Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

La kovrilo

La unua lernolibro por udmurtoj

Эсперанто. Калык куспо кылъя учебник estas la unua lernolibro por udmurtoj. Ĝin verkis ruslingve konata aktivulo kaj E-instruisto Bronislav Ĉupin kaj tradukis en la udmurtan lingvon ĵurnalisto kaj esperantisto Aleksandr Laptev. La lernolibron eldonis en decembro 2000 Ruslanda Esperantisto (Jekaterinburg, Ruslando), dank' al subvencio de FAME-Fondaĵo (Germanio).

Ĉi tiu lernolibro estas aktuligita kaj perfektigita versio de la gazeta kurso de Bronislav Ĉupin, kiu aperis antaŭ kelkaj jaroj en junulara udmurtlingva gazeto Ĝoĉbur (Saluton). La okdekpaĝa libro enhavas 20 lecionojn kun multaj poeziaĵetoj.

La nova lernolibro estos mendebla ĉe UEA kaj aliaj gravaj libroservoj kontraŭ 4 eŭroj. Oni povas mendi ĝin rekte ĉe la eldonejo sendinte 6 respondkuponojn. La ruslanda prezo estas 15 rubloj (plus sendokosto).

Noto

Udmurtoj estas aŭtoktonaj loĝantoj de Udmurtio. Ekde la mezo de la 16a jarcento Udmurtio estas en Ruslando. El ĉ. 750 mil udmurtoj 496 mil loĝas en Udmurta Respubliko (ĉefurbo Iĵevsk). La udmurta lingvo apartenas al la perma branĉo de la finn-ugra lingvofamilio; ĝia skribsistemo estas cirilida. La plimulto de la kredantaj udmurtoj estas rus-ortodoksaj.
Novaĵoj