Literatura konkurso Liro-97

Urala Esperantista Societo kaj la redakcioj de Ruslanda Esperantisto kaj de La Ondo de Esperanto okazigis la tradician belartan konkurson Liro-97. Pro la anoncoj en esperantista gazetaro la konkurso unuafoje fariĝis internacia.

La juĝkomisiono (Gafur Gazizi, Aleksander Korĵenkov kaj Nikolai Lozgaĉev) ricevis 38 konkursaĵojn el sep landoj: Ĉinio, Hinda Unio, Hungario, Italio, Pollando, Ruslando kaj Ukrainio. Post plurhora ekzamenado la komisiono decidis pri la laŭreatoj kaj laŭdaj mencioj.

1. Originala prozo (9 konkursaĵoj de 8 aŭtoroj el 6 landoj)
Laŭreato: Gennadij Kulagin (Ruslando) pro Vortaro de tradukisto
Laŭda mencio: Zofia Mirska (Pollando) pro La plej bela juvelo

2. Originala poezio (15 konkursaĵoj de 8 aŭtoroj el 2 landoj)
Laŭreato: Klara Ilutoviĉ (Ruslando) pro Kiel rekoni la amon?
Laŭda mencio: Valentin Melnikov (Ruslando) pro Senordaj pensoj de l' eksa pesimisto

3. Traduka prozo: iu(j) ajn novelo(j) el la ciklo de Aleksandr Puŝkin Noveloj de Belkin (La konkurso ne okazis, ĉar venis nur 1 konkursaĵo)
Laŭda mencio: I.Lukoŝeviĉ (Ukrainio) pro Ĉerkisto

4. Traduka poezio el la rusa lingvo (12 konkursaĵoj de 6 aŭtoroj el Ruslando)
Laŭreato: Valentin Melnikov (Ruslando) pro Ĉu povas fil' de suda ardo… de Ilja Erenburg.
Laŭda mencio: Tatjana Vŝivceva (Ruslando) pro Nian Amon ni enterigis… de Julia Drunina.

5. Recenzo de la poemaro Kvarteto (La konkurso ne okazis, ĉar venis nur 1 konkursaĵo)
Laŭda mencio: Valentin Melnikov (Ruslando)

En speciala aranĝo kadre de Eŭropo-Azio'97 la rezulto estis solene anoncita, kaj la plej bonaj verkoj estis voĉlegitaj. Ĉiu laŭreato ricevis ekzempleron de La reveno de la Reĝo de Tolkien. Konforme al la regularo de Liro la organizantoj rezervis al si la rajton ĝis la 31a de decembro 1999 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto aŭ en aparta eldonaĵo.

Dankon pro la partopreno!

Juĝkomisiono


Indekso de Liro