Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

La kovriloLewis Carroll

ALICO EN MIRLANDO

La titolo de la originalo:
ALICE IN WONDERLAND

Tradukis el la angla: Donald Broadribb

Kompostis: Aleksander Korĵenkov

Korektis: Halina Gorecka

Carroll, Lewis. (ps. de Charles Lutwidge Dodgson) Alico en Mirlando: Fabelo / Tradukis el la angla Donald Broadribb. — 2a eldono. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. — 80 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 8).

© Traduko en Esperanto Donald Broadribb, 1996.

Recenzo de Andrej Peĉonkin.


La unua ĉapitro

Tra la kuniklotruon

Alicon komencis multe tedi la sidado apud sia fratino sur la bordo de la rivereto, kaj la manko de io farinda; unu-du-foje ŝi rigardetis transŝultre la libron kiun legas ŝia fratino, sed ĝi havis nek bildojn nek konversaciojn, “kaj kiel utilas libro, — pensis Alico, — sen bildoj aŭ konversacioj?”

Do ŝi konsideradis, en sia menso (laŭeble, ĉar la varmo donis al ŝi senton de dormemo kaj stulteco), ĉu la plezuro de preparo de lekanteto-ĉeno valorus la penon leviĝi kaj pluki la lekantetojn, kiam subite blanka kuniklo kun palruĝaj okuloj kuris tre proksime al ŝi.

Tio ne estis vere rimarkinda; kaj Alico ne opiniis ke estas tre malkutime kiam ŝi aŭdis la Kuniklon diri al si: “Ve! Ve! Mi malfruos!” (poste, kiam ŝi pripensis la aferon, ŝi opiniis ke tio ja estis mirinda, sed kiam ĝi okazis ĉio ŝajnis tute natura); sed kiam la Kuniklo eĉ prenis horloĝeton el la poŝo de sia veŝto, kaj rigardis ĝin, kaj poste plu kuris, Alico surpiediĝis, ĉar ŝi ekpensis ke neniam antaŭe ŝi vidis kuniklon kun veŝtopoŝo, aŭ kun horloĝeto kiun ĝi povas preni el la poŝo, kaj, plena de scivolo, ŝi kuris trans la kampon sekvante ĝin, kaj sukcesis ĝustatempe vidi ĝin salti en grandan kuniklotruon sub la heĝo.

Post momento Alico sekvis ĝin en la truon, kaj ne eĉ unufoje pripensis kiel ŝi reeliros.

La kuniklotruo iris kelkan distancon rekte kiel tunelo, sed poste eksubeniris, tiom subite ke Alico ne havis momenton en kiu pensi pri haltigi sin antaŭ ol ŝi trovis sin falanta en io, kio aspektis tre profunda puto.

Aŭ la puto estis tre profunda, aŭ ŝi falis tre malrapide, ĉar ŝi havis multan tempon dum ŝi falis por ĉirkaŭrigardi, kaj por demandi al si kio poste okazos. Unue, ŝi provis malsupren rigardi por vidi al kio ŝi falas, sed estis tro obskure kaj ŝi povis vidi nenion: post tio ŝi rigardis la flankojn de la puto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de ŝrankoj kaj librobretoj; tie kaj tie ŝi vidis mapojn kaj bildojn pendantajn de kejloj. Ŝi prenis poton de unu el la bretoj dum ŝi pasis: la etiketo diris “ORANĜA MARMELADO”, sed ĉagrenate ŝi trovis ĝin malplena: ŝi ne volis faligi la poton, timante ke tio eble mortigus iun sube, do ŝi pene metis ĝin en unu el la ŝrankoj dum ŝi falpasis ĝin.

“Nu! — pensis Alico, — post tia falo, min tute ne ĝenos fali suben sur la ŝtuparo! Kiom brava oni kredos min ĉehejme! Mi eĉ ne plendus se mi falus de la supro de la domo!” (Verŝajne tio ja estis vera.)

Suben, suben, suben. Ĉu la falo neniam ĉesos?

“Kiom da kilometroj mi falis ĝis nun? — ŝi diris pervoĉe. — Sendube mi proksimiĝas al la centro de la tero. Mi kalkulu: tio signifus ke mi falis sep mil kilometrojn, mi kredas… (ĉar sciu ke Alico lernis plurajn faktojn tiajn en siaj lecionoj en la lernejĉambro, kaj kvankam nun ne estis tre bona oportuno paradi ŝian scion, ĉar neniu ĉeestis por aŭskulti ŝin, tamen estis bona ekzerco memori ĝin) … jes, jen proksimume la ĝusta distanco — sed, kiun Latitudon aŭ Longitudon mi atingis?” (Alico tute ne sciis kio estas Latitudo, nek Longitudo, sed ŝi opiniis ke ili estas tre elegantaj vortoj.)

Baldaŭ ŝi rekomencis paroli. ĞĈu eble mi falos rekte tra la teron? Kiom kurioze estos, eliri inter homoj kiuj marŝas kapsube! La Antipatioj, mi kredas… (ŝin iom feliĉigis ke neniu aŭskultas nun, ĉar tio tute ne sonis la ĝusta vorto) … sed mi devos demandi al ili pri la nomo de la lando, sciu. “Pardonu, S-ino, ĉu mi estas en Nov-Zelando aŭ en Aŭstralio?” (kaj ŝi provis riverenci dum ŝi falis — imagu, riverenci falante tra la aero! Ĉu vi kredas ke vi kapablus?) Kaj kia stulta knabineto ŝi opinios min pro tia demando! Ne, tute ne taŭgos demandi: eble mi vidos la nomon sur afiŝo ie.ğ

Suben, suben, suben. Nenio alia estis farebla, do Alico baldaŭ rekomencis paroli. “Dina vere demandos al si kie mi estas hodiaŭ vespere, mi kredas! (Dina estis la kato.) Mi esperas ke ili memoros ŝian teleron da lakto je ŝia vespermanĝo. Dina, kara! Mi multe volas vin ĉi tie kun mi! Ne estas musoj en la aero, vere, sed eble vi kaptus vesperton, kaj tio estas tre simila al muso, sciu. Sed ĉu katoj manĝas vespertojn, ĉu?” Kaj nun Alico komencis fariĝi tre laca, kaj ŝi daŭre ripetis al si, kvazaŭ sonĝante: “Ĉu katoj manĝas vespertojn? Ĉu katoj manĝas vespertojn?” kaj kelkfoje: “Ĉu vespertoj manĝas katojn?” ĉar, komprenu, ŝi povis respondi nek la unuan formon de la demando nek la alian, do ne multe gravis kia ŝi faris ĝin. Ŝi sentis sin endormiĝi, kaj ĵus komencis sonĝi ke ŝi marŝas man'-en-mane kun Dina, kaj diras al ŝi, tre serioze: “Nu, Dina, diru al mi la veron: ĉu vi iam manĝis vesperton?” kiam subite, tump! tump! ŝi trafis amason da branĉetoj kaj sekaj folioj, kaj la falo ĉesis.

Alico tute ne estis vundita, kaj ŝi eksaltis sur siajn piedojn post nur momento: ŝi supren rigardis, sed estis tute obskure supre: antaŭ ŝi estis alia longa irejo, kaj la Blanka Kuniklo estis ankoraŭ videbla rapide marŝanta tra ĝi. Necesis perdi eĉ ne momenton: Alico kuris kiel la vento, kaj estis ĝustatempa por aŭdi ĝin diri, dum ĝi ĉirkaŭiris angulon: “Ho je miaj oreloj kaj vangharoj, kiom malfruiĝas!” Ŝi estis proksima malantaŭ ĝi kiam ŝi ĉirkaŭiris la angulon, sed la Kuniklo ne plu estis videbla: ŝi trovis sin en longa, malalta koridoro, kiun lumigis vico de lampoj pendantaj de la tegmento.

Estis pordoj tute ĉirkaŭ la koridoro, sed ĉiuj estis ŝlositaj; kaj kiam Alico laŭiris la longon de unu flanko kaj poste de la alia, provante ĉiun pordon, ŝi marŝis malfeliĉe laŭ la centro, demandante al si kiel ŝi sukcesos eliri.

Subite ŝi trovis malgrandan trikruran tablon, tute el solida vitro: estis nenio sur ĝi escepte de malgranda ora ŝlosilo, kaj la unua penso de Alico estis ke eble ĝi apartenas al unu el la pordoj de la koridoro; sed, ve! aŭ la seruroj estis tro grandaj, aŭ la ŝlosilo estis tro malgranda, sed ĉiuokaze ĝi ne malfermis iun el ili. Tamen, ĉirkaŭirante la duan fojon, ŝi trovis malaltan kurtenon kiun ŝi antaŭe ne rimarkis, kaj malantaŭ ĝi estis malgranda pordo ĉirkaŭ dudek centimetrojn alta: ŝi provis la malgrandan oran ŝlosilon en la seruro, kaj ŝi ĝoje trovis ĝin ĝusta!
Alico en Mirlando
Alico malfermis la pordon kaj trovis ke ĝi kondukas al malgranda trairejo, ne multe pli granda ol ratotruo: ŝi surgenuiĝis kaj rigardis laŭlonge de la trairejo en la plej belan ĝardenon iam viditan. Kiom ŝi sopiris eliri el tiu obskura koridoro, kaj vagi inter tiuj bedoj de brilantaj floroj kaj tiuj malvarmaj fontoj, sed ŝi ne povis puŝi eĉ sian kapon tra la pordejon; “kaj eĉ se mia kapo ja trairus, — pensis kompatinda Alico, — apenaŭ utilus sen miaj ŝultroj. Ho, kiom mi volonte fermiĝus kiel teleskopo! Mi kredas ke mi povus, se nur mi scipovus komenci.” Ĉar, komprenu, tiom da kontraŭkutimaj eventoj okazis lastatempe ke Alico komencis kredi ke vere tre malmulto estas malebla.

Ŝajne ne utilis atendi apud la malgranda pordo, do ŝi reiris al la tablo, duone esperante trovi ankoraŭ alian ŝlosilon sur ĝi, aŭ almenaŭ libron de reguloj por fermi homojn kiel teleskopojn: ĉi-foje ŝi trovis malgrandan botelon sur ĝi (“kiu certe ne estis tie antaŭe”, — diris Alico), kaj ligita ĉirkaŭ la kolo de la botelo estis papera etiketo sur kiu la vortoj “TRINKU MIN” estis bele presitaj per grandaj literoj.

Estis tute bone diri “Trinku min”, sed saĝa malgranda Alico ne intencis fari tion rapide. “Ne, unue mi rigardos, — ŝi diris, — por vidi ĉu diriĝas veneno”; ĉar ŝi legis plurajn belajn rakontetojn pri infanoj kiuj bruliĝis, kaj kiujn manĝis sovaĝaj bestoj, kaj aliaj malplaĉaj temoj, nur ĉar ili rifuzis memori la simplajn regulojn instruitajn al ili de iliaj amikoj: ekzemple, ke ruĝarda fajrostango bruligas se oni tro longe tenas ĝin; kaj ke, se oni tranĉas fingron tre profunde per tranĉilo, kutime ĝi sangas; kaj ŝi neniam forgesis ke, se oni trinkas tro el botelo signita “veneno”, preskaŭ certe ĝi montriĝos malsaniga, pli aŭ malpli frue.

Tamen tiu botelo ne estis signita “veneno”, do Alico kuraĝis gustumi ĝin, kaj, trovinte ĝin tre plaĉa (efektive ĝi gustis iom kiel miksaĵo de ĉeriza torto, kustardo, ananaso, rostita meleagraĵo, melasa sukeraĵo, kaj varma buterumita toasto), ŝi tre rapide plenmanĝis ĝin.

* * *

“Kia kurioza sento! — diris Alico, — certe mi fermiĝas kiel teleskopo!”

Kaj tiel ja estis: ŝi nun estis nur dek kvin centimetrojn alta, kaj ŝia vizaĝo lumiĝis pro la penso ke nun ŝi estas ĝuste granda por trairi la malgrandan pordon en tiun belan ĝardenon. Unue, tamen, ŝi atendis kelkajn minutojn por trovi ĉu ŝi pli ŝrumpos: ŝi estis iom nervoza pri tio; “ĉar eble, — diris Alico al si, — mi fine tute estingiĝos, kiel kandelo. Kia mi estus tiam?” Kaj ŝi penis imagi kia estas la flamo post la estingiĝo de la kandelo, ĉar ŝi ne povis memori iam vidi ion tian.

Post kelka tempo, trovinte ke nenio plia okazis, ŝi decidis tuj eniri la ĝardenon; sed ve, kompatinda Alico! kiam ŝi atingis la pordon, ŝi trovis ke ŝi forgesis la malgrandan oran ŝlosilon, kaj kiam ŝi reiris al la tablo por preni ĝin, ŝi trovis ke ŝi tute ne povas atingi ĝin: ŝi povis tute klare vidi ĝin tra la vitro, kaj ŝi penegis grimpi unu el la kruroj de la tablo, sed ĝi estis tro glitiga; kaj kiam ŝi lacigis sin per penado, la kompatinda uleto sidiĝis kaj ploris.

“Ĉit! ne utilas plori tiel! — diris Alico al si, iom malafable. — Mi konsilas ke vi ĉesu plori jam tuj!” Ŝi kutime tre bone konsilis sin, (kvankam ŝi tre malofte obeis la konsilon), kaj kelkfoje ŝi tiom severe riproĉis sin ke larmoj estiĝis en ŝiaj okuloj; kaj ŝi memoris ke unufoje ŝi klopodis frapi la proprajn orelojn, ĉar ŝi malhoneste ludis dum kroketa konkurso kontraŭ sin mem, ĉar tiu kurioza infano tre amis ludi ke ŝi estas du personoj. “Sed ne utilas nun, — pensis kompatinda Alico, — ludi ke mi estas du personoj! Ho, apenaŭ restas sufiĉe da mi por konsistigi unu respektindan personon!”

Baldaŭ ŝia okulo ekvidis malgrandan vitran keston kuŝantan sub la tablo: ŝi malfermis ĝin, kaj trovis en ĝi tre malgrandan kukon, sur kiu la vortoj “MANĜU MIN” estis bele signitaj per riboj. “Nu, mi manĝos ĝin, — diris Alico, — kaj se ĝi pligrandigos min, mi povos atingi la ŝlosilon; kaj se ĝi malpligrandigos min, mi povos rampi sub la pordon: do laŭ ambaŭ manieroj mi povos eniri la ĝardenon, kaj ne gravas al mi kiu el ili okazos!”

Ŝi manĝis iometon, kaj diris maltrankvile al si “Ĉu supren? Ĉu malsupren?” tenante manon sur la supro de sia kapo por senti kiudirekten ŝi kreskas; kaj ŝin tre surprizis trovi ke ŝi restas same granda. Kompreneble, tio kutime okazas kiam oni manĝas kukon; sed Alico jam kutimiĝis atendi nur strangajn eventojn, kaj ŝajnis tre enuige kaj stulte ke la vivo plu okazas laŭkutime.

Do ŝi ekis pli manĝi, kaj tre baldaŭ plenmanĝis la kukon.

Tradukis el la angla Donald Broadribb

Oni ne rajtas, plene aŭ parte, publikigi ĉi tiun tekston papere aŭ elektronike sen permeso de la tradukinto.


Al la indekso pri la anglalingva literaturo