Korotkov

Sen hejmo, sen familio

Originala novelo de Miĥail Korotkov

 

 

 

 

En la infanaĝo Ĵorka volis iĝi maristo, samkiel la patro, kiun li neniam vidis en sia vivo. Poste, kiam Ĵorka iom kreskis kaj eksciis, ke lia urbo malproksimas de maro, kaj dum marvojaĝoj li monatojn ne vidus la patrinon, li decidis iĝi piloto. Sed la patrino, kiu devis labori anstataŭ ambaŭ gepatroj, malatentis la kompanion, al kiu ŝia filo aliĝis, kaj ne fininte la lernejon Ĵorka trafis en porinfanan malliberejon “kolonio”. Reveninte el la kolonio li renkontis siajn malnovajn amikojn, kiuj eldiris al li iujn malnovajn ofendojn, kaj post kelkaj monatoj Ĵorka estis kondamnita pro pugnobatalo.

Li liberiĝis havante dudek ok jarojn kaj revenis en la naskiĝurbon. Verdire, por li ne gravis, kien li revenu. Dum lia okjara foresto la patrino mortis pro malĝojo kaj troa laboro. Renkontiĝi kun la amikoj li ne volis. Ankaŭ pro la tegmento ne indis reveni: la malnova kabano, en kiu li loĝis kun la patrino, tiel oblikviĝis, ke ĝia riparo kostus pli multe ol aĉeto de nova domo.

Ĉirkaŭ unu monaton Ĵorka loĝis en tiu ruino kune kun Ozimaj. Tiel oni nomis la oldulon, kun kiu li liberiĝis samtage. La oldulo estis sola, tial Ĵorka prenis lin al si. Ĉu Ozimaj estis vera aŭ moka nomo, Ĵorka ne sciis. Foje Ozimaj forveturis en alian urbon, kvazaŭ por vizito al foraj parencoj, kaj ne revenis.

“Ha, diablo lin prenu, – decidis Ĵorka. – Nur plia ŝtono premis la animon”. Ozimaj estis malagrabla oldulo. Li emis leviĝi, kiam Ĵorka ankoraŭ dormis, foriri, vagaĉi tra la urbo. Vespere li revenis ebrieta kaj kunportis botelon. Ili trinkis kune, kaj Ozimaj komencis nazparoli:

– Aĥ, Ĵorka, kiu nun nin bezonas? Mi rigardas: oni havas infanojn, nepojn, ian ĝojon…

La samo ripetiĝis ĉiutage. Ebriiĝinte ankoraŭ pli forte, Ozimaj komencis paroli, gestante inteligenciane kaj aktore:

– Imagu, Georgij, hodiaŭ mi vidis senhejman hundon.

En tiu loko de la rakonto Ozimaj falis sur la tablon, kaj lian ostecan korpon skuis obtuza plorego.

Do, kiam Ozimaj ne revenis de siaj parencoj, Ĵorka nur ĝojis. Li pripensis siajn pasintecon kaj estontecon kaj decidis, ke al la mizera stato, kiel tiu de Ozimaj, li neniam venos. Por ne suferi en la maljunaĝo, li devas de sia junaĝo kutimiĝi al sia nebezonateco.

Baldaŭ li trovis bonan oficon: tombeja gardisto. Ĉe la tombejo estis gardista dometo – negranda, sed bone ĉarpentita kabano. Sian malnovan domon Ĵorka vendis kiel brullignon, prenis ĉe najbaroj la nenecesan por ili hundon Maksimka, kaj komencis vivi laŭ sia programo. Ĝuste tiel li planis: trovi bagatelan laboron, sed ĉe ĝi nepre estu dometo, kaj vivi malrapide, kutimiĝante al la soleco. Matene li dormis ĝis kiam lin boje vekis Maksimka – venis klientoj. Ĵorka kondukis ilin sur liberan teritorion de l’ tombejo, proponis lokon, kaj okazis proksimume jena konversacio:

“Homo, aŭskultu, ĉu vi primokas nin? – indignis la kliento, – kion vi proponas, ja ĉi tie estas nur ŝlimejo”. – “Mi mem scias, ke estas ŝlimejo. Kaj ĉu vi volas paradizan anguleton? Mi havas la planon, vi devas kompreni tion”. – “Aŭskultu, junulo, mi pagos al vi, nur trovu, je Dio, ion pli bonan. Ie ekster la plano”.

Oni pagis nemalbone. Fine de la labortago Ĵorka aĉetis botelon da vodko aŭ du botelojn da vino, cigaredojn Belomor, ĝis la noktomezo li ĉion fortrinkis, kaj la sekvan tagon la vivo daŭris, kiel hieraŭ…

Tiel estis ankaŭ dum la tago, pri kiu ni parolas.

Maksimka ekbojis, tintigante la ĉenon. Ĵorka eliris kaj enpelis la hundon per piedbato en la budeton. Li kelkfoje turnis la kapon, forpelante la dormon, sentis malagrablan sekecon en la buŝo. “Monerojn mi bezonas”, – li apatie pensis kaj kondukis la klientojn al la multfoje provita loko. Unu el la venintoj, junulo, samaĝa kun Ĵorka, komencis obstini: “Ĉu vi scias, kiun ni enterigas?! Aĉa porko!” Sed la alia, nejuna viro, rapide komprenis. Nenion klarigante, li donis du ruĝajn monpaperojn kaj diris: “Mi petas vin, trovu la plej bonan lokon”.

Vespere Ĵorka unu rublodekon elspezis kaj la alian ŝparis por “ekstrema okazo”. Ja okazis tagoj, kiam li nenion perlaboris.

El tiu epizodo Ĵorka komprenis nur, ke mortis iu meritulo.

Ankaŭ la sekva tago estis ordinara. En sia evento-malplena laboro Ĵorka vidis ĉiajn entombigojn. Tiutage, kvankam estis pli da homoj ol normale, kaj paroladoj pli longis, ĉu tio devis koncerni Ĵorkan?

Eksterordinaraj estis la dua, tria kaj kvara tagoj post tiu entombigo. Al la modesta ŝtonplato venis kaj veturis homoj. Ili estis, verŝajne, ne malpli multaj ol en la sepulta tago. Ili venis grupe kaj unuope. Multaj havis dorsosakojn, probable ili ĵus venis per trajno. Ili venis, ŝajne, el diversaj lokoj, sed multaj estis konataj, aliaj konatiĝis senpere ĉi tie.

La novaj venintoj dum iom da tempo silente staris ĉe la tomboŝtono, poste iris flanken, nelaŭte, sen ekkrioj kaj komplimentoj, salutis konatojn, konatiĝis. Viroj kaj virinoj, junaj kaj oldaj: ĉiuj estis, nekompreneble per kio, similaj unu al la alia.

Iu junulo brave venis per motorciklo, lasis ĝin flanke kaj vigle paŝis al la tombo, demetante sian kaskon dum la irado. La motorcikliston renkontis kelkaj mallaŭdaj rigardoj, kaj iu viro vokis lin per fingro kaj duonvoĉe ion komprenigis al li. La junulo kulpokonscie gestis, reiris al sia motorciklo kaj sen funkciigi la motoron, kondukis ĝin for.

Iuj venis por nelonge, ili metis sur la platon bukedon el kelkaj floroj, staris kapokline unu-du minutojn kaj rapidis al siaj aferoj. Tiuj estis uloj striktaj, en nigraj kompletoj kaj kravatoj, sed ili ne multis. Plimultaj venis por kelkaj horoj, renkontiĝis kun malnovaj amikoj, longe nelaŭte parolis aŭ silente sidis, mordante herberon kaj rigardante ien en la spacon.

Venis difinita horo, kelkaj homoj nehaste ekstaris, adiaŭis la novajn kaj malnovajn amikojn, la homon, kiu kuŝis sub la ŝtona plato, kaj ĵetinte surdorsen sian sakon foriris, ŝajne, al la stacio. Aliaj restis ĝis la vespero.

Ĵorka longe ne povis kompreni, kion ĉio ĉi signifas. Li jam delonge kutimigis sin miri pri nenio, tiel ĉiam pli facilas mastri la situacion. Sed tia kvanto de l’ parencoj mirigis eĉ lin.

En la unuaj du tagoj li eĉ ne atribuis signifon al tio, ke la tombejo estas tro homamasa. Nur la trian tagon li enpensiĝis: nu, bone, parencoj estas parencoj, sed el kio, diable, tiom? Estas tamen kurioze, kion tio, finfine, signifas? Sed li ja ne povis eliri kaj demandi: “Civitanoj parencoj, de kie vi venis tiomope?” Nur la lasta kreteno farus tion.

Ĵorka staris inter la arbustoj, silente observis la eventojn, nehaste konsideris ĉion. Ahem, oni ĉiam venas. Preterkuris la penso: se mortus li, Ĵorka, aŭ Ozimaj, kiuj venus por enterigi ilin? Parencoj malestas. Amikoj? Amikoj… Ĉu povas esti, ke ĉiuj, kiuj nun estas en la tombejo, estas ne parencoj de l’ mortinto, sed nur amikoj? Komence la penso ŝajnis al li absurda, sed poste li decidis, ke la venintoj pli similas amikojn, ol parencojn. Kaj subite li komprenis: certe ĉi homoj estas ne parencoj. Eĉ se la homo vivus ducent jarojn, li ne havus tiom da parencoj. Ili estas la homoj, al kiuj la mortinto estis kara. Ili bezonis lin. Eble li estis kuracisto kaj redonis la sanon al ili ĉiuj. Aŭ instruisto, kiu instruis al ili kiel iĝi maristoj aŭ pilotoj. Aŭ aktoro. Unufoje Ĵorka vidis veran aktoron. Tiu povis paroli tiel, ke la aŭskultantoj volis samtempe kaj plori kaj ridi.

Ĵorka pri nenio demandis la homojn, kiuj plu venis por iom sidi ĉe la ŝtona plato. Li revenis al sia dometo, eksidis sur randon de l’ sojlo kaj brakuminte la kolon de Maksimka, troviĝinta apude, li – verŝajne unuafoje en la vivo – ekploregis.

Noto

1. Ĵorka estas unu el la diminutivaj formoj de la nomo Georgij.

Sezonoj, 1988, №17.