Lappar, la Antikristo: KovrilpaghoEsperanta Antikristo ekster la Verda Infero

Lastatempe, kiam disputoj en kaj pri la movado trapasas ĉiujn tolereblajn limojn por simplaj esperantistoj, kiam niaj samideanoj ŝmiras unu la alian per koto kaj ridindigas ĉiel, kun neimagebla obstino kaj ardo, oni povus ekhavi impreson pri la mizerego de Esperanto en la nunaj mondo kaj tempo.

Ĝis nun oni uzadis la vortojn “pola infero” por nomi tion, kio okazas sur la politika scenejo de Pollando, sed mi pensas, ke iom post iom ni dronas en ia speco de la “verda infero”, kiu prenas ĉion plej malbonan el la “inferaj” kutimoj de poloj, nome plenan malrekonon de alies kapabloj kaj sukcesoj, ĉian kaj ĉiaman kontraŭbataladon de ĉiuj aliaj, kiuj havas malsamajn konceptojn kaj ideojn, konscian dismuntadon de la unueco de movado, kiu tamen malfortiĝas kaj daŭre perdas novajn adeptojn, jam lacajn pro insultoj, mokoj, ofendoj, kaj ankaŭ freneze malsanan grandulan manion ĉe kelkaj, kiuj uzurpas al si ĉiopovon kaj besserwisser-ismon egalan al la Eternulo mem.

En tiuj stultaj interbataloj, klaĉoj, kalumnioj ni perdas el la okuloj tion, kio pleje gravas. Kiel membro de EVA longe mi pensis pri tio, kio plej grava okazis en Esperanto-literaturo pasintjare. Oni povas diri modeste, ke novaj verkoj aperadis kiel ĉiam, sed mankis vera furoraĵo, nu eble Maskerado ĉirkaŭ la morto trovis laŭtan reeĥon.

Kaj subite, meze de decembro, kiel tondro el la serena, vintra ĉielo falis novaĵo, kiun tute preteraŭdis niaj batalemaj kaj facile ardiĝemaj samideanoj.

La mallongdaŭra filmo de Adam Gluziński La Antikristo akiris la unuan premion en la 44a Internacia Festivalo de la Dokumentaj kaj Mallongdaŭraj Filmoj en Bilbao. Tiun ĉi premion oni rekonas samtempe kiel oficialan kandidatigon al la premio Oscar por la plej bona mallongdaŭra filmo. La Antikristo ricevis ankaŭ Specialan distingon de la Ĵurio en la Internacia Festivalo de Juna Kino en Torino.

La scenaro de la filmo baziĝas sur la rakonto de Endre Tóth, Lappar, la Antikristo (cetere la Esperantan titolon oni ripetadis en ĉiuj komunikoj kaj raportoj). Ĝi rakontas historion de kvar knaboj, kiuj vagas sencele tra sovaĝaj kaj malpermesataj lokoj. Ilia gvidanto estas la plej aĝa Safran. Li obeigas al si la ceterajn kaj devigas ilin al ĉiam pli danĝeraj ludoj, kiuj devus pruvi al la kolegoj, ke li estas Antikristo. Ĉiu ludoprovo plifirmigas ĉe li tiun sensencan imagon. Konvinkita pri sia diabla povo li ordonas enterigi sin, kredante ke li liberigos sin. Kiam tiu provo finiĝas malsukcese, la aliaj — vidante ke li perdis la tutan demonecon, ke li estas senpova kaj senhelpa — ŝtonumas lin. Estas ilia venĝo pro la antaŭaj turmentoj. Tiom pri tiu stranga kaj tragika historio, kiu formas enhavon de la filmo. Kiel substrekas ĉiuj kritikistoj, plej forte impresas la bildoj de Marek Grajczak.

Majstre ludas kvar junaj aktoroj Dariusz Maciuk, Marcin Załuski, Tomasz Szcześniak kaj Adam Witkowski.

La scenaron skribis la reĝisoro mem. Adam Gluziński trovis la tradukon de la samtitola rakonto de Endre Tóth en Literatura na swiecie (= Monda Literaturo) n-ro 8/9, 1989. Tradukis ĝin en la polan Wojciech Usakiewicz.

En la Jublilea Jaro 1987 Wojciech Usakiewicz proponis ĝin al la redakcio de tiu prestiĝa revuo, kies celo estas konigi al la poloj la plej gravajn verkojn kaj eventojn en la nacilingvaj literaturoj de la tuta mondo. Ne mirinde, ke ankaŭ Esperanta literaturo interesis la redakcion de Literatura na swiecie. Aperis tiam rakontoj de Endre Tóth, poemoj de William Auld, Albert Goodheir, Kris Long kaj Baldur Ragnarsson. La tuton kompletigis tre bonaj eseoj pri la historio de Esperantaj poezio kaj prozo el la plumo de Wojciech Usakiewicz kaj Kris Long. Ili pritraktis ne nur la plej gravajn verkojn kaj aŭtorojn, sed malkovris ankaŭ perspektivojn kaj ŝancojn de tiu fenomeno, kiu estas originala literaturo en Esperanto. Mi, subskribinto, poligis la eseon de Vilmos Benczik, El la teorio de Esperanta literaturo.

Adam Gluziński havas 32 jarojn. Li finis la Filman Lernejon en Lodzo. Lia unua mallongdaŭra filmo el 1997 Pokuszenie (Tento) ricevis Specialan Premion en la festivalo de mallongdaŭraj filmoj en Sieno. Ĝi reprezentas ankaŭ la Lodzan Filman Lernejon en la konkurso por studenta Oscar en Los Anĝeleso, kaj estis unu el tri filmoj, kiuj ricevis la ĉefan premion en la Internacia Filmfestivalo en Karlovaro. La sekva filmo Jakub (Jakobo) ricevis Ĉefan Premion de Cinefondation en la Film-festivalo en Kanno (unu jaron poste).

Lappar, la Antikristo estas lia tria filmo. Produktis ĝin filmstudio Index en Lodzo kaj Redakcio de Artistaj Prezentadoj, Kultura Publicistiko kaj Teatro en la dua programo de la pola televido (TVP2). La filmo estas kolora kaj daŭras 28 minutojn.

Estus do necese rememorigi almenaŭ kelkvorte la aŭtoron, kiu malbridis la tutan internacian tumulton, tiel agrablan por ni. Endre Tóth vivis en la jaroj 1931–1981. Li skribis rakontojn Esperante kaj hungarlingve. Dekkvarjara, unu tagon antaŭ la falo de faŝismo en Hungario, li blindiĝis pro eksplodinta mino. Kiel plenkreskulo li studis orgenan kaj pianan ludadon ĉe Budapeŝta Muzika Akademio kaj poste laboris kiel pianisto en diversaj orkestroj. Esperanton li eklernis en 1960 aŭ 1965. Li debutis per originalaj noveloj en Hungara Vivo. Li ankaŭ premiiĝis en la Belartaj Konkursoj. Lia novelaro Lappar, la Antikristo aperis postmorte en 1982. Samjare ĝi ricevis premion La verko de la jaro de LF-Koop.

Endre Tóth skribis iam: “Mi estas konko, sed mi ne deziras esti juvelo”. Tamen la sorto ofte estas spitema. La filmo de Gluziński briligis ĝuste la juvelon.

Estus necese havigi al tiu ĉi filmo la Esperantan version kaj honorigi aplaŭde Adamon Gluziński dum iu UK, kie nepre okazu la premiero de lia filmo antaŭ la verdlingva publiko.

Tomasz Chmielik (Pollando)

La Ondo de Esperanto. 2003. № 2 (100). 


Novaĵoj