tiu dungiøi en la plej bona entrepreno en la urbo, montrante al þi æiujn profitojn kaj avantaøojn de tiu propono. Maslova devis elekti: aý humila stato de servistino, en kiu eblos molestoj flanke de viroj kaj sekretaj portempaj amrilatoj, aý sekura, trankvila, legitimita stato kaj evidenta, permesita de la leøo kaj bone pagata, konstanta prostituado. Þi elektis la lastan. Krome, per sia elekto þi volis venøi kaj sian deloginton kaj la komizon, kaj æiujn homojn kiuj faris al þi malbonon. Aldone þin logis -- tio estis unu el la æefaj kaýzoj de la findecido -- tio, ke la agentino diris, ke þi povos mendi al si diversajn robojn, velurajn, fajajn, silkajn, porbalajn kun malkovritaj þultroj kaj brakoj. Kaj kiam Maslova imagis sin vestita per helflava silka robo kun nigra velura ornama¼o æe dekolta¼o, þi ne povis rezisti kaj fordonis la pasporton. En la sama vespero la agentino luis fiakron kaj veturigis þin en la faman domon de Kitajeva.
De tiu tempo por Maslova komenciøis la vivo de konstanta rompo de Diaj kaj homaj testamentoj, kiun vivon praktikas centmiloj da virinoj, ne nur kun permeso, sed eæ kun protekto de l' reganta potenco, kiu zorgas pri la bono de siaj civitanoj, kaj kiu vivo finiøas por naý el dek tiaj virinoj per turmentaj malsanoj, frua kadukiøo kaj morto.
Matene kaj tage daýris peza dormo post diboæa nokto. Je la tria aý kvara horo sekvis laca ellitiøo de sur malpuraj litoj, Selters-akvo por kompensi la trodrinkadon, kafo, pigra vagado tra æambroj en negliøoj, ¼erzoj, noktaj surtutoj, rigardado el post kurtenoj tra la fenestroj, malvigla kverelo inter koleginoj; poste sinbanado, þmirado, parfumado de la korpo, haroj, almezurado de roboj, disputoj pri ili kun la mastrino, sinesploro antaý spegulo, þminkado de la vizaøo kaj brovoj, dolæa kaj grasa nutra¼o; poste surmeto de puca silka robo nudiganta la korpon; poste veno al bunta, hele lumigita salono, alveno de gastoj, muziko, dancoj, bombonoj, vino, fumado kaj amorado kun junuloj, mezaøuloj, duoninfanoj kaj kadukuloj, fraýloj, edzoj, negocistoj, komizoj, armeanoj, judoj, tataroj, riæaj, malriæaj, sanaj, malsanaj, ebriaj, sobraj, krudaj, karesemaj, militaj, civilaj, studentoj, gimnazianoj -- viroj de æiuj eblaj klasoj, aøoj kaj temperamentoj. Krioj kaj þercoj, interbatiøoj kaj muziko, tabako kaj vino, vino kaj tabako, kaj muziko de vespero øis mateniøo. Kaj nur matene liberiøo kaj peza dormo. Kaj tiel æiutage, tra la tuta semajno. Fine de l' semajno estis vizito al speciala institucio, kie estantaj en la þtata servo oficistoj kaj doktoroj -- viroj, foje serioze kaj digne, sed foje kun petola gajo nuliganta la honton -- protekto kiun la naturo donis ne nur al la homoj, sed ankaý al la bestoj -- esploris tiujn virinojn kaj donis al ili licencon por daýrigi la samajn pekojn, kiujn ili faris kun siaj komplicoj en la daýro de la semajno. Kaj sekvis denove la sama semajno. Kaj tiel estis æiutage, somere kaj vintre, dum tagoj laboraj kaj feriaj.
Maslova tiel vivis sep jarojn. Dum tiu tempo þi þanøis du domojn kaj unufoje estis en malsanulejo. La sepan jaron de þia restado en bordelo, la okan jaron post þia unua peko, en la aøo de dudek ses jaroj, oni þin malliberigis kaj nun kondukis þin al tribunalo, post sesmonata restado en prizono kun murdintoj kaj þtelistinoj.
Tradukis el la rusa
Viktor Sapo¼nikov
Persone. ... sed estas ne: Kompakta disko. -- Donneville: Vinilkosmo, 1998.Sveda rok-bando Persone estas unu el plej konataj muzikaj E-grupoj, almenaý inter junularo. Sed se øi ne estas vaste konata inter nejunuloj, tio estas tre bedaýrinda fakto, æar la muziko meritas plej vastan agnoskon. Persone fondiøis en 1986, "okaze" de unua KEF (Kultura E-Festivalo), okazinta en Uppsala, Svedio. De tiam preskaý kun senþanøa konsisto, la grupo furoras en Esperantujo. Jam estis eldonitaj kelkaj diskoj de Persone, sed tiu æi estas aparte bona. Øi havas iom strangan titolon ... Sed estas ne, sed tio estas sprita elpensa¼o, dank'al kiu du titoloj de la du lastaj albumoj kunfluiøas en unuecan frazon. Rezultas: "Povus esti simple... Sed estas ne". Interese, æu ne?
Tuj dirindas pri malbonaj flankoj de la disko. Fakte øi estas sola, kiun jam substrekis pluraj recenzintoj -- temas pri troa mallongeco. 9 kantoj por vera aýskultanto estas nur komenco de engaøiøo en la Persone-etoson, kaj jen -- la disko finiøas... Domaøe!
Sed jen tamen pri la kantoj mem. La disko komenciøas per agrabla, sed simpleta kanto Liza pentras bildojn, kiu kvazaý (aý eble vere) enkondukas nin en la diskon. Sed jam la dua kanto estas ege kortuþa kaj profunda. Temas pri Se la cerbo volas. Aýskultante øin, ni dronas ie inter urbaj æielskrapuloj, dum malfrua krepusko, aýdante malklaran voæon de ie:
Kaj þi diris: nun ni iru æiam supren kaj sen æes',La sekva kanto kvazaý daýrigus la spiriton de la antaýa -- La æielo. La heroo de æiuj kantoj þajnas troviøi en iu mistera duonsonøo-duondeliro, sed kun sufiæe certaj doloroj:
Ni atingos ajnan celon. Kaj mi diris: Certe jes,
Se la cerbo volas,
Se la korpo povas,
Se la tempo sufiæas,
Kaj øusta vento blovas.
Kaj mi demandas min,-- Tiel tekstas kanto Sola?, kiu eble estos aktuala por multaj viroj en la mondo (ne nur Esperanta)... Kantoj de Sed estas ne samtempe kaj pelas nin for de io, kaj vokas al io. Baza temo de æiuj kantoj estas amo, kaj la heroo ne estas vere feliæa, kaj pri tio rakontas la kanto Bileto al la lun':
Kiam mi estas kun þi,
Æu mi estas sola?
Malprave pensis mi pli bone sen ol kun,Sed tri lastaj kantoj estas plej brilaj, kaj æiuj -- propravoje. Kion ajn estas plej kortuþa, plej akra laý amaj sentoj, kaj (þajne!) plej dolora por la heroo:
Kaj þparis monon por bileto al la lun'.
Amo estas stranga sent',Fantomoj de la pasintec' ja ne temas pri amo, sed pri seniluziiøinta homo, kiu jam pri nenio interesiøas kaj desperiøis pri vere æio:
Kaj nur timas mi de temp' al temp'
Ke mi povus fari kion ajn por þi...
Vivo freþis por ni du,Kaj parolante pri la lasta kanto, Lasu min sonøi, finfine venu la nomoj de la bravaj bandanoj. Martin Wiese -- aýtoro de plejparto de la kantoj, æefkantisto kaj elektrogitaristo. Bertilo Wennergren -- drumisto, kunkantanto, en la lasta kanto ludas akustikan gitaron, kaj Anders Grop, basgitaristo kaj same kunkantanto, en Lasu min sonøi anstataýigas la basgitaron per kontrabaso, kaj fine rezultiøas fajna, eleganta kaj serena kanto kun kutime tre profunda teksto, kiu lule adiaýas nin.
Sed viaj pensoj ne tro freþas plu,
Ili fiodoras...
Menciindas alta kvalito de eldono (dankon al EUROKKA), kaj vere interesa desegnoaranøo. La ena broþureto estas tre originale konceptita. Æe æiu paøo troviøas iu foto, kiu estas tre malklara -- videblas preskaý nur lumoj de iu granda urbo, sed tiuj fotoj kunkreas la magian spiriton de la disko.
Certe oni povas palavre kaj tede riproæi al la bando ke øi foje sekvas la stilon de aliaj, neE-aj grupoj, sed responde mi povas diri, ke estas grandega plezuro aýskulti la diskon, kaj øi estas bonega donaco por æiu muzikþatanta esperantisto. Do, la disko povus esti simpla kaj neinteresa, sed estas ne!!!
Grigori Arosiev
Kadre de Liro-2000 okazos kvar konkursoj.
Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aý tre klare skribitajn ekz-ojn de la konkursa¼o øis la 1a de oktobro 2000 je la adreso RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando.
Subskribu vian konkursa¼on per pseýdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseýdonimo, aýtenta nomo kaj poþta adreso.
Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aý premiitaj en aliaj konkursoj.
La laýreatoj de Liro-2000 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton øis la 31a de decembro 2002 publikigi la ricevitajn konkursa¼ojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike, kondiæe ke ili avertos pri tio la aýtoron øis la 1a de februaro 2001.
Bonþancon!
La antologio (ankaý la dua kaj tria volumoj) devos esti bona kiel enhave, tiel forme (bona preso, fortika bindo, eleganta kromkovrilo). La eldonkvanto devos esti almenaý duoble pli granda ol la supozata vendokvanto en la proksimaj jaroj, kaj tiel la libro estos havebla en la merkato dum sufiæe longa tempo.
La vendoprezo de la unua volumo estos 24 eýroj, sed la prezo en Ruslando estos malpli alta -- nur 170 rubloj je la nuna kurzo, aktualigota laý la inflacio -- por ke øin povu aæeti ankaý neriæaj literatur-amantoj en nia lando.
Jam nun ni akceptas antaýpagojn (24 EUR aý 170 rubloj). Paginte nun, vi þparos la sendokostojn kaj ricevos la libron tuj post la eldono rekte de Sezonoj.
Pli bonstataj samideanoj, societoj kaj entreprenoj povas sponsori la projekton per donaco de, respektive, 50 eýroj aý 500 rubloj. (Kompreneble, oni povas donaci pli grandan sumon!). Æiu sponsoro ricevos ekzempleron de Rusa novelaro kaj diplomon de la eldonejo. La listo de la donacintoj aperos en la libro mem kaj en La Ondo de Esperanto.
Ruslandanoj sendu pagojn al Halina Gorecka je la redakcia adreso aý banke (petu informojn). Moskvanoj povas pagi al Oksana Kostousova (tel. 4987212). Alilandanoj pagu al nia UEA-konto avko-u.
La unua antaýpaginto estas Nikolaj Batyrev. La unuan subtenan kotizon ni ricevis de Bard Hekland.
Koran dankon!
Halina Gorecka
La uverturan poemon Bela Nigrulino de Peter Browne kaj la unuan æapitron de la romano La malta revo de Frans Sammut (en traduko de Carmel Mallia, el la malta lingvo) ilustras belaj desegna¼oj de Temenu¼ka Lalova speciale faritaj por æi tiuj verkoj.
La literaturan karakteron de la revuo konfirmas la rakonto La bernaj ursoj de Alexandre Dumas (aperinta unuan fojon en 1913), la recenzoj pri la libroj 75 jaroj. W. Auld (rec. Julian Modest), Trans maro kaj morto (rec. István Nemere), Slavonia arbaro (rec. Raita Pyhälä), Maigret hezitas (rec. Sylvan Zaft) kaj La pelto (rec. Tibor Szabadi). Vera Barandovska-Frank analizas la verkaron de unu el la nuntempaj latinaj poetoj, Jan Novák.
En LF-183 troveblas ankaý la voædonilo por la premio La Verko de la Jaro, kiun asignos referendume la legantoj de la revuo. En la rubriko Speciale PEN oni legos pri la Japana PEN-Centro kaj nia lingvo. La didaktika rendevuo de Claude Gacond kaj Henri Dognac æi-foje rakontas pri la kabeinta Kabe. En LF-183 troveblas detaloj pri la 19a Internacia Literatura Forumo.
Artikolo de Ljubomir Trifonæovski rakontas pri la koncepto de la libro La cent plej eminentaj esperantistoj de la dudeka jarcento (eldonota de LF-koop).
En la artaj rubrikoj estas recenzo pri la kompakta disko Masko (fare de Anna Lászay) kaj artikoloj pri la aktoro Nikolaj Rytjkov (de Aleksandro ¦arjkovskij) kaj pri la pianisto Imre Ungár (de Zofia Banet-Fornalowa). En la kulturpolitikaj rubrikoj aperas la salutmesaøo de Marc Hiltbrand, prezidanto de LF-koop, kaj informo pri la unua verdikto de la Kortumo de la Pakto por la E-Civito.
LF-183 finiøas per la komentario de Valdas Banaitis La reala dudekkvina horo.
HeKo
Respondoj: 1. adreso; 2. pedalo; 3. poento; 4. nadlet'; 5. oranøo; 6. eterna; 7. kadeto; 8. rakedo; 9. loøejo; 10. kajero; 11. kodeks'; 12. sukero; 13. botelo; 14. balono; 15. skatol'; 16. makulo.
La unua proverbo:
1,2,3,4,5,1 6,7,8,7,3,9 -- 8,3,9,10,2,1 1,7,3,9.
Helpvortoj:
sovaøa porko: 1,2,3,9;
maldekstra: 5,4,6,1;
tio, pri kio oni parolas, skribas, verkas: 8,7,10,9.
La dua proverbo:
1,2 3,4,5,4,6,1,7,8 9,8,10,4,11 11,1,12,10,13 4,7 14,1,7,8.
Helpvortoj:
meblo: 6,4,3,7,8;
religia funkciulo: 9,4,11,6,12,8;
sinsekvo da personoj, unu post la alia: 10,13,14,8;
fenestreto en pordo aý muro: 5,13,2,1,6,8.
La tria proverbo:
1,2,3 4,5,6,7,8,7,9 10,5,4 11,12,13,14,13,15, 12,2,3,14 13,14,2 16,7,14,1,7,9 10,5,4 17,7,9,12,13,14,13,15.
Helpvortoj:
printempa monato: 7,10,4,2,8,13;
printempa birdo: 14,7,15,12,2,14,6,7,8,13;
multaj floroj estas ... : 17,3,1,5,16,13;
vojo por veturiloj: 11,13,9,5,13.
Kompilis Tatjana Kulakova kaj Jevgenij Kostygov
La respondoj devos veni al la redakcia adreso antaý 10 jul 2000. Unu el la respondintoj ricevos librodonacon. La respondon sendu al la redakcia poþta adreso aý rete al la rubrikestro: kulakova@akb.mplik.ru. Memoru, ke jarfine ni premios la plej aktivan respondemulon.
-- Fia fungo! Fia fungo! -- neatendite kriis knabineto, fingre indikante amaniton. Dmitrij Ivanoviæ klinis sin al la knabineto kaj diris kviete sed grave:
-- Memoru! La tero naskan nenion fian, nur ion nemanøeblan, kaj eæ ne por æiu.
Adaptis kaj pentris Gennadij Þlepæenko
Valdas Adamkus
prezidanto de Litova Respubliko
Litova Stelo. 2000: 1
Torstein Kvakland
Norvega Esperantisto. 2000: 1
Zlatko Tiþljar
Sennaciulo. 2000: 2
Georgo Otto Vaske
El Popola Æinio. 2000: 3
Sergej Kalegin RU-385060, r.Adygeja, u.Majkop, v.Hanskaja, str.Gorkogo 28, Kalegin S.N., Ruslando.
Rete: ikar@esperanto.nu
Adreso: RU-658076, Altajskij kr., Pervomajskij r-n, g.Sibirskij, ul.
Kedrovaja, 2-7, Akimenko I.A., Ruslando.
Eugeniusz Rybarczyk Bispeparken 29.lth 2400 Kopenhago NV, Danlando.
"Tian libron ni ankoraý ne havis. Æi tiu libro-nova¼o estas specimeno de øenro (bazita sur) la principo de "instruo tra amuzo". La libro konatigas la legantojn ne nur kun faktoj, sed (kaj antaý æio!) kun la aparta etoso de la E-movado. La libro legiøas kiel forporta beletra verko" (V. Þvedova, d-rino de filologio, docento, ekstermovadulino)
Rekomendata de la Æefa Atesta kaj Lingva Komisiono de la Rusia Esperantista Unio por prepariøi al B- kaj C-ekzamenoj:
A. Melnikov. Portreto de ideo kun malordinaruloj anstataý la fono, aý La lingvo de doktoro Esperanta-a. Rostov-na-Donu: Eldonejo de la Þtata pedagogia universitato, 1997. -- 159 p. (Eldonita en la rusa lingvo. Bona donaco por eks-USSRaj esperantistoj kaj E-kluboj, publikaj bibliotekoj, amaskomunikilaj redakcioj k.s. Speciala superrabatita prezo por distribuo en eks-USSR!)
***
La aýtoro: E-akademiano instruisto kun jardekoj da sperto B. Kolker. "Kunverkintoj": L. Zamenhof, G.Waringhien, E.Privat, J.Wells, æiuj klasikuloj de la esperanta literaturo k.a.
La libro enhavas tekstojn pri la historio kaj facetoj de nia lingvo (de "Kiel naskiøis Esperanto" plume de la Majstro øis... sakroj en Esperanto), movadajn temojn (de konsiloj pri la E-kluba agado øis esperantisma filozofio), E-beletra¼ojn, interesa¼ojn pri landoj kaj moroj. Æiuj tekstoj estas abunde komentitaj kaj havas ekzercojn. En 1993 -- unu el la plejvendatoj de la UEA-libroservo! Frandenda libro!
Rekomendata de la Æefa Atesta kaj Lingva Komisiono de la Rusia Esperantista Unio por prepariøi al B- kaj C-ekzamenoj:
B.Kolker. Vojaøo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto. Moskvo: Progress, 1992. -- 338 p. Ilustrita. Speciala prezo por eks-USSR.
***
Kiel instrui Esperanton maltede?
¬us aperis. A. Melnikov. Instruado -- sen turmentado! La æefaj principoj de fremdlingvo-instruado kaj praktikaj konsiloj por Esperanto-kursgvidantoj (helpilo por profesiaj kaj amatoraj E-instruantoj). Eldonis en Esperanto Rostova Þtata Pedagogia Universitato egide/kunlabore kun ILEI, 1999. -- 96 p. Speciala prezo por eks-USSR.
***
Mendu la librojn æe ILEI, UEA-Libroservo aý la aýtoro:
Adreso: p.k.393, RU-344007 Rostov-na-Donu-7, Rusio, (nepre aldonu afrankitan koverton por respondo)
Rete: aleks-meln@mail.ru
La celo estis plenumita pli frue ol antaývidite pro la kvalita kaj serioza akurateco en la laboro de æiuj artistoj kaj bandoj kiuj partoprenis en la kolekto, sed ankaý dank'al æiuj personoj kiuj aktive kunlaboradis. Gravas ankaý substreki subtenan partoprenon de FAME-fonda¼o en la projekto. La sperto estis riæoplena por æiuj partoprenantoj senescepte kaj espereble la rezulto alportas plezuron al la þatantoj de la E-muziko.
Kolekto 2000 meritas sian nomon æar øi finkompletiøis komence de la eýropa printempo de la 2000a jaro! Æi tiuj enkondukaj vortoj anoncas aperon de la du lastaj kodiskoj fermintaj la Kolekton.
Ambaý diskoj prezentas bandojn tute novajn, neniam eldonitajn en Espio.
-- La 9a kodisko de la kolekto, Kia viv', enhavas 7 titolojn de la franca varietea rok-gruva bando el Nantes (Suda Bretonio) Kore, kies kantisto, Kris Spitzer, esperantiøis antaý pli ol unu jaro. La tekstoj prezentas ekstremajn æiutagajn vivproblemojn (Aidoso, frenezo, danøera stirado, morto, amo, surstrata vivo, pasio, disiøoj, ktp...).
-- La 10a kaj lasta kodisko Lingvo Intermonda entenas 9 titolojn de la finna-brita ummuzika bando Dolæamar el Helsinki. Vi malkovros muzikojn umantajn inter repo/hiphopo kaj ekstertera tekno-roko. Miriga kosmoþipa vojaøo tra la tero per intermonda lingvo: buklu viajn savzonojn kaj bonþancan vojaøon...
De la unua øis la oka diskoj, Kolekto 2000 laýviciøas jene:
Post Kolekto 2000 aliaj projektoj prepariøas por daýre øojigi vian muzikemon, tiel vi povos malkovri tre baldaý subgrundan esperanto-kompil' prezentanta bandojn punkajn, hadkorajn, grincajn, traþajn, ktp kuneldonita de La Blua Papilio kaj Vinilkosmo.
Sekve planatas kadre de alia projekto teknoa kompil' kaj alia rep-hiphopa sen forgesi alian seri-eldonon kies unua KD estos Kaj Tiel Plu, la fama kataluna popolmuzika bando.
Kelkajn el tiuj artistoj kaj bandoj vi povos malkovri aý revidi en vivaj koncertoj dum KAFE (Kultura Arta Festivalo de Esperanto) okazonta en Tuluzo 5--9 jul 2000.
Vizitendaj retpaøoj:
www.sciuro.demon.co.uk/rokgazet
www.musicexpress.com.br/jomo
www.esperanto.fi/kef 2000.html
Adreso: Vinilkosmo, FR-31450 Donneville, Francio
Rete: vinilkosmo@esperanto.org,
rok-gazet'@esperanto.org,
kafe@esperanto.org