Tiu bela deklaro de Zamenhof1 trovas
simpatian reeĥon en la koro de la skemistoj (kia estas mi mem) kaj kuraĝigas
la lernantojn, lacajn de kapricaj absurdaĵoj de la naciaj lingvoj. Kaj
la unuaj impresoj de la lernanto ŝajnas konfirmi la deklaron; ekz-e, kiom
precize kompleta aspektas la paradigmo de Esperanto kompare kun la difektaj
paradigmoj rusa-germanaj:
Esperanto | kiu | kiun | kio | kion |
Rusa | кто | кого | что | что |
Germana | wer | wen | was | was |
Facile kaj rapide oni lernas ke kiu posedas ankaŭ multenombron, malkiel en la lingvoj Eŭropaj; malmultaj demandas pri la formoj kioj, kiojn, postulatajn de la simetrio. Iuj tamen demandas, precipe en la situacioj nature invitantaj al tiaj formoj:
— Ĉu vi rimarkis la diferencon?Kaj laŭ atesto de John Wells,— Diferencon inter kioj?
Anglaj komencantoj, lerninte “Kio estas tio?” kaj la pluralon -j, foje miras, ke oni ne povas demandi “Kioj estas tioj?”, kiam temas pri pluraj objektoj.
Pri “ioj”, “tioj”, “kioj” k.t.p.
Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne permesas. “Tio” prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj.Evidente, Zamenhof malaprobas la multenombrajn io-vortojn, kvankam ne tute kategorie. Li ne malpermesas ilin sed opinias ke la multenombro por tiuj vortoj estas sensenca.Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. Ekzemple: “Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton”.2
La logikon de lia respondo iuj multenombro-oponantoj klarigas tiel:
Esperanto havas la iu-serion por la individuaj, distingeblaj, nombreblaj konkretaĵoj; tiaj konkretaĵoj kompreneble povas havi multenombron kaj fakte ĝin havas (iuj, kiuj, tiuj). Male, la io-vortoj referencas abstraktan situacion, tial ili ĉiam estas ununombraj; se oni komencas analizi tian situacion, ĝiaj eroj ĉesas esti abstrakta io, kaj iĝas distingeblaj iuj.
Tiun rezonadon mi opinias logike erara; por montri tion mi unue konsideru etnajn lingvojn posedantajn plurnombrajn io-vortojn, kaj analizu la rilaton inter la io/iu-serioj.
nima? nimalar? t.e. kio? kioj? (что–? what? was?) — por demandi pri aĵoj;kaj la adjektivajn
kim? kimlar? t.e. kiu? kiuj? (кто–? who? wer?) — por demandi pri uloj;
qanday? t.e. kia? (какой? what? welcher?) — por demandi pri eco;Por ke la komparo kun la uzbeka sencu, unue ni konstatu, ke ankaŭ Esperanto ofte kontrastigas la demandovortojn kio/kiu laŭ la principo “aĵeco/uleco”.
qaysi? t.e. kiu? (который? which one? welcher?) — por demandi pri elekto, pri ekzemplero.
Tion ja agnoskas ĉiuj vortaroj (ankaŭ PV, PIV) kaj gramatikoj (PAG, §59):
Kio kuŝas sur la sofo? — Kuseno.Jes, la elekta senco de “kiu” (la uzbeka qaysi, la franca lequel?) nepre aplikiĝas al aĵoj se implice aŭ malimplice estas indikite ke temas pri serio da objektoj:
Kiu kuŝas sur la sofo? — La patro.
Jen du libroj; kiu pli plaĉas al vi?— tamen se la objektoj ne formas serion, oni uzas pure aĵan “kio”n eĉ kiam klare temas pri elekto:
— Do, kion li elektis, ĉu la vivon aŭ la honoron?kaj pure ulan “kiu”n eĉ se la aro de la uloj neniel estas difinita:
— Kiu telefonas?Nu, la konkretaj aĵoj, samkiel uloj, povas aperi sole aŭ plure, tial la uzbeka lingvo laŭbezone uzas multenombron de la koncernaj demandovortoj:
Kiojn mi aĉetu en la bazaro? (Evidente, oni iras por aĉeti dekojn da ioj, kaj klare konscias ke temas pri disaj ioj, el kiuj oni neniun forgesu.)
Kiojn mi precipe atentu aĉetante komputilon? (Mi petas indiki plurajn plej gravajn atentindaĵojn, sen iel ajn limigi ilian specon; “kion mi precipe atentu?” eble pensigus pri unu sola plej grava atentindaĵo; “kiujn parametrojn mi precipe atentu?” jam anticipe limigus la demandon al la teĥnikaĵoj, dum unu el la atentindaĵoj povus esti komerca aŭ funkcitena kondiĉo de la vendo, la disponeblo de riparservoj aŭ alia aspekto de la afero kiun la demandanto ne antaŭvidas).En iuj situacioj la logiko klare postulas multenombran “kioj”n:
— Diferencon inter kioj?La rusa lingvo ĉi-okaze duobligas la demandovorton: разницу между чем и чем? (Diferencojn inter kio kaj kio?). La vortoj, posedantaj multenombron, aperas en tia situacio multenombre: “Jes, mi rimarkis la diferencon inter ili”.
Feriante en Turkio mi plurfoje aŭdis uzojn de neler — la turkaj ne, neler respondas al la uzbekaj nima, nimalar (= kio, kioj).
— Kioj estas Petro, Maria kaj Paŭlo?
— Ili estas patro, patrino kaj filo.— Kio estas Petro, Maria kaj Paŭlo?
— Ili estas familio.
Ŝi vidis la rozon en vazo, kaj tio (= la kombino, rozo + vazo) ŝajnis al ŝi malbela.En la ekzemplo “tio” rilatas al la tuta situacio, dum “tiu” — al ties elemento; kaj la kutima obĵeto konsistas en tio, ke ĉar la tuton oni ne povas diserigi sen perdi la tutecon, tial “tioj” estas sensencaĵo.Ŝi vidis la rozon en vazo, kaj tiu (= la vazo) ŝajnis al ŝi malbela.
Tamen tiu rezonado estas erara, ĉar oni samtempe povas paroli pri pluraj tutoj, pri pluraj situacioj, sen diserigi iun el ili. Ekzemple:
Vidu, sinjoro:(En la tradicia stilo oni devas elpensi iun ŝtopvorton anstataŭ “tioj”: “tiuj du cirkonstancoj” aŭ simile; uzante ununombran “tio malfaciligis”, oni riskas ke la aŭskultanto aplikos ĝin nur al la ĵusa tio, t.e. nur al n-ro 2.)1. Oni ŝtelis la monon (ĝi estis destinita por elpagoj; tio malfaciligas la aferojn).
2. La kasisto malaperis (li devis elpagi; ankaŭ tio malfaciligas la aferojn).
Tioj malebligas tuj solvi vian problemon.
Jen frazo el mia propra afiŝo en soc.culture.esperanto:
Sed konsiderante tian semantikan genron oni povas konstati ke la franca vorto por gardosoldato ial estas ingenra, la germana vorto por ino estas neŭtra — kaj tiojn oni perceptas kiel malregulaĵojn kaj esceptojn.
li tenis ion subbrakemi komprenas tiel, ke subbrake li tenis unu objekton.
Logika uzo de “ioj” troveblas en la lingvo bulgara:
нещо io, afero (kp la respondan rusan “нечто”): кажи нещо! = diru ion! това е друго нещо = tio estas alia afero / io alia.Kaj Eugenio Fabian rimarkigis:
неща (multenombro de нещо): в чекмеджето има много неща = en la tirkesto estas multe da aĵoj/ioj.
En la hungara lingvo, kiel en Esperanto, ne estas maleble diri “ioj” (valamik) kvankam oni uzas ĉi tiun formon nur se ĝi estas nepre necesa. En la hungara estas observebla samtempe la tjurkaj-orientaj influoj, kaj la influoj de la okcidentaj lingvoj. Ĉi tiu miljara okcidenta influo tamen ne sukcesis detrui la bazajn strukturojn de la lingvo.
Cetere mi povas rimarkigi, ke mi centon da fojoj legis kaj aŭdis pri la ideo, ke oni povu diri “kioj”, sed neniam mi rimarkis, ke iu tion vere ekpraktikis. Ŝajnas, ke la tabuo estas tiel forta, ke ankaŭ tiuj, kiuj racie opinias, ke ĝi estas foriginda, tamen en la praktiko submetas sin al ĝi.Tiu observo estas vera, kvankam parte tio estas sekvo de redaktora filtrado. En medio necenzurata, ekz-e en la Interreto, oni povas trovi dekojn da “tioj” kvankam multaj el ili estas eraraj eĉ laŭ plej permesemaj kriterioj, iuj tamen ja estas logikaj (mi citas nur kelkajn):
“Kia speco de ĥemia energio? Ne ekzistas libera oksigeno, nek fluoro, nenio… Konjekteble li uzas tion, kion ajn li sukcesas trovi — tiojn, kiuj interagas — por produkti energion.”
[http://home.att.net/~MisteraSturno/TrigambaJoĉjo.html]En Japanio okazas tre multaj festoj aŭ konkursoj de maratono. Multaj homoj partoprenas en tioj. [http://www.asahi-net.or.jp/~WH4K-BNB/]
Mi legas (preskaŭ) nur la recenzojn en “Esperanto”, partojn de “Fonto” kaj iojn el “Monato”. [Jorge Camacho]
Unu evidenta klarigo estas, ke la Eŭropaj lingvoj ne uzas ilin multenombre. Tamen ankaŭ la ulsenca “kiu” malhavas multenombron en la Eŭropaj lingvoj, kaj tamen estas senprobleme akceptata.
Nu, “kiu” ja estas en la lingvo jam dekomence, do oni akceptis ĝin sendiskute. Sed kial Zamenhof mem ne enkondukis sammaniere “kioj”n, kaj eĉ obĵetis kontraŭ ĝi?
Mi opinias, ke la kaŭzo kuŝas en la genra strukturo de la lingvoj kiuj determinis la pensmanieron de Zamenhof.
Ekde la klasikaj lingvoj la abstrakte-aĵajn sencojn de “tio” esprimis la pronomoj neŭtraj. Latino kaj la greka malhavis apartajn pronomojn por kontrastigi kio/kiu, uzante por “kio” la neŭtragenran formon de unu sola demanda pronomo. Tio kreis firman asociaĵon, tiom firman ke la aŭtoroj de PAG, kontrastigante la io/iu-seriojn, rutine (sed por Esperanto malkonvene) uzas karakterizilojn kiel «neŭtra “tio”» (kvankam ankaŭ “tiu” povas indiki la objektojn ĝi-genrajn: “el la du libroj, kiun vi preferas?”) kaj «individuiga “tiu”» (kvankam ankaŭ “tio” povas indiki individuan objekton: “donu al mi ĉi tion”).
Tamen en la posta historio la demandaj pronomoj tute perdis kaj la genron kaj la nombron; dum la montraj, en la lingvoj slavaj kaj en la germana, konservis ĝin nur ununombre (samkiel la personaj pronomoj li, ŝi, ĝi/ili en Esperanto). La rusa-pola formo de “tio” estas la neŭtragenra formo de tiu sama pronomo, kies vir- kaj in-genraj formoj nepre respondas al “tiu”. Sed multenombre la genraj distingoj malaperas — kaj oni kutime atribuas al tiu komuna formo la pli ofte bezonatan sencon de “tiuj”.
Tial la rusoj, poloj, germanoj emas konstrui siajn frazojn tiel, ke “tio” nepre aperu ununombre. Se tio maleblas logike, oni ŝanĝas esprimmanieron tiel ke la koncerna io-pronomo tute ne aperu, uzante diversajn surogatajn vortojn (“aĵoj”, “aferoj” ktp).
Kaj estas atendebla ke la lingvoj kiuj ne distingas la genrojn (la angla, la hungara, la tjurkaj) malpli emas redukti “tio”n ktp al ununombro. Anglalingve “these”, “those” povas referenci “tiojn” ankaŭ “what” ŝajnas pli facile akcepti la sencon multenombran. Iagrade tio rimarkeblas en la statistiko de miaj TTT-esploroj (pli da “tioj” ĉe la angla- kaj japan-lingvanoj). Kaj ĝuste al tiu lingvogrupo strukture apartenas Esperanto.
En normala Esperanto oni diras:Ĉi tio estas valida obĵeto, tamen praktike mi ne vidas ĉi-okaze grandan danĝeron, precipe pro la tre elasta senco de “kio”, ebliganta la opan, resuman interpreton. Ĉiu ununombra “kio” pluinterpreteblas kiel rilata al ara tuto, al la tuta situacio. Nur la multenombra tuto forigas dubojn, ĉu temas pri pluro; la ununombra restos same dubsenca kiel nun.Decidu kion vi kunprenos, kaj kion mi metu en mian valizon.Kaj tiam “kion” estas neŭtrala pri nombro. Eblas paki po nur unu solan aferon, aŭ po plurajn. Nu, tion ni ĉiuj scias.Do, se oni komencas uzi “kiojn” en tiaj frazoj, por montri, ke estas pli ol unu nedifinita speco de afero, ĉu tiam la formo “kion” ekhavas nure ununombran signifon? Kaj tiam la ekuzo de “kioj” ne nur alportas plian eblon, sed ankaŭ ŝanĝas la signifon de la nuna “kio”, kio rezultigus miskomprenojn.
Fakte tiel estas en la lingvoj posedantaj multenombrajn “ioj”n: plejofte oni uzas “io”n amorfe ununombran, kaj la formojn multenombrajn oni uzas nur kiam tio efektive klarigas la diron.
Sekve, ekuzo de “ioj” estas pura etendo, kiu forigas tabuon senmalvalidigi la antaŭan lingvouzon. La antaŭa lingvouzo simple evitadis la frazojn kie “ioj” estus nepraĵo — oni simple ŝanĝadis la esprimmanieron, uzante evitvortojn kiel “aĵoj”, “aferoj”, “objektoj”, “cirkonstancoj” ktp.
Ekz-e, apenaŭ oni povas paroli pri rompo de tradicio ĉe “diferencon inter kioj?” — la tradicia Esperanto simple malhavas iun norman kaj bonstilan solvon por tia situacio.
En tiaj okazoj la multenombra formo de la pronomoj ne tiom rompos la tradicion, kiom ebligos rektasencan esprimmanieron, pli simplan kaj klaran ol la nunaj elturniĝoj.
La Ondo de Esperanto. 2001. № 7 (81)