Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8

Pri tiel nomata rusisma vortordo

Eseo de Bernard Golden

Aleksander Korĵenkov en sia artikolaro pri la rusa Esperanto, publikigita en la revuo Spektro, tuŝas plurajn punktojn, kiujn mi mem observis, legante tekstojn en Esperanto verkitajn de ruslingvuloj. En la dua artikolo (Spektro. 1994: 2. pĝ. 10–16) li mencias sur pĝ. 14, ke hungara esperantologo I.Nagy nomas rusismo frazformojn, en kiuj inter la participo kaj substantivo, ligitaj semantike, situas rekta komplemento, rilata al la participo, ekzemple:
La postulanta grandan penon laboro.
Unue, necesas ĝustigi gravan eraron rilate la identigon de tiu I.Nagy. Li ja estis hungaro, sed neniel posedis la lingvan kapablon aŭ scion por meriti la titolon “esperantologo”. Nagy plene eraras, nomante la gramatikan konstruon en la citita frazo rusismo. Ĝi ja devias de la kutima esprimmaniero en Esperanto, sed ĝi ne estas apartenaĵo de la uzo de Esperanto nur en ruslingvujo. La sama konstruo troviĝas tre ofte en verkoj de germanlingvuloj kaj parolantoj de la hungara lingvo. Pro sia intelekta miopeco I.Nagy ne rimarkis, kiel liaj samlingvuloj surpaperigas labirintajn frazojn, kiujn oni devas du- aŭ trifoje legi por enkapigi la enhavon. Por ilustri ĉi-specan hungarismon, mi citos frazon el la plumo de la sama I.Nagy.
Ĉu imageblas, ke dum la jubilea kongreso, nur en la kongresejo aĉetitajn librojn, nur la kongresa poŝtejo liverus per reduktita kongresa tarifo dum unu semajno?
Tiu ĉi frazo havas tre torditan konstruon, ĉar I.Nagy ne sukcesis liberigi sin de sia gepatralingva pensmaniero, dum li skribis Esperante. La sintagmo “nur en la kongresejo aĉetitajn librojn” ŝvebas super la paĝo, ĉar inter ĝi kaj la verbo “liverus”, kiu regas la objekton “librojn”, estas kvarvorta sintagmo “nur la kongresa poŝtejo”. Kun la celo analizi kaj reverki tiun frazaĉon, oni starigu konsekvencajn demandojn kaj respondojn por malkovri la pensoĉenon.

1. Kio okazus dum la jubilea kongreso?
— la kongresa poŝtejo liverus librojn

2. Kiomlonge ĝi liverus ilin?
— dum unu semajno

3. Kiujn librojn ĝi liverus?
— librojn nur en la kongresejo aĉetitajn

4. Kiel ĝi liverus ilin?
— per reduktita kongresa tarifo

Surbaze de la vicordo de la respondoj, eblas revizii la frazon jene:

Ĉu imageblas, ke dum la jubilea kongreso, nur la kongreseja poŝtejo, dum unu semajno, liverus librojn aĉetitajn nur en la kongresejo per reduktita kongresa tarifo?
Ne nur okcidentanoj, t.e. homoj, kies gepatra lingvo estas la angla aŭ unu el la latinidaj lingvoj, kritikas la pritraktitan neinternacian stilon. Ankaŭ Violin Oljanov, bulgara esperantologo, malaprobas la kutimon de aŭtoroj, kiuj ĉu sub influo de gepatra lingvo, ĉu pro “originaleco” disigas la substantivon de la difina artikolo kaj ĝenerale emas uzi ofte troajn kaj sencelajn inversiojn. Li donas jenan ekzemplon de inversio kun interrompa sintagmo:
Mi komprenas alimaniere la de la asocio iniciatata kaj atakata de la malnovaj esperantistoj kampanjo.
Rimarku, ke pro la distanco inter “mi komprenas” kaj la objekto “kampanjo” mankas tri akuzativaj finaĵoj! Ĉi-speca gramatika eraro facile enŝteliĝas en frazojn kun longaj aŭ pluraj interrompaj sintagmoj. Tion ilustras la sekva citaĵo el verko de germanlingvulo:
Komence de ĉiu nova jaro mi intencas aŭtomate prepari indeksojn pri ĉiuj en la antaŭaj jaroj enigitaj kaj korektitaj terminojn.
Se oni ŝanĝas la vortordon de la frazo, fariĝas evidenta la kialo de la erare akuzativigita vorto “terminojn”:
Komence de ĉiu nova jaro mi intencas aŭtomate prepari indeksojn pri ĉiuj terminoj enigitaj kaj korektitaj en la antaŭaj jaroj.
Inter “ĉiuj” kaj “terminoj” estas sep vortoj, kiuj stumbligas la verkinton de la frazo.

Malgraŭ tio, ke Kolomano Kalocsay estis hungarlingvulo, li konsciis, ke la tordita frazkonstruo ne estas tolerebla en la bona proza stilo de Esperanto. Li marteladis la punkton, ke, kvankam la vortsekvo en Esperanto estas libera, tio ne signifas, ke oni povas laŭplaĉe disĵeti la frazerojn kaj tamen havi bonan, agrablan stilon. Li starigis regulon, ke post “la” staru ĉiam peza vorto, t.e. substantivo, adjektivo aŭ adverbo, sed neniam prepozicio, ĉar en tiu kazo “la” pendas en la aero, kaj ne estas klare, al kiu vorto ĝi apartenas. Ĉi frazelemento devas stari apud tiu, al kiu ĝi senpere rilatas. Kompatinda I.Nagy ne povis plenumi la konsilon de sia samlandano, ĉar li havis la malbonan kutimon pensi hungare kaj skribi Esperante.

La Ondo de Esperanto. 1996. № 4–5 (29–30)


Al la indekso Lingvo