— Ci, hundido! Iru for! Tuj iru for! Vi difektas la bedon, azeno!
La voĉon de virino superis infana ploro.
Jam la trian monaton, ekde la printempo, dum ĉiuj ripoztagoj ripetiĝis la sama spektaklo: eta knabo Andreo, havanta aĝon inter kvin kaj sep jaroj, venis legomĝardenon por helpi sian patrinon. Laboreti inter la plantaĵoj li alkutimiĝis pasintsomere. Tiam ankoraŭ estis viva la avino, pensiulino, kiu aĉetis la somerdometon kaj parcelon ĝuste por pasigi la tempon kun sia nepo. Por alkutimigi lin al laboro kaj por eduki lin ame, pacience, senkoste.
La tutan vivon ŝi laboris kiel instruistino kaj loĝis en granda urbo. Pri terkulturado ŝi havis svagan imagon, sed aĉetinte la terpecon ŝi kuraĝe komencis studi la novan fakon kaj samtempe ŝi studigis Andreon.
Ekde la frua mateno ili ambaŭ aperadis en la ĝardeno por fosi, semi, akvumi, sarki, refosi, resemi, ĉar — pro manko de sperto — ili ne ĉiam kaj ne ĉion faris korekte. Sed ili havis paciencon kaj amon reciprokajn.
La avino neniam koleriĝis. Eĉ se Andreo sarkis ne lolojn, aŭ ludante militiron rompis jen brasikon, jen tomaton, ŝi nur admonis, klarigis kaj petis. Krome la knabo estis nek aparte spitema, nek petolema. Pro sia aĝo li ne povis esti laboriva, sed ankaŭ la avino laciĝis tre rapide. Tiam ili ambaŭ sidiĝis sub ĉerizujo, kaj la avino rakontis aŭ legis fabelojn. Ofte ili eĉ dormis tie. Do, ili vivis harmonie, eĉ bukolike…
Sed la avino mortis. Ŝia filino, la patrino de Andreo, apenaŭ povis kaŝi sian malŝaton al la terkulturado kaj al sia propra filo. Ŝi naskis lin kontraŭ sia deziro, cedinte al peto de sia patrino kaj timante abortigon.
Ekde la mezlernejo ŝi aktivis en la sfero socia. Ĉiam ion gvidis, organizis, propagandis, batalis por kaj kontraŭ. Ano de komsomolo, ŝi nature iĝis ano de l' kompartio. La kariero iris glate, kaj eĉ la amo estis kadre de l' partio: li estis simila funkciulo en instituto.
Sed venis nigraj jaroj. Ŝi kaj la edzo trovis sin ekster la devo, sed kun infano. Li ne eltenis fiaskon kaj komencis multe drinki. Ili divorcis. Ŝi revenis al la patrino, komisiis al ŝi sian filon, trovis enuigan laboron kaj drivis de tago al tago, iĝante ĉiam pli kaj pli mishumora, kverelema, nervozema.
Ŝi neniam parolis kviete kun la filo. Neniam nomis lin karese aŭ familiare. Ĉiam preskaŭ oficiale kaj seke — Andreo. Ofte, tre ofte — parazito, hundido, aĉulo…
La knabo ne povis kompreni tion. Li ne povis tion kredi. Li ne akceptis tiaĵon. Li ŝajnis esti surda kaj perdinta memoron, ĉar ree kaj ree li turnis sin al la patrino kun rideto, sincero kaj gajo.
La tutan someron, dum tri tagoj semajne, aŭdiĝis senĉesa krio: "Iru for, aĉulo! Lasu min, parazito! Lasu min trankvila! Sidu en via sablo kaj ludu, ne malhelpu min!"
Kaj la knabo sidis sur sabloamaso, trista kaj perdita. Li ne ludis. Li provis kompreni ion, kio estis super lia kompreno. Iam li ploris, sed ne laŭte, ĉar plori estis malpermesite.
Iam-tiam venis gastoj. Plejparte viroj. Ĉiam malsamaj. Komence Andreo provis amikiĝi kun ili, sed ili ne volis, kaj se volis — faris tion nenature. Krom tio apero de viro signifis por li surplankan dormadon en malgranda antaŭĉambro. La patrino ne enlasis lin en la dometon.
Estis iom pli bone, kiam gastis amikinoj de la patrino, sed tiam la patrino drinkis kaj ebriiĝinte ploris kaj lamentis pri io nekomprenebla por li.
Fojfoje, la patrino drinkis sola, iĝis silentema kaj lasis Andreon fari ion ajn, sed tiam li restis malsata. Aldone al tio, ŝi nokte vekiĝis kaj kriis, dezirante, ke ĉiuj mortaĉu, pereu kaj forbrulu.
Venis aŭtuno. La rikolto, kreskinta sen amo kaj kompreno, estis magra. Kaj eĉ tioman rikolton ŝi ne povis konservi aŭ rezervi. Nenio estis preta por tio. Senhelpa kaj kolera la virino staris meze de la legomĝardeno preta ekplori aŭ eksplodigi siajn amaron, malkontenton, malsukceson… Kaj ĝuste en tiu momento en la ĝardenon enkuris Andreo.
— Panjo! — li kriis. — Mi volas pluki la pizojn por manĝi ilin hejme, en la urbo!
— Iru for, porko! — siblis la kolera virino kaj batis la knabon. Andreo falis, sed ne ekploris, li nur mute, per larĝe malfermitaj okuloj rigardis sian panjon.
Ankaŭ la virino stuporiĝis. Jes, ŝi ĉiam kriis kaj minacis, sed nur unuafoje batis lin. Neniam Andreo spitis ĝis plenumo de minacoj. La unua bato videble impresis ŝin. Ŝi kaŭris, kliniĝis al la knabo kaj balbutis ne sen pentaj notoj.
— Kial? Kial vi ĉiam alkroĉiĝas al mi?..
— Ĉar mi amas vin, panjo… — diris la knabo per tiu tono, per kiu oni parolas pri evidentaj aferoj.
— Vi… — la virino komencis, — vi… — Ŝiaj lipoj ektremis, la vizaĝo tordiĝis, per unu mano ŝi faris malcertajn movojn. Dum kelkaj momentoj ŝi skuis la kapon, penante bridi la larmojn. Sed ŝi ne sukcesis. Plorsingultoj skuis ŝin. La timigita knabo provis rampe malproksimiĝi, sed la patrino kaptis lin kaj tiris lin al si.
La lastan karotan bedon ili rikoltis kune.
La Ondo de Esperanto, 1996, №2 (27).