Michel Duc GoninazMichel Duc Goninaz: La Esperantisto de la Jaro 2002

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

La unua laŭreato en 1998 iĝis William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. En 2001 laŭreatiĝis Osmo Buller.

Ĉi-jare la kandidatigantoj proponis 18 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto de la voĉdonado estas jena: La kandidatigantoj proponis dek ok personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto de la voĉdonado estas jena:

Michel Duc Goninaz estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2002. La internacia ĵurio elektis lin pro la eldono de la Nova Plena Ilustrita Vortaro, kies reviziadon li gvidis dum pluraj jaroj.

Proponantoj (Kandidatigantoj)

Marija Belošević (HR): ekssekretario de ILEI
Višnja Branković (IT): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (IT): prezidanto de UEA
István Ertl (BE): informoficisto de Eŭropa Reto Kontraŭ Rasismo
Edmund Grimley Evans (GB): prezidanto de EAB
Judit Felszeghy (HU): sekretario de la Esperanta PEN-Centro
Aleksander Korĵenkov (RU): redaktoro de La Ondo de Esperanto
Bruno Masala (FR): gvidanto de AERA (OSIEK)
Valentin Melnikov (RU): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Yamasaki Seiko (JP): membro de la Akademio de Esperanto
Ziko Marcus Sikosek (DE): aŭtoro de Esperanto sen mitoj

Elektantoj

Petr Chrdle (CZ): direktoro de KAVA-PECH
Lee Chong-Yeong (KR): vicprezidanto de UEA
Stano Marček (SK): redaktoro de Esperanto
Geraldo Mattos (BR): prezidanto de la Akademio de Esperanto
Stefan Maul (DE): prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato
Mine Yositaka (JP): redakciano de La Movado
Sergio Pokrovskij (RU): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Margareta Ritamäki (FI): prezidanto de EAF
Roland Rotsaert (BE): kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato
Ljubomir Trifonĉovski (BG): verkisto, redaktoro

Halina Gorecka, sekretario.


Novaĵoj