La Milana ediktoSkizo de Sergio PokrovskijKiam kristanismo venkis en Romio? Unu el la popularaj respondoj datas tiun venkon per la Milana edikto de la jaro 313ª. Ni do marku la 1700-an datrevenon de tiu evento, fama en la historio de Kristanujo, per vica artikolo jubilea. En mia prezento mi ofte sekvos du tiutempajn kristanajn aŭtorojn, la latinulon Laktancio (Lactantius, klasikulo de la latina prozo kaj patro de la okcidenta eklezio) kaj la grekon Eŭzebio Pamfilo (Εὐσέβιος ὁ Παμφíλου, episkopo de Cezareo kaj ariano). Ilia naiva partieco naskas vervon, kiu pli bone esprimas la etoson de la epoko ol la prezentoj pli objektivaj. 1. Pri la pereo de l' persekutantojLa erao de DioklecianoĈe la sojlo de la tria jarmilo mi jam rakontis1 pri la apero de tiu granda figuro, malfermanta la periodon nomatan La malfrua antikveco.
Romio restis unu imperio, kvankam la ĉefaŭgusto Diokleciano kaj Galerio sin okupis precipe pri ties parto orienta; dum Maksimiano kaj Konstancio, pri la parto okcidenta. Diokleciano finis la krizon de la 3ª jc, kiam dum 55 jaroj (235–284) en Romio aperis 20–25 «soldataj imperiestroj». Li regis 20 jarojn, post kio li libervole abdikis. La longa pacperiodo ebligis al la regantoj atenti malpli urĝajn zorgojn, inter kiuj estis la aferoj religiaj. Tiel je 297-03-31 aperis tre feroca edikto kontraŭ la maniĥeanoj. La kristanoj tamen ankoraŭ plurajn jarojn plu ĝuis la pacon, kiu daŭris ekde la jaro 260ª, kiam imperiestro Galieno ĉesigis la antaŭan persekuton. La Granda PersekutoAŭguradoRakontas Laktancio (Pri la mortoj de l' persekutantoj, ĉap. 10ª):
La hezitoj de DioklecianoLa vintron de la jaroj 302ª/303ª Diokleciano pasigis en Nikomedio, «kien baldaŭ venis cezaro (Galerio) Maksimiano por eksciti la koleron de la maljunulo kontraŭ la kristanoj, kies persekutoj jam komenciĝis»:
La ediktoj kontraŭ la kristanojTiel je 303-02-24 aperis la unua edikto kontraŭ la kristanoj. Ĝin sekvis du pluaj, pli severaj. Ĉi tie mankas loko por esplori, ĉu la persekuto efektive estis «la plej feroca kaj la plej sanga» en la ĝistiama historio de kristanismo (multaj historiistoj vidas en tio retorikan hiperbolon). Tamen certa estas alia fakto, pri kiu atestas kaj la fontoj, kaj la posta evoluo de la eventoj: la nombro de apostatoj estis grandega. Apostatis eĉ episkopoj, inter ili, «laŭ asertoj de la malamikoj de la Eklezio», s-ta Marceleno la episkopo de Romo. La persekuto do reale impresis la socion. La rakonto de Eŭzebio atestas, ke granda parto de la socio ne aprobis tiujn persekutojn. Multaj funkciuloj ĝin sabotadis. Kristanismo jam estis konata dum 250 jaroj; dum tiu tempo ĝi mildiĝis, perdis la radikalajn trajtojn de sia frua periodo, iĝis socie akceptebla kaj akceptata. GalerioPost la abdiko de Diokleciano kaj la morto de Konstancio Ĥloro (306) Galerio, kiun la ekleziaj verkistoj prezentas kiel la instiganton de la persekuto, iĝis ĉefaŭgusto. En la jaro 310ª, dum sia restado en Serdiko (la nuna Sofio) Galerio grave malsaniĝis. Eŭzebio kaj precipe Laktancio longe kaj senkompate priskribas la detalojn de lia malsano; mi ŝparos al la leganto tiun edifan abomenaĵon, tiom pli ke ĝi estas ĉerpita el la biblia priskribo de la malsano kaj morto de Antioĥo (2Mak 9:5–10). Galerio suferis kaj baldaŭ mortis pro kancero. La toleredikto de GalerioSkribas Eŭzebio (Eklezia historio 8:17; aŭ Laktancio, Mortoj, 34):
Laktancio tamen restas senkompata kiel Biblio:
Ĉi tiun «Serdikan» (t.e. Sofian) toleredikton oni publikigis en Nikomedio je 311-04-30. Atentindas ke en ĝia enkonduko mankas forme devata mencio de Maksimeno Daja la cezaro de la Oriento; sendube ĝi estis tie, sed ĝin forcenzuris la piaj aŭtoroj. Forcenzuris tial, ke Daja tre malvolonte akceptis la edikton, kaj baldaŭ kreis pretekston por rekomenci persekutadon en la provincoj kiujn li regis. La toleredikto ne glorigis la mortantan Galerion inter la kristanoj. Sian venkon ili preferis atribui al la leviĝanta suno, la nova imperiestro Konstanteno la Granda. 2. La juna Konstanteno![]() Filo de la cezaro de Okcidento Konstancio Ĥloro, sian junaĝon Konstanteno pasigis en la Oriento, ĉe la kortego de Diokleciano, kiel garantiulo pri lojaleco de sia patro. Abdikante (kun Maksimiano), Diokleciano aŭgustigis la cezarojn Konstancio kaj Galerio, kaj nomumis novajn cezarojn anstataŭ la aŭgustigitajn. Galerio sukcesis nomumigi siajn homojn ne nur por sia Orienta parto, sed ankaŭ por la Okcidento; anstataŭ la atendebla Konstanteno la nova cezaro de la Okcidento iĝis Severo. El la du novaj aŭgustoj la pli aĝa Konstancio Ĥloro iĝis ĉefaŭgusto. La fuĝoSkribas Laktancio (Mortoj, 24):
Fakte Konstanteno trovis la patron en Bononia, t.e. en Bulonjo-ĉe-Maro, la urbo bone konata al la esperantistoj. La patro kaj la filo kune entreprenis sukcesan ekspedicion kontraŭ la piktoj en Britio; tie en Jorko (tiam Eboracum) je 306-07-25 (plenan jaron post la fuĝo de Konstanteno), mortis Konstancio Ĥloro. Unu imperio, ses imperiestrojLa ribelo de Konstanteno malfermis la skatolon de Pandora. Galerio ne povis militi kontraŭ Konstanteno, ĉar ties legioj Gaŭliaj kaj Britiaj estis la plej fortaj. Tial Galerio ja sendis purpurojn al Konstanteno, tamen ne aŭgustajn sed nur cezarajn. La sukceso de Konstanteno provokis Maksencion, filon de Maksimiano la eksa kunaŭgusto de Diokleciano, kiu samkiel Konstanteno heredis nenion. Ankaŭ Maksencio sukcesis en Romo, kaj kun li lia patro reprenis la aŭgustan rangon. Tion Galerio ne povis akcepti, kaj provis reinstali Severon en Italio; la provo fiaskis kaj Severo pereis. Galerio kaj Maksimiano provis konvinki Dioklecianon repreni la potencon kaj restarigi la ordon. Sed la maljunulo donis sian faman respondon: «Se vi vidus, kian brasikon ni kreskigas ĉi tie, tiam vi ne juĝus vian proponon loga»2. Li tamen konsentis renkontiĝi kun siaj ekskolegoj; probable li persvadis Maksimianon reabdiki; kaj anstataŭ la pereinta Severo oni kreis novan aŭguston, Licinion, la malnovan amikon de Galerio. La imperio havis tiam 6 faktajn regantojn. 4 el ili reciproke sin agnoskis:
Krome estis du uzurpantoj:
Vizio pagana (la 310ª jaro)En la jaro 310ª, revenante el militiro kontraŭ ĝermanoj, Konstanteno vizitis sanktejon de pramalnova kelta sundio, identigata kun Apolono, kiun siavice Konstanteno kaj lia patro identigis en sia kulto kun la Suno Nevenkebla. Tie li havis vizion, kiun jene priskribas panegiro (tiutempe la panegiroj rolis kiel programaj komunikoj oficialaj, simile al la nunaj paroladoj de ŝtatestroj):
Kiel povus aspekti tiuj «aŭguroj»? Eble estis la banala XXX; sed eble estis T (la unua litero de la latina ter, «trioble»), metita sur la ciferon dek (X). La tezon de la panegiro apogas la moneroj de Konstanteno, kiuj dum dekkelke da jaroj (do, ankoraŭ longe post la Milana edikto) prezentis similsencajn motojn:
![]() Monero de Konstanteno Vizio kristanaKonstanteno alianciĝis kun Licinio (310); Maksencio venkis Domicion Aleksandron, kaj reakiris Afrikon (309 aŭ 310) kaj alianciĝis kun Maksimeno Daja. Tamen Maksencio plu ŝajnis facila predo, kaj Konstanteno forprenis al li Hispanion (311) kaj marŝis al Romo (312). Je kelkaj kilometroj norden de Romo, ĉe la ponto Mulvia (Pons Mulvius) okazis la decida batalo. Maksencio malvenkis kaj dronis; Konstanteno iĝis la mastro de la Okcidento. ![]() La batalo ĉe la ponto Mulvia (Pieter Lastman, 1613) ![]() Laktancio rakontas (44:5), ke je la nokto antaŭ la batalo
La Eklezia historio de Eŭzebio pri tiu vizio de Konstanteno silentas; sed la pli malfrua Vivo de Konstanteno, tradicie (kaj malĝuste) atribuata al tiu sama Eŭzebio, priskribas ĝin alimaniere kaj ĉe aliaj cirkonstancoj. Dum militiro (supozeble al Romo) Konstanteno pripensas, al kiuj dioj li sin turnu por liberigi Romon. Prudente li decidas, ke «estas malsaĝe kulti diojn neekzistantajn», kaj ke prefere li kultu dion veran. Sed kiu estas tiu? Konstanteno preĝas pri signo, kaj vidas (kaj la tuta armeo vidas) luman signokrucon sur la suno, kun surskribo «Per Tio Venku!» («Ἐν Τούτῳ Νίκα», kion tradicie oni latinigas per «In Hoc Signo Vinces» t.e. «Per tiu signo vi venkos»). En la nokto li sonĝas pri la monogramo ĥi-roto ☧ (X+P, la unuaj literoj de la greka vorto Χριστός, Kristo), kiun li metas sur sian standardon. La komunaĵo de ĉiuj ĉi tiuj vizioj (pagana kaj kristanaj) estas la litero X; estas hipotezo, ke eble Konstanteno uzis la tradician sunan emblemon ✱ aŭ ✶ (kiu novtempe iĝis emblemo judisma, ✡), kiu simbolis la Sunon por la sunkultanoj, kaj kiun egale eblis interpreti kiel la monogramon I+X (Ἰησοῦς Χριστός, Jesuo Kristo) por la kristanoj. La vizio de LicinioEn februaro de la jaro 313ª Konstanteno kaj Licinio kunvenis en Milano, kie Licinio edziĝis al Konstancia, duonfratino de Konstanteno. Kompreneble la imperiestroj profitis la okazon por priparoli la kurantajn aferojn, interalie la realigon de la toleredikto de Galerio. ![]() Konstanteno kaj la Suno Nevenkebla. Ora medalo, la 313ª jaro. El Milano Konstanteno forveturis en Gaŭlion; dum Licinio devis haste reveni Orienton: profitante lian foreston, Maksimeno Daja invadis liajn provincojn kaj sieĝis Bizancon. La decida batalo okazis je 313-04-30 sur la Kampo Serena (Campus Serenus), ĉe la nuna limo Turkia-Bulgaria. Kiel kutime, je la nokto antaŭ la batalo Licinio havis vizion:
Je la sekva mateno la du armeoj staras sur la kampo vid-al-vide. Subite la soldatoj de Licinio demetas siajn kaskojn kaj ŝildojn, etendas la manojn al la ĉielo; la imperiestro komencas la preĝon, la soldatoj laŭte ĝin ripetas (trifoje). En la batalo la armeo de Maksimeno Daja restas pasiva kaj malvenkas. Daja fuĝas de la batalkampo kaj post kelkaj monatoj mortas en Tarso. 3. «La Milana edikto»Laktancio, Pri la mortoj, ĉap. 48ª:
Sekvas instrukcioj pri restituo al la kristanoj de la kirkoj kaj havaĵoj konfiskitaj; la nunaj posedantoj de la konfiskaĵoj povas sin turni al la distrikta tribunalo por ricevi kompensaĵon. Ĝuste ĉi tiu letero estas tio, kion oni tradicie (mis)nomas «La Milana edikto». Eŭzebio en sia Eklezia historio donas grekan tradukon de la sama teksto (10:5), sen indiki kie kaj kiam ĝi estis publikigita. Tuj poste Eŭzebio prezentas mallongan leteron de Konstanteno al Anulino la prokonsulo de Afriko pri restituo al la kristanoj de iliaj konfiskitaj havaĵoj; ĝi estas do analogia al la letero de Licinio, tamen malpli impona. Atentindas, ke Licinio (al kiu la historiistoj riproĉas avarecon) faras ordonon pri ŝtataj kompensaĵoj al la aĉetintoj de la restituataj posedaĵoj, dum Konstanteno tion ignoras. ![]() Unu imperio, unu imperiestro, unu religioPasis 11 jaroj, kaj en la jaro 324ª Konstanteno decidis regi sola. En kelkaj bataloj li venkis Licinion, lin kaptis kaj post kelkaj monatoj ekzekutigis. La imperio denove havis unu solan imperiestron. Por pravigi Konstantenon Eŭzebio demonigas Licinion. Dankinte Dion pri la venko de kristanismo, li daŭrigas (Hist. 10:8):
Malfacilas diri, kiam kaj kio decidigis Konstantenon, tamen en tiu tempo sian religion li jam elektis: li favoris kristanojn; al siaj infanoj li donis edukon kristanan; restante ekster la eklezio, li donis al la episkopoj ordonojn pri la eklezia administrado, partoprenis diservojn kun la fideluloj kaj kun la episkopoj; evidente li vidis kristanismon kiel la ontan ĉefreligion de la imperio ŝtate administratan – kvankam la tradician religion paganisman li neniel ĝenis. La dek tria apostoloKonstanteno mortis je 337-05-22 kaj estis entombigita en la Konstantinopola kirko de la S-taj Apostoloj. Lia porfira sarkofago staris centre inter 12 aliaj, aranĝitaj duoncirkle; tiuj estis cenotafoj omaĝe al la 12 apostoloj. Li mem preparis por si tiun tombon, «per sia eksterordinara fido antaŭvidante, ke postmorte liaj korpaj restaĵoj estos honorataj kiel relikvoj apostolaj»6. Efektive, la ortodoksa eklezio honoras Konstantenon kiel sanktan imperiestron apostolegalan (ισαπόστολος). Ke la imperiestroj postmorte iĝas dioj, tio estis afero tute kutima. Tiel 31 jarojn pli frue Konstanteno diigis sian ĵus mortintan patron Konstancio Ĥloro. En sia nova religio Konstanteno devis kontentigi sin je rango pli modesta. Tiun rangon li ja meritis: neniu apostolo kristanigis pli da homoj. Estas tamen iom paradoksa, ke tiun kristanigon faris homo nebaptita; ke la gloregan Nicean Koncilion kunvokis kaj grandparte prezidis, kaj eĉ proponis la dogman terminon samesenca (ὁμοούσιος) en la Kredkonfeson, homo kiu eĉ ne estis kateĥumeno. (Konstanteno baptiĝis en la lasta monato de sia vivo.) Ne mirindas, ke al tiu homo la Eklezio preferis atribui la gloron de la toleredikto, kaj ties precizigon fare de Licinio; ke la gracan vizion de Licinio necesis kontraŭpezi per simila vizio ĉe la ponto Mulvia. Fakte, en la batalo ĉe la ponto Mulvia kristanismo tute ne estis politika faktoro: Maksencio ne persekutis la kristanojn, kaj la kristanoj ne estis multaj en la Okcidento. Tute male sur la kampo Serena: Daja estis la plej fervora persekutanto, kaj la kristanoj estis multaj en la Oriento. Sed la kristanaj aŭtoroj ne povis allasi, ke ilia heroo Konstanteno aperu malpli inspirita kristano ol Licinio. En la Roma eklezio Konstanteno iel perdis sian sanktulecon, kvankam la fama falsaĵo, «La Konstantena donaco» (Donatio Constantini) dum jarcentoj estis prezentata kiel atuta argumento pri la rajtoj kaj privilegioj de la papoj. La papoj do havis evidentan motivon pligrandigi la aŭtoritaton de la donacinto – sed ial malzorgis tion. 4. Kronologio
Notoj1. Kristanaj kalendaroj. La Ondo de Esperanto, 1998, n-ro 1. 2. Aurelius Victor: Epitome 39:6. 3. vian Apolonon – Vergilio, Ecl. 4.10: tuus iam regnat Apollo, kie tuus rilatas al Diano. 4. Oni hezitas, ĉu tiu simila estas Apolono aŭ Oktaviano Aŭgusto. 5. Plejparte mi sekvas Laktancion, sed kelkajn pecojn, kiel ekz-e ĉi tiun, pli oportunas traduki laŭ la greka traduko de Eŭzebio. 6. Vivo de Konstanteno, ĉap. 60ª. La Ondo de Esperanto, 2013, №6 (224). |