Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8

La estetika principo en planlingvistiko

Eseo de Bernard Golden

Ankoraŭ unu planlingvo-projekto

Konata esperantisto el Amsterdamo informis min pri nova planlingvo, kiun li elcerbigis en 1991. Li klarigis, ke li akiris ĉiam pli da fido je la projektita lingvo pro daŭra pesado de la argumentoj de la ĉefaj antaŭaj aŭtoroj de planlingvoj. Plue, li asertis, ke lia lingvo estas bazita sur kombino de principoj, ne uzitaj en la pasinteco por formi la bazon de planlingvo. Tiuj principoj estas:

1. libera kombinado de senŝanĝaj morfemoj kun fiksitaj signifoj;
2. fonema ortografio;
3. maksimuma internacieco de morfemoj.

La inventinto de tiu projekto estas konvinkita, ke lia lingvo estas la plej bona, ĉar ĝi havas la sekvajn kvalitojn.

1. Ĝi estas pli facile lernebla ol esperanto, ido por ĉiuj homoj.
2. Ĝi estas pli facile lernebla ol occidental kaj interlingua por ĉiuj homoj, kiuj ne konas latinidajn lingvojn.

Ĉar ne akompanis tiun magran skizon vortlistoj kaj tekst-specimenoj, oni povas suspekti, ke tiu supozeble “plej bona” kaj “pli facile lernebla” lingvo estas simple ankoraŭ unu kimera vantaĵo.


Preteratento de la estetika principo

Prezentiĝas grava demando: se la nova planlingvo de la nederlandano estas pli bona kaj facila ol antaŭaj projektoj, kial ĝi ne estas ankaŭ pli bela? Evidentas, ke al la bazo de tiuspeca super-planlingvo, mankas ankoraŭ unu principo — la estetika — kiu, laŭ mia scio, ĝis nun ne estis konscie aplikata al la konstruado de artefaritaj lingvoj. Planlingvo bazita sur estetikaj kriterioj devas esti karakterizata per maksimuma grado de eŭfonio, harmonio kaj aliaj plaĉaj kvalitoj en ĉiuj aspektoj: fonetike, morfologie, sintakse kaj stile. Ĝuste tian lingvon verŝajne povus pli sukcese krei poetoj, sed ili ne troviĝas inter la homoj, kutime okupiĝantaj pri planlingvistiko — inĝenieroj, arkitektoj, pastroj, profesoroj, kuracistoj kaj ankaŭ poliglotaj psikopatoj!1


La skolo de simbolistoj-poetoj

Teo Jung, la fondinto kaj multjara redaktoro de Heroldo de Esperanto estas probable la unua, kiu pensis konstrui tutan idealan lingvon sur la bazo de la simbolismo de sonoj. En sia scienc-fikcia romano Landoj de l' fantazio li priskribis la lingvon de Raspaza:
La vortoj estis konstruitaj laŭ la impreso de la sonoj, kio estis precipe valora por la poezio. Ekzemple, la vokalo u impresas malhele, obtuze — ĝi do troviĝas en vortoj kiel nokto, malhelo, doloro, tamburi, profunda k. t. p.; i kutime impresas hele — ĝi taŭgas por esprimi vortojn, kiuj signifas lumon, ĝojon, altecon k. t. p.; o impresas grandioze, plene; a trankvile, simple; e larĝe, aŭ malhele kaj ordinare. Simile la konsonantoj: l estas la facila, milda, lulanta; r la potenca, granda, rulanta; n la neanta ktp, ktp … Lerninte sole la gramatikon, la vortojn oni preskaŭ jam povis diveni laŭ ilia sono kaj laŭ ilia prononcmaniero … Facile oni imagas la potencan impreson, kiun faras la recitado de poemo, se la sonoj jam kvazaŭ parolas per si mem … La senkomparan sunon oni nomas per la fiera r, la plena o kaj la fajranta malmola j — roj. La mildan lunon, kontraŭe, oni signis per lidalil estas simple la amo, lol signifas la profundan grandan amon…2
Pli frue ol Teo Jung aplikis estetikajn kriteriojn al kreado de artefarita lingvo, okupiĝis pri son-simbolismo la rusa poeto Velemir (Viktor) Ĥlebnikov (1885-1922), kiu kun Majakovskij fondis la rusan futurisman skolon. Samkiel la italaj futuristoj, Ĥlebnikov serĉis transnacian poezian lingvon, bazitan sur son-idea harmonio, kiun la unua skizis Platono en sia dialogo Kratylos; ĝi poste altiris la atenton de Leibniz kaj de lingvistoj.

Krom Ĥlebnikov, aliaj rusaj poetoj-simbolistoj trovis, ke sonoj de apartaj literoj havas propran karakteron, kiu estas transformebla al preskaŭ vortsignifo. Tion ilustras esperantigo de la poemo Lago de Konstantin Balmont (1867-1942). La unuaj kvar verslinioj tekstas jene:

Mole deglitis remil'.
Velas malvarmo kun lulo.
“Mia karulo!” Ekbril'
Flugas el vigla okulo…3
Rimarkinda estas la ofteco de la sono l, kiu aperas en 12 el la 14 vortoj.

En sia libro Poezio kaj sorĉo Balmont, same kiel Teo Jung, donas al apartaj literoj simbolajn signifojn. Ekzemple, li skribas pri l:

Lulo de lago estas aŭdebla en L, io mola, larma, — lekanto, liano, lilio… Helokula mola petolo, larma stelo, ŝancelo de la folioj, klino super la lulilo…4


Serĉo de estetikaj trajtoj en ekzistantaj artefaritaj lingvoj

Planlingvistoj nun interesiĝas nek pri la demando de son-simbolismo nek pri konsciaj rimedoj por krei son-harmonian lingvon. Tamen, propagandistoj en Esperantujo konstante ripetas, ke elstara trajto de esperanto estas ĝia eŭfonio, kaj ili komparas ĝin kun lingvo kiel la itala, kiu laŭ la ĝenerala opinio estas belsona. Sed sur la alia flanko de la medalo aŭdeblas kritikoj kontraŭ esperanto ne nur de ĝiaj malamikoj, sed ankaŭ de esperantistoj mem, al kiuj malplaĉas langtordaj kaj orelagacaj sonoj kaj songrupiĝoj. Tiel, akademiano Aldo de' Giorgi en sia referaĵo pri misaĵoj en esperanto acerbe kondamnas prononckomplikajn konsonantojn en vortoj kiel ekskluziva, psalmo kaj ankaŭ en la sufiksoj -ĉj- kaj -nj-5. Tiuj songrupiĝoj, kompreneble, ne estis kreitaj apriore de Zamenhof. Ilia formo estas bazita sur la etimoj de la etnolingvoj, el kiuj ili estis ĉerpitaj. Kvankam pro diversaj kaŭzoj la aŭtoro de la lingvo plurloke modifis etimojn por konformigi ilin al la fonetiko kaj strukturo de esperanto, li ne havis kiel kriterion facilan prononcadon; sekve mankas plaĉa sonefiko al multaj elementoj en la leksiko.

Por apliki la estetikan principon estas necese, ke aŭtoro de aposteriora planlingvo konscie elektu nur tiujn sonojn kaj songrupiĝojn, kiuj konformas al la estetika gusto, kaj eliminu ĉiujn aliajn “malbelaĵojn”. Tio evidente estas malfacila tasko, ĉar la uzenda materialo jam ekzistas en pli malpli fiksa formo en la etnaj fontolingvoj. Male, inventanto de apriora lingvo estas tute libera por formi la vortprovizon surbaze nur de sonoj kaj iliaj kombinaĵoj havantaj maksimume facilan prononcon kaj impresantaj eŭfonie. La sekvaj tekstoj en tri planlingvoj montras, kiel ili posedas malsamajn estetikajn trajtojn.

Volapuko. La aŭtoro estis Johann Martin Schleyer, germana pastro, kiu ellaboris sian lingvon en la lasta kvarono de la XIXa jc. Ĝi estas skemisma aposteriora lingvo, karakterizata per drasta transformado de leksika materialo venanta plejparte de la germana kaj angla lingvoj. La teksto estas parabolo el la Biblio.

Abraham äsiedom vöno len yan teneda oma, valädöl (segun kösöm omik) foginelis al lotadön omis. Adalogom bäledani blegöl oki su staf e kömöl al omi. Bäled e töbs ifenoms omi.6
Suma. D-ro Barnett Russell, usona kuracisto, ekplanis sian aprioran lingvon en 1937 kaj revivigis ĝin post du jardekoj. La teksto estas la komenco de la rakonto pri Pigmaliono kaj Galatea.
pige bona dako CYPRUS lati soma e gona gide tapo domo, dea sio devo te pigmalion. mu tesi tama pimo seta nate kosi pota puni puto ale muta.7
Loglan. La aŭtoro de loglan, usona sociologo James Cooke Brown, ekde 1955 komencis labori super artefarita lingvo apartenanta al la tipo de logikaj lingvoj, kies celo estas elimini gramatikan ambiguecon. La ekzemplo estas ĉerpita el tradukaĵo de anglalingva artikolo pri la galaksio Centaŭro A.
Ga seidjo le groda ce mordu ci tedjua bekti ji napa nu vizka ba le rardzabi, ga le bekti ji nu tcuta be lo kaoflo galhasi. I lo kaoflo galhasi, ja rarpai siritiapinine lea fu djano galhasi gu, suna kresui su nerji ji cnajai lio nemomo le nerji je loe danri galhasi gu, e ji nu profoa lo elhektromagni kreni.8
La plejparto de la legantoj de la tri tekstoj verŝajne opinius, ke la plej estetike plaĉa estas la lingvo suma pro la simpla aranĝo de malfermitaj silaboparoj, konsistantaj el kombinaĵo de konsonanto sekvata de vokalo (CVCV). La aŭtoro de volapuko intence elektis unusilabajn radikojn laŭ la formo CVC, sed ĉar al ili estas aglutine ligeblaj gramatikaj finaĵoj, afiksoj kaj kromaj silaboj en kunmetaĵoj, la rezulto estas pli peza kaj malfacile prononcebla ol suma. Sendube plej malhele impresas loglan pro konsonant-grupiĝoj kiel en rardzabi (CVCCCVCV) kaj longaj vortoj kiel siritiapinine.


La dek plej belaj vortoj en esperanto

De tempo al tempo enketoj estas organizitaj por trovi “la dek plej belajn vortojn” en diversaj etnolingvoj. Mi jam kolektis listojn el Francio, Hungario kaj Hispanlingvio. La plej nova teritorio por efektivigi similan esploron estas Esperantujo. La unua esperantisto, kiu publikigis la rezultojn de sia serĉo de la dek plej belaj vortoj en esperanto, estis Kolomano Kalocsay en 19709. Dek tri jarojn poste Georgo Kamaĉo el Madrido sendis demandilojn al 65 elstaraj esperantistoj kaj kompilis liston de la dek plej ofte elektitaj vortoj en la 22 respondoj10. Ĉi sube estas la enhavo de la du menciitaj listoj kun ankaŭ mia kontribuaĵo kaj tiuj de William Auld kaj Gaston Waringhien.
 
Kalocsay (1970) Kamaĉo (1983) Golden (1983) Auld (1983) Waringhien (1985)
balzamo amo revi amindumo aŭroro
ĉarma amiko aŭroro farniento ĉielo
lamento espero krepusko lulas ĝojo
lampiro esperanto lumo malgaja kristalo
larmo bela lazura miozoto lazuro
luli laboro kalma odalisko lirli
mielo paco mola paduso najtingalo
svelta lazura tenera panjo rozo
veluro sopiri lariko pelerino sorĉe
vualo patrino alko triloj timiano

Por la celo ellabori fonetike estetikan planlingvon estas necese analizi la strukturon de la vortoj en la kvin listoj kaj ekscii, kiuj sonoj kaj sonkombinaĵoj aperas plej ofte. La unua karakterizaĵo estas alternado de silaboj kun la formo CV. Rilate nombron de silaboj, dusilabaj vortoj estas malpli oftaj ol trisilabaj; estas ankaŭ kelkaj kvarsilabaj. Inter la konsonantoj la plej oftaj estas la du likvidoj, r kaj l; poste sekvas la du nazaloj m kaj n, kaj pli malofte p, s, t, k, j kaj z. Konsonantoj aperantaj malpli ol kvin fojojn estas b, c, ĉ, d, f, g, ĝŭ kaj v. Tute malestas h, ĥ, ĵ kaj ŝ. Apudstarantaj konsonantoj estas facile prononceblaj; ofte ili troviĝas en apartaj silaboj. Du fojojn aperas la diftongo kaj nur unu fojon aj. Ankaŭ hiato ne estas ŝatata fonetika trajto en la vortlistoj. Inter la vokaloj dominas a kaj o, sed tie ĉi certe parte influas la gramatikaj finaĵoj de adjektivoj kaj substantivoj. La proporcio inter konsonantoj kaj vokaloj estas preskaŭ egala, kaj tio certe kontribuas al la sonora kvalito de la vortlistoj kiel tutaĵoj.

Ekzistas objektiva bazo por pravigi preferon de la vokaloj a kaj o. Sveda inĝeniero John Nordin faris esploron pri sonoreco en lingvoj kaj konkludis, ke aŭdebleco kaj sonoreco dependas de vokalofteco. Kvankam sonoreco estas subjektiva propreco de lingvo, estas pruveble, ke ekzistas certa grado de kunmezurebleco inter aŭdebleco kaj sonoreco. Ĉar aŭdebleco estas mezurebla, sekve estas eble preskaŭ mezuri ankaŭ la sonorecon. Aŭdebleco dependas ankaŭ de la proprecoj de la homa orelo. La pli altaj sonoj (e, i) estas malpli aŭdeblaj ol la pli malaltaj (a, o, u). Tial, lingvo kun granda nombro de vokaloj a, o kaj u estas pli komprenebla kaj estas perceptebla kiel pli sonora.11


La serĉo de malagrablaj vortoj — sonsimbolismo kaj semantiko

Ankoraŭ unu tasko, kiun Kalocsay donis al si, estis serĉi dek malagrablajn vortojn en esperanto, kaj li kompilis la sekvan liston: torturo, mordi, murdi, tordi, fulmotondro, kraĉi, aĉa, plonĝi, kraki, vipuro.

En tiu ĉi grupo la karakteriza sono estas la likvido r, kiu troviĝas en ok el la dek vortoj. Cetere, sep fojojn ĝi estas parto de konsonanta grupiĝo, jen kun dentalo (rt, rd, dr) jen kun velaro (kr). Balmont skribis pri la son-simbolismo de r, ke ĝi:

“estas rapida, ornama, terura, grava, tondra… R estas unu el tiuj sorĉaj sonoj, kiuj partoprenas signifoplene en la lingvo de plej diversaj popoloj kaj en bruoj de la tuta naturo… [R] partoprenas parolon de nia gorĝo kaj brusto kaj rikanadon de tigro kaj kveradon de turtino, kaj grakadon de korvo, kaj bruon ĉe bordo, grandioze krakantan, kaj ruladon de tondro…”D.

La listo de Kalocsay malkovras ankoraŭ unu faktoron regantan la elekton de vortoj. Neeviteble influas ilia semantika enhavo. La signifo de la serio torturo, mordi, murdi, fulmotondro, kraĉi kaj kraki, eĥantaj murmuradon kaj gruntadon tra la dentoj — rt…rd dr…kr… — elvokas ĉe aŭskultantoj malagrablajn asociojn. Male, en la listoj de belaj vortoj, preskaŭ ĉiuj asocioj estas agrablaj. Waringhien reliefigas, ke en la elekto de vortoj efikas ankaŭ la esprimvaloro de fonetike similaj etnolingvaj vortoj. Se en tiuj ĉi lingvoj troviĝas malagrablaj vortoj, rimantaj kun parto de la esperanta vorto, malgraŭ ĝia belsoneco, kaj revoko de agrabla koncepto, tia vorto ne estos elektita kiel unu el la dek belaj.


Survoje al aplikado de estetikaj principoj en planlingvistiko

En tiu ĉi studaĵo estas pritraktitaj la estetikaj trajtoj de la fonetiko de artefarita lingvo. Sed ankaŭ la morfologio, sintakso, semantiko kaj stilo de planlingvo devas kontribui al la estigo de sento de bonstato aŭ eŭforio ĉe ĝiaj uzantoj. La signifo de vortoj devas esti unusenca kun evito de “falsaj amikoj”, homonimoj, ambiguaj kaj netravideblaj kunmetaĵoj, postulantaj temporaban cerbumadon por analizi kaj kompreni. Gramatikaj reguloj devas esti simplaj kaj senesceptaj por ebligi aŭtomatan aplikadon sen bezono de mensa fortostreĉo dum uzado de la skriba lingvo same kiel la parola.

Esperantaj gramatikaĵoj kiel la refleksivo, la po-esprimo, transitiveco de verboj kaj uzo de la akuzativo konstante kaŭzas stumblojn eĉ ĉe spertaj esperantistoj kaj “bonaj aŭtoroj”, kaj donas al ili senton de malbonfarto, kiu disvolviĝas ĝis psikologia minus-komplekso pro maleblo primajstri la lingvon. La rezulto estas kabeado. Lernantoj kaj uzantoj de esperanto devas havi eblon orientiĝi en harmonia lingvosistemo kaj akiri la senton, ke la lingvo estas vere bela, alte evoluanta estetika kreaĵo.

Estas konsilinde, ke la nederlanda planlingvisto menciita komence de tiu ĉi studaĵo, dediĉu sin al la glatigo, rafinado kaj polurado de sia lingvo, por ke ĝi akiru la estetikajn kvalitojn de poezia verko. Li povas komenci, enkapigante ok kriteriojn, starigitajn de la estona lingvisto Valter Tauli por estetika lingvo-planado12.

1. La lingva sistemo estu harmonia.
2. Inter esprimado kaj enhavo ekzistu simetrio.
3. La esprimado estu agrabla.
4. La esprimado estu ritma.
5. La esprimado estu varia.
6. La esprimado estu konciza.
7. La esprimado estu elvokiva.
8. La esprimado estu alloga.


Notoj

1. Monnerot-Dumaine M. Précis d'Interlinguistique générale et spéciale. Paris: Libraire Maloine, 1960. pĝ. 68–70.

2. Jung T. Landoj de l' fantazio. Horrem bei Köln: Heroldo de Esperanto, 1927. pĝ. 83, 97.

3. Nekrasov N. Futurismo en nia lingvo // La Nova sento. 1923: 5. Kolumnoj 19–25.

4. Drezen E. Historio de la mondolingvo. Moskvo: Progreso, 1991. pĝ. 193.

5. de' Giorgi A. Esperanto: facila, regula, senescepta, logika, belsona internacia lingvo, ĉu?: Manuskripta referaĵo. 1994. pĝ. 1–4.

6. Sprague Ch. E. Hand-book of Volapük. New York: The Office Company, 1888. pĝ. 49.

7. Russell B. Suma: a neutral universal language. Plainview; New York: B. Russell, 1966. pĝ. 117.

8. Brown J. C. Loglan 1: a logical language. Gainesville: The Loglan Institute, 1989. pĝ. 576.

9. Kalocsay K. La plej belaj vortoj // Hungara Vivo. 1970: 1. pĝ. 21.

10. Kamaĉo G. La plej belaj Esperantaj vortoj // Heroldo de Esperanto. 1983. ŝ14. pĝ. 3.

11. Nordin J. Le sonorite // International Language Review. 1958: 11. pĝ. 33–36.

12. Tauli V. Az esztétikai elv // A világnyelv. Budapest: Gondolat, 1984. pĝ. 290.

La Ondo de Esperanto. 1995. № 3-4 (22-23)


Al la indekso Lingvo