Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).
La dua Balta Esperanto-Forumo
Tre riĉan klerigan programon havis la dua Balta Esperanto-Forumo, kiu
okazis 17–22 jul 2003 en Olsztyn (Pollando) kun 55 partoprenantoj el
ses landoj.
La ĉefan temon de la Forumo, “Slavaj influoj en Esperanto”, laŭ la
aspektoj lingva, movada, ideologia kaj kultura, prezentis Aleksander Korĵenkov.
[Alen Kris prelegas]
Aliaj prelegoj estis dediĉitaj al: Esperanto-vortaroj en la reto (Witold
Czerwiński), interkultura komunikado per Esperanto kaj la angla (Ilona
Koutny), EEU (Johan Derks), Olsztyn (Elżbieta Leonowicz-Frenszkowska),
Prusujo sen legendoj (Wolfgang Kirschstein), nevidantoj (Irena Łowińska),
“Solidareco” en Kaliningrad (Alen Kris), nacia, eŭropa, internacia
niveloj de identeco (Zbigniew Galor), Siberio (Aleksej Birjulin).
Du jubileantaj libroj ricevis apartan pritrakton: la 100-jara
Fundamenta
Krestomatio (Halina Gorecka) kaj la 75-jara La tajdo de Nikolao
Hohlov (Aleksander Korĵenkov). Nora Caragea rakontis pri siaj tradukoj.
Sed la plej interesa literatura evento de la Forumo estis lanĉo de la
Rusa
Novelaro, eldonita de Sezonoj en julio -- la tuta stoko, kunprenita
de la eldonantoj, estis rapide disaĉetita je speciala unuataga prezo,
kaj la tri ĉeestantaj tradukantoj havis agrablan taskon subskribi ĵusaĉetitajn
ekzemplerojn.
[Prezentado de la Rusa Novelaro: Witold Czerwiński
kaj Halina Gorecka]
Al la diskutrondo “UEA: de problemoj al krizo” skribe kontribuis Renato
Corsetti, István Ertl, Giorgio Silfer kaj Jakvo Schram, kiuj diverstendence
traktis la temon. Alia diskutrondo estis dediĉita al la Esperanta gazetaro
ĝenerale kaj speciale al La Ondo de Esperanto, kies pluraj redakcianoj,
kunlaborantoj kaj legantoj ĉeestis. Aktivuloj el norda Pollando, Litovio
kaj Kaliningrada regiono havis plian sesion de la tradicia seminario pri
kunlaboro en ĉi tiu regiono.
[Skanzeno en Olsztynek]
Ekskursoj gvidis la forumanojn al la urbo mem, kiu ĉi-jare festas sian
650-jariĝon, kaj al interesa skanzeno en Olsztynek. La streĉan laborprogramon
variigis interkona vespero ĉe fajro kun kolbasetoj kaj biero, pola vespero
en regionstila restoracio Karczma Warmińska, orgena koncerto en
la katedralo kaj la adiaŭa vespero en restoracio Kolorowa. Preskaŭ
ĉiutage Marian Zdankowski amuzis kaj pensigis la ĉeestantojn en FREŜO
— eble la plej fama kviza programo en Esperantujo.
La ĉefa riproĉo, kiun la kunorganizantoj (Varmia-Mazuria E-Societo
kaj La Ondo de Esperanto) ricevis en la lasta kunveno estis trostreĉeco
de la programo, kaj por bani sin en la belaj (apud)urbaj lagoj oni devis
malĉeesti interesajn prelegojn kaj kunvenojn.
Halina Gorecka
Al la indekso pri BEF