Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8

Detlev Blanke en Vilno, UK-90 (Fotis Virginia Valuckiene)Interlingvistiko kaj esperantologio,
ĉu vere necesaj?

de d-ro Detlev Blanke

1. Kio estas interlingvistiko?

Pri la objekto de interlingvistiko malsamas opinioj. Mi ilin skizos tre simpligite kaj rezignos pri citoj de gravaj interlingvistoj. Ilin oni trovos en mia aperonta libro Interlinguistische Beiträge (Frankfurt/Main: Peter Lang Verlag, 2006, 405 pĝ.).

La vorto “interlingvistiko” invitas al du interpretoj:

(a) /interlingv/+[ist]iko: la scienco pri interlingvoj
(b) /inter/ /lingv[oj]/+ [ist]iko: la scienco pri ĉio inter la lingvoj.
La interpreto (a) estas la tradicia kaj malnova kaj (b) estas relative nova.

Cetere, la adeptoj de Occidental-Interlingue kaj Interlingua nomas “interlinguistica” la okupiĝon pri siaj lingvoj. Pri tiuj lingvoj apenaŭ aperas sciencaj studoj, kaj se tamen, tiam ĉefe en Esperanto.

Ni povas distingi tri ĉefajn “skolojn” (kun subfakoj kaj nuancoj, kiujn mi ĉi tie ignoras). Laŭ ili interlingvistiko okupiĝas

(1) pri la internaciaj helplingvoj, ĉu etnaj lingvoj ĉu planlingvoj
(2) pri la internacia lingva komunikado
(3) pri la rilatoj kaj procesoj inter la lingvoj, t.e. lingvo-kontaktoj, lingvo-komparado, tradukado ktp.
Plej disvastigita verŝajne estas varianto de la koncepto (1), nome ke interlingvistiko estas scienco pri planlingvoj, kompara, priskriba kaj (eble) konstrua. Se oni objektivisme aliras la problemon kaj vidas nur la strukturon de planlingvoj, oni eterne povas disputi pri ties idealaj ecoj kaj daŭre analizi la novajn projektojn. Ili senĉese aperas kaj ankaŭ estonte aperados, aparte en tiu orminejo kaj rubaĵejo, la interreto, kiun la “homo ludens” malkovris ankaŭ por lingvo-kreado.

La koncepto (2) estas pli vasta. Ĝi metas en la fokuson la procezon de internacia komunikado kun ĉiuj aspektoj (politika, ekonomia, lingva, kultura, psikologia, informadika ktp.) kaj kompreneble ankaŭ okupiĝas pri la komunikiloj, ne nur pri planlingvoj sed ankaŭ pri etnaj lingvoj. Ĝi estas interdiscipline, socilingvistike kaj lingvopolitike orientita. Laŭ mia kelkjardeka sperto por kunlaboro kun lingvistoj ĝi pruviĝis multe pli taŭga ol (1).

La koncepto (3) limiĝas ĉefe al lingvo-komparado kaj lingvo-kontaktoj de etnaj lingvoj. Tamen tiaj studoj por la tradiciaj interlingvistoj ne estas superfluaj. Sed gravas la fokuso de la esploroj.

Se ni rigardas la sciencon ne kiel memcelon, tiam laŭ la koncepto (1) interlingvistiko helpu trovi la “plej bonan” el inter la ekzistantaj planlingvoj aŭ difinu la kriteriojn, laŭ kiuj oni konstruu “la plej bonan”. Laŭ la koncepto (2) interlingvistiko helpu trovi la solvon por optimumigi la internacian lingvo-komunikadon.

La optimumigo laŭ mi ne nur havu teknikan sed ankaŭ socian dimension, tial eblas hipotezi, ke efika kaj samtempe demokrata komunikilo nur povas esti alte evoluinta planlingvo. Ĉe ekzistanta bezono tian planlingvon fakuloj povas pluevoluigi (ekzemple, fakaj leksikoj) per lingvo-planado.

2. La rolo de Esperanto en interlingvistiko

Se oni rigardas la lingvon ne nur kiel strukturon, sed kiel socian institucion, tiam oni venas al distingo inter
(a) projektoj,
(b) parte praktikitaj /-ataj planlingvoj (aparte Volapuko, Latino sine flexione, Ido, Occidental-Interlingue, Interlingua) kaj
(c) la ĝis nun plej alte evoluinta planlingvo Esperanto, kiu distingiĝas kvalite disde la grupoj (a) kaj (b) i.a. laŭ komunikaj terenoj, evoluinteco de la leksiko kvante kaj kvalite, lingvo-komunumo kun siaj kulturo, tradicioj, scienca prilaboriteco ktp.
Tiun distingon neinformitaj lingvistoj ofte ne faras. Ili ne konscias pri ekzisto de planlingva komunumo kaj sekve ne povas imagi, ke la lingvo “havas” kulturon (fakte ne la lingvo havas ĝin, sed la lingvo-komunumo).

Pro tio interlingvistoj, sendepende de siaj pozicioj, vole nevole ne povas ignori Esperanton, ĉar aparte per tiu planlingvo oni povas studi principajn problemojn de la tutmonda eksperimento, en kiu el lingvo-projekto fariĝis lingvo. Cetere, en Esperanto laŭ mia takso aperas pli ol 50% de la interlingvistika fakliteraturo, aparte laŭ koncepto (1).

La esperantologio estas rigardebla subdisciplino de interlingvistiko. Ĝi esploras la fontojn, strukturon, evoluon, funkciojn, komunikado-terenojn kaj — interdiscipline — la lingvo-komunumon. Neniu alia planlingvo ĝis nun disponas pri aparta scienca disciplino (ne vere ekzistas “Volapuko-logio”, “Ido-logio”, “Interlingue-logio”, “Interlingua-logio”).

Kvankam rusistoj ne esploras la rusan lingvo-komunumon, germanistoj ne la germanan ktp., tamen gravas inkludi en esperantologion la studon de la lingvo-komunumo.

3. Manko de intereso

Bedaŭrinde en la esperantista komunumo la intereso pri aktiva scienca laboro estas subevoluinta. Tio validas ne nur por interlingvistiko kaj esperantologio, sed ankaŭ por la faka apliko ĝenerale.

Mankas interlingvistika fakrevuo, kvankam “Language Problems & Language Planning”, kiun eldonas CED kune kun la prestiĝa lingvistika eldonejo Benjamins en Amsterdam, havas interlingvistikan sekcion.

De la faka revuo “Esperantologio — Esperantic Studies” (EES) en 1999–2005 aperis nur tri kajeroj, mizera rezulto. Ambaŭ revuoj suferas pro nesufiĉa abonantaro kaj manko de taŭgaj kontribuoj; tio aparte validas por EES.

Apenaŭ vendiĝas la interesaj aktoj de la nuntempe ĉefa interdisciplina fakaplika aranĝo-serio “Konferencoj de Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko” (KAEST), kiun ekde 1998 ĉiun duan jaron organizas d-ro Petro Chrdle kun sia entrepreno KAVA-PECH.

Ĉe junaj esperantistoj, kiuj kleriĝis por siaj profesioj laŭ la lastaj sciostatoj (i.a. doktoroj kaj universitataj profesoroj) apenaŭ videblas la preteco kontribui fake en Esperanto. Brilaj esceptoj tamen ekzistas.

Kiuj estas la kialoj por tia situacio?

Eblas konstati ĉefe du malsamajn sintenojn de esperantistoj al la scienco, depende de tio, kiun rilaton ili havas al la rolo kaj eventuala perspektivo de la lingvo.

(1) Tiuj, kiuj unuavice volas praktiki la lingvon kaj utiligi la eblecojn de la komunumo, do preferas korespondi, beletrumi, turismumi, ŝatas esperantistajn kafo-klaĉojn ktp., ĝenerale ne tre interesiĝas pri interlingvistiko kaj pri la problemoj de la faka apliko (ekzemple, bonkvalita terminologia agado). Ili ne sentas la bezonon. Tio estas la granda plimulto.

Por ke mi ne estu miskomprenata: Kompreneble, korespondado, beletro, turismo kaj eĉ kafoklaĉoj gravas por Esperanto kaj ĝia komunumo kaj foje ankaŭ popularas ĉe diversaj interlingvistoj…

Tamen, se ni volas progresi kaj konservi al la lingvo estontecon ni bezonas praktikon kaj teorion.

(2) Tiuj, kiuj agadas kaj argumentas lingvopolitike, kiuj proponas Esperanton kiel alternativon kritike al la anglalingva hegemonio (diverskampe, en internaciaj organizaĵoj aŭ en Eŭropa Unio), multe pli ofte sentas la mankon de fakuloj, de science bazitaj argumentoj. Aparte ili spertas la negativajn efikojn de neinformiteco kaj ignoremo flanke de influhavaj sciencaj rondoj. Ili ja konscias pri la bezono je solida faka laboro.

4. Kial ni bezonas la sciencon?

Ni bezonas esplorojn pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temoj pro internaj kaj eksteraj kialoj, kiuj interligiĝas.

(1) Por nia interna kleriĝo.

Se ni volas pli bone kompreni la internacian lingvan komunikadon, ni devas objektive studi ĝin. Krome, por bone kompreni la fenomenon planlingvo, ni devas studi la historion, la ĉefajn tendencojn kaj almenaŭ la plej konatajn sistemojn (i.a. ankaŭ por povi rilati al la konkurencaj sistemoj). La okupiĝo pri esperantologio ne nur klerigas nin, sed ankaŭ montras multajn problemojn de la lingvo, kiujn ni ne ignoru. La rezultoj devus servi al la Akademio de Esperanto pli bone transpreni sian respondecon kiel lingvo-kultura instanco kaj aktiviĝi por sistema laboro. Bona esperantologia scio krome helpas al ni i.a. prepari pli modernajn vortarojn kaj pli efikajn instruilojn, adekvate reagi al reform-proponoj kaj al bezonoj de lingvo-planado ene de planlingvo.

(2) Por nia ekstera agado.

Nur kleraj interlingvistoj kaj esperantologoj, kapablaj moviĝi en la scienca medio, havas ŝancojn publikigi fakartikolojn aŭ faklibrojn en la neesperantista scienca mondo kaj estas akceptataj kiel seriozaj partneroj. Ili estos singardaj pri diversaj mitoj (“plej facila lingvo”, kiu estas “logika” kaj “fonetika”, havas “nur 16 regulojn” kaj estas parolata de “16 milionoj” ktp.).

Por povi decidi pri la rolo de Esperanto, ekzemple, en la kleriga sistemo, pri ĝia enkonduko en la universitatan medion, eventuale eĉ por parta uzo en ŝtataj aŭ neŝtataj internaciaj organizaĵoj, la decidrajtigitoj konsultos ne unuavice la landan Esperanto-asocion, sed neesperantistajn fakulojn, unuavice lingvistojn, bedaŭrinde ne nepre tiujn, kiuj kompetentas pri la temo, la interlingvistojn. Se la lingvistoj restas malkleraj pri niaj temoj, iliaj ekspertizoj povas nur malutili.

5. Kiel kleriĝi kaj informiĝi pri la scienco?

Por kleriĝi pri interlingvistiko kaj esperantologio ne ekzistas tre idealaj kondiĉoj en la Esperanta lingvo-komunumo. Naciaj kaj internaciaj konferencoj ĉi-temaj maloftas. Maloftas konvenaj programeroj kadre de naciaj kaj internaciaj aranĝoj. En universitatoj oni foje ofertas pli malpli simplajn Esperanto-kursojn, sed ege malofte prelegseriojn pri la disciplinoj interlingvistiko kaj esperantologio.

Estas simptome, ke dum pli ol 40 jaroj neniu alia universitato sekvis la ekzemplon de Budapeŝto, kie eblas akiri instruistan diplomon por Esperanto. Oni tamen povas observi kreskon de la kvanto de universitataj tezoj (aparte diplomaj kaj magistrigaj, sed ankaŭ doktorigaj) aparte meze de la 1970-aj jaroj.

Laŭdindas la internaciaj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando), iniciato de d-rino Ilona Koutny.

Lastatempe kreiĝis ebloj por subteni seriozajn studojn ankaŭ finance: “Esperantic Studies Foundation” (www.esperantic.org).

Ekzistas sufiĉe da faka literaturo, pri kiu informas bibliografioj kaj bibliotekaj katalogoj, pli kaj pli ankaŭ en la reto. La materialfontojn mi klopodis koncize skizi (“Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo”, Rotterdam: UEA, 2003). La gravega bibliografio de “Modern Language Association of America” (MLA) enhavas sekcion pri “Auxiliary languages. International languages”, kie ĉiujare registriĝas inter 300 kaj 400 titoloj (bibliografias Humphrey Tonkin kaj mi).

La “Informilo por Interlingvistoj”, kiun mi redaktas ekde 1992, en kvar kajeroj jare (ĝis la fino de 2005 aperis 55 kajeroj) klopodas informi pri la ĉefaj interlingvistikaj publicaĵoj kaj aranĝoj en internacia skalo (kaj mi invitas al sendo de taŭgaj informoj). Por seriozaj interesitoj ĝi senpage haveblas ĉe UEA. Do, ebloj por informiĝi tamen ekzistas.

6. Kelkaj proponoj

Laŭ la skizitaj situacio kaj problemoj mi rekomendas:

1. La gvidaj medioj de la Esperanta lingvo-komunumo pli bone komprenu la strategie gravan signifon de scienca agado kaj stimulu ĝin.

2. Aparte interesitaj kaj kapablaj fakuloj, aparte junuloj, ricevu subtenon, por kleriĝi pri interlingvistiko kaj esperantologio. Ili havu eblecon prezenti siajn fakajn studojn sur nacia kaj internacia niveloj.

3. En nacia kadro necesas krei sciencajn societojn, organizaĵojn aŭ alispecajn instituciojn, kiuj kunigu la interlingvistike kaj esperantologie interesitajn homojn (tion kun certa sukceso ekde 1991 faras la germana “Societo pri Interlingvistiko” (www. interlinguistik-gil.de), stimulu ilin al faka laboro kaj donu eblecon por prezenti la rezultojn (prelegoj, publicaĵoj). Tiuj bone preparitaj homoj ekagu en la scienca kaj universitat-instrua medioj.

4. Estiĝu pli da internaciaj ebloj (konferencoj, seminarioj, programeroj en aranĝoj) por prezenti, diskutigi kaj publici interlingvistikajn kaj esperantologiajn studojn.

5. Necesas pli da streboj internaciskale unuigi kaj aktivigi la fakulojn (ĉu lige al “Centro de Esploro pri la Monda Lingvo-Problemo”, ĉu per novaj organizaj provoj kiel “Internacia Asocio pri Interlingvistiko”, en 2005 fondita en Tartu).

La Ondo de Esperanto. 2006. №4–5 (138–139)


Al la indekso pri Esperantologio kaj interlingvistiko | Al la ĉefa enirpaĝo