Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

La kovriloLewis Carroll

TRANS LA SPEGULO
kaj kion Alico trovis tie

La titolo de la originalo:
THROUGH THE LOOKING-GLASS
and what Alice found there

Tradukis el la angla: Donald Broadribb

Kompostis: Aleksander Korĵenkov

Korektis: Halina Gorecka

Carroll, Lewis. (ps. de Charles Lutwidge Dodgson) Trans la Spegulo kaj kion Alico trovis tie: Fabelo / Tradukis el la angla Donald Broadribb. — 2a eldono. — Jekaterinburg: Sezonoj, 2001. — 128 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 11).

© Traduko en Esperanto Donald Broadribb, 1996.


Ĉapitro I

SPEGULDOMO

Ĉi tio estis certa, ke la blanka katido tute ne kulpis: — ke plene kulpis la nigra katido. Ĉar la vizaĝo de la blanka katido estis lavata de la maljuna kato dum la pasinta kvarono da horo (kaj ĝi tre bone kondutis, laŭeble); do komprenu ke ĝi ne povis partopreni en la petolado.

Dina lavis la vizaĝojn de siaj infanoj ĉi tiel: unue ŝi suben premis orelon de la kompatinduleto per unu piedo, kaj per la alia piedo ŝi frotis la tutan vizaĝon, malĝustadirekte, komencante ĉe la nazo; kaj ĝuste nun, kiel mi diris, ŝi laboregis purigante la blankan katidon, kiu kuŝis tute kviete kaj klopodis ronroni — sendube kredante ke ĉio estas bonintenca por ĝi.

Sed la nigra katido estis finita pli frue en la posttagmezo, do, dum Alico sidis volviĝinta en angulo de la granda fotelo, duone parolante al si kaj duone dormante, la katido ĝuplene ludis per la volvaĵo de lanfadeno kiun Alico strebis volvi, kaj ruladis ĝin tien kaj tien ĝis ĝi plene malvolviĝis; kaj jen ĝi, dismetita sur la tuta kamentapiŝo, plena de nodoj kaj implikoj, kaj en la mezo la katido ĉasas sian propran voston.

“Ho, vi estas fia fia uleto!” kriis Alico, prenante la katidon, kaj donante al ĝi malgrandan kison por komprenigi ke ĝi nepre devas honti. “Vere, Dina devus instrui al vi pli bonan konduton! Vi devus, Dina, vi scias ke vi devus!” ŝi pludiris, rigardante riproĉe la maljunan katon, kaj parolante per laŭeble plej kolera voĉo — kaj poste ŝi rerampis en la fotelon, kunprenante la katidon kaj la lanfadenon, kaj komencis revolvi ĝin. Sed ŝi ne rapide sukcesis, ĉar ŝi tutdume paroladis, kelkfoje al la katido, kaj kelkfoje al si. Kanjo sidis tre digne sur ŝia genuo, ŝajnigante rigardi la progreson de la volvado, kaj fojfoje etendante piedon kaj milde tuŝante la volvaĵon, kvazaŭ ĝi volonte helpus se ĝi povus.

“Ĉu vi scias kio estos morgaŭ, Kanjo?” Alico komencis. “Vi divenus se vi estus en la fenestro kun mi — sed Dina lavadis vin, tiel ke vi ne povis. Mi rigardis la knabojn kolekti branĉojn por la festofajro — kaj necesas multegaj branĉoj, Kanjo! Sed estis tiom malvarme, kaj tiom neĝis, ke ili devis ĉesi kolekti. Ne gravas, Kanjo, ni iros vidi la festofajron morgaŭ.” Nun Alico vindis la lanfadenon du- aŭ tri-foje ĉirkaŭ la kolon de la katido, nur por vidi kiel aspektos: tio rezultis en barakto, dum kiu la volvaĵo ruliĝis al la planko, kaj multaj metroj da ĝi remalvolviĝis.

Bildo de John Tenniel

“Ĉu vi scias, mi tiom koleris, Kanjo,” Alico pludiris, tuj kiam ili komforte sidis denove, “kiam mi vidis vian petoladon, mi preskaŭ malfermis la fenestron, kaj elmetis vin en la neĝon! Kaj vi meritis tion, eta petolema karulino! Kion vi povas diri por senkulpigi vin? Nu, ne interrompu min!” ŝi pludiris, supren etendante unu fingron. “Mi listigos ĉiujn viajn kulpojn. Numero unu: vi miaŭis dufoje dum Dina lavis vian vizaĝon ĉi-matene. Nu, ne eblas nei tion, Kanjo: mi aŭdis vin! Kion vi diras?” (ŝajnigante ke la katido parolas.) “Ŝia piedo eniris vian okulon? Vi mem kulpas, ĉar vi tenis viajn okulojn malfermitaj — se vi firme fermus ilin, tio ne okazus. Nu, ne plu provu senkulpigi vin, nur aŭskultu! Numero du: vi fortiris Neĝguton per la vosto tuj kiam mi metis la pladeton da lakto antaŭ ŝin! Kion, vi soifis, ĉu? Kiel vi scias ke ne ankaŭ ŝi soifis? Nun pri numero tri: vi malvolvis la tutan lanfadenon dum mi ne atentis!

“Jen tri kulpoj, Kanjo, kaj vi ankoraŭ tute ne puniĝis pro iu el ili. Sciu ke mi kolektas viajn punojn ĝis sep tagoj post merkredo — supozu ke oni kolektus ĉiujn miajn puniĝojn!” ŝi pludiris, parolante pli al si ol al la katido. “Kion oni farus je la fino de jaro? Mi supozas ke oni enkarcerigus min, kiam la tago alvenus. Aŭ — mi pensu — supozu ke ĉiu puno estus ke mi ne ricevu ĉefmanĝon: do, kiam la mizera tago venus, mi devus ne manĝi samtempe kvindek ĉefmanĝojn! Nu, tio ne multe ĝenus min! Mi multe preferus ne manĝi ilin ol manĝi ilin!

“Ĉu vi aŭdas la neĝon frapi la fenestrojn, Kanjo? Kiom agrable kaj mole ĝi sonas! Tute kvazaŭ iu kisus la fenestron deekstere. Ĉu la neĝo amas la arbojn kaj kampojn, kaj tial ĝi kisas ilin tiom karese? Kaj poste ĝi sekurige kovras ilin, komprenu, per blanka kovrilo; kaj eble ĝi diras, `Dormu, karuloj, ĝis revenos la somero.' Kaj kiam ili vekiĝas somere, Kanjo, ili vestas sin per verdaĵoj, kaj ĉirkaŭdancas — kiam ajn blovas la vento — ho, estas tre bele!” kriis Alico, faligante la lanvolvaĵon por kunfrapi siajn manojn. “Kaj tre volonte mi trovus ĝin vera! Mi estas certa ke la arbaroj aspektas dormemaj dum la aŭtuno, kiam la folioj bruniĝas.

“Kanjo, ĉu vi scipovas ŝakludi? Nu, ne ridetu, karulino, mi serioze demandas. Ĉar, kiam ni ludis antaŭ nelonge, vi rigardis ĝuste kvazaŭ vi komprenus: kaj kiam mi diris `Ŝak!' vi ronronis! Nu, la ŝako ja estis bela, Kanjo, kaj efektive mi povus venki, se ne rampus tiu Ĉevalaĉo inter miajn ludfigurojn. Kanjo, kara, ni imagu…” Kaj nun mi volonte dirus al vi eĉ nur duonon de la multaj aferoj kiujn Alico kutimis diri, kiuj komenciĝis per ŝia plej amata frazo “Ni imagu.” Ŝi tre longe kverelis kun sia fratino jam la antaŭan tagon — nur ĉar Alico komencis per “Ni imagu ke ni estas reĝoj kaj reĝinoj,” kaj ŝia fratino, kiu amis esti tre ekzakta, argumentis ke tio ne estos ebla, ĉar ili estas nur du, kaj fine Alico devis diri, “Nu, do vi estu unu el ili, kaj mi estos ĉiuj aliaj.” Kaj unufoje ŝi vere timigis sian maljunan vartistinon, subite kriante en ŝian orelon, “Varnjo! Ni imagu ke mi estas malsata hieno, kaj vi estas osto!”

Sed tio tiras nin for de la parolo de Alico al la katido. “Ni imagu ke vi estas la Ruĝa Reĝino, Kanjo! Ĉu vi scias, mi kredas ke se vi sidiĝus kaj kunplektus viajn brakojn, vi aspektus precize kia ŝi. Nu, provu, karulino!” Kaj Alico prenis la Ruĝan Reĝinon de la tablo, kaj metis ĝin antaŭ la katidon kiel modelon kiun ĝi imitu: tamen, la entrepreno ne sukcesis, precipe, Alico diris, ĉar la katido rifuzis kunplekti siajn brakojn ĝuste. Do, por puni ĝin, ŝi tenis ĝin antaŭ la spegulo, por ke ĝi vidu kiom ĝi paŭtas: “kaj se vi ne tuj bone kondutos,” ŝi aldonis, “mi trametos vin en Speguldomon. Kiel plaĉus al vi tio?

“Nu, se vi bonvolos atenti, Kanjo, kaj ne parolos tiom, mi rakontos al vi ĉiujn miajn ideojn pri Speguldomo. Unue, jen la ĉambro kiun oni povas vidi trans la spegulo — ĝi estas tute sama kiel nia salono, sed ĉio estas inversa. Mi povas vidi la tuton kiam mi staras sur seĝo — ĉion escepte de la parto tuj malantaŭ la kameno. Ho! Volontege mi vidus tiun parton! Mi volegas scii, ĉu ili havas fajron en la vintro: ne eblas scii, komprenu, krom se nia fajro faras fumon, kaj tiam fumo supreniras ankaŭ en tiu ĉambro — sed eble tio estas nur ŝajniga, nur por ŝajnigi ke ili havas fajron. Nu, la libroj estas iom similaj al niaj libroj, sed la vortoj iras laŭ malĝusta direkto; mi scias tion, ĉar mi tenis unu el niaj libroj antaŭ la vitro, kaj tiam oni tenis libron en la alia ĉambro.

“Ĉu al vi plaĉus loĝi en Speguldomo, Kanjo? Ĉu oni donus al vi lakton tie? Eble Spegullakto estas malsaniga… Sed ho, Kanjo! nun ni atingas la koridoron. Eblas iomete videti la koridoron en Speguldomo, se oni lasas la pordon de nia salono plene malfermita: kaj la parto videbla estas tre simila al nia koridoro, sed, komprenu, eble ĝi estas tre malsimila aliloke. Ho, Kanjo, estus bonege trairi en Speguldomon! Mi certas ke en ĝi estas, ho! belegaj objektoj! Ni imagu ke iel eblas trairi en ĝin, Kanjo. Ni imagu ke la vitro tute moliĝis kiel gazo, tiel ke ni povas trairi. Nu, ĝi fariĝas nebula jam nun, vidu! Estos facile trairi…” Ŝi jam estis sur la kamenobreto kiam ŝi diris tion, kvankam ŝi apenaŭ konsciis kiel ŝi iris tien. Kaj certe la vitro ja komencis disiĝi, same kiel brila arĝenta nebulaĵo.

Bildo de John Tenniel

Post momento Alico jam estis trairinta la vitron kaj saltetis leĝere en la Spegulĉambron. Kiel sian unuan agon ŝi rigardis ĉu ja estas fajro en la kameno, kaj al ŝi multe plaĉis trovi ke vera fajro ardas tiom brile kiel tiu kiun ŝi postlasis. “Do mi estos same varma ĉi tie kiel en la malnova ĉambro,” pensis Alico: “pli varma, efektive, ĉar neniu ĉeestos por riproĉe forsendi min de la fajro. Ho, kiel plezurige estos, kiam oni vidos min ĉi tie, trans la spegulo, kaj ne povos atingi min!”

Post tio ŝi komencis ĉirkaŭrigardi, kaj ŝi rimarkis ke kio estas videbla el la malnova ĉambro estas tute ordinara kaj seninteresa, sed ke ĉio alia estas kiel eble plej diferenca. Ekzemple, la bildoj sur la muro apud la fajro ŝajnis vivi, kaj la horloĝo mem sur la kamenobreto (vi scias ke eblas vidi nur ĝian dorson en la Spegulo) havas la vizaĝon de malgranda maljunulo, kaj ridetas al ŝi.

“Oni ne same bonordigas ĉi tiun ĉambron kiel la alian,” Alico pensis, kiam ŝi rimarkis kelkajn el la ŝakfiguroj sur la planko de la kameno inter la cindroj; sed post momento, kun malgranda “Ho!” pro surprizo, ŝi estis sur siaj manoj kaj genuoj rigardante ilin. La ŝakfiguroj promenadis, po du!

“Jen la Ruĝa Reĝo kaj la Ruĝa Reĝino,” Alico diris (flustre, ĉar ŝi ne volis timigi ilin), “kaj jen la Blanka Reĝo kaj la Blanka Reĝino sidantaj sur la rando de la ŝovelilo — kaj jen la du Turoj promenantaj brak-en-brake — mi kredas ke ili ne povas aŭdi min,” ŝi daŭrigis, dum ŝi pliproksimigis sian kapon, “kaj mi estas preskaŭ certa ke ili ne povas vidi min. Mi sentas ke iel mi fariĝas nevidebla…”

Bildo de John Tenniel

Nun io komencis bruadeti sur la tablo malantaŭ Alico, kaj tio instigis ŝin turni sian kapon ĝustatempe por vidi unu el la Blankaj Peonoj ruliĝi kaj komenci batadi per siaj piedoj: ŝi rigardis ĝin tre scivole, por vidi kio poste okazos.

“La voĉo de mia infano!” la Blanka Reĝino kriis, kurante preter la Reĝon, tiom violente ke ŝi faligis lin inter la cindrojn. “Mia karega Lilio! Mia imperia katido!” kaj ŝi komencis grimpi mallerte, sed fervore, la flankon de la fendro.

“Imperia absurdaĵo!” diris la Reĝo, frotante sian nazon, kiun vundis la falo. Li pravis iomete koleri kontraŭ la Reĝino, ĉar li estis kovrita de cindroj de la kapo ĝis la piedoj.

Alico volegis esti utila, kaj, ĉar la kompatinda malgranda Lilio preskaŭ iktigis sin per kriegado, ŝi haste prenis la Reĝinon kaj metis ŝin sur la tablon apud la flanko de ŝia bruema filineto.

Tradukis Donald Broadribb

Bildoj de John Tenniel


Noto: La 4a de novembro, Tago de Guy Fawkes, populara feritago en Anglio, festata per festofajro.

Oni ne rajtas, plene aŭ parte, publikigi ĉi tiun tekston papere aŭ elektronike sen permeso de la tradukinto.


Al la indekso pri la anglalingva literaturo