Parolu kun iu dano pri elstaraĵoj de alilandaj eminentuloj, kaj, kredeble, post nelonge li diros al vi, ke en Danlando ja regas la regularo de Jante kaj ke ili devas – ĉu vole aŭ nevole – “obei” al ĝi. Do ni preparu nin al la ĉi-jara kongreslanda mensostato.
Aliflanke ne ĉiu nekonformulo aŭtomate estas genio: memtakso kiel bela cigno foje, eble eĉ ofte, malkongruas kun la percepto de aliaj, ĉu malbelaj anasoj aŭ ne. Ekzemple, mi vidis en Danlando, ni diru, kontroversan sporttrejnistinon kun la slogano Fek' al Jante-regularo sur la T-ĉemizo; ŝi komprenis sin mem genia kaj miskomprenita de la plejmulto – la plejmulto tamen opiniis, ke ŝi estas kapabla trejnistino kaj ke ŝi kondutas nekredeble vulgare. Sakri kaj kriaĉi pri la opinioj de la aliaj anasoj ne estas sufiĉa kriterio por genieco.
Alia ekzemplo estas financisto, kiu ne nur ĵonglis kun la mono de investantoj, sed ankaŭ havis evidente malmulte da respekto por ekzistanta leĝo, tial li ŝtelakiris la monon de stultaj anasoj – alivorte: krimulo en vestokompleto. Ankaŭ li referencis al la dekalogo de Jante por pravigi siajn transakciojn. Ĉu li prave referencis al la dekalogo, aŭ ĉu li ne kapablis trovi alian senkulpiĝon por siaj “nekonvenciaj metodoj”?
Danlando estas malgranda lando (iu diris: ridinde malgranda) kaj relative homogena kulture. Tiusence Danlando povus simili al la parodio de anasejo. Sed ĉu tio estas malbona kvalito? Ĉu interkonsento en la socio povas esti pozitiva eco? Ĉu interkonsento en la socio povas esti alia vorto por solidareco?
Jam en la komenco de la 19a jarcento la dana poeto kaj politikisto N.F.S. Grundtvig (1783–1872) priskribis tiun idealon – socion, en kiu malmultaj havas tro kaj pli malmultaj maltro. Por akiri tian socion en paca maniero nepre bezonatas iu interkonsento en la socio. Tio estas la vojo de “aurea mediocritas”, la ora moderemo.
Moderemo ne estas amiko de ekstremoj, sed ĝi ankaŭ povas konduki al maleminenteco. Tial vi probable spertos en Danlando la senton, ke iu elstara estas deklarata kiel “sufiĉe bona” – oni ne fanfaronu. Tio estas finfine ankaŭ la paradizo por tiuj, kiuj nur liveras tion, kio estas ne pli ol “sufiĉe bona”.
Iu dana sociologo diris: “Ni ne emas admiri. Kaj tiu eco estas bona rimedo kontraŭ la kulto de personoj”. Tial danoj volonte serĉas kompromison; evitas ekstremismon. La dekalogo de Jante priskribas homogenan socion, kiu klopodas inkluzivi. Ĉio ŝanĝiĝas – ankaŭ socioj. Nuntempe ankaŭ la dana socio fragmentiĝas kaj disfalas je pluraj paralelaj kulturoj kaj subsocioj; la ĝenerala konsento pri tio, kio estas bona aŭ malbona, estas malaperanta. Ĉu tio estas malbona, aŭ ne?
Decidu laŭ via propra vidpunkto. Unu konsekvenco de la malapero de la socia interkonsento kaj solidareco estas, ke, se okazus nova okupacio, certe ne reokazus nova septembro 1943 – tiam danoj kvazaŭ komune savis la judan loĝantaron kontraŭ la persekuto de la nazioj. Tamen eble solidareco kaj malorgojlemo ne estas tiom malbonaj en bona modera socio – se ĝi ne sufokiĝas pro memkontento.
Wolfgang Kirschstein
La Ondo de Esperanto. 2011, №3 (197).