Probable BEF estis la plej internacia el ĉiuj aranĝoj, kiujn organizis ruslandaj esperantistoj. Inter la 123 aliĝintoj (el ili 113 reale partoprenis) el 12 landoj, estis malpli ol dudek ruslandanoj — komparu tion kun ĉi-jara UK, en kiu la brazilanoj estis pli multaj ol la alilandaj kongresanoj.
La programo enhavis kulturajn kaj klerigajn aranĝojn, seminariojn, ekskursojn kaj artajn prezentojn, sed ne movadajn aferojn, kvankam UEA kaj la Civito atentis BEFon per salutmesaĝoj kaj presaĵoj. Oni aŭskultis interesajn prelegojn kaj partoprenis diskutojn, kaj ŝajnas ke neniam la diskutotempo sufiĉis por la scivolemuloj.
La forumanoj havis ŝancon konatiĝi kun personoj, kies nomojn oni ja konas, sed kiuj malofte vidiĝas en la Movado: Maciej Wnuk, Wolfgang Kirschstein, Stasys Kružinauskas, Aleksej Birjulin kaj eĉ Alen Kris — tiu mistera aŭtoro (kelkaj malŝerce kredis ke temas pri plumnomo) unuafoje (!) partoprenis esperantistan kunvenon.
En la Forumo estis lanĉita la unua volumo de la kvinvoluma libroserio “Dostojevskij en Esperanto”, kiu fariĝos eble la plej granda beletra eldonprojekto en Esperanto. Du el la tri tradukintoj subskribis la unuajn venditajn ekzemplerojn.
Pluraj forumanoj petis (eĉ postulis) daŭrigon, kaj iuj eĉ pretis tuj aliĝi al la dua BEF. Ĉu ni kapablos longe rezisti?
Gravas, ke multaj konstatis, ke antaŭe ili havis pri la urbo kaj regiono neadekvatan imagon, truditan de onidiroj aŭ amaskomunikiloj. Legu jam nun la impresojn de Marc Bavant kaj Wolfgang Kirschstein.
Interalie, denove pruviĝis la grandega rolo, kiun havas la gazetaro en Esperantujo. Mi mem (ne estas sekreto, ke antaŭ du jardekoj min savis por Esperantujo gazeto — Literatura Foiro) spertis kortuŝajn momentojn, aŭdante plurajn personojn diri, ke ili ne kabeis nur ĉar ili povis realigi sin per La Ondo de Esperanto.
Dankon, amikoj!
Aleksander Korĵenkov