Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8

Proverboj en Esperanto: hodiaŭ kaj morgaŭ

Eseo de Bernard Golden

Aktualeco de la uzado de proverboj

En la unua parto de tiu ĉi studaĵo mi prezentos materialon, kiun mi akiris trakribrinte publikigitajn verkojn, kiuj aperis en la jaroj 1994 kaj 1995. Tiel mi demonstros, ke la uzado de proverboj fare de esperantistoj estas vaste kaj firme enradikiĝinta trajto de la hodiaŭa lingvouzo. Ĝi tute ne estas elmodiĝinta kutimo karakteriza de la pasinteco, kiel volas kredigi mise pensanta, mallarĝmensa filistro.

Mi ne listigos la proverbojn en formo de katalogo, sed priskribos ilian rolon kaj la kuntekston en la artikoloj, el kiuj ili estis ĉerpitaj. Tiuj du faktoroj estas tre gravaj, ĉar ili indikas, ke aŭtoroj ne arbitre aŭ kaprice lardis siajn verkojn per popoldiroj, sed zorge elektis ĝuste tiujn, kiuj povas servi kiel stila rimedo kaj havi didaktikan funkcion por reliefigi la pensojn de la verkinto kaj koncize resumi la enhavon.

La saĝaj eldiroj, kiujn uzas esperantistaj aŭtoroj, havas plej diversajn originojn. La plej multe uzata fonto estas Proverbaro Esperanta de L.L.Zamenhof, kiu konsistas el kolekto da esperantigitaj proverboj, sentencoj kaj parolturnoj el la rusa-pola-germana-franca frazeologio kompilita de lia patro, M.F.Zamenhof. Ankoraŭ du riĉaj fontoj estas La Sankta Biblio kaj la latinlingva literaturo de la klasika antikveco. Estas uzataj ankaŭ tradukitaj versioj de proverboj el diversaj etnolingvoj kaj, pli malofte, ankaŭ originalaĵoj, t.e. proverboj, kiujn elcerbigis aŭtoroj sen utiligo de etnolingvaj modeloj. Citaĵoj el Proverbaro Esperanta estas signitaj per la signo z. Kie aliaj fontoj ne estas menciitaj, la ekzemploj estas miaj propraj kreaĵoj.


Lokado de proverboj en verkoj

Pro sia intensa kaj konciza esprimkapablo, proverboj funkcias por kapti la atenton de legantoj kaj pro tio estas lokitaj en ŝlosilaj pozicioj de ĉiuspecaj tekstoj. Evidente, la plej favora loko estas en la titolo mem, ĉar ili tiel servas por anonci la temon de la peco.

Artikolo Ŝteliston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas (Monato. 1994: 12, pĝ. 13) temas pri procesoj kontraŭ hispanaj publikaj funkciuloj, kulpaj pri monŝtelado. “Pastro ne predikas dufoje” estas popoldiro konata en pluraj eŭropaj lingvoj. Ĝi servas kiel pensinstiga titolo de artikolo pri vera okazintaĵo, kiam, pro speciala kialo, pastro konsentis ripeti sian predikon (Starto: 159. pĝ. 26). Tre okulfrapan uzon de titol-proverbo faris Stefan Maul en sia artikolo “restu tajloro, ĉe via laboro!” (Internacia Ĵurnalisto. 1995: 1. pĝ. 4-5). Li priskribis la mispaŝon de germana ĵurnalisto Wolf Schneider, kiu publikigis erarhavan artikolon pri Esperanto. Redaktoro Maul tre trafe riproĉis lin per Zamenhofa proverbo, en kiu troviĝas la vorto “tajloro”, kiu estas la signifo de la germana familia nomo Schneider!

La dua plej grava loko estas tuj post la titolo en la formo de moto aŭ epigrafo, kie ĝi same funkcias por heroldi la temon. “Hako post hako estas la plej efika atakoz” (Boletín. 1994: 318. pĝ. 3) esceptokaze troviĝas ne post la titolo, sed kape de la paĝo super la titolo “Silenta laboro”, la ĉefartikolo traktanta la laboron de la estraro de la Hispana Esperanto-Federacio.

Kelkaj aŭtoroj havas la kutimon doni titolojn al partoj de sia verko, kaj tiuj sekci-titoloj funkcias samcele. En artikolo pri la aktuala situacio de la politiko kaj ekonomio de Usono, sekcio “Se vi semas venton, vi rikoltos tempestojn” aludas pri katastrofaj rezultoj, kiuj povas sekvi (Internaciisto. 1994: 5. pĝ. 8). La citita versio estas variaĵo de “kiu semas venton, rikoltos fulmotondron” en Proverbaro Esperanta, kaj plej verŝajne estas traduko de la franca versio “gui sème la vent récolte la tempéte”.

Ne preteratendebla estas proverbo en la unua frazo de artikolo, kiel ilustras “Alia tempo, aliaj moroj, ĉu?” (Monato. 1995: 1. pĝ. 10). En demanda formo ĝi enkondukas pritrakton de gejunula seksumado. Zamenhof registris du variaĵojn: “aliaj tempoj, aliaj moroj” kaj “alia tempo, aliaj moroj”.

Elstaras preskaŭ same kiel titolo frazo fine de teksto, kie ĝi funkcias kiel frapfrazo, martelante la ĉefan punkton, kiun la aŭtoro volas emfazi. Ĉe la piedo de paĝo enhavanta artikolon pri Asembleo de Mondcivitanoj troviĝas jena saĝa eldiro: “Se vi volas pacon — preparu pacon!” (La Verda Proleto. 1995: 395. pĝ. 3). Ĝi estas registrita en Plena Ilustrita Vortaro, sed ne en la Proverbaro Esperanta.


Stumpigitaj kaj netradukitaj proverboj

Pro la populareco kaj vasta konateco de kelkaj saĝaj eldiroj, aŭtoroj ne ĉiam citas la plenan formon, sed nur la unuajn vortojn, kaj legantoj devas kompletigi la frazon. “Eĉ el sub la tero…” (Esperanto. 1995: 2. pĝ. 38) estas la titolo de notico en la rubriko “Loke” pri la nombro de esperantistoj. La mankanta parto estas “...aperas la veroz”. Samkiale latinaj proverboj ofte estas sen traduko, ĉar aŭtoroj opinias, ke ĉiuj legantoj komprenos ilin. La latinaĵo “Erare humanum est” (Ruslanda Esperantisto. 1994: 6. pĝ. 6) estas ankaŭ stumpigita! La plena formo estas “Erare humanum est, perseverare diabolicum” (Erari estas home, obstini diable). Gaston Waringhien iom alimaniere tradukas ĝin: “Homeca estas la eraro, diableca la obstino en la eraro.” Kaj sur la unua paĝo de la sama numero de Ruslanda Esperantisto aperas neoftaĵo — proverbo en la rusa lingvo sen traduko: “Иная простота хуже воровства”!


Aludoj

Zamenhof skribis: “por saĝulo sufiĉas aludo”. Kelkaj aŭtoroj, supozante, ke legantoj de ilia verko estas tre kleraj, prezentas popoldiron en la formo de aludo, en kiu nur unu aŭ du vortoj povas konduki al la solvo de la enigmo. Tion ilustras la sekva frazo: “Neniu pli ol mi scias, ke kritiko facilas” (La Gazeto. 1994: 51. pĝ. 15). La plenan penson esprimas Zamenhof per la proverbo “kritiki estas facile, fari malfacile”. Simila aludo al latina eldiro konsistas el nur la du unuaj vortoj: «kvankam, samkiel Valle, li priskribas krusajn scenojn. Sed “de gustibus” ktp.» (Literatura Foiro. 1994: 152. pĝ. 331). Temas pri “de gustibus et coloribus nun disputandum est” (pri gustoj kaj koloroj ne diskutendas). La zamenhofa variaĵo estas malpli longa: “pri gustoj oni disputi ne devas”. Estas evidente, ke ĉi-speca stila trajto karakterizita per stumpigitaj kaj aluditaj elementoj de la frazeologio de Esperanto, devas esti lernita same kiel gramatikaj reguloj kaj signifoj de vortoj, se oni volas perfektigi sian lingvoscion.


Tendenco al kreado de originalaj proverboj en Esperanto

Rimarkinda estas la ofta ripetado de la samaj proverboj, kiuj ĝuste pro tio ricevas stumpigitan formon. Alia maniero elimini tedan banalecon estas per modifo de klasika proverbo, por ke ĝi estu pli trafa en specifa kunteksto. Mi registris du ekzemplojn de tiu ĉi traktado de “ne ŝovu la nazon en fremdan vazonz”. En diskuto pri lingva temo, redaktoro skribas: “ni enŝovu la nazon en tiun ĉi interesan debateton...” (La Gazeto. 1994: 51. pĝ. 6). En kunteksto pri membroj de la Sveda Akademio, kiuj ne subtenas pensliberecon de verkistoj, aŭtoro komentas, ke “...la Akademio restis je sia pozicio ne ŝovi la nazon en politikan vazon” (Literatura Foiro. 1994: 151. pĝ. 252).

Estas ankaŭ aliaj indikoj, ke jam estas atingita la punkto, kiam freŝa, neŝablona materialo estas bezonata por vigligi la frazeologion de Esperanto. Unu solvo estas utiligi la stokojn da esprimoj troviĝantaj en lingvoj de neeŭropaj popoloj, precipe tiuj el Azio. En brodkasto de Esperantaj Novaĵoj el Budapeŝto (11 feb. 1995) la redaktoro citis ĉinan proverbon, kiun ŝi ĉerpis el Sennaciulo: “Kiu homon mortigas estas murdanto, sed kiu mil homojn mortigas estas heroo”. Okulkuraca flegistino komencis sian leteron al nederlandano per tajlanda proverbo: “turnu vian vizaĝon al la suno, por ke la ombro falu malantaŭ vi” (Dia Regno. 1995: 1. pĝ. 5). Eĉ el pli ekzota lando Nepalo venas komento pri diskuto rilate la bezonon de simbolo por Esperanto: “Oro ne bezonas tegilon” (Esperanto. 1994: 12. pĝ. 209).

Ankoraŭ unu metodo alporti novecon al la Esperanta frazeologio estas per modifado de klasikaj proverboj. Kelkfoje ŝajnas, ke aŭtoro forgesis pri la ĝusta vortumo, sed povas okazi, ke ŝanĝoj estas intence enkondukitaj, por ke la novaj variaĵoj impresu malpli kliŝe. En “per bonaj intencoj estas pavimitaj la alinferaj vojoj” (La Eta Gazeto. 1994: 68. pĝ. 2) estas facile rekoni la zamenhofan version “per promesoj estas pavimita la infero”, malgraŭ la substituo de vortoj. En raporto pri fiasko de ellaboro de komuna strategio en batalo kontraŭ aidoso, la artikolisto skribis: “ŝajnas, ke la montaro akuŝis nur muŝon” (Le Travailleur Espérantiste. 1995: 200. pĝ. 11). Pli konciza estas la zamenhofa: “monto gravediĝis, muso naskiĝis”. La aŭtoro efektive reverkis la proverbon, enkondukante montaro, akuŝis kaj muŝo (anstataŭ muso!).

Tiuj du ekzemploj de libera modifado estas ekpaŝo en la procedo krei originalajn proverbojn en Esperanto. Per disvolvo de la imagopovo kaj inventemo, oni povas lerni krei saĝajn eldirojn pri plej diversaj temoj kaj konceptoj, por kiuj ankoraŭ ne ekzistas adekvataj esprimoj en la ekzistanta proverbaro. Esperantistaj aŭtoroj en la pasinteco sporade eksperimentis per tiu ĉi kreiva agado, kaj plej probable ĝi pli oftiĝos en la estonteco. En miaj propraj verkoj fikciaj kaj fakaj mi serĉas ĉiun okazon uzi elpensitajn proverbojn, kiuj harmonias stile kaj enhave, do ili ne impresas kiel altruditaj elementoj en tekstoj.

Ekzistas pluraj manieroj variigi jam konatajn proverbojn, por ke ili sonu pli originale en specifaj kuntekstoj. Unu el la plej oftaj procedoj estas anstataŭigo de unu aŭ du vortoj sen ŝanĝo de la strukturo de la eldiro. En la Proverbaro troviĝas kiel modeloj “Kia greno, tia pano”, “kia vivo, tia morto” kaj “kia patrino, tia filino”. Sammaniere estis formulita la kongresa temo de la 50a Internacia Junulara Kongreso en Koreio en 1994: “Kia popolo, tia kulturo”. La artikol-titolo “Kiom da homoj, tiom da lingvoj” (Ruslanda Esperantisto. 1994: 6. pĝ. 6) estas evidenta imitaĵo de la zamenhofa “kiom da kapoj, tiom da opinioj”.

Pli drasta ŝanĝo en la signifo de proverbo povas okazi per substituo eĉ de nur unu vorto. La latina proverbo si vis pacem, para bellum (se vi volas pacon preparu vin por milito), fariĝis en modifita Esperanta versio “se vi volas pacon, preparu pacon” (Plena IIustrita Vortaro. pĝ. 779). Ĝi estis citita en La Verda Proleto (1995: 395. pĝ. 3). Jen unu el miaj propraj elpensaĵoj: “poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ mono”; ĝi donas tute alian emfazon ol la zamenhofa originalo “poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono”.

Unu el la proprecoj de multaj proverboj, estas ilia inversigebleco. Se oni ŝanĝas la lokon de vortoj aŭ interŝanĝas la pozicion de la enkonduka kaj konkluda partoj, la rezulto estas ankoraŭ senchava kaj esprimas saĝan penson, sed kun nuanco aŭ signifo diferenca de la modelo.

La sekvaj ekzemploj montras la facilecon de kreado per inversiigo
 
Proverbaro Esperanta Nova proverbo
Belecon taksas ne okulo sed koro Belecon taksas ne koro sed okulo
Estinta amiko estas la plej danĝera malamiko Estinta malamiko estas plej danĝera amiko
Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas Kie virino ne povas, tien diablon ŝi ŝovas

Per la aplikado de la ĉi-supraj procedoj estas eble trovi la vojon al inventado de tute novaj kreaĵoj, kiuj ne havas kiel modelojn jam ekzistantajn popoldirojn. Por ke la rezultoj estu sukcesaj, estas konsilinde utiligi la samajn principojn karakterizantajn la proverbojn, kiujn Zamenhof tradukis el etnaj lingvoj: koncizeco, poezieco, belsoneco, sonoreco kaj spriteco.

Koncizigitaj vortumoj havas la formon de frapfrazoj aŭ sloganoj, do ili estas tre facile enkapigeblaj kiel la sekvaj:

Ankaŭ poeziaj rimedoj servas por fiksi saĝajn eldirojn en la menso. Multaj el la esperantigitaj proverboj de Zamenhof konservas la ritman strukturon de la etnalingvaj originaloj. Tiu ritmo estas preskaŭ ĉiam duopa, kaj ĝi estas facile imitebla en nove kreitaj proverboj. Belsoneco estas atingebla per uzo de puraj rimoj kaj ankaŭ rimoidoj: La sonoran efikon de proverboj plialtigas sonfiguroj kiel aliteracio kaj asonanco, kaj utila rimedo estas ankaŭ elizio: Facile memoreblaj estas proverboj havantaj blagan, humuran aŭ spritan karakteron: Inter la prezentitaj proverboj troviĝas tiuj, kiuj havas ĝeneralan aplikeblecon kaj aliaj, kiuj pli efike estas uzeblaj en specifaj kuntekstoj, ekzemple en polemikaĵoj kaj verkoj pri la Esperanto-movado.


Noto

(Brennan A. Ĉu veraj proverboj povas ekzisti en Esperanto? // Kontakto. 1987: 5. pĝ. 6.)
En tiu ĉi artikolo la aŭtoro neas, ke proverboj havas utilon en la moderna mondo kaj ŝi ne komprenas, kiel proverboj povas aparteni al la kulturo de la esperantista komunumo. Mi refutis ŝian vidpunkton en pluraj artikoloj, interalie en Kontakto (1988: 5), Fonto (1990: 115, 1991: 121), Esperanto en Skotlando (1992.: 158), Eventoj (1992: 15).

La Ondo de Esperanto. 1995. № 3-4 (22-23)


Al la indekso Lingvo