Esperantista sacerdoto murdita en Ĉeĥio

Ĉi tiu nekrologo aperos en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto

Miloslav Šváček sendis funebran informon.

La 22an de oktobro 2002 matene estis murdita per hakilo homo kun larĝe amanta koro, mirinda, gastigema, afabla kaj kredoforta sacerdoto, multjara membro de IKUE, paroĥestro en Maria-pilgrimloko Dub nad Moravou (Ĉeĥio)

Cyril Vrbik

Cyril Vrbik

Post la 55a Kongreso de IKUE, okazinta julie en Kroměříž [Kromierĵiĵ (Ĉeĥio), li en sia paroĥejo dum unu semajno gastigis internacian Renkonton de IKUE-junularo. Interalie, li montris al la ĉeestantoj la pilgriman preĝejon kaj subpreĝejan kripton. Tie li montris liberan lokon kaj diris: "Jen por mi rezervita loko, kiam Dio vokos min, eble tio okazos baldaŭ", ne sciante, ke post malpli ol tri monatoj liaj vortoj realiĝos. Li iĝis viktimo de 28-jara satanismano.

La entombigo okazis la 29an de oktobro.

La Ondo de Esperanto funebras kaj kondolencas al liaj amikoj, parencoj kaj paroĥanoj.

Ĝi estas la dua murdo de esperantistoj ĉi-jare. La 17an de aprilo en Volgograd (Ruslando) estis murditaj esperantistaj geedzoj Aleksandr Miĥajlov kaj Nadeĵda Miĥajlova kaj ilia filino, denaska esperantistino Polina Miĥajlova.

Novaĵoj