Viktor SapozhnikovKiel nia sakstrato elektis prezidenton

Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov

 

Edzino estas edzino, kaj peto de la edzino estas ordono. Nediskutebla, nu, se oni volas vivi trankvile, ĉu ne? Mi ĉiam volas tion. Kaj volis. Ĝuste pro tio mi konsentis plenumi la peton de mia kara: viziti ĉiujn najbarojn kaj ekscii, por kiu kandidato voĉdonos ĉiu el ili. Pro mia rifuzo voĉdoni en proksima jarcento mia edzino perdis orientiĝon, kaj tial ŝi sendis min sondi la grundon.

Antaŭ ĉio mi iris trans la straton al Genka Popola Saĝo. Bona viro. Kompetenta pri ĉio, se temas pri la popola vivo. Li scias ĉiujn festojn laikajn kaj religiajn. Ankaŭ kuraci li scias. Ne nur homojn, sed eĉ bruton senvoĉan. Unuvorte — saĝulo! Al kiu mi venu, se ne al li?

Mi venis. Tie jam sidis Hismatul la Buĉisto. Li ja ne nur laboras kiel buĉisto, sed ankaŭ havas la saman kromnomon, ĉar li ege deziras buĉi almenaŭ unu komuniston. Nu, ne lokan, sed “bonan, grasan, altpostenan moskvan komuniston”, — tiel li ofte mem diras. Mi jam scias, ke li voĉdonos por Zjuganov. “Korpulentas, sed ne grasa”, — li klarigis sian pozicion.

Tie sidis ankaŭ Paŝka kun botelego da brando, kiun li mem produktis. Ĉiuj jam iomete trinkis kaj nun disputis pri diveno de la morgaŭa festotago: la Tago de l' Sendependo.

Hismatul diris, ke la Tago de l' Sendependo aperis jam delonge, kiam Ruslando sendependiĝis de la tatara-mongola jugo. Kaj nun tiu tago estas nur restarigita.

Paŝka je tio ridegis kaj diris, ke Ruslando sendependiĝis de Gorbaĉov kaj pro tio komencis festi tiun tagon. Pro tio li iros la dek-sesan de junio voĉdoni kontraŭ Gorbaĉov, ke tiu ne denove dependigu la landon kaj ne amendu la tagon ripozan.

Genka provis klarigi, ke ne eblas voĉdoni kontraŭ. Ja voĉdoni por iu sola signifas voĉdoni kontraŭ ĉiuj ceteraj. Sed Paŝka respondis, ke li fajfas pri la desupraj instrukcioj kaj li voĉdonos tiel, kiel li volas: nur kontraŭ Gorbaĉov.

Mi jam timis, ke ili demandos min pri tiu malbenita diveno, sed feliĉe aperis Paĥom Iljiĉ. Dentkuracisto kaj klerulo. Li tre longe insultis la nunan registaron, sed rapide klarigis pri la Sendependo.

Ja la veran sendependon ricevis ĉiuj sovetuniaj respublikoj. Nia lando perdis eblon sin teni aroge kaj libere en tiuj respublikoj. Sed ne eblas festi la Tagon de l' Perdo. Eĉ se temas pri perdo granda, grandega, neniu popolo pro psikaj konsideroj konsentus festi sian perdon. Do, por eviti psikan traŭmon, la nuna banditaro en Moskvo nomis la tagon Sendependa.

Vera klerulo! Ni ĉiuj trinketis por la sendependaj lambastonoj, karmemora Gorbaĉov, kaj eĉ por Ĝingiz-Ĥano ni aparte tostis. Estis tre agrable sidi kaj aŭskulti saĝajn parolojn. La Popola Saĝo bonege klarigis, ke nebaptitaj komunistoj havas nul ŝancon reveni, ĉar la Dio ne plu toleros ateismon. Sonis konvinke, sed mi ne povis kompreni, por kiu li voĉdonos. (Ne la Dio, sed Genka.)

Klakis la pordo kaj venis Sergio, profesia gipsoportanto. Li estas motosportisto kaj partoprenas en iu ajn konkuro. El ĉiu kvina konkuro li revenas kun iu rompita osto kaj pro tio ĉiam estas vundita aŭ gipsita. Ankaŭ nun li portis decan kvanton da bandaĝo, estis gaja kaj jam ebria.

— Hundaj merdokratoj! — li kriis. — Mi pro malsato fuĝis el hospitalo! Ĉu vi kredas? Pro malsato… Nur diluita kaĉo. Matene, tage kaj vespere nura kaĉo. Friponoj! Ili ĉion ŝtelis por sia elektokampanjo. Prefere revenu komunistoj. Antaŭe mi ĉiam grasiĝis en hospitalo, sed nun… mi eĉ fuĝis. Ĉu vi komprenas?

Lin ĉiuj subtenis, kaj la Popola Saĝo tuj preparis ŝmiraĵon, asertante, ke tiu ŝmiraĵo estas pli drasta ol reĝimo de Pinoĉeto. Necesas nur sufiĉege drinki por elteni la bonefikon. Ĉiuj trinkis po glaseto, ne nur Sergio, kiu pro salubra ŝmiraĵo ekhurlis kanton:

Porjeljcina reĝim' nin ĉiujn karesadis,
ŝtelista banditar' voĉdoni nin persvadis,
sed mi flikita cim'… por Vlasov mi voĉdonos.

— Por Vlasov, tiu sportisto. Li eltenos, — li ĝemis. — Ankaŭ mi eltenos, — li aldonis kun larmoplenaj okuloj, prenis botelon kaj rekte el ties gorĝo faris glutegon.

— Kio estas tiu Vlasov? — ekribelis Paŝka, kiu ne estimis sporton, — vantulo el vantuloj kaj samspeca vantulo, kia vi. Vi defendu la sendependon kaj voĉdonu kontraŭ, kontraŭ la Ĝibulo Naskmakula.

La Makulitan Ĝibulon (Gorbaĉovon) defendis Hismatul, klariginte, ke tiu ne estas grasa, sekve nebuĉenda, kaj ne necesas lin tuŝi. Aliel li mem iun tuŝos.

La mastro por estingi kverelon urĝe replenigis la glasetojn kaj proponis trinki por paco kaj konkordo, almenaŭ por ni, najbaroj. La tosto sonis ĝustatempe, ĉar venis ankoraŭ du najbaroj. Jungeedzoj: li — Saŝka-maristo, ŝi — Maŝka-plus.

— Je via sano, junuloj, — diris Paĥom Iljiĉ, ĉar Maŝka estis lia filino, kaj li timis, ke ŝi denuncos lin al la edzino.

— Jeljcin estas nia prezidento, ĉu ne? — moktonis Paŝka, — vi ja ambaŭ por li voĉos.

— Mi eble donos, sed ne voĉon, — rebatis Maŝka, — kaj ne al tiu pensiulo, mi sian havas.

— Maŝka… — Iljiĉ provis admoni ŝin, — tenu la buŝon…

— Paĉjo! Mi ne vin bezonas!

— Nu… mi… mi… perdis la ŝlosilon… de l' motorciklo. — Saŝka balbutis rigardante al mi. — Vi ja havas samspecan motorciklon… eble vi havas rezervan ŝlosilon… eble taŭgos.

— Ŝlosilon? — mi miregis, — kiel oni povas ĝin perdi? Ja ĝi estas sufiĉe… fiksita… en la kontaktilo…

— Ni, oĉjo Vasja, — interrompis lin Maŝka, — nu, ni trafikis ĝin.

— Ĉu trafikis? — mi ne povis konekti la sencon.

— Nu, forfikis, se vi preferas, — ekridis Maŝka kune kun ĉiuj. Ŝi sendube havas la honton, sed ĝi estas iel malsimila al la kutima honto.

— Bona afero! — komentis Paŝka, — iu ajn prezidento bezonas kreskon de la loĝantaro. Eĉ Gorbaĉov. Sed mi kontraŭ. Vivu la tago de Sendependo!

Nu, sendependo estas sendependo, sed edzinoj estas edzinoj. Ĉu koincide, ĉu interkonsente, sed ili venis ĉiuj samtempe por dependigi nin, virojn. El ĉiuj edzinoj nur la mia faris redependon sen mencio pri la vivo perdita, pri plena senrespondeco de la vira gento kaj similaj kortuŝaj vortoj. Ja mi estis plenumanta ŝian komision. Esploris politikan situacion. Saŝka kaj Maŝka iris kun mi ĝis la garaĝo, kie mi trovis rezervan ŝlosilon kaj donis ĝin al ili kondiĉe, ke ili aĉetu por mi dudeklitrujon da benzino.

Nokte mi sonĝis kamaradon Gorbaĉov, kiu el graso de komunistoj fabrikis kandelojn. Multajn kandelojn. Sportisto Vlasov, jam prezidento, enkondomigis ĉiujn kandelojn ke la ontaj infanoj ne havu aidoson. La popolo sendepende trinkis deluitan kaĉon el gipso. Ŝtelista banditar' redonis ĉiujn voĉdonojn al la voĉdonintoj kun persista peto porti ilin al Jeljcin, kiu iĝis la hospitalestro. La Popola Saĝo rabate vendis benzinon al Zjuganov, por ke tiu forveturu el Moskvo, ĉar Hismatul ne lin volas buĉi, sed min, kiu ne volas voĉdoni ĝenerale. Li jam kaptis miajn harojn kaj tiris la kapon al la spino. Mi kriis kaj vekiĝis.

Estis la edzino kun tranĉilo. Pro la tranĉilo mi denove kriis kaj promesis voĉdoni eĉ kvinfoje, se necese. Nur post la tria ripeto mi komprenis, ke la edzino preparas salaton, kaj urĝe bezonas majonezon, kiun mi devas aĉeti laŭeble plej rapide. Nu, edzino estas edzino, eĉ se la kapo estas krevonta. Mi obeis, trinkis akvon kaj vestis min. Sur la korto, apud la garaĝa pordeto staris vazo kun benzino. La gejunuloj ne forgesis… Verŝante benzinon mi eksentis naŭzon pro fiodoro. Kutime ĝi odoris normale.

La motoro ekmurmuris, petante gason. Mi ŝaltis rapidilon kaj ekveturis. Subite la motoro ternis, eligis densan fumon, refoje ternis kaj silentiĝis. Mi kelkfoje premis la piedan startigilon. Post ĉiu pumpo la motoro nur fumis kaj ternis, kaj la pumpo dolorige eĥis en mia kapo. Mi forŝraŭbis la sparkilon. Dum mi faris tion mia dekstra najbaro elrampis el sub sia aŭto Ĵiguli kaj venis al mi kun vortoj:

— Nu jen, ankoraŭ unu viktimo de reformoj.

— En kiu senco, Leonid? — mi demandis la plej grandan reakciulon de nia sakstrato, — ĉu denove prezaltiĝo?

— Nu jes, sed temas pri benzino, diluita benzino. Jen vidu! — Li montris al du motorcikloj kun kromĉaroj.

Fedjka-bovo per sia peza motorciklo Ural provis tirfunkciigi malpli pezan motorciklon de Larion. Kutima bildo. La eksa ministo Larion havas tri malnovajn motorciklojn. Du riparatas kaj unu uzatas. Aŭ inverse. Kaj post riparo ĉiam iu tiraĉas lian motorciklon por funkciigi ĝin.

— Jam la tutan horon ili gladas la vojon. Senefike. Ĉar aperis tute nova artiklo de benzino. Numero okdek. Tiel nomiĝas, sed ĝi estas diluita, — gurdis Leonid.

La motorcikla tendeno atingis nin kaj haltis.

— Ĉu ankaŭ via ĉaraĉo ne funkcias? — demandis Fedjka. — Kroĉu ankaŭ la vian.

— Jen halanĝo, — mi indigniĝis. — Kiu tiros min de l' magazeno?

Eksonis du infanaj voĉoj. Aperis Nastja en infana pedalaŭto. Papagante plenkreskulojn ŝi tiris post si triradan ciklon kun rajdanto Vovĉik la Skribisto. Apenaŭ lerninte la abocon, li uzis ĝin ĉie. Nastja parkis la aŭteton inter du motorcikloj kaj forkuris por bombono.

Gorĝe de l' sakstrateto aperis Timigilo: tire-puŝa veturilo simila samtempe kamionon, submarinon kaj traktoron. La ĉefverko de nia mekaniklertulo Ivan Petroviĉ Ĵuk. La veturilo estis laŭkutime superŝarĝita per freŝfalĉita herbo por kunikloj de Ivan Petroviĉ. Li mem, vigla kaj kolera, duone elŝoviĝis el la kajuto kaj kriis:

— Kastritoj! Friponaro! Pagon postulas! Ili pro herbo postulas pagon! Ili mem vendas, sed mi pagu.

Li bremsis apud ni kaj rakontis, ke estraro de la flughaveno, kie li ĉiam falĉas la herbon, postulis de li pagi la herbon.

— Ili pagopostulas, sed mem agitas por demokrata Jeljcin. Jen, mi ĉiujn afiŝojn forŝiris, — li svingis dikan stokon da afiŝoj kun portreto de la aktuala prezidento. — Nu, por tiu vendokrato mi ne voĉdonos. Li jam sufiĉe vendis al la okcidento. Ankaŭ la herbon li vendos!

“Jeljcin — vendokrato”, — Vovĉik kretis sur asfalto.

— Kion vi volas, Petroviĉ? La libera merkato. Ĉiu ŝtelas kaj vendas tion, kion oni povas, — diris Leonid, — vidu, la viroj ne povas veturi, ĉar iu ŝtelis bonan benzinon kaj subŝovis la aĉan.

— Ĝuste, ĝuste, — subtenis lin alveninta Sergio, — la kaĉo estis diluita, benzino kaj eĉ la elektrokurento.

— Ne blagu, — dubis Larion.

— Iru kaj vidu. Mi nun ŝargas la akumulilon. La indikilo montras, ke nek voltoj, nek amperoj sufiĉas, sed la elektrokalkulilo funkcias perfekte…

— La ŝunton riparu, — kriis de sia domo Paĥom Iljiĉ, kiu lavis sian aŭton kaj ĉion aŭdis. — Kaj elektu Zjuganov-on. Li tion ĉesigos.

— Merdo! Merdo kaj degenerulo estas via Zjuganov, — sin ĵetis al disputo mia liva najbaro, furioza reformisto Stepan. Antaŭ du jaroj li aĉetis kamionon kaj prave timis revenon de l' komunistoj.

“Zjuganov — merdo kaj de generalo”, — Vovĉik adaptis la nekonatan vorton.

— Merdo aŭ ne, sed ne indas tiel rabi la popolon. La popolo mizeriĝas, ĉu vi ne vidas? — obĵetis Fedjka.

— Speciale vi kaj via filo. Ankaŭ li aĉetis kamionon. Ĉu vi ne timas la konfiskon.

El la dua korto de l' sakstrato aperis aŭto Moskviĉ-412 kun ŝarĝkajuto, stirate de Boris Nikolajeviĉ, nia “nova ruso”, mastro de privata vendejo. Komence li turnis la aŭton al la eliro, sed poste bremsis kaj kankre atingis nian politikan kunvenon.

— Nu, plendu, fratoj, plendu, — li diris elirinte, — nur pli rapide, ĉar mi ne povas helpi, — li ridis pro la eblo uzi gejunulan slangon, — pri kio temas?

— A… a… a… pri ĉio kune, — mansvingis Paĥom, — kutima babilado. Jen, li ĉiujn kolektis, — li montris min.

— Mi? Kolektis? — mi miris, — mi neniun kolektis, mi nur volas aĉeti majonezon.

— Al mi ŝajnas, ke vi ne nur majonezon bezonas, — diris la samnomulo de la prezidento malfermante la ŝarĝkajuton. — Jen, kaptu, — li diris ĵetinte vazeton da biero. Poste majonezon.

Dezirantoj bierumi ne pokis. Preskaŭ ĉiuj aĉetis, krom Paŝka, kiu kuris hejmen kaj revenis kun sia propra brando.

La etoso malstreĉiĝis. La viroj ĝuis bieron, ĉieĉeestaj infanoj rapidis seli ne tro zorgatan “ĉevalaron”, akumulitan tiel strange. Aperis virinoj. Iuj denove aĉetis bieron, aliaj kromgustigis ĝin per brando de Paŝka, iuj alportis cepojn, iu panon, iu kuiritan ovon. Ja la tago estis festa.

— Tamen kion vi faros, Boris Nikolajeviĉ, — ne eltenis Stepan, — se la komioj revenos?

— Nenion, — respondis tiu, — komunistoj sidis, sidas kaj sidos sur nia kolo. Por mi ne gravas, kiu nome suĉas mian sangon. Ankaŭ la vian.

— Ĉu ankaŭ Fjodorov? — iu demandis.

— Ankaŭ li.

— Nu, ne, li estas saĝulo, — rezolutis la edzino de Stepan, — klopodas por la popolo. Lanĉas popolajn entreprenojn.

— Aha… penetroprenoj, — rikanis Hismatul, — la popolan monujon li certe penetros. Aŭ inter viajn sidvangojn. Eĉ sen sapo. Bona penetristo.

“Fjodorov — penis tri sto”, kun granda malcerteco registris Vovĉik.

— Kial vi nur pri kadukuloj babilaĉas? Ĉu ne estas junuloj? — ne eltenis mia edzino. — Javlinskij, ekzemple.

— Nu, ne moku min, — voĉis la Popola Saĝo, — li estas rapidulo. Refari ĉion dum 500 tagoj… Neserioze. Tiu kvincentulo.

“Javlinskij — kvint sentulo”, — Vovĉik registris plian kandidaton.

— Vovĉik, skribu ne “sentulo”, sed “seksulo”, — Sergio sufloris.

— Mi al vi montros “seksulon”! Vi la vian rompos, — kriis la patrino de l' knabo.

— Nu jen, jen, — nervoziĝis Leonid, — vidu! Eĉ edukado estas diluita per maldeco kaj senhonto, ĉu ne! Mi… mi vin ĉiujn reformistojn trenos post mia aŭto. Ĝisreformiĝis! Kanajlaro!

— Ĉu mi kanajlaro? Min vi trenos? — neatendite flamiĝis Fedja, — vi eĉ mian motorciklon ne tiros post via bankuvo sur radoj.

— Ĉu ne tiros? — batalpretiĝis Leonid, — ne nur vin, sed ankaŭ tiujn senhontajn bubaĉojn.

La senhontaj bubaĉoj montriĝis Saŝka kaj Maŝka, kiuj permane puŝadis motorciklon. Evidente, pro la nova perdo de ŝlosilo sammaniere, se juĝi laŭ iliaj lacaj, sed feliĉaj vizaĝoj kaj ĉifonetitaj vestoj. Sciiĝinte pri la afero, Maŝka, eĉ sen peti permeson, fortiris la ŝlosilon de mia motorciklo.

— Ne estu knabaĉoj, — ekadmonis la Popola Saĝo.

— Boris Nikolajeviĉ, trankviligu ilin, — kripetis kelkaj virinoj.

— Kial do? — flegmis Boris, — ili konkuru, mi eĉ premion disponigos. Li montris al ĉiuj unulitran botelegon da brando.

Tuj aperis plektita ŝnurego. La infanaro estis forbalaita kaj blokita apud domo garde de virinoj. Liberiĝis mezo de l' vojo, kaj du motorcikloj estis ligitaj al unu aŭto.

— Tri, du, unu! — kriis Ĵuk kaj svingis tukon. Ekhurlis motoroj, eligante fumon. Preskaŭ tuj ankaŭ la radoj komencis fumi. Ĉiuj veturiloj hurlis kaj joris sur la sama loko.

— Remio! — kriis Boris kaj signis finon. Li mem malfermis la botelon kaj verŝis al ĉiuj dezirantoj. La viroj preskaŭ trankviliĝis kaj reciprokis la rigardojn ne plu batalemajn. Sed Maŝka stariĝis sur la motorciklon kaj kriis al Leonid:

— Hej, ci! Tirulo. Ci eĉ mian pantalonon suben ne fintiros.

— La dua provo! — flamiĝis Leonid kaj decideme enaŭtiĝis, ruĝa pro kolero kaj brando.

Same procedis liaj rivaloj. Subite Simon kaptis sian motorciklon kaj permane puŝis ĝin direkte al Leonida aŭto. Bofilo de Larion, malgraŭ ke li nur gastis, faris la samon.

Stepan la reformisto paliĝis kaj rezolute paŝis al sia garaĝo. Krom kamiono li havis malnovan aŭton Pobeda.

Eksilentis eĉ infanoj, ĉar ankaŭ ili nun komprenis, ke temas pri io pli grava ol simpla ludo. La novvenintoj mute jungis siajn motorojn kaj sidis en atento. Ĉio estis jam preta, sed neniu kuraĝis signi la starton.

— Hej, vi, viroj ne finfaritaj, — diris Maŝka. Ŝi prenis la malplenan botelon kaj levis ĝin super la kapon. — Unu, du, tri!

Ŝprucis frakasita vitro. Ekhurlis jam ses motoroj. La ŝnurego minace ekgrincis kaj ĉiuj deiris. La reformista partio iomete superis la komunistan. Sed ve! La ŝnuro ne eltenis. La reformista tendemo el Uralo kaj Pobeda samtempe bremsis. Sed la apuda motorciklo obuse saltis oblikve dekstren. Transsaltis la apudvojan kavon, frakasis baron de gazeno kaj haltis meze de florbedo. La rajdanto pro inercio estis ĵetita alten. Pendis tie dum momento antaŭ plumpi sur alian bedon, sterkan.

La komunista aŭto joris kaj, tirita de motorcikloj, renversiĝis. Pro abrupta halto unu el la rajdantoj estis forĵetita en apudvojan kavon, feliĉe senakvan sed sufiĉe humidan por sentraŭme akcepti la fluganton.

— Uff… — ĉiuj elspiris kun granda faciliĝo, vidinte ke ĉiuj tri bubaĉoj daŭre baraktas, sed ne kuŝas senmovaj.

Iom-post-iom ĉio revigliĝis. La infanoj ekludis. La virinoj ekbabilis. La viroj ekfumis. La prezidenta samnomulo daŭre negocis. Li jen vendis, jen donacis bieron aŭ glaseton da vodko. Ĉiuj babilis pri ĉiutagaj zorgoj aŭ simple klaĉis. Neniu eĉ pepis pri la kandidatoj. Eĉ ne Vovĉik, kiu tamen daŭrigis sian skribadon:

“Viroj — ne finvoritaj”

Nenio rompis la pacan idilion. Eĉ ne veninta polica aŭto. En la elirinta polica oficiro mi rekonis samklasanon. Estis Jurka kiu ĝisludis. Nu, en lernejaj amatoraj teatraĵoj li ĉiam ludis rolon de germana policano. Kaj jen, li ĝisludis, fariĝis policano.

Li penadis kompreni, kion faras stratmeze renversita aŭto. Leonid, demandita pri tio, estis certiganta lin, ke li, Leonid, speciale metis ĝin tien kaj tiel, ĉar li ege volas lavi la subon de l' aŭto. Malgraŭ lia konvinka tono la oficiro ne kredis kaj postulis dokumentojn.

La alia policano skuis finebrian Simon-on, kiu trankvile dormis en la ombro de l' aŭto. Vekite, li longe gapis la policanon kaj poste demandis:

— Kion vi, karulo, faras ĉi tie?

— Mi? — miregis la policano, — estas mi kiu demandas. Kion vi faras?

— Elekt… as prsii… pi… — respondis Simon, perdinte intereson pri la policano.

— Kion? Kion vi ĉi tie elektas? — la intereso de l' policano, male, kreskis. Li denove skuis la viron.

— Pissi… dissi…

— Dissidenton?

— Ne… Pissi… denton… la viron, kiu povas stare pis… si… Por gviidi nin… nu estron… — La viro diris el lastaj fortoj kaj lasis la kapon fali.

— Forsendu vian taĉmenton, — mi diris al Jurka, kiu rimarkis min, — kaj venu kun mi, mi vin regalos.

— Mi ja deĵoras, — grumblis Jurka.

— Nu jes, deĵoras, kaj ankoraŭ dum dek minutoj vi deĵoros. Mi ja scias vian horaron.

Repaŝinte al la provizora vendejo de Boris, mi kurte klarigis ĉion al Jurka.

— Idiotoj, — li verdiktis.

— Jes, sed ankaŭ vi voĉdonos dimanĉe, ĉu ne? Por kiu?

— Por Lebedj.

— Lebedj? Ĉu vi kredas, ke li povos venki?

— Ne. Sed damne, li estas la sola inda homo. Vera najlo. Nefleksebla.

“Lebedj — ajlo neflikebla”.

— Hej, knabo! Najlo. Najlo, ne ajlo. — Jurka kaŭris apud la knabeto kaj korektis la ajlon je najlo, ne atentinte la eraron en la dua vorto.

La lasta vorto, kiu atingis mian konscion estis la nomo Ĵirinovskij. Post ĝi min atakis terura vertiĝo, el kiu soris bildoj de l' pasinta tago.

Kaj ĝuste Ĵirinovskij estis la unua, kiu aperis antaŭ mi viva kaj gaja. Li staris meze de la lando kun levita brako, en kiu li tenis dukapan blankan birdon. Ambaŭ femuroj de tiu simbolo estis razitaj kaj sur ili videblis sigelo “kruroj de Bush”. “Usonanoj subŝovis”, — li klarigis al mi kaj kriis: “Hej, karuloj, pli rapide!”

Mi ekvidis la “ruĝan zonon” de mia lando. Fore okcidente jeljcinistoj kroĉis sin al tiu zono. Multaj sidis en seĝoj, videble ministraj. Fore oriente la samon faris zjuganistoj. Alte ŝvebis Lebedj, kiu voĉis desupre: “Mi fajfas pri via tirludo! Mi estas alia birdo. Malfabla”. — “Hu… u… nubmienulo, — grumblis Ĵirinovskij. — Vi certe estas malafabla”. Tuj aperis Vovĉjo sur aviadilo kaj ŝprucante majonezon skribis surĉiele: “Lebedj — nimbmaniulo”.

La ĥimera aglo ki-ki-kriis, ternis kaj la konkurso startis. La ruĝa zono streĉiĝis. “Mankas elektontaro”, — konstatis la birdo kaj elsubvostigis kvincent pomojn kun portreto de Javlinskij sur ĉiu el ili. La ruĝa zono knaris kaj krakis minace. El sub la kalkanoj de zjuganistoj ŝprucis sparkoj. Jeljcinistoj glitis sur propra ŝvito. Bravaj fjodorovistoj per la dentoj ŝiris striojn de la ruĝa zono por bandaĝi totale popolajn entreprenojn por popola progreso kaj evoluigo de salajro surbaze de popolkapitalismo pro digna konsumado de varoj popolaj.

Plian streĉon de la ruĝa zono ne eltenis la grundo mem. Jen kaj jen aperis fendoj. El la fendoj ŝprucis steletoj de prauloj. Iuj kriis “Vivu Petro la Granda!” kaj forkuris okcidenten. La aliaj viciĝis kaj mute atendis ordonon de Hismatul, kiu per tremanta voĉo deklaris, ke ili ja ankoraŭ ne estas sufiĉe grasaj.

Laŭ la zono mem promenadis Gorbaĉov, de tempo al tempo kaŭrante por desegni kvadraton kun serpilo kaj martelo. Ebria Paŝka vane provis enmanigi al si la pentritan martelon, li nur vundis la fingrojn per tranĉrando de l' serpilo.

Zjugana diktatur' nin ĉiujn prisorĉadis,
ŝtelista banditar'; forkuris el la land',
sed mi, flikita cim'…

kune kantis Sergio-gipsoportanto kaj sinjoro Bryncalov, sidante kontraŭ Tulejev, kiu patose oratoris: “Ni havas nian propran, unikan vojon al la vizio de l' komunismo, kiu nun vagadas en Azio kaj loĝas en Kamboĝo. Ĝi estas Pol Pot. Konsentu, aliel vi estos reprezaliitaj. Eĉ kelkfoje”.

“Bim! Bom! Bim!” — la rando de l' ruĝa zono ne eltenis, kaj iom da jeljcinistoj kugle forkuris Eŭropen. Kvar el ili frakasis rondan tablon en la Eŭropa konsilio kaj estis tuj arestitaj kiel teroristoj. Du koliziis kun NATO kaj tuj trafis al la bankeda tablo, kiel vivaj atestoj pri minaco de la voĉdononta Ruslando.

“Bom!” — ne eltenis ankaŭ la dua rando de l' zono kaj triono de la Granda Ĉina Muro jam polviĝinte ŝutiĝis sur Japanion, provokinte ties parlamenton urĝe diskuti la “sudan teritorion”, ĉar “la nordan ili ne plu bezonas”, — klarigis Genka Popola Saĝo al la dukapa birdo kaj perforte drinkigis ĝin.

— Hej, ŝtipulo! Savu la mondon! — kriis unu kapo.

— Mem ŝtipulo! — diris la alia. — Lasu la mondon! — ĝi bekis la unuan.

— Savu! — la unua rebekis la baton.

“Lasu min en trankvilo,” — mi aŭdis la propran voĉon.

— Dio gardu min sendi vin ankoraŭ foje, — grumblis la edzino puŝante min al muro. — Ebriulo, lasu min kuŝiĝi. Ĉu vi eksciis, por kiu voĉdoni?

— Savu vin Dio voĉdoni entute. Kaj ne beku min…

— Kaj vi ne bleku…

La Ondo de Esperanto, 1996, №3 (28).


Indekso pri la Esperanta literaturo | Hejmo