11a Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto organizis en 2008 la 11an Internacian Fotokonkurson. Partoprenis 117 verkoj de 24 aŭtoroj el 13 landoj: Brazilo, Britio, Francio, Hispanio, Hungario, Germanio, Koreio, Nederlando, Pollando, Ruslando, Serbio, Svedio.

La 13an de januaro 2009 la juĝkomisiono (Andrej Budnik, Aleksander Korĵenkov, Maria Sokolova) anoncis la rezulton:

1a premio (50 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto):

Olga Ŝipovalenko (Ruslando) pro La reto.

2a premio (25 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto):

Vladimir Merkulov (Ruslando) pro du pejzaĝoj.

3a premio (abono al La Ondo de Esperanto):

Bang Jee-Young (Koreio) pro Horo de vojaĝanto.

Laŭdaj mencioj:

Helena Dorota Burchardt (Pollando) pro Ripozo;
Mathias Bethmann (Germanio) pro Fiŝisto kun boato kaj Sunsubiro dum nokto de palacoj en Potsdam;
Federico Faccio Peláez (Nederlando);
José María Salguero Rodríguez (Hispanio) pro Kontraŭsune.

Speciala premio (50 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto) pri la temo Vizaĝoj:

Nebojša Stanković (Serbio) pro Studenac 2.

Laŭdaj mencioj:

Barbara Chodera (Pollando) pro Istanbulo — feliĉa homo;
Aleksej Kozlov (Ruslando) pro Kolaziono;
Andrea Ottrok (Hungario).

Dankon al la partoprenintoj! Gratulon al la laŭreatoj!

Laŭ la regularo de la konkurso, la organizantoj ĝis la 31a de decembro 2010 havas ekskluzivan rajton uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!
Halina Gorecka
sekretario de la konkurso

Fotokonkurso | Al la ĉefa enirpaĝo