5a Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto organizis en 2002 la kvinan Internacian Fotokonkurson. La konkurso ne estis dediĉita al iu temo. En la konkurso partoprenis 61 fotoverkoj de 21 aŭtoroj el 10 landoj: Aŭstrio, Finnlando, Francio, Jugoslavio, Niĝerio, Pollando, Ruslando, Slovakio, Svedio, Ukrainio.

15 jan 2003 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.

Andrzej Sochacki. Amikinoj1a premio (50 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto)

Andrzej Sochacki (Pollando) pro “Amikinoj”

2a premio (25 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto)

Michal Brodnansky (Slovakio) pro “Dolĉa gratifiko”

3a premio (abono al La Ondo de Esperanto)

Roland Larsson (Svedio) pro “Provrajdantoj”

Laŭdaj mencioj

Marc Gassion-Jolivet (Francio) pro “Kuniĝo de turoj”
Robert Kamiński (Pollando) pro “Vojo al …”
Malte Markheden (Svedio) pro:
  • “La boatejo”
  • “Vintro en la parko”

  • Albert Reiner (Aŭstrio) pro ciklo da fotoj

    Priesperantaj fotoj

    Premio (Libroj de Sezonoj kontraŭ 50 eŭroj)

    Robert Kamiński (Pollando) pro “Junaj fungetoj”

    Laŭdaj mencioj

    Raita Pyhälä (Finnlando) pro “Sukceson al Esperanto, malgraŭ ĉio!”
    Vladimír Surovček (Slovakio) pro “Busto de Zamenhof”

    Dankon al la partoprenintoj!
    Gratulon al la laŭreatoj!

    Halina Gorecka
    sekretario de la konkurso

    Fotokonkurso | Hejmo