La atribuo de la literatura Nobel-premio al Mario Vargas Llosa konfirmas evidentan paradigmoŝanĝon ĉe la svedoj. Vargas Llosa estis jam delonge evidenta kandidato kaj nun — finfine! — li ne plu estas la gajnonto de la “sekva jaro” (kiel diris Borges, kiu neniam ricevis ĝin, probable pro politikaj preferoj). La maldekstruloj etikedis Vargas Llosa novliberalulo, kaj tiu vorto estas en tiuj rondoj tiom fia, ke vi ne plu estas membro de la bona socio.
Nu, estu tiel, ankaŭ ekzistas aliaj nedoktrinemaj pensmanieroj. Vargas Llosa havis simpatiojn por la maldekstrema politiko, sed, kontraŭe al sia kolego Gabriel García Marquez, li preferis ne fariĝi la putino de Castro, la dorlotita diktatoro de sudamerikaj maldekstruloj. Laŭdire Marquez neniam pardonis tiun “perfidon” (sed ĉu ne estas li, kiu perfidis siajn antaŭajn idealojn?). Vargas Llosa ja riproĉas ĉiun reĝimon, kiu ne estimas la homajn rajtojn, kaj tial ankaŭ la dekstruloj atakas lin: homaranisto ne povas esti amiko de ajna ideologio.
La unuaj verkoj estis tujaj sukcesoj, sed en sekvaj verkoj li forlasis la esoterajn paŝojn kaj klopodis verki en pli simpla kaj rekte komprenebla maniero, uzis humuron kaj ne timis tuŝi la popularan ĝenron krimnovelo. Tial Pantaleón kaj la vizitulinoj estas esence parodio de La verda domo.
Vargas Llosa estis aktiva ne nur ĉe la skribotablo, sed li klopodis partopreni en la politika vivo de sia lando. En 1990 li volis fariĝi prezidento de Peruo, sed lia programo de privata iniciatemo kontraŭ ŝtata aŭtoritato estis tro radikala por tiu tempo. Pro tio li malgajnis, kaj Alberto Fujimori venkis. (En 2000 Fujimori fuĝis de la lando, ĉar lia koruptemo fariĝis neeltenebla por la peruanoj.)
En 2006 aperis La fiagoj de malbona knabino, lia unua amromano, laŭ memdeklaro de la verkisto. Iuj argumentas, ke tio estas ĝisdatigo de Sinjorino Bovary. Majstre Vargas Llosa interplektas la intrigon, kiu situas en Kubo, Afriko, Japanio, malsamaj urboj de Eŭropo dum tri jardekoj. Kaj iel la knabino ĉiam sukcesas ĉeesti, kiam iu grava historia evento okazas, kvazaŭ ŝi estus sur “blua biciklo”. Eble stilistike Vargas Llosa rajdas ankaŭ sur tiu bicikleto. En tiu novelo li pli detale ol en siaj antaŭaj verkoj esploras seksajn temojn.
Kaj nun ni povas senpacience atendi pri kio sonĝas la kelto en la baldaŭ publikigota novelo de Vargas Llosa. Kaj kiam ni povos ĝui ĝin en Esperanta traduko?
Wolfgang Kirschstein
La Ondo de Esperanto. 2010, №11 (193).