7a Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto organizis en 2004 la sepan Internacian Fotokonkurson. La konkurso ne estis dediĉita al iu temo. Partoprenis 96 fotoverkoj de 27 aŭtoroj el 12 landoj: Brazilo, Finnlando, Germanio, Islando, Kanado, Kroatio, Litovio, Malajzio, Pollando, Ruslando, Svedio, Ukrainio.

10 jan 2005 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.

Hallgrimur Saemundsson. Malnovo sur moderno1a premio (50 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto):

Hallgrímur Sæmundsson (Islando) pro “Malnovo sur moderno”.

2a premio (25 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto):

Marina Lopatina (Ukrainio)
Ziko M Sikosek (Nederlando)

3a premio (abono al La Ondo de Esperanto)

Pan Tshin Siong (Malajzio) pro “Kukurboj”
Gordana Plavšić (Kroatio) pro “Zelenci — fonto de rivero Sava Dolinka”
Joaquim João Mariano (Brazilo) pro “Spiona naturistino”

Laŭdaj mencioj

Dalia Pileckienė (Litovio) pro “Adamo kaj Eva — kie vi malaperis?! Vintro ja venis, tuj min pereigos…”
Hallgrímur Sæmundsson (Islando) pro “Paca kunloĝado” kaj “Floki”
Irina Mironova (Ruslando) pro “Paŝi sur glacio estas malpermesite”
Gulĝan Nemetullajeva (Ukrainio) pro “Serioza konversacio”
Ana Beatriz Braga Pereira (Brazilo) pro “Stratvendisto”

Priesperantaj fotoj

Premio (Libroj de Sezonoj kontraŭ 50 eŭroj):

Dalia Pileckienė (Litovio) pro “Ĉu vere vi kreis la internacian lingvon?! Nekredeble…”

Laŭda mencio:

Andrzej Sochacki (Pollando) pro “Juna Esperanto”

Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!

Halina Gorecka
sekretario de la konkurso

Fotokonkurso | Hejmo