Ŝipo sur la Traka Maro

Originala novelo de Jozefo Kiss

Jozefo Kiss naskiĝis 7 mar 1942 en la sudhungarlanda urbo Békéscsaba. Instruisto de la slovaka kaj rusa lingvoj. Esperantistiĝis aŭtodidakte en 1957, en la 1960–70aj jaroj ofte partoprenis en la Somera Esperanto-Universitato en la urbo Gyula, instruis Esperanto en lernejoj. En la 1980aj jaroj kunlaboris kiel tradukanto en Hungara Vivo, poste ekverkis originale por Debrecena Bulteno. Nun Kiss vivas en la nordhungarlanda urbo Gyöngyös. Li jene skribas pri si mem:

«En relative egalanima stato mi pasigas nun miajn tagojn de emerito, servante la pasiojn, la hobiojn de ŝako, de legado de antikva (ĉefe greka-romia) literaturo, kolektante diverslandajn monerojn kaj poŝtmarkojn. Ankaŭ la naturon mi ŝatas, la montaran aeron — samtempe estas por mi refreŝige kaj kvietige observi la malgrandajn surterajn bestojn kaj la birdojn».


Febla borealo ŝveligis la velojn: la direkto de la vento koincidis kun tiu de la veturo. La komerca ŝipo reveture al Ateno pasis per dormigaj ŝancelmovoj inter la obstinaj sed moderaj ondoj. Jen iu-tiu ondo kelkfoje alpremiĝis petole al la ŝipo, ke la naĝanta lignokonstruaĵo skuiĝu iom, tamen tiu ondoobstinaĵo rezultigis krome nur tion, ke Filotea sur la ferdeko eligis el sia buŝo afekte timiĝintan “ho, ho” voĉtorenton direkte al iu homfrata orelo laŭ sia espero. Ja da tiaj oreloj estis je la dispono unu-du en la proksimo; eĉ en tiun de Zenobios nevole penetris la voĉoformo — liaj ridetmuskoloj loziĝis iomete, tamen la rigardon li tenis senŝanĝe en la direkto de la foraj bordoj de Trakio.

La fantaziado, la cerbolaboro komencis flirti, vagadi simile al ripaj lignolamenoj de la ŝipo kaj kiel la almozantaj mevoj vage flirtis en la kaprica ventofluo; en la sama fojo la tikla ridado de la knabino preteririgis la menson de Zenobios disde la rememoroj de la renkonto kun la poeto, kaj la fakto, ke jenas la knabino, devige nomata ekde nun Filotea pro subita kaj arbitra decido de la ŝipestro, kiel li mem flustris intime: “je kongrua inspiro de liberaj ideoj kaj dinamikaj efektivigoj” — nu, tiu ĉi fakto lokis Zenobios denove en staton de konkreta realeco. Ĉi-maniere la estonta sorto de tiu ĉi sarmata knabino absorbis ree Zenobios, dum li observis la deklivojn de la kontinento kaj tiun faron la aŭtunaj sunradioj agrabligis plaĉe. Ĉu poste, kiel Ilarion promesis inter siaj planoj, li dungos Filotean kiel dancartistinon aŭ kiel instruantinon pri certa korpokulturo en iu gimnazio de Ateno? Ternatos kaj lia rondo de filozofoj certe atentos ŝin kaj trovos plezuron en la esceptaj atrakciaĵoj de la knabino — en la loĝio de aristokratoj eĉ la monujoj malfermiĝos pli larĝaj, se ekplaĉos la noveca korpospektaklo, la pantomimo. Sed povos okazi, ke tiu ĉi freŝkreska, ardanta estulino elglitos el la nefidinda gardo de la ŝipestro en iu malzorga momento, kaj realigantoj de malutilaj intencoj irigos la knabinon al kurbaj stratoj je nokta laboro ĉe la montopiedo Likabetos. En la imago, en la volbo de kunsenta animo de Zenobios tuj aperis la elverŝiĝa amaro de la knabina patro, se li ekscios, kiom la fato mizerigos la vivhumoron kaj honeston de Filotea en tiu ĉi lasta kazo; ja la patro destinas sian filinon al brila kariero en la majesta Ateno. Ankaŭ la patro Ĝurondibra estas honesta kaj li ligis kontentigan kontrakton kun Ilarion apud la bordo de Hister, kiam por Filotea la ŝipestro promesis liveri figon, sekigitan vinberon, olivon, bonkvalitan ŝtofon al ŝia patro, sekvajare Ĝurondibra sendos post la filino rekompence ankoraŭ ŝamon, vulpopelton kontraŭ la frandaĵoj, ĉar la sarmataj arbaroj abundas je primaraj portantoj de tiaspeca pelto, krom tio la patro de Filotea estas eminenta ĉasisto.

En la ferdeka aperturo aperis la ŝipestro Ilarion, samtempe la ŝipposedanto — danke al la ĉielloĝantoj, aŭ prefere kiel favorato de la romia inspektisto en la haveno de Pireo. Malantaŭ li la lanugbarba Dimitrios venis flutante, kun kokfieraj saltetoj, gajigante sin jam nun al posta esperata amuzaĵo ferdeka.

Ilarion alpaŝis al Zenobios: iom da tempo ankaŭ li kontempladis la trakan pejzaĝon, profunde spirante la freŝan aeron.

— Eble morgaŭ ni atingos la insulon Lesbo, — li diris post nelonge. — Se la ventoblovo malfortiĝus, oni mallongigos la nenifaron de la servodeĵorantoj. Estas grava la stabila antaŭeniro.

Ilarion ŝatis uzi eŭfemismojn. Li nomis la akvoŝovelulojn, tio estas la galerulojn: vojaĝocertigantoj, ŝultrohavaj atlasoj, voluptemaj muskolkolosoj en sia lingvaĵo de floroj. Dekduo da tiuj katenitoj kunpremiĝis en la stomako de la ŝipo. Cetere lia ŝipo estis duremilvica, ĉe neceso oni povis ĝin utiligi ankaŭ por militaj taskoj — sed Ilarion tenis sin flanke de tiaspeca eventuala apliko kaj pli volonte navigaciis komercajn vojliniojn.

— Nu, ni rigardu, kion scipovas ĉi tiu knabino, — li puŝpikis la flankon de Zenobios, dronanta en siaj pensoj. — Korplezurige ludu la melodion al danco, Dimitrios, — li instigis la fluthavan bubon.

Jen grinco, jen krako de la ŝipoĉarpentaĵo puŝiĝis en la blovsonojn de la muzikilo eble pro tio, ke ili povu abundigi per ampleksa kaj kompakta tono la cetere malriĉan sonaron.

Eĉ Poseidon aprobe lasis, ke subite varma juktiklo diskuru en la vejnoj de la tri viroj esperantaj baldaŭ fariĝi atestantoj de supozeble gracia danco, miraklo kiu vekas sopiron, kaj atestantoj de brilo de amindaj virinaj korpopartoj, ĉar tra la maldika tolo de la kitone vestita Filotea erotike reliefiĝis la fortoplena brusto, la afroditece belaj nepasemaj mamomontetoj.

Ilarion turnis sin al la knabino, li gestadis al ŝi kaj stimulis ŝin por danci por prezenti la talenton. Ŝi malvolonte faris kvar-kvin dancopaŝojn kaj, ĉar la moviĝo en la donace ricevita kotorno estis nekutima, post minuto ŝi mishumora rigidiĝis en pozo de malseka kapreolo.

— Delasu la melismojn de Delos kaj la sonornamaĵojn, Dimitrios, ludu korĝojige, kvazaŭ vi irigus dinamikon en tendenon de langvoraj kapreoloj. Pensu pri la vekitaj sovaĝbestoj en la sarmata arbaro, — acerbe humoris Ilarion.

Dimitrios rememoris kompreneble ne pri la vekitaj sovaĝbestoj, sed pri la dornaj kaj pikantaj arbustoj, pro kiuj li ricevis multe da skrapvundoj, kiam Ĝurondibra invitis la societon al “arbara promenado”.

Filotea malbonhumore residis sur la trabon. Ŝi ne petis el la servitaj delikataĵoj: la ŝafofromaĝo kaj ruĝa vino. Kun taŭzita mieno ŝi rigardis la krestan maron.

— Nu, tio estas nur duonsukceso. Mi povus diri: Ohi epitihia. Ne sukceso, — resumis sian malplaĉon Ilarion. La fiasketo tamen lin ne tro malagordis: li trempadis kanditan oranĝoŝelon en ruĝan vinon kaj suĉadis ĝin.

Ankaŭ Zenobios faris rimarkon pri la viditaĵoj:

— La malkovrindaĵo kelkfoje antaŭenkuras de si mem, la rapidigo tiam ne alportas oportunon. Ĝi kaŭzas inhibicion. Imagu vin en la situacio de la knabino. Ŝi estas inter nekutimaj cirkonstancoj, en fremda loko, ĉirkaŭata de fremduloj, disigita disde la gepatroj, kaj ŝin atendas malcerta estonto, tute alia mondo… Traktu ŝin takte. Ni ne forgesu: ŝia patro konfidis ŝin al niaj ŝirmoflugiloj.

— Bone. Oni esperu, ke ŝia talento en Ateno disvolviĝos. Sole iom da scivolemo petolis kun mi.

Kvazaŭ iluminiĝo devenanta de Zeuso estus metinta aŭreolon de paco sur la du nejunajn grekojn, tiel kontente ili aŭskultis la muzikon de la patrujo fare de Dimitrios, kiu daŭre persistis kaj fervoris en la sorĉo por povi ekmovi la langvoran knabinon.

La ŝipestro milde puŝpikis sian kunulon.

— Zenobios, vi ankoraŭ apenaŭ rakontis pri via renkonto kun Publius. Mi deziras aŭdi pri tio, ja tamen tio povis esti granda okazo. Kiel li pasigas la ĉiutagojn?

Jam de tagoj oni povis atendi ĉi tiun neformeteblan demandon. Nature, ke la scivolemulo interesiĝas pri la vivo de la poeto.

Minutoj pasis, ĝis fine la malnova amiko de la ekzilita poeto elvokis kaj vortigis la rememorojn pri la amar-dolĉa renkontiĝo — la drinkaĵo de Dionizo havis en tio nemalmultan rolon.

— Mi jam menciis, — komencis Zenobios detali kaj dividi sian travivaĵon, — kun kiom da ĝojo mi brakumis mian malnovan amikon romian post multegaj jaroj. Ankaŭ tion mi diris, ke la magistrato de la loka greka kolonio zorgas pri lia provizado, eĉ meĉo estas asignata por li po dek tagoj, ĉar en lia ĉambro regas duonlumo, la vezikomembrano kovranta la muraperturon enlasas internen nur moderan helon. Sur lia kuŝejo ŝvelis bonodora fojno en tolsako, kiun geta virino ŝanĝas de tempo al tempo, sed vintre ne. Dum la unua tago de mia vizito Publius min regalis per flano plenigita per kazeo; ni ekkuŝis laŭ la romia moro, kiam neatendite aperis iu juna geta knabino en la pordo, kiu alportis rostitajn fiŝetojn kiel kompletigaĵon. Je tio ni komencis joviali, ĉar mi kredis aktuala kaj trafa iun malnovan ĉikanon: “Ĉu vi estas tiu, Publius, kiu kaptas la fiŝon el la maro, kaj se jes, ĉu vi staras nuda en la akvo same kiel Pan staras en ĝi purigante sin, ĉu ĝistalie aŭ ĝiskokse, por ke la sala akvo ellavu la salon el la sulkoj de via subkorpo, sekve de kio utilo kaj puriga ĝuo kunfandiĝas, do ekonomio kaj higieno, kiuj pariĝas tiel ĉi feliĉe, kaj ĉu mi diru, kiun vian korporganon la ezokoj opinias logaĵo, poste frandaĵo por si mem?” — sed en tiu minuto la juna knabino jam ne ĉeestis en la ĉambro. “Jen malaperas el hejm', ŝi de ŝercoj fuĝas evite”, — murmuris la gastiganto la heksametron improvizitan, samtempe finante la acerban ironion de la momento, ĉar kiel mi vidis la malriĉan, mi povus diri mizeran instalaĵon, la certeco preterportiĝis, ĉu oni ekhavos ankoraŭ humoron je plua primoko. Li glatigis sian maldensan hararon blankiĝintan kaj malrapide, kun stoika apetito maĉis la frititan fiŝon. “Vi vidas, la cirkonstancoj faras min apatia. Amnestio ne venas, kvankam mi jam nudigis min sentrilate en miaj epistoloj senditaj en Romon”. Mi rimarkis ruĝajn makuletojn sur lia kruro, kiam li suprentiris la vestoteksaĵon. Ĉu ili estis piko de kulo aŭ iksodo? Ĉu mi frontos ankoraŭ kromajn signojn de lia kadukeco? “Terure granda doloro estas al vi kaj al ni, kiuj konas vin, — diris mi konsterniĝante pli kaj pli kaj spertante la disvolviĝantajn dimensiojn de lia mizero, — ke vi devas vivaĉi en tiu ĉi malafabla regiono, nekredeble malproksime de via adorata Romo kaj de via familio. Prefere mi kunportus vin en Atenon”. “Kontraŭleĝe mi ne rajtas vivi aliloke”, — li diris. ”Kaŝate vi daŭre esperas la retiron de la imperiestra edikto, la repaciĝon de la reganto. Mi opinias, ke post via Ars amatoria vi estus devinta ne plu verki. Ja vi mem skribis ie en la rulaĵo: `Se mi havus cerbon saĝan, mi ekmalamus rajte la verkadon'. Se per viaj pli postaj verkoj vi ne estus fervorinta konstante antaŭ la okuloj de la cezaro, eĉ se tiuj verkoj demonstrus tiel nomatan rekonsciiĝon, vian lojalecon, la homa malzorgemo post iom da tempo sen tio venigus la juste-maljuste koleranton en agrable indiferentan staton de forgeso. Nature ĉi tiel nur mi, la simpla `daskalos' scipovas rezonadi, formante la situacion je malkomplika figuro, ĉar vi vidas, mia stulto malhelpas la rekonon de tio, ke fakte la poeta ambicio ne allasas modestecon, aŭ almenaŭ ĝi ne rigardas tion aprobe kaj ĝi trovas kariero abortita, se iu kontentiĝas pri la titolo de unulibra poeto. Unulibra poeto ja kun ŝanco de forgesiĝo, sed samtempe kun certeco de seninsulto. Ĉu decas daŭre vigli antaŭ la imperiestro, veki en li kondiĉitan reflekson, senĉese memorigi lin pri la al li ne plaĉaj ekscesoj en via Ars amatoria — ecce videsne?” — Je miaj senbridigitaj frazoj impulsiĝemaj Publius demandis min surprizite: “De kie vi scias pri miaj epistoloj senditaj en Romon? — kaj poste li aldonis en ĉagrenita tono: — Mi konfesas eĉ hodiaŭ: eĉ eron da malpermesitaj doktrinoj mi ne instruis en miaj am-versaĵoj kaj oni senkaŭze serĉadis en ili la ofendon de leĝoj, ĉar mi ĉiam estis singardema por fari ion kontraŭ la nobla virto. Cezaro opiniis malkaŝi dekadencon en mi kaj pro tio portas mi la nunan sorton. Aliparte komponi distikojn kaj heksametrojn signifis por mi instinktan donitaĵon, oni povas diri: devigon. Kial do mi estus devinta ilin sufoki en mi? Foje mi menciis al vi, ke en mia infanaĝo de portado de purpurbordera togo mi kalkanum-frapetis la daktilojn kaj spondojn sur la pavimo de nia domo en Sulmo, dume mi skandis poemon de iu elstara poeto-antaŭulo. Tamen eblas, ke vi havas pravon. Kial do ordonas la ĉielloĝantoj, ke la mortemulo ree frontu siajn erarojn krepuske de la vivo kaj li ne kapablu eviti ilin kaj ke ili deprimu lin tagon post tago, ke la mortemulo sopiru al Orkuso senĉese, penante pri porto de korpa kripliĝo?” Amaro eruptis el li; doloron li sentis en la spino kaj ĝemetis, kiam li etendis la manon supren al la rustike rabotita breto por juglando, kiun li proponis al mi. “Mi mem plantis ĉi tie juglandarbojn. Tuj ĉe la enirejo komenciĝas la peristilo”. “Kaj ĉu la juglandarboj konsistigas la kolonojn al ĝi?” — spitis mi krude, ja ĉe mia alveno en tiu ĉi “peristilo” mi vidis nur ligustrojn kaj buksoarbustojn krom juglandarboj; sub ili nigra kato siestis. “Kaj se vi pluiras, — li daŭrigis, malatentante mian interdiron, — vi trovus locus sordidus, alinome latrinon en vulgara lingvo. Se la urinveziko streĉiĝas”. Sed ĝi ankoraŭ ne streĉiĝis. En la angulo mi rimarkis liuton. “Produkto de propramana lerto, — fanfaronis Publius konjektante mian interesiĝon. — Mi sonigas ĝin eĉ plurfoje tage je mia distro: dum la pinĉado mi aŭdas la muzikon de sirenoj pasiovekaj tiel, ke mi sentas min hejme, en Latium aŭ en Campania. Okazas, ke mi iras al la maro, tie mi muzikas sola, mi envolvas min per milda narkotiteco, per miksaĵo de sonoj kaj sopiroj, antaŭ miaj okuloj ree aperas la fea pejzaĝo de Neapolis, eĉ pli la adorata Romo kaj mia familieto. Ankaŭ Jupitero helpas min en la revado, ĉar post tio nokte en la sonĝoj miaj karuloj min karesas kaj anoncas al mi favorajn novaĵojn pri pliboniĝo de mia sorto”. “Nu, mi povas imagi la amaron de vekiĝo”, — aldonis mi kompate kaj kunsente. Kredu al mi, Ilarion, mi estis senpova diri ion ajn post tio, ne restis forto en mi por konsoli lin, tiom paralizis min la malĝojega vivo de mia amiko kaj tiu vekiĝinta agnosko, ke jam tute ne reviviĝos espero je lia rehejmiĝo, kaj lia malinda konsumiĝo estas neevitebla ĉi tie en la ekstera rando de la vivebla mondo. La muraperturon tiam Phoebus komencis jam orumi adiaŭe per siaj radioj, kiam la nigra kato enpromenis en la ĉambron. Ĝi frotis sin al la mastro, al la vundohava kruro, kaj ĝi memrespekte atendigis sian tutan flatan estaĵon je tiu minuto, kiam ĝi povos ricevi sian parton en karesado, en dorlotado, absolute preskribitaj al ĝi. Danke al favoro de la momento mi fariĝis atestanto de emocia kunaparteno de du orfaj estuloj, atestanto de intima simbiozo de antropos kaj zoon. “Ĉu estas permesate desegni vin ambaŭ ĉi tiel?” — mi demandis, montrante iom da entuziasmo. Li hezitis, sed lasis la aferon al mi. “Faru, se la eternigon vi trovas bona por la posteularo. Sur la breto vi trovas rulon, sur kiu sin proponas malplena spaco ĝuste por bilda figurado pri dando estiĝinta katoamika”, — ironiis li. Tamen li gardis la stoikan, ne tro pasian humorstaton: “Bonvolu depreni tiun papiruson, sur kiun mi skribis titole: Tiberius triumphans”. Ĝis krepuskiĝo la desegno estis preta. La sekvan matenon Publius lignon hakadis en la peristilo ĉe mia alveno. “De tago al tago estas granda peno zorgi pri mi. Herkulaj taskoj”, — li diris dum li videble elĉerpiĝis. Ni eksidis sur longan lignotabulon. Mi meditis ioman tempon, fine mi ekmemoris la Naŭan libron. Ĉar li jam menciis la nomon de la simpatia filo de Alkmene, ankaŭ mi faros iun alian historieton temo de parolo kaj paraleligos ĝin kun la antaŭa, pere de kiu supozeble mi diros al li novaĵon, sed provizore la tagiĝa postrosa lumbrilo lanĉis la nimbon de nia nacia heroo al pormomenta pritrakto. “Apoteozo de Heraklo, — li murmuretis antaŭ si. — Ĉu staras ankoraŭ tiu statuo sur la agoro?” — demandis li kun revo kaj li ĵetis la rigardon longe suden. “Jes, ĝi staras, — mi diris al li. — Centurioj kaj censistoj ĝin admiras same kiel ankaŭ ni admiris antaŭ jaroj. Nu, en iu el viaj verkoj, en Metamorfozoj la ĉielloĝantoj levis Herkulon inter sin post lia torturmorto. Antaŭ nelonge ja mi informiĝis pri aŭgurado de la haruspekso en Boiotio, laŭ kiu dekkvinjara mirinfano el Judeo leviĝos ĉielen plenkreskul-aĝe al sia dia patro, same post torturmorto. Pri tio vi certe ne scias”. “Dankon al vi pro la novaĵoj, mia bona amiko Zenobios. Metu en vian menson ĉi tiun saĝon nematuran kiel respondon, kiun mi improvizas en distiko cele de konsidero jene: `Sorto vin estras al tasko reala, sed montri la venkon Nur la plej bonaj kapablas inter ĉieluloj'”. Ĉu vi jam perceptas, Ilarion, ke tiu spiritfajrera eldiraĵo havas tiom konvinkan forton al la kredigo de lia altranga intelekta noblaĵo kaj ercofrapaĵo. Li ankoraŭ scipovas freŝe prezenti siajn vortoformaĵojn kaj atikecon, kvankam la imperiestra deklaro — metafore dirante — fendis lian vivon. Cetere tiu deklaro, alinome relegacio, signifis por li iaspecan konsolon, kiel li rakontis al mi, antaŭ ĉio el la vidpunkto de lia familio kaj de alireblo de liaj verkoj, ĝuste pro tio li tute ne uzis la apelacion tiel nomatan ius provocationis kaj li ne deziris turni sin al la senato, krom tio li estimis obeemon kaj malignoris la ordonon de la princepso, ĉar li rigardis la observon de la romia virto trankvila kaj samtempe promesa apelacio al la revizio de la rigora procedo, se la afero tiel doniĝos. La juĝo efektiviĝu ad personam, al poeto en poezia poluro, se ĝi aŭdeblas en pimpa formo de aliteracio, des pli bone: Recipe relegationem! Mi diris al Publius: “Fakte Octavianus per sia longdaŭra meditado lasis al vi tempon, jarojn, ĝis li alvenis al la kruela decido, ke vi povu fini la Metamorfozojn kaj povu komenci la pompan kalendaron, la Fasti. Pri tiu cezara hezito vi donas mencion en la verkaro Tristia. Ke mi transformu la formulon cinika: li certigis por vi longajn poezikreajn jarojn en la prokrasto. — La lastan frazon mi pripentis iomete sed mi daŭrigis. — Responde je via hieraŭa demando mi diras, ke la kopiojn pri viaj kreitaĵoj akiras Kostas, mia disĉiplo en Quirinalis por tintaj sestercoj. Li estas tiom bone edukita, ke li transsendas ilin al mi en Atenon fare de siaj konfidenculoj. Vere viaj epistoloj agitas min plej multe. Ili estas plenemociaj, korbataj. Pro la malĝojo ili havas aŭtenton; ilia efiko ne paliĝas. La ordono de fato, ke la sankta seriozeco ĝuste ĉi tie devis konvertiĝi al vi. Bedaŭrinde konate, je kia prezo”. Mi eksilentis, ĉar mi vidis sulkiĝon sur lia vizaĝo. Per tio, ke por mallonga tempo ni prenis decidon je senvorteco en la fruaŭtuna tepido, ne malutilis al ni, kaj en la silento nur grekaj, getaj parolŝiraĵoj aliris nin sporade el la foraj ŝirmomuroj, trans kiuj oni konjektis malplaĉan agadon de armitaj barbaroj rajdantaj. En gracio pompantaj hirundoj kaj aliaj birdoj entuziasmis en la aero, ili arkfaris sian flugon tien-reen, antaŭ ni la nigra kato ridetige membrostreĉis, sole el Publius elŝprucis la vuala voĉo de malĝojo kaj neforpuŝebla apatio: “Jam de ok jaroj… Jam ne tre mi deziras dekdufoje spekti la plenan arĝentoplaton de luno surĉiele en sensonĝaj noktoj… falis jam la baraktint' pezturmentita turpe. Aŭdu ĝin eĉ sen heksametro: `Pauper ubique iacet'”. La fajra disko de la ĉielo, la brulĉaro de Phoebus altiĝis super ni. Ie aŭdiĝis febraj gongoj, kaj survoje ekaperis la geta knabino enmane korbon tenanta. Ŝi venis kun bongustaj viando kaj pasteĉo: la magistrato sin distingis per la regalo kaj afablumis je la honoro de la greka gasto. Ni manĝis triope, ĉar ankaŭ la nigra kato aliĝis al ni. Mi raportis pri mia familio, pri la ĝenerala situacio en Ateno kaj la eltenebla superregado de romianoj. Mi promesis al li, ke la desegnon mi venigos al lia edzino kaj mi donos novaĵon al li pri ŝi kaj lia filino Perilla. Li tenere ĉirkaŭbrakumis min, kvazaŭ tiu ago povus kuniri kun la desegno al lia edzino en Romo. Li ĝojis pri ĉiuj miaj vortoj kaj admiris min, pro tio ke mi ankoraŭ kapablas plekti planojn en mia aĝo de sesdek jaroj, en kiu aĝo li ankaŭ estas. Mi ekvidis larmoguton en liaj okuloj. Ja, nia lasta renkontiĝo tutverŝajne. Mi premis lian magran korpon al mi kaj esperigis lin aludante pri la neelĉerpeblo de animo: li verku plu sen perdi la memfidon, aktivadu en la peristilo, alproprigu la lingvon de la geta knabino kaj babiladu kun ŝi, instruu ŝin. “Eble okazos, ke dankemaj, fieraj posteuloj starigos monumenton je via memoro ĉi tie antaŭ la domo”, — nutris mi dube la langvoran kredon. Mi ekiris al la haveno sur la polva vojo kaj retrorigardante mi vidis: Publius staras senmove, sekvas min per rigardo, jen li levas la okulojn super mi al malproksimo, li estiĝis tuj statuo, transformiĝis, per transsubstanca adaptiĝo li fariĝis kvazaŭ strikta rolulo de la Metamorfozoj; tiu mistika posttagmezo plene lin sorĉis tia, plimultigante per sunradia ardo. Jes, li staris rigide, same kiel lia kara kato ĉe la piedoj, kaj mi kvazaŭ estus aŭdanta, ke li diras: “Vale in aeternum”, sed verŝajne nur halucino petolis al mi kaprice, ĉar malmulto mankis ke mi rekuru al li por kunresti kun li ĝismorte aŭ por kapti lin kaj kunporti en Atenon eĉ neglektante la leĝojn.
Monumento de Publius Ovidius Naso en Constanta (Rumanio)Finante la raporton, Zenobios tute ekscitiĝis kaj per refleksa mienfalto de amaro li atestis la realecon de la elvokita travivaĵo kaj ĝian efikon al li. Peza sento direktis la meditadon de li kaj de Ilarion al ununura sombra tereno, al tiu de malgajiĝo kaŭzita de senpovo: al tio, ke paralele kun la pereo de tiu ĉi romia poeto finiĝos la brilega ora epoko literatura en la plej perfekta, plej impona imperio.

Ilarion ĉagreniĝe balancis la kapon kaj riproĉis sin pro tio, ke li tro longe ĝuadis la gastamon de Ĝurondibra, poste la negocajn traktadojn kunigitajn kun ekzotika ekskurso, unuvorte la bradipecan senruliĝemon de la tuta sarmata kutimaro kaj regularo diplomatia, sekve de kio li perdis la ŝancon renkonti la poeton-grandulon almenaŭ dum unu horo, eĉ kiel maljunan, kadukan, ekzilitan. La amara sento kvazaŭ translokiĝis en lin de lia ŝipkunulo post la aŭskulto de travivaĵoj, tamen li apenaŭ tekstigis ian kromdiraĵon, demandon sur liaj lipoj, kion Zenobios atribuis al tio, ke la ŝipestro kiel tolerema akceptanto de la longa rakonto denove prifunkciigas en si la elvokitajn bildojn, la detalojn, kaj tio estas ja interna laboro, neglektanta superfluan parolon. Laŭdajn vortojn Ilarion tamen diris pri la desegno, sur kiu la kato igis lin eĉ rideti iom. Li turnadis, legetis la rulaĵon titolitan Tiberius triumphans, kaj ĉar li priatentis konstruadon de turo sur la proksima bordo, li metis la rulaĵon surbenken kaj iris al la kontraŭflanka barilo. Li vokis tien ankaŭ Zenobios.

— Tutcerte lumturo estas konstruata tie, — li diris.

Tiu ĉi konstruaĵo elpaŝanta el monotoneco de la marvojaĝo vekis nature ankaŭ la interesiĝon de Filotea kaj Dimitrios, kvankam ili jam komencis ian zumkantan-kantikan duet-ludon kun obtuza melodio. Intime, kun incito de amikiĝemaj okuloj unu por la alia kaj en glora konkordo.

Ilarion puŝis la ripon de sia olda vojaĝanto. Li montris al Filotea kun komplica rideto kaj rimarkigis:

— Ĉi knabino estis antaŭe simila al laca kariatido. Kaj nun… Kvazaŭ oni estus depreninta ŝarĝon de ŝia kapo… aŭ de ŝiaj piedoj.

Ĉar ja Dimitrios ĝuste tiam komencis malligi la rubandon de la kotorno kaj liberigi ŝiajn piedojn; kompreneble dume la mano kaj la maleolo kunfrotiĝis, kompreneble post tio elgargariĝis la milde voluptemaj sonoj “hu, hu” tra la gorĝo de la knabino.

En tiu ĉi momento iom forta ventoblovo ŝiriĝis el la borealo, ĝi kaptis kaj traĵetis la rulaĵon lasitan je sia sorto tra maldensaj stangetoj de la barilo kaj batfaligis al la luktantaj ondoj. La rulaĵo ankoraŭ iom baraktis kontraŭ la elementoj sed baldaŭ kapitulacis al la marabismo. 


Pro ĉi tiu novelo Jozefo Kiss iĝis laŭreato de la literatura konkurso Liro-2009 en la branĉo Originala prozo.

La Ondo de Esperanto, 2010, №8–9.

Indekso pri la Esperanta literaturo