Sub la antaŭa tro skandala sekretario, estis pli da maltrafaj ol kompreneblaj decidoj. Nun estas finfine nova sekretario, sed la Akademio ankoraŭ kapablas surprizi nin. La plej granda surprizo estas, ke ĉi-jare ili trovis almenaŭ aktivan verkiston. La literatura Nobelpremio al Herta Müller dudek jarojn post la falo de la Muro estas ne nur saĝa kaj politika, sed ankaŭ trafa kaj digna decido. Müller donis voĉon al tiuj sen voĉoj, la sennomaj, senhejmigitaj viktimoj de la komunistaj diktaturoj.
Estis ankaŭ aliaj komentoj. Ekzemple, en la pola gazeto Rzeczpospolita iu supozis, ke tiu premio ankaŭ estas laŭdo por la germana revenĝismo. Tiel Masloń transiras la limon al persekuta manio, kiel pli frue en la plej groteska periodo de la fratoj Lolek kaj Bolek. Feliĉe pli prudentaj polaj komentariistoj ne primitive mezuris laŭ pollanda interna politiko. Kaj kial verki pri germanoj en stalinismaj koncentrejoj estas revenĝismo?
Herta Müller naskiĝis en 1953 en Rumanio, en la regiono Banato. La germana estas la lingvo de la hejmo kaj de la regiono. La rumanan ŝi lernas en la aĝo de 15 jaroj. Tio estis por ŝi la lingvo de la diktatoro Ceauşescu. Aŭtune tiu kvazaŭ ordonis al la naturo, ke ĝi floru, kaj por obei oni ŝprucis verdan farbon al la flaviĝintaj folioj. Poste Müller skribis, ke ŝi pro tio jam ekmalamis la naturon. Tamen la unika forto de la poezia lingvo estas, diras la fakuloj, ke ŝi kombinas la germanan tra rumana medio.
Herta Müller laboris kiel tradukisto en fabriko, sed estis maldungita, ĉar ŝi rifuzis kunlabori kun la sekreta polico, la Securitate. Ŝia unua libro Nadiroj temis pri la vivo en Banata vilaĝo. Ĝi aperis en Rumanio en cenzurita versio en 1982 kaj komplete en okcidenta Germanio. Parto de la vilaĝa loĝantaro tute ne ŝatis la draste senromantikan priskribon de ilia vivo.
La dua libro Prema Tango aperis ankaŭ en Rumanio en 1984. La aŭtoritatoj tiam permesis al ŝi prezenti la libron en okcidenta Germanio, kompreneble Müller estis sub forta observado de la sekreta polico kaj ties lokaj spionoj. Post la reveno, oficiro de Securitate pridemandis ŝin kaj miris, kial ŝi revenis el Germanio. Tiam Müller montris al portreto de la diktatoro kaj diris, ke tiu iru sed ne la popolo. Pli ol 20 jarojn poste Müller rakontis por la unua fojo pri la psika teroro de la komunistaj sbiroj.
La sekreta servo venis kaj iris laŭplaĉe, kiam ni ne estis hejme. Ofte ili intence postlasis signojn, cigaredrestaĵojn, transprenis bildojn de la muro kaj metis ilin sur la liton, rearanĝis seĝojn. La plej horora daŭris kelkajn semajnojn. De vulpofelo sur la planko ili fortranĉis iom post iom la voston, la piedojn, la kapon kaj metis sur la ventron de la vulpo. Oni ne vidis la tranĉojn. Dum purigado mi rimarkis por la unua fojo la fortranĉitan voston. Tiam mi ankoraŭ pensis pri hazardo. Kiam post kelkaj semajnoj la malantaŭa piedo estis fortranĉita, mi ektimegis. Ĝis kiam ankaŭ la kapo estis fortranĉita, mi unue kontrolis la vulpofelon kiam mi revenis al la hejmo. Ĉio povis okazi, la loĝejo perdis sian privatecon. Kiam mi manĝis, mi pensis ĉiam, ke la manĝo eble estas venenita.En 1987 la situacio tamen iĝis neeltenebla — ŝi forlasis Rumanion kune kun la edzo Richard Wagner. Ŝi vivas nun en Berlino.
Ŝia plej aktuala libro, Spirbalancilo, temas pri deportitoj al sovetia koncentrejo. La bazo estas konversacioj kun la amiko Oskar Pastior. Müller intime kaj ame trovas esprimojn por malsato, morto, suferoj — ĉio, kio hantas homojn dum tiu senhomigo en koncentrejo.
Ni legu la komencon de la libro…
Wolfgang Kirschstein
La Ondo de Esperanto. 2009, №11 (181).