Grigorij ArosevAllegro Moderato

 

Originala novelo de Grigorij Arosev

 

En la ŝtuparo estis abomena krepusko – videblis nur iuj svagaj konturoj de la viroj, kiuj jam kelkan tempon staris ĉe la muro. Unu el ili ne moviĝis – li nur staris, sin apoginte al la muro, kaj duonbrue snufis. Lia ĉapo preskaŭ tute kovris liajn okulojn, do pro tio, kaj ankaŭ pro la propra maldeziro, li vidis nenion, kaj li parolis nenion. Du aliaj konturoj viglege konversaciis – ridante, gestante kaj eĉ iom saltetante.

– Do, vi diras, ke citronoj en via lando estas pli dolĉaj ol maturaj merizoj?

– Nu ja certe. Ilin plantis kaj prizorgis plej saĝaj akademianoj de nia lando. La rezulto estis tia, ke la citrona gusto estis tute neniigita – kaj la acideco por ĉiam foriris el niaj vivoj.

– Ĉu vi tion bezonis?

– Imagu: post ĉiu vekiĝo, vi iras en vian kuirejon, surforneligas teujon…

– Kia plezuro! Mi ĉion oferus por havi eblecon ĉiumatene alfronti taskon elekti ion por mia matena trinko – ĉu eglanterian, ĉu simplan, ĉu riban, ĉu fragan teon…

– Kaj poste vi rigardas tra la fenestro…

– La horizonto sin kaŝas malantaŭ arbaroj…

– Malprave: ĝi kaŝas sin tie, kie estas mi. Sed ĉe vi la horizonto ĵus vermiljone reaperis – ne forpelu ĝin.

– Ne, ne, tute ne, estis eraro. Kaj kio sekvas?

– Sekvas la atendata ekbolo de la akvo, vi verŝas ĝin en la tason – ĉu matene vi kutime uzas grandan aŭ malgrandan?

– Ĉiuj priridas min pro mia sescent-grama kruĉego…

– Kaj do vi rigardas al ĝi, kaj la vaporo sterniĝas en viaj okuloj. Vi ŝutas sukeron, kaj venas atendata momento por la unua gluto. Ĉu estas bonege?

– Senhezite!

– Kaj nun imagu plu: vi ektrinkas, kaj tuj sentas, ke via Die donacita teo estas acida, aĉe acida, naŭze acida. Viaj histoj kuntiriĝas – kaj vi devas forverŝi vian teon en lavabon…

– Kiom dolore…

– Do, nun vi komprenis, ke la citronoj tute ne necesas. Almenaŭ tion ni komprenis – kaj de nun ni vivas bonege.

– Sed vi daŭre nomas la anstataŭigitajn fruktojn citronoj?

– Jes, ĉar diversaj stultuloj plu kredas, ke ili manĝas citronojn, kiuj tiom neatendite dolĉiĝis.

– Se vi ja mem diris, ke viaj akademianoj faris ilin dolĉaj?

– Ho, mi nur testis vin. Vi estas same stulta, kiel ĉiuj ceteraj. Ne eblas dolĉigi citronojn, ne eblas. Ni ekstermis citronujojn ĉie, kaj anstataŭe plantis merizarbojn. Tio ja eblas. Same oni povas kredigi hebetulojn, ke ili manĝas citronojn, dum ili estas dronantaj en meriza suko.

– Sed kian celon vi volis atingi per tiu ago?!

– Vi naivulo. Pripensu bone: se ekzistas citronoj, kiuj estas acidaj – kiacele oni lasu ilin ekzisti? Ja anstataŭe oni povas havi multegajn aliajn, pli agrablajn aferojn.

Ĉio iĝis klara, kaj la silento penetris ilian ŝtuparon. Ie de supre ekblekis forĵetita kaj falanta rubaĵo. La nenion rimarkanta homo staris senmove, kaj tiel li faris jam pli ol horon. La kontraŭcitronulo post iom da minutoj ĝentile demandis:

– Kaj kiel fartas via amatino?

– Ni disiĝis antaŭ kelkaj tagoj – jes, tre angore…

– Sed kio okazis inter vi?

– Mi ne scias ĝuste. Simple en iu tago ŝi venis al mi, kaj diris: “Kara, mi intencas senprokraste forlasi vin”. Mi demandis: “Ĉu vere?” Ŝi kapjesis, kaj tuj foriris. Strange. Neniu kialo. Neniu motivo. Neniu klarigo. Simile al sonĝo.

– Ne, amiko, ne estis sonĝo. Estis somnolo.

– Kia diferenco estas inter sonĝo kaj somnolo?

– Scienca vidpunkto ne interesus vin. Sed la plej grava detalo estas jena. Dum vi sonĝas, vi certas aŭ ke vi sonĝas, aŭ ke vi troviĝas en reala situacio. En somnolo vi ne povas klare kompreni, kie vi estas. Vi jen ekdormas, sed tuj iu subkonscia najlo ponardas vian koron, kaj vi ne plu dormas, tamen ĉi tiu najlo estas tiom fragila sed samtempe akrega, ke vi vere ŝanceliĝas, turmente pesilas inter du flankoj de la homa stato.

– Sed kiel tio rilatas al mia amatino?

– Ĉu vi povas rememori ŝian nomon?

– Hm… Strange.

– Kaj ŝian alton?

– Tre interese.

– Kaj trajtojn de ŝiaj korpopartoj?

– Nekredeble!

– Do, ĉu vi jam komprenis?

– Ne!

– Ho. Ĉu vi povas konfirmi, ke ŝi estis reala objekto de via vivo?

– Sed mi ja spektis ŝin! Flaris ŝin! Palpis ŝin!

– Ĉu? Do, tuj diru ŝian nomon!

– Mi komprenis.

– Kaj ĉu vi akceptus la ideon, ke ŝi estis nur via sonĝo?

– Neniukaze!

– Do, estis somnolo.

– Tiukaze vi povas ekinsisti, ke mi mem estas somnolo!

– Sed ĉu iu deklaris la malon?

– Vi mokas! Ĉar ankaŭ vi estas somnolo!

– Nepre jes.

– Kaj ĉi ŝtuparo?

– Estas vojo de la teraj fantomoj al la ĉielaj vizioj.

– Kaj la tuta vivo?

Respondo ial ne sekvis.

– Diru, sed kio pri la tuta vivo?

Pluis nenio.

– Diru do!

Post iom da tempo li denove ripetis sian frazon, kaj samtempe aŭdiĝis la responda repliko, do iliaj voĉoj sonis samtempe:

– Diru al mi ion, alikaze mi svenos ĉi-loke!

– Vi mem ĉion komprenis, do ne demandu plu.

Neatendite la ĝis nun silentinta viro preskaŭ furioze interrompis la kompanojn:

– Nu, ĉu ni iam iros?

– Ne, haltu, ja tiom gravaj aferoj klariĝas…

– Ni iru!

– Atendu momenton, nur momenton…

– Mi do iras…

– Sed kial vi ne volas atendi? Ja nur plian momenteton mi petas…

– Ĉar jam tedis…

– Kio tedis?

– Ĉi tiuj stultaĵoj. Vi jam staras ĉi tie dum du horoj, ion balbutas, kvazaŭkonversacias…

– Kial “kvazaŭ”?

– Ĉar neniu estas ĉi tie, idioto, krom vi kaj mi! Mi silentas, kun kiu vi do babilas?

– Kun kiu?

– Kun via ombro, jen. Mi do iras. Ĝis.

– Atendu, ankaŭ mi…

Kaj surŝtupare restis nur la ombro.

La Ondo de Esperanto, 2012, №3 (209).


Indekso pri la Esperanta literaturo | Hejmo