Finsezone
Originala novelo de Paul Gubbins
La rano — strangolata — tuj kaptis lian atenton. Kaj vibrigis la kordojn
de lia koro — se entute, kiel li poste rezonis, koro kordojn havas. Tamen
el inter ĉiuj aliaj neaĉetitaĵoj finsezone restantaj — ringoj kaj
pneŭmatikoj, delfenoj kaj balenoj — la rano aparte mizera aspektis.
Nu, ankaŭ vi mizerus, se ĉirkaŭkola ŝnuro vin strangolus — sed ne
nur simple tial. Ne, ne — temis pri voĉo, voĉeto, apenaŭ aŭdebla,
sed al tiuj, kiuj orelojn posedas: “Akvokvakvo… akvokvakvo… al la
akvo… kvakoakvo…” kaj li estis transironta la strateton — la unusolan
en la iama fiŝkaptista vilaĝo kaptita nun de ŝarkoj de la turismo-industrio
— por pli atente aŭskulti la rankanzonon, kiam “huuuup!”, kaj el
okulo-angulo li konstatis ĵipon kriĉbremse hupe haltantan nur fingrodikon
for de — nu — la fingroj de lia dekstra mano. Samtempe de malantaŭe
li sentis akran doloron en la dorso kaj li trovis sin lanĉata trans la
strateton — rano-randen — dum inaj virinaj edzinaj riproĉoj draŝis
kraŝis. “Walter!” langovipis lia edzino — ŝi, kiu puŝis lin for
de la faŭko de la ĵipo-monstro — “Walter! Iam mi ne apudos por savi
vin… do pensu, pajlokap'!” Sin turnante, por atentigi, ke fakte la
ĵipo jam haltis kaj ke savado — por ne paroli pri dorsdoloroj — tute
superfluas, Walter subite trovis sin mergiĝanta, dronanta en la marobluaj
okuloj de la plej gracia, la plej diina estaĵo — sidanta apud barboza
kaj rikananta ĵipisto — kiun li iam ajn vidis. “Aj…!” elbuŝigis
Walter, dum la ĵipo — sur kies flanko la ekenamiĝinto registris nur
la grekliterajn vortojn “marbardo” kaj “savo” — subite preterakcelis
kaj perdiĝis en polvo kaj polucio. “Haltu”, raŭkis Walter. “Ho,
haltu, mirinda, mirakla…” “Walter!” skue skoldis lia edzino. “Ĉu
vi plene idiotas? Aŭ ĉu ja trois, kiel mi avertis, la kroma metaxa, pri
kiu vi postmanĝe obstinis? He…?” Sed Walter, kompatindulo, ekbalbutis
nur pri diino kaj la bluo de la maro kaj pri rano soifanta je akvo, eventuale
libero… “Rano?” eksplodis lia edzino. “Kiu rano?” Walter gestis
svage, malantaŭen, vendejon indikante. “Rano… ?” miris lia edzino.
“Nur aermatracojn mi vidas”. Kaj, strabante: “Nu jes… ranoforman…”
— “Ĝuste”, ekscitiĝis Walter. “Kaj la kvakadon… ĉu vi ne aŭdas?..”
— “Nenion mi aŭdas”, frostis helseptembrotage la edzino. Aldonante,
misaŭgure: “Post la ferio, kiam ni hejmeniros, vi vizitos kuraciston.
Ho, jes, kara mia. Ĉar via frenezo… nu… ĝi frenezigas min”.
*
Temis ja pri la fino de la turisma sezono. Ĉe la sennombraj taverna-oj
kaj restoracioj en la vilaĝo ĉiuhore haveblis sidlokoj, eĉ ĉe tiuj
romantike situantaj fronte al la maro. Efektive pro kliento-manko kelkaj
el la malpli favorataj taverna-oj jam fermiĝis: ties posedantoj jam aŭtunen,
enlanden, familien fuĝis. La orkoloran plaĝon de la preskaŭ perfekta
golfeto ankoraŭ makulis la vulgaraj ruĝoj kaj verdoj kaj flavoj de la
strandoseĝoj — tage lueblaj kun sunombrelo kontraŭ nur kvin eŭroj
— tamen plejparte ili vakis: la infanoj al lernejoj revenis, la patroj
al oficejoj, la patrinoj — ho! kiu scias, al kiuj revoj revenas patrinoj.
Krome jam senteblis unuaj pluvogutoj de la aŭtuno — nekarakterize frue,
kiel saĝis la kelneroj, kulpigante tergloban varmiĝon (neniel la gasojn
vate, kruce striantajn iam lazurajn ĉielojn; haladzajn gasojn el aviadiloj,
turisto- kaj trinkmono-transportiloj, de kiuj ne nur la kelneroj sed ankaŭ
la insula ekonomio nepre dependis). Kaj jes, kiel rezignacie konstatis
Walter, jam je la sepa kaj duono vesperiĝas — eĉ pli frue ol hejme.
Certe — finsezona etoso. Kaj, jes, finsezona rano: pro tio, sendube,
ĝi apelaciis al li — infana ludilo tamen seninfana. Nedezirata, nesopirata.
Kaj krome — strangolata. Kiel Walter mem. Kiu ne povis ne konstante vidi
la ranon (malkiel la ĵipa ravulino, kiun li vane serĉadis — ete-diskrete,
memevidente, por eviti la galon de lia edzino, kiu taksus lin krom frenezulo
ankaŭ sendube erotomaniulo): la rano pendis ekster superbazaro — subbazaro,
amare notis la edzino de Walter, malaprobe ekzameninte la stokon — situanta
meze de la sola vilaĝa strateto, kaj sekve preterpasenda plurfojojn tage
survoje al manĝejo aŭ maro, butiko aŭ buso. Kaj ju pli Walter vidis
la ranon, des pli li sentis sin bezonata — unuafoje, unike en sia vivo
vere bezonata — por helpi al iu — al io — plenumi sian destinon;
ja ranan, aermatracan destinon, sed ĉiaokaze destinon. Krome, pli nebule,
li sentis la sorton de la rano iel kunligata kun tiu de la estaĵo en la
ĵipo; eble, se li povus iel utili al la rano, do tiam ŝi kaj li… “Walter!”
elrevigis lin konata kriĉo. “Sur kiu planedo vi nun staras?” — “Sur
neniu”, mensogis Walter. “Vi estas mia tuta konstelacio…” kaj li
subride ĝuis la grimacon de lia edzino, “mia suno, mia luno… mia puno”,
li flustre aldonis. Kaj subite: “Vidu… la ranon. Sendube ĝi malmultekostas…
nur kelkajn eŭrojn…” — “Vi kaj la ranca rano”, elkraĉis suno
kaj luno de Walter. “Kio estas al vi kaj la damninda aermatraco? Diable,
se pinglon mi havus…” — “Ne, ne”, nervozis Walter, lokante sin
rapide inter rano kaj edzino, “mi petas vin… ne. Sed vidu … kiel
malgaje ĝi aspektas…” — “Mi malgajigos vin, se ranon… aermatracon…
vi aĉetos”, tondris la edzino. “Imagu… mezaĝulo… mezaĝulo plus”,
ŝi malicis, “surstrande kun stulta tia ludilo. Plue…”, kaj fendiĝis
ŝiaj okuloj, “laŭproverbe rano je marĉo, ne maron sopiras. Kaj ĉi
tie… eble vi ankoraŭ ne rimarkis… estas maro. Maro, kara mia, ne marĉo…
krom marĉo en via kapo”. Kaj, tiel atutinte, ŝi turnis sin sur la kalkano
kaj, alte tenante la nazon, formajestis en la direkto de la hotelo. Dume,
el la alia direkto: “Akvokvakvo… akvokvakvo… al la akvo… kvakoakvo…”
— “Ve”, ĝemis Walter. “Oble ve”. Kaj: “Frenezaĵo”, skuis
sin la turmentato. “Kiu aŭdis pri rano parolanta… por ne mencii aermatracon”.
Kaj kiel bona edzo, obeeme, li postkuretis sian edzinon — postkuretis
racion, postkuretis enuon. Ĉar ĉu ne la vivo monotonas sen la voĉoj,
kiujn nur vi aŭdas, kiuj nur vin alparolas? La voĉoj de — de kie? De
kiu, kio? Ho, Walter, Walter — vi feriis por ripozi, malstreĉiĝi; sed
jen adade akvokvako-kvakoakvo neeltenebla ĉiam pli insista urĝe skurĝe
raciorompa ĝis — ĝis alproksimiĝis la benata-malbenata tempo, kiam,
kiel ĉiam, el ferio fariĝis foriro. Kiam Walter — ho, jes, kiam Walter
estis plene konvinkiĝinta, ke la rano — nenia nura aermatraco, diable
— lin elektis, nur lin, savonto.
Kaj do, kelkajn horojn antaŭ ol estis alvenonta la aŭtobuso, por veturigi
feliĉajn-malfeliĉajn feriintojn flughavenen, kaj dum la Walter-ino zorge
ĉion pakis — “Simple lasu min, Walter, mi valizumos: vi ĉion fuŝos,
kiel kutime” — Walter prenis (nu, ŝtelis) kvindek-eŭran bileton el
la monujo de sia edzino kaj, apenaŭ konsciante pri siaj agoj, direktis
siajn paŝojn al la subbazaro kaj — ho, kiel facile! — liberigis la
ranon. Kaj, nevidate, ĉar jam vesperiĝis, kvazaŭ somnambulo iris plaĝen,
maren, kaj lanĉis suronden la ranon. “Bonan vojaĝon, karega”, deziris
Walter. “Bonan vojaĝon”. Tiel adiaŭinte, li revenis hotelen. “Do
vidu”, elfaŭkis la edzino, “ĉio preta”. — “Jes, ja”, konsentis
Walter, eble por la unua fojo en sia vivo. “Ĉio preta”.
*
La ĉefo de la marborda sekureca servo oscedis, kaj trakurigis la x-an
fojon siajn fingrojn tra la barbo. Tiam, senpeziĝante, li malŝaltis la
radio-aparaton, kiu dum la tuta nokto grigrigis kaj ĉirĉiris kiel insekta
batalkampo. Ekstere videblis la unuaj radioj de la mateniĝanta suno. Damne,
se antaŭ — kiom da horoj? — li ne estus restinta en la oficejo kelkajn
minutojn post deĵorĉeso, babilante kun Miko pri la ŝancoj de la nova
golisto en la nacia futbalteamo (pri futbalo li vere ne interesiĝis, sed
kiu masklo kuraĝas en la nuna socio ne kliniĝi antaŭ la ĉiopotenca
dio Futbalo?), li estus evitinta la alarmsignalon ricevitan de fiŝkaptisto
ie en la golfo, kiu elakvigis anstataŭ sardinojn aermatracon. Tiam paniko:
ĉu estas droninta infano? Nepris telefoni al ĉiu hotelo, ĉiu pensiono
ne nur en la vilaĝo sed laŭlonge de la marbordo: ĉu iu raportis malaperinta
infanon? Necesis ankaŭ mobilizi serĉ-skipon, kun helikoptero: la provincestro
insistis, ke kaze de perditaj honoro hundo hometo kaj por protekti la reputacion
de la turismo-industrio oni videble ĉion entreprenu por ĝustigi la malĝustaĵon.
Egale, ke ekfunkciigo de la unusola insula helikoptero pro ne tute kompreneblaj
kialoj paralizis la flughavenon: oni tamen agu. Tamen tamen — se antaŭ
kelkaj momentoj li estus povinta eskapi, li estus vekiĝanta anstataŭ
en sia oficejo do en la brakoj de sia amatino, la plej gracia, la plej
diina estaĵo, kiu iam ajn ornamis ĵipon survoje al aŭ revene de sekretaj
renkontiĝoj for de la okuloj de frida, fiŝcerba, fiŝkaptista edzo. Damnindaj
turistoj: sendube kulpas idiota germano aŭ kretena brito pri la aermatraca
fuŝaĵo. Tamen — kaj la barbulo profunde elspiris — proksimiĝas,
dank' al Io, la fino de la turisma sezono. Anstataŭ alarmoj, nur ĝojlarmoj
de volupto—, diboĉoplenaj noktoj. Noktoj seninterrompaj. Jes, ankoraŭ
nur du-tri semajnoj kaj tiam… inferen la pestaj turistoj.
*
Dume, hejmenirante, en matena aviadilo — dum horoj prokrastita pro
stulta sekureco-krizo — plurmilmetrojn ie super okullazura maro, sur
kiu videblis nigraj, ŝaŭm-ĉirkaŭataj punktetoj de fiŝkaptistaj boatoj,
ridetis Walter. Unuafoje ekde la komenco de la ferio.
Pro ĉi tiu novelo Paul Gubbins iĝis laŭreato de Liro-2002 en la branĉo Originala prozo.
La Ondo de Esperanto, 2003. №8–9 (106–107).
|