Kovrilo de Alico-2

Trans la Spegulo

Nia 75a libro

La Esperanta traduko de Alico en Mirlando de Lewis Carroll, eldonita en aŭgusto 1999 estis elĉerpita jam fine de 2000. En junio 2001 Sezonoj (Ruslando) eldonis la duan libron de Carroll pri Alico — Trans la Spegulo kaj kion Alico trovis tie. Same kiel la unuan libron pri Alico ĝin tradukis Donald Broadribb.

Trans la Spegulo aperis kiel la dek-unua volumo en la populara libroserio Mondliteraturo. La libro havas belan plenkoloran kovrilon de Maŝa Baĵenova kaj ilustraĵojn de John Tenniel interne. La 128-paĝa libro estas mendebla ĉe la eldonejo poŝte aŭ rete kontraŭ 9 eŭroj. Libroservoj ĝuas niajn kutimajn rabatojn.

La eldono de Trans la Spegulo signifas etan jubileon; ĝi estas la 75a libro, kuneldonita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. 


Novaĵoj