“Mia Brazilo brazila
Ritmado multperkutila
Brazil', por mi, Brazil', por mi …”
(Akvarelo de Brazil' de Ary Barroso, tradukis Tarcísio Lima)
sonis en la malfermo kun vigla partopreno de la publiko, en la arta vespero kunkantata kiel triumfo de la ĉi-jara internacia ĥoro kaj ankoraŭ en la fermo de la 87a Universala Kongreso de Esperanto… kaj daŭre ĝi sonas en la memoroj de ni kunĝuintoj. Ni sentis la ritmojn, la freŝecon kaj la fascinon.
La nord-orienta brazila urbo kun la belegaj plaĝoj kaj plaĉa varmego mildigita de la oceana vento kaj akompanata de la ĉiam agrablaj brazilanoj donis al la ĵus pasinta kongreso (3–10 aŭg) apartan karakteron. Pli ol 800 aliĝintaj brazilanoj eksterordinare formis kongresanaron kun unulanda majoritato, kongreson kun ĉie ĉeestanta gastamo.
Tiu granda grupo alvojaĝinta de la tuta vasta lando senteblis de tempo al tempo kiel forta aklamo en la salono. Tiel la brazilanoj salutis siajn lokajn heroojn, la Lokan Kongresan Komitaton, kaj la artistojn je la tonoj de siaj amataj kantoj. Nun tiuj kantoj pli forte apartenas al ĉiuj ni, pli integrite en nia esperantisma kanta trezoro. Plaĉajn memorojn vekas la mardvespera koncerto de brazilaj E-muzikistoj: Tarcísio Lima, Flávio Fonseca kaj la bando Merlin, kiu alvokis similan publikreagon kiel la jam pionira Persone en Eŭropo.
La ĉeestintoj de la nacia vespero rakontis pri mirinda travivaĵo, pri karnavala etoso. Kontentigis ankaŭ la teatraj prezentoj de la junulara Atlaspatoart de la IJK-urbo Pato Branco (“La domo kiu timigis”) kaj la duopo Vida Jerman kaj Saša Filipović (brazilaj poemoj kaj “Amo per proverboj”). Impona estis la danca spektaklo de la vaste konata ensemblo Edisca. La humanisman edukadon de la Edisca-fondaĵo prezentis portugallingva filmo antaŭ la prezento kun — senantaŭaverte — anglalingva subteksto. Tamen ne estis multaj tiaj etaj konfuzsurprizoj en la kongreso, kiu estis orde organizita ekde rapida transdono de la dokumentoj ĝis komfortaj transportoj, kiuj tamen ne sukcesis plene kompensi la ĝenon de la granda distanco inter la ĉemaraj hoteloj kaj la kongresejo.
Dum la kongreso ni kleriĝis en prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato, en AIS-kurso kaj alimaniere. La esperantologia konferenco diskutis nian kulturon. La tago de la lernejo estis aparte riĉa kompense al la neokazigo de ILEI-konferenco. “Diverseco — ŝanco, ne minaco” estis la kongresa temo. Menciindas du invititaj gastoj: José Carlos Morales, iniciatinto de la UN-jardeko de indiĝenaj popoloj 1995–2004, prezidanto de la Monda konsilio de indiĝenaj popoloj kaj de Indiĝenaj Dialogoj, kaj Patrick Gallaud, ĝenerala sekretario de la Monda federacio de UNESKO-kluboj, asocioj kaj centroj.
Por UEA la kongreso estis ankaŭ signo de nova struktura etapo. Nova ĝenerala direktoro Trevor Steele organizis la landajn salutantojn ĉe la podio, apudis en la komitatkunsidoj kaj estris la kunsidon “CO respondas”, kie li malkaŝe rakontis pri la konsideroj por kaj kontraŭ eventuala translokiĝo de la sidejo. Nova revuoredaktoro Stano Marček sekvis fervore la okazaĵojn, kaj nova libroservisto Ionel Oneţ laboris apud la pensiiĝonta Simo Milojević. La antaŭa redaktoro de la Jarlibro, Francisco Veuthey, partoprenis ĉi-foje ne kiel stabano sed kiel simpla ĝuanto de Brazilo de kleraj, respektemaj homoj — kaj kiel redaktoro de Folioj de Kat-amikaro.
La Komitato de UEA ricevis de la Estraro promeson pri enrevua apero de korektoj kaj kompletigoj al la Estrara Raporto 2001 — kaj konklude la Komitato akceptis la raporton preskaŭ unuanime (tri sindetenoj). Aliflanke, per 17 voĉoj por kaj 13 kontraŭ, la Komitato akceptis la proponon de Mireille Grosjean, A-komitatanino por Svislando, tuj sendiskute voĉdoni pri la buĝeto 2003, tiel interrompante la demandojn kiujn mi, komitatanino A por Finnlando, jam komencis prezenti. Sekve la buĝeto, kiu interalie malaltigas la sumon por salajroj en la CO de 262045,85 eŭroj (rezulto en 2001) al 211000 por 2003 kun la klarigo ke “en 2003 estos malpli da oficistoj ol en 2001”, rapide estis akceptita de la Komitato.
Tamen la estraranino pri financoj Ans Bakker-ten Hagen bonvole strebis klarigi la buĝetajn aferojn en la antaŭa subkomitata kunsido dum kiu, bedaŭrinde, mankis tempo. Ŝi ankaŭ faris resuman klarigon sub la tagorda punkto “ceteraĵoj”. Interalie ni eksciis, ke la redaktora laboro ne plu estas buĝetita sub salajroj.
Elektiĝis nova Elekta Komisiono. Ĝi planas instigi al alelektiĝo de C-komitatanoj kaj al preparo de la estrarelektoj en Pekino 2004. Voĉdonis 41 komitatanoj kun la jena rezulto: elektiĝis Edwige Tantin Ackermann (30 voĉoj), Povilas Jegorovas (29) kaj Takeuti Yosikazu (35); ne elektiĝis Symilde Schenk Ledon (17) kaj Anna Ritamäki (11). Por mi la EK-elektado estis aparte interesa, ĉar mi penis esti kandidatigita laŭ la proceduroj de la elekta regularo. Marde mi transdonis al la EK-prezidanto mian prezentiĝon kaj kandidatigon subskribitan de du komitatanoj. Tamen dum la vendreda komitatkunsido, pro diversaj miskomprenoj, mia kandidatiĝo estis aldonita lastminute. (Nek mi mem nek la EK-prezidanto ĉeestis kiam la tagorda punkto estis ektraktita.)
Kio do rezultis de la UK krom memore sonoranta brazila muziko kaj stako da kongresaj kurieroj titolitaj La Bela Sonĝo de l'Omaro (honore al la kongres-simbola besto)?
Restis iu baza sento de samtempe nove freŝa kaj plene tradicia kongreso, inspire fidela al nia historio. Teme tra la tuta kongreso ritmis ankaŭ La Espero de Zamenhof. Ferme kaj malferme ĝi estis kantita en sia kutima marŝa takto. Intertempe ĝi ankaŭ sonis, eĉ trifoje, kun noveca muzikstila freŝo de Lima, kaj, krome, kiel la ĉeftemo de la literaturanaliza prelego de Humphrey Tonkin. Iel, kvazaŭ mirakle, ne plu ŝajnis eksmoda la konvinko pri la efektiviĝo de la bela sonĝo de l'homaro.
La Ondo de Esperanto. 2002. № 8–9.