Viktor SapozhnikovNome de Sovetunio

Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov

 

La nokta skipo trinkis sian lastan teon kaj laŭkutime politikumis. Jes, kutime, sed ĉi-foje iom pli nervoze, ĉar la tago venanta estis elektotago. Por la Dumao. La Ruslanda parlamento.

La naŭ ĉeestantoj vigle agitis por dek du partioj. Natura afero post pli ol sepdek jaroj da malelektismo. Pro tio stivistino Valja deklaris, ke ŝi voĉdonos por la komunista bloko, se ŝi devigos sian edzon voĉdoni por la Virinoj de Ruslando. Demandite, kial ne inverse, Valja klarigis, ke ne estas tro granda honoro, kiam virino subtenas virinojn, sed estas pli juste kaj eĉ bele kiam la samon faras viro. Je rimarko, ke la balotiloj ne respegulas la sekson, Valja fiere certigis ĉiujn, ke ŝi persone diskonigos la noblan agon de sia edzo. Pri la diskonigo neniu dubis, ja en tiu sfero ŝi ĉampionas.

Kuplisto Vasenjka petis ĉiujn voĉdoni por la bloko 89 regionoj, sed sian filon li promesigis voĉdoni por Pomo kaj eĉ draŝi lian postaĵon, se tiu fripono ne devigos fari same sian edzinon, kiu absolute freneziĝis aŭdacinte pepi por la monarkiista partio.

La eksa partifunkciulo vigle agitis por LDPR, asertante ke ĝuste tiu partio plej similas anarkiismon, kiu estas urĝe bezonata por Ruslando de jure, ĉar de fakte la anarkio jam regas.

— Vi ne estas patriotoj! — de tempo al tempo krietis gardisto Ĵuk, pugnobatante la tablon. — Iu ajn partiaĉo jam nun estas preta tuj vendi la tutan Ruslandon al la okcidento. Kune kun nia venko super faŝismo. Stultuloj vi, kiuj voĉdonos malkiel mi, ja vi certe voĉdonos lastfoje.

— Ĉu ankaŭ Kalimaz devas voĉdoni por via ruĝfaŝista bloko? — rezonis Rozia. — Demandu lin, ĉu li jes aŭ ne volas vivi inter naciistoj?

Ĉiuj alrigardis Kalimazon, kiu, kiel ĉiam, sidis en angulo kaj trikis por si vican ŝtrumpon sen atenti la disputon. Nu, la viro ŝatas triki.

— Hej, Halimzjan! — kriis Vasjka-tondro, — nur provu diri, ke vi ne estas por Nia hejmo — Ruslando, kaj mi tuj mendos bileton por vi al via sendependa Baŝkirio.

— Mia nomo 'stas Kalimazo, ne Halimzjan, mi ne estas kazaĥo. Kaj mia lando nomiĝas Baŝkortostano, — flegme korektis Kalimaz sen ĉesi manipuli la maŝojn. — Mi voĉdonos nur por la Kongreso de l' rusaj komunumoj. La rusan lingvon mi posedas, sekve mi estas ruso.

— Sed, karulo, vi ne povas esti rusa baŝkiro.

— Mi povas. Krome, mi baldaŭ edzigos mian filon al ukrainino.

— Sed ja ne al rusino!

— Ne diferenco! Ĉefas, ke ili havos duoblan civitanecon.

— Dirlididi! — resumis la plej klera skipano, studento Venja-elektristo, — necesas voĉdoni por la bloko №37. Nombron vidu, nombron. Ĝi estas feliĉa. Se sumigi la nombron de la … bum!

La lastan sonon kaŭzis la skipa agendo lerte ĵetita de meĥanikisto Ljoĥa. Kiu jam perdis duonan salajron pro kabalaj konsiloj de elektristo Venja.

— Jen tiaspecaj ulaĉoj kulpos, se ni elektos komunistan Dumaon! — ne tre logike klarigis sian agon Ljoĥa kaj aldonis, ke la partio de bierŝatantoj estas la sola honesta partio, kiu rajtas reprezenti la popolon, kiu popolo simple formortos, se ĝi ne trinkos matenan bieron post ofta nokta vodkumado. Ĉiuj kapjese konsentis kun li, sed li ne ĉesis agiti.

— Hej, karuloj! — kriis Vasjuta-tondro, — kial do ni disputaĉas tute senprofite? Ni vetu! Ĉiuj tuj metu surtablen po kvindek mil rublojn. Post finkalkulo de la voĉoj, ĉiuj reprenos tiom da procentoj, kiom kolektis lia partio. La restaĵon ni fordrinkos proporcie. Ju pli da voĉoj, des pli da glutoj. Aŭ eĉ glasetoj. Nu, metu la monon.

— Bone, bone… mi faros la nomliston. Venku via partio, kaj ni ĉiuj pagos poste. Mi estas por Nia hejmo. Valja — por komunistoj kaj Virinoj

Li iom hezitis, sed enskribis duoblan pagon. En la fino venis mia vico. Li skribis mian nomon kaj levis la kapon mute demandante min.

— Mi entute ne voĉdonos, — mi deklaris.

Ekregis mira silento, kaj ĉiu alrigardis min, kvazaŭ mi dirus ekstreman maldecaĵon.

— En kiu senco? — embarasiĝis Vasjuta. — Ĉu vi ne plu estas civitano?

— Mi estas, sed mi ne volas voĉdoni.

— Tiaspecaj ulaĉoj kulpos, se ni elektos komunistan Dumaon! — regurdis Ljoĥa sian misan tezon.

— Havi rajton kaj ne voĉdoni, tio estas perversa, — konstatis Venja.

— Li eĉ sian propran devon emas eviti, — pikis Valja.

— Nu. Li ja ŝercas, ĉu vi ne vidas, — entrudiĝis Rozia, minacante al mi per pugneto, — ni kune voĉdonos por la Islama Renaskiĝo. Mi persone kontrolos, ke li faru tion.

Kiel fraŭlo, mi estas sub ŝia aparta kontrolo kaj prizorgo.

— Nek por islamo, nek por Adamo, — mi spitis.

— Nu, se al vi estas egale, donacu vian voĉon al Reformoj — nova kurso, ja ne malbona bloko. Eĉ mia bofrato por ĝi voĉdonos, — proponis Vasenjka.

— Ne faru stultaĵojn, — flustris Rozia al mia orelo, — voĉdonu, kaj mi aĉetos por vi boteleton kaj pretigos por vi kukumojn kun brasiko, ja vi tiel ŝatas ilin, nur voĉdonu.

— Iru for kun viaj reformoj kaj brasiko, — mi diris kaj volis klarigi la tutan stultecon de la voĉdonado, kies rezulto povus ŝanĝi nenion, sed al mi malhelpis veno de purigisto Mitriĉ kun hejtistino, konata moknome kiel Mymra. Ambaŭ etkreskaj — metro kaj duono kune kun kalkanoj, ambaŭ sigelitaj de la samo: trodrinkado. Sobra Mitriĉ estis ekstreme silentema, enpensiĝema. Ebria li iĝis skandalema, eĉ krimema pro kio li iris prizonen, kie pro maleblo drinki li kondutis diligente kaj ĝisdate liberiĝis. Lia kunulino Mymra estis enorme babilema kaj ĉiam nervoze gaja.

— Saluton, saluton! — ekmitralis Mymra eĉ sen fermi la pordon, — la homoj jam voĉdonas, multaj homoj, iras kaj venas, matene volas fari la devon por poste festi, jes ja, festi, mi jam festetis, ĉar estas froste, nur glaseton akceptis, kial do ne? Interese, ĉu mi ne rajtis glaseton, se estas festo. Mi nepre akceptos plian glaseton por voĉdoni. Voĉdoni por Sovetunio, jes ja, por Sovetunio kaj nur por Sovetunio. Mi naskiĝis en Sovetunio kaj volas morti en Sovetunio. Kial do ne? Se vi ĉiuj voĉdonos por Sovetunio, tiam ni restarigos la landon. La landon. La landegon. Por denove feliĉe vivi, feliĉe! Kial ne? Mitriĉ, Mitriĉ, — ŝi turnis sin al la vireto kiu kun trista rideto prenis balailon por iri korten eĉ sen “saluton” por la ĉeestantoj, — Mitriĉ, vi jam voĉdonis, ĉu ne? Se ne, tiam nepre voĉdonu por Sovetunio. Mi petas vin nome de Sovetunio mem.

Subite la vortlavango ĉesis. Svingis balailo, kaj ties tenilo krakis.

— Vi, hundido… — siblis Mitriĉ levante stumpon de l' tenilo por nova bato. — Nome de Sovetunio… nome de Sovetunio… hundaĉo… — li daŭre siblis penante sin forŝiri el la forta brakumo de Ljoĥa, kiu ĝustatempe kaptis lin. — Sovethundido… kiomfoje nome de… Unio… kiom! Kiomfoje mi estis kondamnita nome de Sovetunio, ĉu vi scias, hundo? — ne povante svingi la tenilon, li sukcesis piedbati la virineton, kiu forsaltis de la furiozulo kaj ree mitralis:

— Nu do ne voĉdonu, nu ne voĉdonu; vivo kata — afero privata; neniu voĉdonu por nenio; kia gravaĵo; ne volas — ne aĉetu; eĉ ne por Sovetunio, se kondamni ne plaĉas, se vi volas, mi malvoĉas, nu kio do, sed ĉu gravas?..

— Hej, Mitriĉ, nu, jam trankviliĝu! — admonis Ljoĥa. — Ĝuste tiaspecaj ulaĉoj kulpos, se ni elektos komunistan Dumaon.

Li montriĝis profeta, tiu Ljoĥa. Ni elektis komunismeman parlamenton. La veto velkis, ĉar oni nuligis nian fakon, sen elpago de salajro. Kalimaz forveturis en Kazaĥstanon, kie lia nomo prononciĝis Ĥalimzjan. Venja elektristo iĝis gardisto kaj elkalkulis, surbaze de kabalaj scioj, ke sekvontfoje necesos voĉdoni por la numero ses. Ljoĥa daŭre agitas por bierŝatantoj tute praktike: li sitele konsumas bieron. Mi fajfas kaj ĵuris al mi mem malvoĉdoni dum ankoraŭ dek du jaroj, eble pli…

La Ondo de Esperanto, 1996, №4–5 (29–30).


Indekso pri la Esperanta literaturo | Hejmo