Literatura konkurso Liro-99

Je la Tago de Zamenhof en Jekaterinburg estis anoncita la rezulto de Liro-99, kunorganizita de Urala Esperantista Societo kaj La Ondo de Esperanto. La tripersona juĝkomisiono (Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Viktor Kudrjavcev) ricevis 57 konkursaĵojn el 8 landoj — Bulgario, Finnlando, Italio, Jugoslavio, Kazaĥstano, Malto, Ruslando, Ukrainio (Liro-98 ricevis 31 verkojn el 6 landoj).

Originala prozo
Laŭreato: Dimitrije Janiĉiĉ (Beogrado, Jugoslavio) pro Kavalira anatemo
Laŭda mencio: Ilija Ivanov Iliev (Loveĉ, Bulgario) pro Veto por honoro kaj forto

Originala poezio
Laŭreato: Anja Karkiainen (Ylöjärvi, Finnlando) pro Libroj...
Laŭdaj mencioj: Grigorij Arosev (Moskvo, Ruslando) pro Min timigas la ombro de frua aŭtuno; Klara Ilutoviĉ (Moskvo, Ruslando) pro Vidigas ĉiu sian mankon… Anja Karkiainen (Ylöjärvi, Finnlando) pro Patrino, patrinet!..

Traduka prozo el la rusa lingvo novelo de Anton Ĉeĥov Ĥameleono
Laŭreato: Tatjana Vŝivceva (Miass, Ruslando)
Laŭda mencio: Anatolij Sidorov (Syktyvkar, Komio-Ruslando)

Traduka poezio el la rusa lingvo
Laŭreato: Gennadij Turkov (Ĥabarovsk, Ruslando) pro poemoj de Fjodor Sologub.
Laŭda mencio: Maksim Petrov (Aksu, Kazaĥstano) pro La sonĝo de Stepan Ŝevyrjov

Primovada karikaturo
Laŭ la Regularo la juĝkomisiono ne rajtis nomi laŭreaton, ĉar ĉiuj karikaturoj estis senditaj de la sama persono.
Laŭda mencio: Claudio Russo (Romo, Italio).

Ĉiu laŭreato ricevis diplomon kaj valoran librodonacon. Konforme al la regularo de Liro, la organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2001 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto aŭ en aparta eldonaĵo, se ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 feb 2000.

Dankon pro la partopreno!



Indekso de Liro