Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8

Kia Esperanto en Interreto

de Sten Johansson

Kiel konate, esperantistoj pasie amas diskuti pri lingvaj aferoj. Prefere ne pri io ĝenerala, sed pri detaloj, vortoj, gramatikaj formoj. Ni ĉiuj supozeble spertis disputojn pri neologismoj, PIV, landnomoj ktp, ĉiam laŭ principo de dualismo: ĝusta-malĝusta, necesa-superflua, valora-danĝera.

Ankaŭ ĉi-sube mi traktos tiajn detalojn, tamen ne el la perspektivo ĵus menciita. Min interesas pli konkretaj, praktikaj, pragmataj demandoj: Kio ĝis nun uzatas, kio eniris en la vivantan lingvon, kaj kio restas teoriaj formoj ne praktike aplikataj?

Por ekscii kio praktike vivas, necesus analizi ĉion kion iu eldiras aŭ surpaperigas en Esperanto. Bedaŭrinde mia tempo ne estas senlima, do mi elektis malpli ĝeneralan metodon: mi uzis tielnomatan serĉilon en Interreto. Serĉante iun vorton, mi ekscias kiom da ttt-paĝoj la serĉilo trovis kun la koncerna vorto.

Malbona metodo — jes, tamen facila kaj rapida. La limigoj ja evidentas: Interreta uzado eble ne spegulas la buŝan aŭ paperskriban uzadon, la uzantoj estas specifa grupo kies lingvouzo eble ne similas tiun de aliaj. Unu persono povas enretigi centon da ttt-paĝoj kun sia amata ĉevaleto. La serĉilo ne distingas fuŝan tekston de iu komencanto disde la enretigo de Zamenhofaĵo; ĉio egalas. Kaj ĝi ne distingas aktivan uzadon de iu vorto disde vortlista registro, eĉ ne disde averta mencio “neniam uzu…” Tamen, se oni konservas prudenton, sobron kaj suspektemon, la serĉo-rezultoj povas almenaŭ doni materialon por plua pripensado.

Teknike: por havi nur Esperantlingvajn trafojn, mi ĉiam serĉis per kombino de la vortoj “kaj” plus “estas” plus la serĉata vorto. Je kontrolo tio montriĝis sufiĉe sekura, kvankam kompreneble iom ekskluda. Bedaŭrinde mi ne sukcesis serĉi per Unikodaj literoj, do ĉe supersignoj mi povis trovi nur paĝojn laŭ Latin-3 aŭ X-kodigo.

Ĉie sube la cifero post kursiva vorto indikas la nombron de trafoj. Se vi ripetos la serĉon, la nombro varios depende de tago kaj serĉilo, tamen supozeble la proporcioj ne draste ŝanĝiĝos.

Neologismoj en Interreto

La plej amata diskutobjekto de esperantistoj sendube estas la tielnomataj neologismoj. Da tiaj troviĝas multaj specoj, sube mi traktos kelkajn el la plej konataj vortoj, kiuj aperis apud/anstataŭ mal-vortoj. Mi komparas la nombron de trafoj al la neologismo kun tiu al la mal-vorto(j).

Jam Zamenhof, Grabowski kaj aliaj pioniroj ekuzis tiaspecajn neologismojn, kiuj tamen poste oficialiĝis kaj ofte pli uziĝas ol la koncerna mal-vorto. Interrete ni trovas ekzemple stulta 440 (malsaĝa 76*, malsprita 20), kvereli 50 (malpaci 21), obstaklo 83 (malhelpo 100) kaj strikta (ne oficiala, tamen Zamenhofa) 170 (malvasta 185).

Inter la pli novaj (kio signifas el la 1930-aj jaroj) el tiu vort-grupo, plej akceptataj Interrete ŝajnas esti povra 162 (kompatinda 260, malriĉa 166*), dura 144 (malmola 285) kaj trista 132 (malgaja 269, malĝoja 69*). Ankaŭ uzatas olda 128, (sed ege superregas maljuna 1172 kaj malnova 2850), kaj frida 102 (malvarma 595). Malpli oftaj absolute, sed pli fortaj relative ŝajnas esti magra 94 (malgrasa 103) kaj pigra 52 (maldiligenta 43, mallaborema 42). Ŝajnas klare, ke plej sukcesaj estas vortoj kiuj akiris propran nuancon aŭ uzosferon — sed kio kaŭzas kion, ĉu uzado nuancojn aŭ nuancoj uzadon?

Iomete uzatas ankaŭ kurta 73 (mallonga 1423), liva 60 (maldekstra 680), febla 51 (malforta 563), lanta 47 (malrapida 256), turpa 44 (malbela 269), dum nur vegetas Interrete lontana 25 kaj dista 18 (malproksima 678, fora 451), tarda 23 (malfrua 303), leĝera 22* (malpeza 231), mava 21 (malbona 1657), sordida 18 (malpura 379), poka 18 (malmulta 1090), streta 18 (mallarĝa 132), friska 16 (malvarmeta 82), aperti 16 (malfermi 680), minca 13 (maldika 410) kaj hati 8 (malami 100).

Absolute abortaj ŝajnas dificila 5 (malfacila 1201), infre 6 (malsupre 608), olim 4 (antaŭ longe 111), nelge 4 (antaŭ nelonge 213), prohibi 3 (malpermesi 148) kaj dirta 2 (malpura 379). Kaj pri ekstremaj Piĉismoj kiel aŭtem 0* (tamen 8157), enim 2 (nome 1845), musti 1 (devi 269) aŭ tunk 1 (poste 6012) ni prefere ne parolu.

PIVismoj en Interreto

Oni fojfoje diskutas kelkajn vortojn, kie ŝajnas ke Waringhien per PIV klopodis influi la lingvon siadirekten. Ekzemple Anna Löwenstein interese eseis pri tiu temo (http://esperanto.digiweb.com.br/vidpunkto/piv.htm). Mi serĉis kelkajn vortparojn por ekscii kiom nia Waringhien penetris Interrete.

Interalie aperas en Plena Vortaro (PV) la vorto razeno 18, en PIV anstataŭigita per gazono 42. Simile PV preferas strando 87, dum PIV preferas plaĝo 62*. La leganto mem juĝu, ĉu eblas fari konkludon el tiuj nombroj. PV havas la malnovan vorton vando 40, anstataŭ kiu PIV proponas septo kaj parieto 4, kiuj ŝajne ne konkeris la Interretajn esperantistojn. La serĉilo trovis 42 “septo”, sed ili ĉiuj apartenas al muzikpaĝoj de Bertilo Wennergren, do temas pri tonintervalo, ne vando.

Anstataŭ aprezi 50 PIV preferas apreci 44 (kvankam sendube Waringhien preferis uzi en tiu senco ŝati, sed tio jam estas alia historio; la Interreta serĉilo ja ne helpas nin kontroli en kiu signifo iu vorto estas uzata). Eble ne PIVismoj, tamen konkuraj vortparoj estas pobo 35 — poŭpo 16 (kun alie nekonata diftongo) kaj jogurto 11 — jahurto 10.

Eble la plej frapa PIVismo el ĉiuj koncernas la mezan el la tri Baltiaj nacioj. Anstataŭ la Zamenhofa (kaj nun ankaŭ oficiala) latvo 26 kun alaj Latvio 190 / Latvujo 56, PIV proponas letono 0, Letonio 3 / Letonujo 0. Komento ne necesas. Ankaŭ pri alia lando PIV klare maltrafas la praktikan lingvouzon, proponante Izraelio 17 anstataŭ Israelo 444. La lastan formon poste aprobis (sed ne oficialigis) la Akademio.

En sia eseo Anna Löwenstein traktas la vorton fibolo 11, laŭ ŝi lanĉitan de PIV por anstataŭi unu el la signifoj de fibulo 3, kaj simile venerea 12, lanĉitan por unu signifo de venera 15. Tiuj aferoj ŝajne ne tro oftas inter la samideanoj, almenaŭ ne en Interreto, do malfacilas diri kiom PIV ĉi-kaze sukcesis influi la lingvouzon.

Anna Lövenstein krome asertas ke PIV lanĉis la neologismon lukri 9 por unu el pluraj signifoj de gajni 375, nome tiun kiun eblas esprimi ankaŭ per perlabori 76. Ŝajne la Interretaj esperantistoj ne adoptis ĉi PIVan proponon.

Kiel purajn erarojn registritajn en PIV Anna konsideras jaspiso 7 kiel variaĵo de jaspo 3, kaj perineo 2 por anatomia signifo de la jam menciita fibulo 3. Nu, eblas konstati nur ke tiuj aferoj ne tre oftas en Interreto, almenaŭ ne Esperante.

Landnomoj en Interreto

Apud neologismoj kaj PIV, la plej diskutata temo inter esperantistoj kredeble estas landnomoj. Krom la preskaŭ jarcenta alternativo -ujo/-io, troviĝas pliaj problemoj pri unuopaj landoj. Sube mi prezentas liston pri Interretaj trafoj. Parenteze mi menciu, ke de la sufikso -jo, lanĉita de Rüdiger Eichholz en Esperanta Bildvortaro, la serĉilo trovis entute 3 trafojn.
 
-io -ujo -lando
Brit- 824 224 11
Bulgar- 336 41 0
Ĉin- 328 26 1
Dan- 330 109 152
Finn- 14 10 446
Franc- 3387 309 15
German- 3161 363 5
Grek- 208 91 58
Hispan- 1643 179 5
Hungar- 808 91 27
Ital- 985 204 0
Japan- 1190 140 10
Kroat- 332 46 0
Litov- 352 48 0
Norveg- 247 91 0
Pol- 150 54 1050
Rus- 1125 267 226
Sved- 732 143 57
Svis- 181 44 478

Ĝenerale la proporcio inter -ujo kaj -io estas 1:6, do unu -ujo kontraŭ ses -io. Iel strange, tamen, la proporcio varias tra la mondo. Relativa ujo-zono kun proporcio -ujo/-io 1:3 troviĝas en nordokcidenta Eŭropo kun Britio, Norvegio kaj Danio (pardonu ke mi tamen uzas io-formojn, kiuj eĉ tie dominas). Ĉe Finnlando, Pollando kaj Svislando superregas -lando, kiu krome aperas iom ĉe Danio, Rusio kaj Grekio.

Eĉ pli varias la proporcio -ujo/-io se ni rigardas regionojn ene de ŝtatoj. Bonvolu vidi sube:

              -io / -ujo
Angl-    226 / 204
Kimr-    38 / 40
Saks-    26 / 35
Bavar-    39 / 18
Breton-    57 / 5
Katalun- 78 / 4

Ŝajnas ke la vera ujo-zono etendiĝas de Kimrio ĝis Saksio, kun grava influo ankaŭ en proksimajn Anglion kaj Bavarion. (Denove pardonpeton pro mia obstina io-umado!) Vere kurioze! Sed ni memoru, ke povas okazi ke iu unuopulo enigis multajn ttt-paĝojn, ekzemple pri sia hejma regiono.

Aparta problemo estas la landego kiu Interrete ankoraŭ plej konatas kiel Hindio, kvankam ĝia Esperanto-asocio lanĉis Barato:

Hindio 195
Hindujo 126
Barato 66
Bharato 35

Kaj ne malproksime aro da landoj prezentas plurajn elekteblojn:
 
-io -ujo -lando -istano
Afgan- 80 40 19 73
Uzbek- 58 18 0 83

Nu, tiuregione oni eble havas pli akrajn problemojn ol elekti nomformon.

Konata landnoma problemo estas ĉu egiptoj vivas en Egiptio, aŭ egiptanoj en Egipto. Kiel jam dirite, Interreta serĉilo mutas kiam temas pri signifoj, tamen jen sube kelkaj nombroj:

-o* -io -ujo -ano -iano -urbo
 
-o* -io -ujo -ano -iano -urbo
Egipt- 187 125 325 27 0 0
Israel- 444 13 0 11 0 0
Izrael- 90 17 1 5 0 0
Kore- 100 370 66 4 0 0
Meksik- 262 158 2 8 9 44
Ukrain- 29 379 28 4 1 0
Ukrajn- 61 17 2 2 0 0

(* ne eblas scii, kiom da trafoj koncernas la landon, kaj kiom loĝanton.)

Iom komplika situacio, sendube. Por la nacioj ofte aperantaj Interrete, la serĉilo trovis pli ol dekoble pli da trafoj al landnomo ol al ĝia loĝanto. Se tiu proporcio validas ĝenerale, oni povas esti certa ke la plej multaj “Egipto”, “Israelo/Izraelo” kaj “Meksiko” koncernas landon, ne loĝanton. Pri “Koreo” kaj “Ukraino/Ukrajno” kredeble la signifo pli varias.

Aldone ni notu, ke la kimra/saksa ujo-zono inkluzivas ankaŭ Egiption! Kompreneble la serĉilo ne scias distingi la hodiaŭan disde la antikva regno. Mi suspektas, ke oni trovus pli da -ujo ol -io pri antikvaj landoj, sed la sola kazo kie eblis kontroli tion estas Persio 42 / Persujo 93 — ceteraj kazoj havas tro malmultajn trafojn.

Ali-korelativoj en Interreto

Kelkaj homoj jam delonge hereze vastigis la korelativan tabelon per vortoj komenciĝantaj per ali-. Kvankam mi konfesas, ke fojfoje la vorto alies ŝajnus al mi oportuna, mi persone klopodas rezisti la tenton. Mi ja bone scias, ke la problemo ne kaŝiĝas en tiu vorto mem (neniu ĝin miskomprenus), sed en la dubo kiun ĝia uzado alportus al la vortoj alio, alia kaj alie. Ĉu ili restus normalaj substantivo, adjektivo kaj adverbo, kun ties normalaj signifoj kaj uzo, aŭ ĉu subite ankaŭ ili iĝus korelativoj kun aliaj signifoj kaj uzo?

Tamen mi ja promesis ĉi tie ne disputi, sed simple kalkuli. Do, jen la rezultoj de la Interreta serĉilo. Por komparo, mi montras dekstre la nombrojn trovitajn de normalaj ki-korelativoj:
 
ali- ki-
-al 19 4121
-am 25 7818
-el 112 12730
-es 206 4149
-om 19 3330
-u 47 12701

Evidente, la vorto kiu pleje tentas min, alies, ankaŭ estas la plej uzata el la “herezaj” formoj. Dualoke troviĝas aliel, kiu kvazaŭ precizigas unu el la signifoj de la adverbo alie. Trialoke estas aliu, kiu ŝajnas al mi eble plej insida, ĉar ĝi kvazaŭ rabas de la adjektivo alia ĝian plej oftan signifon. La ceteraj, alial, aliam kaj aliom malmulte penetris en Interreton. Por plua komparo, jen sube la korespondaj vortoj finiĝantaj per -o, -a kaj -e. Ne facilas diveni, ĉu iuj el ili estas uzataj korelative, tamen mi kuraĝas esperi ke ne: alio 146, alia 7451, alie 1403.

Jen finiĝas mia eta raporto pri vortoj troveblaj en Interreto. Ĉiu retumanto povas, se la temo ŝajnas interesa, ripeti kaj vastigi la eksperimenton. Domaĝe nur, ke ne same facilas skani la parolatan kaj papere skribatan lingvaĵon!

La Ondo de Esperanto. 2002. № 5 (91)


Al la indekso Lingvo