Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Goncalo NevesLa Benjameno de nobela familio

Studo de Gonçalo Neves pri la vorto ambaŭ

1. Ĉu la vorto ambaŭ estas adjektivo?

En baldaŭ presota recenzo pri PIV2, Jorge Camacho skribis i.a.: “la adjektivo ambaŭ ne finiĝas per la fundamenta a de ĉiuj adjektivoj.” Interlinie oni do legu, ke la vorto ambaŭ (kvankam fundamenta kaj zamenhofa) estas erara, kaj anstataŭ ĝi estus uzinda la formo ambaj, a-finaĵa kiel “ĉiuj adjektivoj”. La saman opinion (eble vortumitan iom alie) oni renkontas iam-tiam en artikoloj tra nia gazetaro.

Mi tute ne konsentas. Laŭ mi la vorto ambaŭ neniel estas adjektiva aŭ eĉ adjektiveca, kaj tial ĝi neniel devus alpreni la a-finaĵon. Por komprenigi tion, mi trarigardos la komunajn trajtojn de “ĉiuj adjektivoj” kaj esploros, ĉu ilin laŭas la vorto ambaŭ. Se mi bone kalkulas kaj rezonas, la adjektivoj en Esperanto havas almenaŭ jenajn sep komunajn trajtojn:

a) Ĉiu adjektivo uzeblas kun la artikolo, kaj singulare kaj plurale, se la kunteksto nur tion allasas: la bela knabino, la belaj knabinoj. La vorto ambaŭ neniam uzeblas kun la artikolo, kia ajn estas la kunteksto: ambaŭ knabinoj1.

b) Ĉiu adjektivo uzeblas kaj singulare, kaj plurale: la bela knabino, la belaj knabinoj. La vorto ambaŭ uzeblas nur plurale: ambaŭ knabinoj.

c) Ĉiu adjektivo uzeblas kaj antaŭ, kaj post la koncerna substantivo, depende de la stil-efekto: la bela knabino, la knabino bela. La vorto ambaŭ uzeblas nur antaŭ la koncerna substantivo: ambaŭ knabinoj.

ĉ) Ĉiu adjektivo uzeblas kaj epitete (la bela knabino, la knabino bela) kaj predikative (la knabino estas bela). La vorto ambaŭ uzeblas nur epitete: ambaŭ knabinoj.

d) Ĉiu adjektivo uzeblas por respondi la demandon kia?: Kia estas la knabino? — La knabino estas bela. La vorto ambaŭ neniam uzeblas por respondi la demandon kia?

e) Ĉiu adjektivo kvalifikas substantivon, aŭ alivorte, ĝi esprimas ideon pri kvalito aŭ rilato, kiun la parolanto opinias apartenanta — definitive aŭ provizore — al iu aŭ io. La vorto ambaŭ neniel kvalifikas substantivon: ĝi nur esprimas ĝian nombron kaj la manieron, kiel la parolanto rigardas tiun nombron.

f) Ĉiu adjektivo uzeblas en kiu ajn momento kaj kunteksto, tute egale, ĉu la parolanto jam menciis la koncernan substantivon aŭ ne. La vorto ambaŭ uzeblas nur ĉe substantivoj jam menciitaj de la parolanto: en la ĝardeno kuris du belaj knabinoj; ambaŭ [t.e. la du knabinoj, kiujn mi ĵus menciis] haltis, kiam mi alvenis.

Se la vorto ambaŭ prezentas neniun el la supre diritaj trajtoj adjektivaj, se ĝi tial tute ne estas adjektivo, kio do ĝi estas kaj kion ĝi propre signifas? Eble iom nin helpos historia trarigardo.

2. Historio de la vorto ambaŭ

a) En Praesperanto ekzistis vorto samrola kiel la nuna ambaŭ. Temis pri baj (el la germana beide). Ĝi aperas en fabelo de Andersen, kiun Zamenhof tradukis el germana versio en 1881 (WARINGHIEN, pĝ. 33):
“Ful-ći rudźo e ful-ći fiaro debá kini la princaŭ. Fej po baj estu mettassaj i magnaj ardźaj irioj”.
En la nuna Esperanto la supraj frazoj sonas jene (WARINGHIEN, pĝ. 32):
“Tiun-ĉi rozon kaj tiun-ĉi najtingalon devadis ricevi la princino. Tial ili ambaŭ estis metitaj en grandajn arĝentajn kestojn”.
b) Inter 1882 kaj 1887 io tamen okazis. Malaperis la praformo baj, kaj neniu vorto ĝin anstataŭis. En la Unua Libro (1887) aperas ĉiuj nunaj -vortoj, escepte de ambaŭ kaj kvazaŭ. Kial?

Post 1882 Zamenhof faris plurajn tranĉojn kaj reduktojn en la praversio de la lingvo, kun la celo ĝin laŭigi al minimumaj gramatiko kaj vortostoko. La vortojn ambaŭ kaj kvazaŭ li ne opiniis esencaj kaj nepraj. Anstataŭ la unua oni povus ja diri ĉiuj du aŭ simile, kaj la duan oni povus surogati per la esprimo kiel se. Kaj ĝuste tion faris Zamenhof kaj la aliaj aŭtoroj dum la luljaroj de Esperanto. Jen ekzemple kiel elturniĝis Grabowski en sia epokfara traduko La neĝa blovado, presita en 1888 (pvz 1987, pĝ. 278):

Mario Gavrilovna longe ŝanceliĝadis; […] Fine ŝi konsentis: en certigita tago ŝi devis ne vespermanĝi, sed foriĝi en sian ĉambron […]. Ŝia servanta knabino estis en la komploto; ili du devis eliri en la ĝardenon trans la posta balkona ŝtuparo.
c) La publika apero de ambaŭ kaj kvazaŭ okazis nur en 1889, kiam Zamenhof ilin metis en sian faman vortaran duopon: Plena Vortaro Rusa-Internacia kaj Meza Vortaro Internacia-Germana (pvz 1889, pĝ. 769, 775, 833). En tiuj vortaroj oni ja povas legi:
Оба ambaŭ (pvz 1991, pĝ. 136)
Будто kvazaŭ (pvz 1991, pĝ. 86)

ambaŭ beide (pvz 1991, pĝ. 204)
kvazaŭ gleichsam alsob. (pvz 1991, pĝ. 220)

d) Malgraŭ la vortara sankcio de Zamenhof, la neologismo ambaŭ ne tuj enradikiĝis. Ĝia unua publika apero ekstervortara okazis nur post unu jaro, en septembro 1890, el la traduka plumo de Zamenhof kaj sur la paĝoj de la unua gazeto esperantista, kie ĝi ludis la rolon de prefikso:
La malgranda virineto de l' maro eltrinkis la brule akran trinkaĵon, kaj estis al ŝi kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo […] (ANDERSEN 1890, pĝ. 47)
La supra ekzemplo estas tre kurioza, ĉar en la sama frazo Zamenhof decidis alpreni la neologismon ambaŭ kaj ignori ĝian samaĝan kuzon kvazaŭ, uzante, anstataŭ ĉi lasta, la esprimon kiel se.

e) Kelkajn monatojn poste, en januaro 1891, ni ĉeestas la unuan publikan aperon de ambaŭ kiel vorto memstara, ekster la rolo prefiksa, kaj denove el la traduka plumo de Zamenhof:

En vespero somera vojevodo kolera
Al la hejma kastelo rapidas.
Al la lito edzina kun teruro senfina
Li alvenas, — neniun li vidas.

En doloro brulanta kaj per mano tremanta
Sian grizan lipharon li prenis,
De la lito foriris, la manikojn retiris
Kaj ektondris — kozako alvenis.

[…]

Kun pafil' en la mano al ĝardena altano
Ili ambaŭ sen bru' alŝteliĝas.

[…]

En l'arbaĵo silente, aŭskultante atente,
Staras ambaŭ gardantoj kovritaj

(MICKIEWICZ, pĝ. 3)

Jen do kiel nia kara ambaŭ enrampis en la lingvon: unue, prefikse-timide, partoprenante en la doloro de marvirineto, kiu memvole formetis sian voston, kun la celo akiri la amon de homa princo; due, aperte kaj memstare, atestante la kokron de vojevodedzino. Tiel sukan kaj pipran premieron certe ĝuis neniu alia el niaj vortoj!

f) Malgraŭ la supraj ekzemploj, la vorto ambaŭ ne akiris tujan popularecon inter la malmultaj adeptoj, kiuj tiam prove-palpe uzis la lingvon en kurtaj tradukoj. Ŝajnas, ke iom pli vastan konatecon la vorto ambaŭ ekĝuis nur post la zamenhofa traduko de La Batalo de l' vivo, el Charles Dickens, aperinta felietone sur la paĝoj de La Esperantisto inter februaro kaj novembro-decembro 1891, ĉar tiu teksto, estante la unua iom ampleksa esperanta traduko de grava literatura verko, rapide fariĝis propaganda vojmontrilo kaj epokfara modelo. En tiu teksto Zamenhof plurfoje uzis la vorton ambaŭ memstare, ĉiam antaŭmetante al ĝi la artikolon, sed tiun kunartikolan uzadon li baldaŭ rezignos kaj poste rifuzos.

Same kunartikolan uzon ree prezentas la traduka plumo de Zamenhof en januaro 1982, en teksto kiu ankaŭ famiĝis:

Unu tagon venis ankaŭ du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝofon, kiun oni povas al si prezenti; […]

[…] la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj laboris. […]

La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belaj koloroj. (ANDERSEN 1892, pĝ. 9–10)

Ŝajnas do, ke Andersen kaj nia ambaŭ ĉiam… kunamblis!

g) En aŭgusto 1893 la vorton ambaŭ eble unuafoje ekuzas alia aŭtoro ol Zamenhof. Jen kiel ĝi sonas el la traduka plumo de la portugalo Jayme Heinlein Ferreira:

Ĝi estas la legendo, […] kiun rakontis al mi Ali Hasan el la gento “Beni el Vedaroj” unu matenon, kiam ni promenadis ambaŭ sur la bordo de la maro. (BACHILLER, pĝ. 119)
h) En sia Universala Vortaro (1894) Zamenhof donas jenajn tradukojn: “ambaŭ l'un e l'autre | both | beide | yyy | obaj.” (pvz 1991, pĝ. 244). Tiujn tradukojn li senŝanĝe elmetos en la Fundamento de Esperanto, presita en 1905. (ZAMENHOF, 1963, pĝ. 141)

ĥ) Boirac, en sia Plena Vortaro Esperanto-esperanta kaj esperanto-franca (1909), donas jenan klarigon kaj tradukon: “AMBAŬ | du kune, duopaj; — ambaŭflanke, ambaŭmane, ambaŭdekstra. | tous le deŭ.” (BOIRAC, pĝ. 17)

i) Kabe, en sia Vortaro de Esperanto (1910), jene difinas: “Ambaŭ. Unu kaj alia: Mi renkontis la amikojn, mi salutis ilin ambaŭ kaj ĉiu resalutis.” (BEIN, pĝ. 7)

j) Dekok jarojn post la Universala Vortaro (Oficiala Gazeto, IV, 1911, pĝ. 221), Zamenhof denove preterlasas la gramatikan kategorion de ambaŭ, sed ĝian signifon klare difinas: «“Ambaŭ” signifas: “ĉiuj du”, t.e. ĝi estas uzata anstataŭ “ĉiuj”, kiam ni parolas nur pri du personoj aŭ objektoj.» (ZAMENHOF 1936, pĝ. 72)

ĵ) En 1923 aperas la unua volumo de la fama Enciklopedia Vortaro de Wüster, kiu ankaŭ prisilentas la gramatikan kategorion de ambaŭ, ripetante la supran difinon de Zamenhof: “ambaŭf (ĉiuj du, meist ohne Geschlechtwort), (alle) beide, alle zwei.” (WÜSTER, pĝ. 38)

k) Ankaŭ Grosjean-Maupin, en sia Plena Vortaro de Esperanto (1933), ignoras la gramatikan kategorion de ambaŭ kaj proponas jenan difinon: “*Ambaŭ. Du kune, du same, duopaj: mi k mia frato estas ~ esperantistoj; ~ manoj, okuloj; oni devas fari diferencon inter la ~ kazojz; ~dekstra (uzanta ~ manojn kiel dekstran); ~flanka; ~flanke de la pordo staras statuoj; ~tranĉa glavoz. Rim. Uzo de la artikolo apud ambaŭ estas senutila k malkonsilinda.” (GROSJEAN-MAUPIN, pĝ. 31)

l) En sia Plena Gramatiko de Esperanto; Vorto kaj frazo (1935) Kalocsay kaj Waringhien unuafoje difinas la gramatikan kategorion de nia vorto: “Kiam temas nur pri du aferoj, oni uzas anstataŭ ĉiuj la nevarian pronomon ambaŭ, kiu, kvazaŭnomo, montras nur personojn: ambaŭ samtempe abdikis, kaj, reprezentanto, povas montri homojn, bestojn, aĵojn: kiun vi prenas el la du ĉapeloj? — Ambaŭ!” (KALOCSAY; WARINGHIEN, pĝ. 85)

m) En sia Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto (1969) Setälä proponas iom nuancitan difinon: “ambaŭ: du similaj kune: ambaŭ infanoj = la filo kaj la filino. ” (SETÄLÄ, pĝ. 19)

n) En 1970, en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Waringhien proponas jenan difinon (pĝ. 38): «*ambaŭ. I. Nevaria pron. k adj., signifanta “ĉiuj du”, “la du kune kiel tutaĵo”: ĉu li saviĝis? Ĉu Elektro vivas? — Jes, ~ vivasz; al vi klopodojn k al mi suferojn vi kaŭzas, tamen ~ estas vanajz; en unu tago ili ~ mortosx; pli bone estas iri senfila en la ĉielon, ol se ~, la patro k la filo, iras en la inferonz. II. Pref. samsence uzata: ~flanke de ŝi staris statuojz; ~tranĉa glavox; ~dekstra viro (uzanta la du manojn egale); kolekti fruktojn ~mane». Tiu difino restis netuŝita en la nova versio de PIV, presita en 2002.

o) En sia Gramatiko de Esperanto (1988) ankaŭ Malovec prisilentas la gramatikan kategorion de la fama vorto kaj pri ĝi diras nur ke: “Anstataŭ ĈIUJ DU oni uzas AMBAŬ (Ili ambaŭ foriris).” (MALOVEC, pĝ. 36)

p) En sia Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko Wennergren prezentas la ĝis nun plej detalan, trafan kaj dokumentitan pritrakton de nia vorto (WENNERGREN, 2000):

«Ambaŭ = “ĉiuj du”. Oni uzas ambaŭ anstataŭ ĉiuj, kiam estas precize du.

Ambaŭ povas roli en frazo tute same kiel ĉiuj, kiel rekta priskribo, pronomece k.t.p. (vidu ĉi-antaŭe ĉe tabelvortoj je U). Ambaŭ estas ofte uzata kune kun vi, niili por precizigi, ke temas pri precize du. Tiam ambaŭ rolas kiel apudmeto.

Ambaŭ ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon. Ambaŭ estas difinilo, kaj do ne povas esti uzata kune kun la.

Ambaŭ frazoj estas bonaj! (LR.61) Estas du frazoj. Ĉiu el ili estas bona.

La pli maljuna (filino) estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. (FE.11) = ĉiuj du (la filino kaj la patrino) estis tiel malagrablaj…

Mi penos viziti vin iun alian tagon, kiam ni ambaŭ, vi kaj mi, estos liberaj. (OV.538)

Pli bone estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro kaj la filo, iras en la inferon. (Rt.10)

Zamenhof foje uzis ambaŭ anstataŭ du (sen la signifo de ĉiuj): Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la ambaŭ Pjotroj Ivanoviĉoj. (Rz.13) Ĝi (la rivero) inundis siajn ambaŭ bordojn. (Kr1.12) Oni vidas, ke ambaŭ tiam povas aperi kun difinilo (la, siajn…). Zamenhof poste skribis, ke tia uzo estas malbona (Lingvaj Respondoj pĝ. 64). Oni do uzu ĉiam du en tiaj frazoj: Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la du Pjotroj Ivanoviĉoj. Ĝi inundis siajn du bordojn. Oni tamen povas bone diri ekz.: Ĝi inundis ambaŭ siajn bordojn.

Por kontroli, ĉu ambaŭ estas ĝuste uzata, oni ŝanĝu la frazon tiel, ke ĝi temas pri pli ol du aferoj. Se oni tiam uzus ĉiuj, oni scias, ke ambaŭ estas korekte uzata».

El la supra citaĵo oni povas konstati, ke Wennergren ne ĉirkaŭiras la gramatikan kategorion de ambaŭ; anstataŭe li kuraĝe lanĉas la interesan terminon difinilo, kiun li glosas jene: “Difiniloj estas vortetoj, kiujn oni metas antaŭ O-vorta frazparto por difini la identecon de la afero. La plej grava difinilo estas la difina artikolo la. Aliaj difiniloj estas tabelvortoj je U, A kaj ES, posedaj pronomoj, ambaŭ, kaj unu.”

3. Kio do estas la vorto ambaŭ?

La analoj supre cititaj montras, ke ordinare niaj gramatikistoj evitas klasifiki la vorton ambaŭ. Tiun klasifikon mi trovis nur trifoje:

a) En 1935 Kalocsay kaj Waringhien nomas ĝin “nevaria pronomo”.

b) En 1970 Waringhien nomas ĝin “nevaria pronomo kaj adjektivo”.

c) En 2000 Wennergren nomas ĝin “difinilo”, kaj metas ĝin en la saman kategorion kiel la artikolon, kelkajn tabelvortojn, la posedajn pronomojn kaj la vorton unu.

Mi opinias, ke la PIV-a difino de Waringhien iom komplikas la aferon, ĉar ĝi unuafoje prezentas la vorton ambaŭ ne nur kiel pronomon, sed ankaŭ kiel adjektivon. Tiu klasifiko estas laŭ mi erara.

Kiel mi montris supre, da adjektiveco la vorto ambaŭ havas neniom. En ĝi manifestiĝas absolute neniu el la sep trajtoj adjektivaj supre skizitaj. Ĝi estas propre pronomo, aŭ se specifi kaj harfendi, ĝi estas numerala pronomo, signifanta: ĉiuj du ĵus menciitaj. Kaj ĉar pronomoj en Esperanto propran kaj specifan finaĵon ne havas (jen: tiu, mi, ĉio), ankaŭ tian ne bezonas la pronomo ambaŭ, kiu tre bone fartas kun sia vosto diftonga.

Se la latino kaj kelkaj latinidoj fleksias la vortojn, kiuj respondas al nia ambaŭ, tio estas afero, kiu Esperanton tute ne tuŝas.

Restas la demando, kial nia vorto ambaŭ, same kial ĝiaj 16 parencoj diversrolaj, havas la kuriozan ŝajnfinaĵon -aŭ. Sed tio estas municio por alia artikolo, kiu baldaŭ sekvos la nunan. Ĝis tiam la leganto estas petata atendi kaj pacienci.

ambaŭmane subskribas
Gonçalo Neves


Bibliografio konsultita

ANDERSEN, H. C.: La novaj vestoj de la reĝo. Trad. L.L. Zamenhof. En: La Esperantisto 3. 1892: 1, pĝ. 9–12.

ANDERSEN, H. C.: La virineto de l' maro. Trad. L.L. Zamenhof. En: La Esperantisto 1. 1890: 9, pĝ. 45–48.

BACHILLER, Cervera: La naskiĝo de la tabako. Araba legendo. Trad. Jayme Heinlein Ferreia. En: La Esperantisto 4. 1893: 8 (44), pĝ. 119–121.

BEIN, Kazimierz (KABE): Vortaro de Esperanto. 2a eld. Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1984.

BOIRAC, Emile: Plena vortaro Esperanto-esperanta kaj esperanto-franca. Unua parto. Dijon: Darantiere, 1909.

GROSJEAN-MAUPIN, E.: Plena Vortaro de Esperanto de Esperanto. 9a eld. Kun suplemento kompilita de G. Waringhien. Paris: SAT, 1980.

KALOCSAY, K.; WARINGHIEN, G.: Plena Analiza Gramatiko. 5a eld. Rotterdam: UEA, 1985.

MALOVEC, Miroslav: Gramatiko de Esperanto. Třebíč, 1988.

MICKIEWICZ, A.: La vojevodo. Trad. L. Z-f. En: La Esperantisto 2. 1891: 1, pĝ. 3.

pvz: iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof. kromkajero 3: ludovikaj biografietoj. kioto: ludovikito, 1987.

pvz: iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof. kromkajero 5: ludovikaj vortaroj el la 19-a jarcento. kioto: ludovikito, 1991.

pvz: iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof. originalaro 1. unua etapo de esperanto: 1878–1895. kioto: ludovikito, 1989.

SETÄLÄ, Vilho: Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto. 2 eld. Helsinki: Fondumo Esperanto, 1974.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Red. Gaston Waringhien. Repres. 2a eld. SAT, 1981.

WARINGHIEN, Gaston: Lingvo kaj vivo. Esperantologiaj eseoj. 2a eld. Rotterdam: UEA, 1989.

WENNERGREN, Bertilo: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. www.bertilow. com/pmeg/menuo.php. Versio 11.0 (3 jul 2002).

WÜSTER, Eugen: Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. Unua parto. Leipzig: Ferninand Hirt & Sohn, 1923.

ZAMENHOF, L.L.: Fundamento de Esperanto. 9a eld. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1963.

ZAMENHOF, L.L.: Lingvaj Respondoj. (Plena kolekto). 3a eld. Paris: Esperantista Centra Librejo, 1936.


Notoj

1. Zamenhof skribis (Oficiala Gazeto, IV, 1911, pĝ. 221): «Kvankam mi ofte uzis la formon “la ambaŭ” [i.a. en la traduko el Dickens: La batalo de l' vivo, 1891], tamen mi opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton “ambaŭ” sen artikolo». Kaj verdire tiu erara uzo kunartikola neniam enradikiĝis. (ZAMENHOF 1936, pĝ. 72)

2. Mi skribis eble, ĉar mi ne trarigardis la tutan literaturon inter februaro 1891 kaj aŭgusto 1893.

La Ondo de Esperanto. 2003. № 2 (100).


Al la indekso Lingvo