Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Novembraj prezentoj en Pollando

GRUPE-5, Gliwice, novembro 2001 (Fotis Aleksej Korzhenkov)

Post la prezentoj de La Ondo kaj Sezonoj en Kaunas, Bydgoszcz, Poznań, kaj Białystok, en novembro Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, kaj ilia filo Aleksej, faris du vojaĝojn al Pollando.

La 7an de novembro 2001, vespere, ili prezentis la eldonejon kaj la revuon en Varsovio — la naskiĝurbo de Esperanto. Krome, Aleksander prelegis tie pri Gaston Waringhien.

Post la noktumo en la domo de Ryszard kaj Barbara Rokicki ili sekvatage forveturis al la historie grava urbeto Siewerz. Ĉi tie loĝas la familio de Aneta Będkowska, la gvidantino de PEJ, kiu pasint-jare pasigis du monatojn en Uralo kolektante materialon por la magistriĝo (ŝi magistriĝis ĉi-septembre). Ni bonege ripozis, ĝuis proksimajn vidindaĵojn, kaj … delektis nin per la tre bongustajn manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

La ĉefa celo de ĉi tiu vojaĝo estis Gliwice, kie ni partoprenis la tradician renkontiĝon de supra-sileziaj esperantistoj GRUPE (9–11 nov 2001). Ankaŭ tie La Ondo kaj la libroj de Sezonoj estis prezentitaj. Koran dankon al Aleksandro Zdechlik pro la helpo!

La 21an de novembro Halina kaj Aleksander venis al Olsztyn — interalie, ĝi estas unu el la ĝemelurboj de Kaliningrad. Vespere ni faris la kutiman prezenton en la urba klubo esperantista. Post la noktumo ĉe Marian kaj Elżbieta Zdankowski ni revenis hejmen.

Jam pli ol dudek pollandanoj (re)abonis La Ondon por la jaro 2002.

Koran dankon al la organizintoj kaj gastigintoj.
Aparte ni dankas Aleksandron Zdechlik kiu multe helpis nin en Gliwice.

Halina kaj Aleksander


Novaĵoj