Hotelo “Paradizo”
Originala novelo de Julian Modest
Estis malfrua aŭtuna posttagmezo. La ĉielo griza kiel lado, la arboj
— nudaj, velkaj flavaj folioj disĵetitaj sur la tero kiel rustaj skvamoj.
Pluvis, la vento siblis kvazaŭ ludis sur ŝtalaj kordoj. Mi revenis el
urbo Pleven, mia vojo pasis tra vilaĝo Ŝton, kie antaŭ jaroj mi estis
instruisto kaj mi ankoraŭ gardis belajn memorojn. Mi ne rapidis kaj mi
decidis renkontiĝi kun malnovaj amikoj. En la centro de la vilaĝo estis
la domo de mia eksa kolego instruisto Stamen, duetaĝa, flava kun vasta
korto, kiu nun dronis en herbaĉo kaj arbustoj. La barilo de la korto kliniĝis
flanke, la stukaĵo de la domo estis dispecetigita. Kelkajn minutojn mi
staris antaŭ la ŝlosita korta pordo. Mi rigardis dekstren, maldekstren,
la strato dezertis, kaj neniun mi povis demandi ĉu Stamen estas ĉi tie
aŭ ne. Jam mi ekiris al la aŭto por forveturi, kiam mi eksentis, ke de
la najbara korto iu gvatas min. Mi turnis min kaj rimarkis du okulojn en
breĉo de la barilo, kiuj brilis kiel fajreroj. La okuloj zorge atentis
kion mi faros. Estis maljunulino, sed sufiĉe vigla, ĉar ŝia rigardo
vagis tien reen kiel mustelo kaj ŝi okulfiksis ĉiun mian movon. Mi proksimiĝis
al la barilo, salutis ŝin kaj demandis pri Stamen.
— Li ne estas ĉi tie, — respondis la maljunulino, sed ne malfermis
la pordon.
— Kie li estas?
Ŝi silentis, hezitis ĉu diri al mi aŭ ne, sed eble mi respektis ŝin,
ŝi sentis, ke oni povas fidi min kaj iom pli afable ŝi klarigis:
— Vintre li ne loĝas ĉi tie. Vintre li estas ĉe sia filino en la
urbo. Lia edzino forpasis kaj li venas ĉi tien nur somere.
Mi dankis ŝin kaj mi ekiris, sed la maljunulino haltigis min.
— Sinjoro instruisto, ĉu vi estas? Mi supozis, ke estas ŝtelisto
aŭ rabisto, nur ili tiel detale observas la neloĝatajn domojn. Tamen
mi ne povis tuj rekoni vin. Vidas mi konatan homon, sed mi ne memoras de
kie mi konas vin. Ja, vi instruis nian Pankon. Li estis malbona lernanto,
sed dank' al Dio, finis la bazan lernejon.
Nun mi rememoris, ke estis iu Panko, kiu sciis nek matematikon, nek
literaturon kaj eĉ ne povis glate legi. Altstatura, forta kun vizaĝo
ruĝa kiel pomo, li nur petolis kaj la koleginoj instruistinoj timigis
lin per la lerneja direktoro.
— Mi estas onklino de Panko, avino Ceca mi estas, — klarigis la
maljunulino. — Venu bonvole.
Ŝi malfermis larĝe la pordon kaj invitis min en la korton.
— Sinjoro instruisto, kiom da jaroj vi ne venis ĉi tien?
— Multajn, — mi respondis nebule.
La maljunulino insistis, ke mi eniru la domon, sed mi rezignis. Mi restis
en la korto kaj ŝi malaperis en la domo. Postnelonge ŝi revenis kun saketo
da freŝaj, maturaj pomoj.
— Bonvolu, — ŝi diris. — Gustumu kaj rememoru, kiam vi estis
instruisto ĉi tie.
Mi adiaŭis avinon Ceca kaj foriris. Veturante mi pensis pri Stamen,
mia amiko. Antaŭ du jaroj mi renkontis lin en Sofio.
— Kial vi estas en la ĉefurbo? — demandis tiam mi.
— Mi vagas de ministerio al ministerio, mi batalas.
Mire mi alrigardis lin. Li ne estis impertinenta homo kaj la batalo
ne karakterizis lin. Mi scivolis ekscii kun kiu li batalas kaj li rakontis
al mi:
— Vi konas nian stadionon en la vilaĝo. Iam per granda peno ni konstruis
ĝin. Ni mem faris la benkojn, vestejojn, banejojn. Ĉirkaŭ ĝi ni levis
metalan barilon. Estas mirinda stadiono kun mola verda herbo. Ni havas
futbalan teamon, kaj niaj knaboj bonege pilkludas. La stadiono estas komunuma
havaĵo, de la tuta vilaĝo, sed nun iuj obskuraj nuntempaj riĉuloj deklaras,
ke ili aĉetis ĝin kaj komencas ĝin detrui. Tial mi vagas de ministerio
al ministerio por ekscii, kiu vendis ĝin kaj kiu permesis ĝin detrui,
sed vane. Oni sendas min de kabineto al kabineto kaj neniu povas respondi
al miaj demandoj. Jam tutan monaton mi iras tien kaj reen, sed mi ne rezignos.
Mi ekscios la veron. Ni, vilaĝanoj, fondis civitanan komitaton por protekti
la stadionon kaj ni ne permesos, ke oni ĝin detruu. Oni elektis min prezidanto
de la komitato kaj nun mi revenos el la Ministerio de sporto. Ni faros
ĉion por savi la stadionon kaj se necesos, ni kuŝos antaŭ la fosmaŝinoj.
Mi aŭskultis lin, rigardis lian altan sekan korpon kaj ŝajnis al mi,
ke malantaŭ liaj dikaj okulvitroj, liaj okuloj flamas. De kie en tiu ĉi
silentema instruisto pri matematiko ekestis tia fajro, kiu bruligos tutan
arbaron? Ni adiaŭis unu la alian kaj mi deziris al li plenan sukceson.
Nun mi rememoris la renkontiĝon kun Stamen kaj mi estis certa, ke li
sukcesis savi la stadionon. Ofte en la silentemaj homoj estas pli da ambicio
kaj forto ol ni supozas. Mi ne trovis Stamen, sed mi decidis iri kaj vidi
la stadionon, kiu troviĝis je la fino de la vilaĝo, kie pasis la ŝoseo
al Eŭropo. De tie vastiĝis la kampo, tra kiu serpentumis rivero Dren.
Kiam mi instruis ĉi tie, printempe kaj somere mi ŝatis promeni ĉe la
rivero, mi fiŝkaptadis sub la salikoj kaj dum horoj mi senmova rigardis
la akvon, kiu pigre fluis kaj susuris kvazaŭ maljunulino flustras ion
sub sia nazo. Fore, sude, altiĝis Balkano kaj nehazarde la nomo de la
vilaĝo estas Ŝton, ĉar oni konstruis la domojn el blankaj ŝtonoj. Estis
belaj, fortaj duetaĝaj domoj.
Kiam mi instruis ĉi tie, mi estis juna, mi pilkludis kun la lernantoj
en la stadiono, sed nun la vilaĝo aspektis senhoma kaj dezerta. En iuj
domoj jam de jaroj neniu loĝis kaj la stratoj dronis en mallumo kaj silento.
Nesenteble mi atingis la stadionon. Jam vesperiĝis. Mi eliris el la
aŭto, ĉar ŝajne mi eraris la vojon. La ŝoseo videblis, sed la stadiono
— ne. Mi ĉirkaŭrigardis kaj iom post iom mi komencis orientiĝi. La
stadiono vere mankis. Sur ĝia loko staris hotelo kaj en la aŭtuna vespero
videblis neonluma ŝildo “Hotelo Paradizo”. Skribitan latinletere oni
vidis ĝin de malproksime, de la ŝoseo.
Nun mi komprenis kial oni konstruis ĉi tie hotelon sur la loko de la
stadiono. Ja, estis ege oportune. La veturantoj, kiu veturis sur la ŝoseo,
povis tuj rimarki ĝin, halti kaj ripozi aŭ tranokti en la hotelo. Ĉe
la hotelo vastiĝis granda areo, kie nun videblis pluraj aŭtoj kaj kamionoj
kun fremdlandaj ŝildnumeroj.
Mi eniris vidi la restoracion kaj mi stuporiĝis de la lukso, kiu estis
en ĝi. Oni aranĝis la restoracion laŭ eŭropa modelo. Moderna, eleganta
ĝi brilis pro beleco kaj pureco. En la vasta salono aŭdiĝis tenera melodio.
La gastoj ne estis multaj kaj inter ili mi rimarkis forte ŝminkitajn junulinojn
kun mallongaj jupoj, kiuj sidis ie, tie ĉe la tabloj. Eĉ la plej naiva
vizitanto tuj divenos, ke la junulinoj estas ĉi tie por specialaj servoj,
ĉefe por la fremdlandaj ŝoforoj, kiuj haltas por ripozi kaj iom distri
sin. Evidente la posedanto de la hotelo certigis plenan komforton kaj modelan
priservon de la gastoj.
Mi revenis al la pordo, sed de proksima tablo ekstaris junulo, ornamita
kiel kristarbo. Sur lia kolo pendis peza ora koliero, sur lia dekstra manradiko
estis ora braceleto kaj sur la maldekstra — multekosta horloĝo “Rolex”.
Sur unu el liaj oreloj videblis orelringo.
— Sinjoro Trajanov, bonan vesperon, — salutis min la junulo.
Mi alrigardis lin surprizita, sed mi tuj rekonis lin, malgraŭ ke multajn
jarojn mi ne vidis lin.
— Panko, ĉu vi estas? — mi demandis. — Kion vi faras ĉi tie,
antaŭ duonhoro mi vidis vian onklinon?
— Mi estas la posedanto de la hotelo. Bonvolu, mi deziras vin regali.
Delonge vi ne venis en Ŝton.
— Dankon, Panko, sed mi rapidas, mi eraris la vojon kaj mi eniris
vidi kion oni konstruis ĉi tie.
— Ni konstruas, sinjoro instruisto, ni modernigas nian karan vilaĝon
Ŝton.
Mi adiaŭis Pankon kaj eliris. Neniam mi supozus, ke Panko estas la
posedanto de la moderna, luksa hotelo “Paradizo”.
La Ondo de Esperanto, 2005, №8–9 (130–131).
|