Ili sidis en parko, proksime al la vendoplaco. Inter la arboj ili vidis nefore la fruktovendejojn, la floristojn, vendistojn de infanludiloj.
— La tasko ne estas malfacila, — diris la viro. — Jen ĉi tie, rande de la parko vi transprenos dorsosakon. Ĝi ne estos peza. Vi devos ĝin porti tra la placo. Al la kontraŭa bushaltejo. Ĉiamaniere vi devos iri tra la vendoplaco, ne ĉirkaŭiru la placon. En la homamaso neniu rimarkos vin. Ĉu vi scias, kio estas en la sako?
— Eksplodaĵo, — respondis Tarik. Ĝis nun li nur aŭdis pri tiaj aferoj. Nun kaptis lin iu granda sento. Antaŭ ol ili venis el la kaŝejo, oni regalis lin per teo, kiu havis iom strangan guston, sed lia humoro pliboniĝis. Nenio gravis nun krom la tasko, kiun Alaho donas al li pere de Abu Mussa.
— Kiam vi venos al la haltejo, atendu la alvenon de aŭtobuso. Tutegale, kiu venas la unua, kun kiu numero kaj direkto. Gravas, ke multaj pasaĝeroj sidu ene. Eniru kaj kondutu tiel, ke neniu atentu vin. La sakon metu al viaj piedoj, poste puŝu sub la sidlokon. Ĉe la sekva haltejo elaŭtiĝu kaj revenu perpiede ĉi tien. Mi atendos vin ĉi tie, sur la benko.
Tarik iom miris, sed komprenis: Abu Mussa certe bone scias, kion diras, ja estas li sendito de Alaho.
— Kiam mi ekiru? — li demandis, kaj la voĉo iom ŝtopiĝis. Abu vidis lian ekscitecon kaj volis lin trankviligi:
— Ĉio en ordo, trankvile, frato! Tio estos nur via unua tasko, kaj poste multfoje vin vokos Alaho. Estu kuraĝa kaj lerta!
Tarik stariĝis. Ili venis al aŭto, atendanta rande de la parko. Abu prenis el ĝi la sakon kaj helpis al Tarik meti ĝin dorsen. Ĝi vere ne estis peza. Tarik vidis dek sep printempojn, do li sentis sin forta. Abu postrigardis lin kaj kondukis la aŭton neforen, denove haltis. Bone li vidis Tarik-on, kiam tiu iris tra la vendoplaco. Abu prenis en la manon etan aparaton. Tarik malaperis en la densejo de la homoj. Abu Mussa movigis la aŭton, silente kalkulis ĝis dek, kaj premis la butoneton de la aparato…
La aerpremo atingis eĉ lian veturilon. La nevidebla puŝondo trakuregis la stratojn. En la vendoplaco fajro batis al la ĉielo kaj faris krateron en la asfalto. Abu Mussa tion vidis nur en la retrospegulo, poste li jam veturis plu. Li ne atendis ĝis venos policaj aŭtoj kaj fermos la tutan ĉirkaŭon.
La virino diris al sia ŝoforo halti pli fore. Multege da ĵurnalistoj kaj televidkameraoj estis ĉiuflanke, kaj kelkaj konas ŝin. Ne estus taŭge, se ili vidus ŝin, tuj ili anoncegus al la Urbo, ke surloke estas jam la kontraŭteroristoj. Kaj ĝis kiam ne certas, ke okazis terorista ago, ŝi kaj ŝiaj homoj ne havas ĉi tie laboron. Eble nur gasmotora aŭto eksplodis? Do Wahlberg ankoraŭ atendis, kaj aŭskultis la stacion Radio-Unu, kiun oni ĝenerale traktis kiel kompetentan.
“Terura estas la vidaĵo! Ĉie kuŝas partoj de homaj korpoj, koŝmaro… Oni eĉ ne volas kredi en la unua momento, ke tiuj estas realaj, ke antaŭ dudek minutoj tiuj pecoj sangaj estis vivantaj, irantaj, parolantaj homoj… Mi vidas ŝuon. Similajn portas maljunaj pensiulinoj nun, komence de aŭtuno. Mi vidas nun unu pecon, kaj el la ŝuo eliĝas sangoza osto, piedosto… Aliloke kuŝas brako kaj kelkaj pecoj de vestaĵo. Ĉio sanga. La proksimaj budoj de vendistoj disfalis, lignotabuloj kaj torditaj ladaj platoj, brulintaj iom… La eksplodo plej verŝajne okazis inter vendejoj de vestoj kaj de fruktoj. Tie la aĉetantoj densiĝis. Iu diris antaŭ momento, ke almenaŭ dudek homoj mortis ĉi tie dum sekundo…”
Poste komencis brueti la telefonoj. En la aŭto kun malhelaj fenestroj estis almenaŭ ses, plus la poŝtelefonoj. Wahlberg laŭvice prenis ilin.
— Sinjorino, la lokon de krimo ni fermis, — raportis leŭtenanto Kaiser. Li apenaŭ finis la frazon, jam raportis Frey:
— Mi komencis la kontrolon de la vunditoj. Ni povas kalkuli je kelkdek personoj. Mi notas, en kiujn hospitalojn portos ilin la ambulancoj.
Ankaŭ Laura Torn estis jam tie:
— Mi venis kune kun la policaj teknikistoj. Surloke de la eksplodo aperis negranda kratero, fakulo jam esploras ĝin. Ni komencis kolekti la pecojn de la eksplodigilo.
Majoro Rivera ĉeestis la priaŭskultadojn de la atestantoj. La amaso netuŝita de la eksplodo unue diskuris, poste la polico tenis ilin kune. En iu malplena budo oni komencis ilin priaŭskulti, po unu.
La ĉarma raportistino de TV Nova ekvidis la atendantan nigran aŭton kun netravideblaj fenestroj. Ŝi vidis, ke la policistoj ne proksimiĝas al ĝi, kvankam ili kontrolas ĉiun alian aŭton tie atendantan, notas la numerojn kaj aliras la ŝoforojn revenantajn ĝuste al siaj veturiloj. Do ŝi vokis sian kameraiston kaj impete ekiris al la nigra aŭto. Sed ĝia ŝoforo spegule rimarkis ilin kaj atentigis Wahlberg, kiu ordonis tuj forveturi. Sinjorino Wahlberg survizaĝe havis nenian esprimon — jam ekde tiam. Ne ridetis, ne ridis, ne ploris kaj ne montris malĝojon. Ŝia vizaĝo estis kvazaŭ skulptaĵo, eĉ eble tiujn kelkajn sulkojn skulptisto enigis en la haŭton. Sinjorino Wahlberg ne ŝatis la amaskomunikilojn, precipe televidon, ĉar ili famigas la teroristojn jam per tio, ke simple okupiĝas pri ili.
Dum vojaĝo la virino pertelefone sendadis siajn ordonojn:
— Kaiser, diru al la policaj fotistoj kaj filmantoj, ke ili miksiĝu en la homamason sur la placo, ĉirkaŭ la kratero, kaj nerimarkate filmu ĉiujn gapantojn. Inter ili povas esti ankaŭ la eksplodigantoj. Mi volas vizaĝojn, ĉu vi komprenas? Vizaĝojn! Frey, ne forgesu, ke povas esti apenaŭvunditoj, kiuj eble ion vidis, sed ne troviĝas sur la listo de vunditoj. Serĉu ilin, demandu la gapantojn, ĉu ili vidis iujn, kiuj nur iomete vundiĝis? Rivera, demandu la atestantojn ankaŭ pri tio, kiujn ili vidis ĉirkaŭ si en la lasta minuto.
Laura anoncis sin:
— Sinjorino, la nombro de mortintoj estas pli ol dudek, laŭ la fakuloj la eksplodmaterialo enhavis ankaŭ semtekson.
— Prenu el ĉiu korpoparto DNA-provetojn, — la virino finis la parolon kaj kolere pensis: semtekso! Terura materialo! Sed ŝi nenion diris.
La raportistino de la TV Nova finis sian raporton. Nur du minutojn ili elsendis el la vendoplaco, sed promesis baldaŭ denove anonci sin de la terura loko. La kameraisto nun havis tempon por demandi ŝin:
— Kial ni kuregis post tiu nigra aŭto?
— En ĝi sidis la Nigra Vidvino. Sinjorino Wahlberg, la ĉefino de la Kontraŭterorisma Grupo de la Urbo.
— Virino estas ilia ĉefo?..
— Kial vi miras, virŝovinisto? Similas vi al la aliaj viroj. Kial ne povus esti virino la ĉefo? Krome, ŝi meritis tiun postenon.
— Per mitraletoj ŝi pafadis al la araboj, ĉu? Kaj ŝi trafis ĉiun turbanon?
— Estas vi eksterordinare stulta, — la virino ĵetis rigardon al la ĉielo. — Teroristoj povas esti ne nur araboj, eĉ la islamanoj ne ĉiuj estas araboj, sciu. Jes, sinjorino Wahlberg vere batalis kun armilo enmane, antaŭ dudek jaroj ŝi estis la unua virina ano de la kontraŭterorisma grupo. Iutage teroristoj pro venĝo mortpafis ŝian edzon kaj sesjaran filon. Nun vi paliĝis, mi vidas, jes?
Wahlberg senmova sidis en la aŭto. Ne devis ŝi persone traserĉi la lokon de krimo, por ekscii la detalojn. Faros tion la kunlaborantoj, kiuj pli bone kaj fake konas tiun laboron. Ŝi denove parolis al unu el siaj telefonoj:
— Kaiser? Nova tasko por vi. Lasu jam tiun lokon kaj ĉirkaŭiru la placon, kolektu la filmojn el la sekurec-kameraoj de la vendejoj, kiuj havas ilin. Ni bezonas ĉiun filmon, kiu pretiĝis inter la dek-tria tridek kaj dek minutoj post la eksplodo. Kiu ajn estis tiu kamerao, en kiu ajn direkto ĝi “rigardis”, ni bezonas ĉiujn! Mi alarmos la analizistojn, post unu horo ili jam komencos trarigardi la filmojn.
La virino atendis, ke ankoraŭ foje eksonoros iu telefono. Estis ŝi certa, ke sonoros. Kaj jen, ĝuste ĝi sonoris diskrete. Wahlberg prenis la malvarmetan aŭdilon:
— Jes, sinjoro urbestro, mi kaj miaj homoj estas jam surloke. Ni venis kelkajn minutojn post la evento. Mi diris “evento”, ĉar ni ankoraŭ ne povas esti certaj, ke okazis atenco… Sed post kelkaj minutoj ni havos la certecon. Ni jam trovis la spurojn de eksplodiga materialo, tamen mi parolas ankoraŭ singarde. Ni kompreneble faros ĉion… En tiu stato de la aferoj, kiam apenaŭ dudek kvin minutoj pasis post la faro. Ni laboras, sinjoro. Se ni ion gravan ekscios, post la ĉefo de polico vi estos la dua, kiun mi sciigos. Mi garantias tion, sinjoro.
— Ĉefo, tio alvenis antaŭ minutoj. Certe el magnetofono venis la voĉo, ĉar la parolanto trifoje ripetis. Sen akcento li parolas, samkiel ni, — li puŝis la butonon kaj tuj venis el la aparato la trankvila vira voĉo:
— Hodiaŭ posttagmeze Alaho montris sian forton. Multaj nekredantoj perdis la vivon en la malobeema Urbo. Sed tio estis nur atentigo. La kulpintoj estos punitaj, kaj tion oni jam ne longe devos atendi.
— Kion fari kun tio? — demandis iu. La ĉefo ankoraŭ ne respondis. Malbone li fartis, kiel ĉiuj ĉi tie. Alia redaktoro rimarkis:
— Se ni tion disaŭdigos, la Urbo falos en panikon.
— Se ni ne disaŭdigos, ni respondecos, ke oni ne povis prepari sin por la sekvonta atako, — jen la opinio de alia. Ili jam kutimiĝis: en ĉiu afero devis koni kaj diskonigi almenaŭ du opiniojn kontraŭajn unu al la alia, ja estis ili liberaluloj. La ĉefo ankoraŭ ne decidis, videble tre streĉe pensegis. Kaj kiel ofte, ankaŭ nun li elektis la kompromison:
— Ni disaŭdigos ĝin… vespere. Sed pli frue mi sciigos pri ĝi la policon, kaj mian ĉefon.
Elveninta el la Universitato li aŭdis pri la eksplodo en la placo. Li pensis, ke jes, la vendoplaco aliflanke de la mondo, en lia patrujo ekzemple, havas specialan signifon. Ĉio, kio en la malnovaj epokoj estis grava, okazis sur la vendoplaco. La kaŝba, la suk, kaj oni nomas ĝin almenaŭ deknome, ĉiam estis la centro de la vivo en la arabaj urboj, grandaj kaj malgrandaj. Centojn da jaroj iradas tien la homoj, eĉ se ili nenion vendas, nenion aĉetas.
Nun li ne kuraĝis tien iri. Li timis, ke videblas: li estas arabo. Lastatempe li instinkte strebis ŝanĝi sian eksteron. Eĉ foje pensis, ke iranta vespere en la internan urbon, li surmetu blondan perukon viran. Poste li ne faris tion, ja estus stultaĵo! Unue, li ne volis timi; due, li abomenis la kamufladon.
Tamen li iom timetis la reagojn de homoj. Iom poste li sentis obstinon: li ne kaŝos sin, ja li estas senkulpa. Telefone demandis iu araba amiko, kion li faru? Omar respondis: kondutu normale, kutime. Ja ne ili eksplodigis, vivas ili ĉi tie laŭleĝe, havas nenion komunan kun la atencintoj, do kial timi?
Nur poste li ekpensis: Mahmud, la filo de dentisto, ne telefonis. Li videble ne bezonis konsolon, kuraĝigon.
Omar promenadis plu en la interna urbo, sed fariĝis ĉiam pli nervoza. Je la kvina ili devus rendevui kun Isabel, sed la knabino ne venis. Omar jam havis enkape la plej terurajn bildojn, ĉar ŝi eble ĝuste tiam estis sur la vendoplaco… Vane li telefonis ĉiun dekan minuton, virina voĉo komunikis, ke “la vokita aparato nun ne estas alirebla, voku pli poste”. Li malgajis kaj timis.
En la montrofenestroj de kelkaj vendejoj estis funkciantaj televidaparatoj, homoj grupiĝis antaŭ ili. Fojfoje ankaŭ Omar haltis kaj rigardis la ekranon. Li vidis meze de la vendoplaco la korpopartojn, la krateron — sed nur elfore. En iu kanalo oni montris duone kaŝitan homan kapon, sangan. Poste jam neniam plu aperis tiu vidaĵo.
Antaŭ la sesa kaj tridek finfine sonoris la aparato, surekrane aperis ISABEL, kaj li ĝojkriis:
— Ho, finfine! Mi jam kredis, ke ankaŭ vi estis tie kaj io malbona okazis al vi!
La voĉo de la knabino estis iom streĉa, tute ne trankvila:
— Ĉu vi pensas, ke mi vizitas vendoplacon, Omar? Kaj ĝuste tiun? Tiu placo estas por mi tre fora.
— Bonege, sed kial vi ne venis al nia rendevuo?
— Mi havas gravan aferon… pro aranĝi. Ne, ne pro la atenco. En mia laborejo oni neatendite kunvokis etan kunsidon, post la kvara horo. Tiel subite okazis ĉio ĉi, ke mi eĉ mesaĝon ne povis skribi al vi, ne koleru!
— Kaj ni renkontiĝu eble nun?..
— Ho, ne! Mi estas tre okupita, en la kunsido oni kritikis min, do mi nun devos resti ĉi tie kaj fari la laboron longe. Karega, vi komprenas, ĉu?
Omar ĝemis kaj konfesis:
— Mi timis… mi timis pro vi.
— Omar Hamdi, vi estas enamiĝinta! — Isabel ridis bonhumore. Nun eble eĉ la streĉo forlasis ŝin.
— Jes… mi ne neas, — ridetis ankaŭ la viro, iom malpeziĝinta.
Kaj poste li ankoraŭ horojn vagadis en la Urbo, sola.
Multaj timas en la Urbo. Iliaj sentoj disiĝas kiel dek mil brakoj de polipoj, kaj malgraŭ ke ili ne videblas, tamen senteblas. La nigro kovrus ankaŭ la timon — sed tion ĝi ne scipovas.
La lumoj de la Urbo ankaŭ nun fiere brilas. Kvazaŭ nun estus eĉ pli da lumoj, por montri al la nekonataj kontraŭuloj: “Ni ne timas, ni estas fortaj, ni vivas en lum-inundo!” La Malhelo estas devigata halti rande de la Urbo. Kaj kiam venos la mateno, la lumo jam atendegos orientflanke, por liberigi la Urbon.
Sed nun ankoraŭ estas nokte. Nokto glua, timiga, pseŭdogaja. Surstrate iras tiuj, kiujn ilia laboro devigas por tio. La laborantaj ĉi-tempe strebas ne pensi pri la vendoplaco. Tamen videblas, ke kaŝiĝas en ili singardemo, kiu estas la ĝemelo de senpova timo. Uniformuloj krozadas, nun estas ili eble pli multaj, ol alitempe. Sidantaj sur terasoj kaj en salonoj de restoracioj kaj kafejoj priobservas ĉiun envenanton. Sed ne videblas, kiu estas atenconto! Se ies haŭto estas nur iomete pli malhela, ol kutime en la Urbo, oni jam suspekteme rigardas lin. Kaj ĉu havas ili ian pakaĵon? En televida programo oni diris: se la vendoplacan eksplodon kulpis iu vole, do certe en dorsosako alportis la eksplodaĵon. Nun ĉiu estas suspektinda, kiu portas dorsosakon, eĉ se ĝi estas moda kaj taŭga. Sed ja ankaŭ tio nenion signifas, ĉar la atenconto povas porti la eksplodaĵon sub sia vesto, kiel la palestinanoj.
La Urbo timas kaj mallerte provas kaŝi sian timon. Pro la nokto oni eĉ ne vidas la stelojn super la Urbo.
Oni ne vidas la stelojn.