Renato Corsetti: “Eŭropo jes, sed ankaŭ Afriko“

La prezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti, vizitis fine de januaro Bruselon por partopreni preparseminarion pri lingva diverseco en la Eŭropa Unio. Kadre de tiu vizito d-ro Corsetti 29 jan 2003 donis intervjuon al Marko Naoki Lins, kunlaboranto de la Brusela Komunikadcentro.

Bruselo. 29 jan 2003. Renato Corsetti en Bruselo (Claude Glady)
Sur la foto. Bruselo. 29 jan 2003. Renato Corsetti en kunveno de la Esperantista Brusela Grupo (Fotis Claude Glady) 

MNL: Ekde 2002 ekzistas en Bruselo la Komunikadcentro de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kiu helpu krei pli pozitivan publikan bildon pri Esperanto. D-ro Corsetti, UEA partoprenas per signifa financa kontribuo en la agado de la Centro. Kiun rolon havas la Komunikadcentro en la tutmonda agado de UEA?

RC: La rolo estas iom ambigua, ĉar kiam ĝi naskiĝis oni kreis ĝin kiel organon de EEU. La ideo tiam estis ke UEA garantias monon dum du jaroj, sed ke EEU zorgu pri ĝi, mastrumu ĝin, faru ĉion. Intertempe montriĝis ke EEU efektive komencas utiligi ĝin nun post unu jaro, sed ĝi ankoraŭ ne estas profunde en la konscio de la eŭropaj landaj asocioj, UEA do vole nevole devis preni pli grandan rolon ol ĝi komence planis. Kaj en UEA estas fortaj fluoj, kiuj diras ke ĝi ne havu pli grandan rolon, ke tiu ĉi oficejo ne estas oficejo de UEA.

Sed aliflanke la Komunikadcentro komencas esti konata ankaŭ ekster la strikte eŭropaj rondoj. Unu granda fonto de kunlaboro povus esti la informa laboro. Kompreneble la Centro devus iel adaptiĝi al la fakto ke ekster Eŭropo la situacio estas alia: do, afrikanoj neniel interesiĝas ĉu oni uzas la anglan, la francan aŭ la germanan en Bruselo. Ili eventuale interesiĝas kiel ili povas ricevi praktikan subtenon pere de Esperanto aŭ kiel prezenti Esperanton kiel ion utilan por la vivo.

MNL: Kiujn pozitivajn kaj konkretajn rezultojn liveris la Komunikadcentro ĝis nun?

RC: Ĝi liveris multajn tekstojn kaj artikolojn en Eŭropo. Iom malpli internacie, kvankam estis ankaŭ artikoloj en hindaj, koreaj kaj indoneziaj gazetoj. Sed eble ĉi tiu flanko povas esti ankoraŭ iom pli raciigata laŭ la formo de la tre bone uzata retlisto “Reago“, kiu baziĝas sur la laboro de volontuloj kunordigitaj de la Centro. Povus ekzisti ankaŭ internacie iu simila afero pri artikoloj, kiujn ne ĉiuj kapablas verki. Se vi estas mongola esperantisto, kion la Komunikadcentro povas fari por vi? Ekzemple disponigi artikolon bone verkitan por aŭ pri Esperanto aŭ pri Esperanto-okazintaĵoj, tiam la mongoloj povas ĝin traduki nacilingven kaj ĝin sendi al siaj naciaj gazetoj aŭ minimume al siaj esperantistoj.

MNL: Ni menciis la financan kontribuon de UEA al la Centro. Dekomence oni diris ke 2002 kaj 2003 estos dujara eksperimenta fazo. Kiel aspektos la sinteno de UEA depost 2004 al la brusela establiĝo?

RC: Ni kompreneble ĉiam obeos la decidon de la komitato, kiu en Gotenburgo devos redecidi pri la afero. Mia impreso estas ke la komitatanoj sur la ondo de emocioj certe decidos pozitive.

MNL: Kio okazus se ili sekvus la ondon de racieco?

RC: Se ili sekvus raciecon (ridetas, — MNL.), ili vidus ke estas iom malekvilibra situacio: En la senco ke nun kiel neniam antaŭe UEA pasis en la kampo de informado de nulo al 25.000 eŭroj, dum aliaj kampoj kiel instruado aŭ TEJO eventuale laŭ kriterioj de plijuniĝo kaj profesiiĝo restas iom neatentataj. Por ne paroli pri la utiligado de Esperanto. Sed mi kredas ke oni trovos bonan kompromison. La espero ne estis realigita, ke eŭropaj esperantistoj, kiuj estas la plej riĉaj inter la tuta esperantistaro, eventuale iom pli malavare kontribuus al tiu ĉi esence eŭropa afero.

MNL: Preter la financaj punktoj, ĉu laŭ vi la Centro enhave sukcesis? Ĉu la du jaroj montris ian utilon?

RC: Jes, ĝi enhave sukcesis. Pri tio ne estas dubo, ĉar estis la nura loko, kie oni komencis okupiĝi pri lingvaj homaj rajtoj, komencis disvastigi informojn.

MNL: Kelkaj substrekas la neceson serĉi eksterajn monfontojn, ĉar ili ne plu kredas ke estas sufiĉe da financaj rimedoj en la movado. Kio estas via opinio pri serĉado de eksteraj monfontoj por utiligo en Esperanto-projektoj?

RC: Mia opinio estas relative prudenta en la senco ke oni serĉu kaj klopodu vidi ĝis kiu punkto tiuj monfontoj ebligas efektive agadon por Esperanto. Mi klarigu: Se por akiri monfontojn ni dediĉas nian tutan energion al traduko el la dana al la greka, tiam la avantaĝo por Esperanto estas almenaŭ malgranda. Se oni povus dediĉi parton de la monfontoj pli rekte por Esperanto-agado tio estus alia afero. Sed do, verŝajne oni devas trovi la manieron, ĉar por Esperanto rekte oni ne ricevas monon. Por interpopola kompreniĝo eble pli facile, kio certe ankaŭ estas celo de nia movado.

MNL: Kio estas via sugesto al la Centro kaj la landaj asocioj por plifortigi la ligon inter ambaŭ?

RC: Al la Centro ke ĝi ne nur rilatu kun brilaj, agemaj homoj, sed ankaŭ kun iom lacaj estraroj de landaj asocioj kaj al la estraroj de la landaj asocioj ke ili petu aferojn de la Komunikadcentro, ĉar kutime — sed tio estas en la naturo eble de la Esperanto-movado mem — oni penas mem fari sian artikolon aŭ sian informilon, kiam oni ĝin povas peti kaj ricevi verŝajne pli bonan de la Centro. Kompreneble pluraj landaj asocioj diras: “Ili en Bruselo tute ne komprenas, kion ni bezonas. En nia lando nur ni povas kompreni.“ Tio verŝajne estas vera ĝis iu certa punkto, ĉar iusence la Komunikadcentro estas tre eŭropcentra, sed ĝi povas iom pli internaciiĝi.

MNL: Kiuj estas la perspektivoj de la Centro laŭ vi? Kiujn temojn kaj agadkampojn ĝi devas pli trakti?

RC: Ĝuste helpo al esperantistoj en landaj asocioj por informado. Kiel temoj: daŭrigi kun la kutimaj temoj kiel kontraŭ la lingva diskriminacio en dungoanoncoj. Tio estas bona por eŭropanoj. Sed oni povus trovi aliajn temojn kiel la diskriminacion far la angla en hindaj lernejoj aŭ iom pli ĝeneralajn temojn, kiel defendon de la sudamerika identeco, ĉar ekzemple en Brazilo aŭ Argentino estas granda problemo de la tielnomata suda merkato: la registaroj decidis ke teorie brazilanoj lernos la hispanan kaj hispanlingvanoj la portugalan, sed en la praktiko ili ne faras, ĉar ili ne trovas instruistojn kaj la anglalingvaj privataj lernejoj daŭre puŝas kaj premas al lernado de la angla lingvo. Do, indas ankaŭ iom sekvi tiujn temojn.

MNL: Ĉu ne estas iom ambivalenca sinteno, se vi je unu flanko pledas por pli forta engaĝiĝo de EEU, sed samtempe ankaŭ por tutmonda agado en la Komunikadcentro?

RC: Mi celas, kiam temas pri Eŭropo evidente EEU devus gvidi, sed — ni supozu ke la komitato decidas daŭrigi la financan kontribuon de ĉirkaŭ 20.000 eŭroj por la venontaj jaroj — por tiu parto UEA aĉetas laboron por la mondo. Kaj tiu laboro por la mondo estas ĵus tiuj antaŭe menciitaj kampoj. Kaj mi persone ĉefe interesiĝas pri tiuj artikoloj tradukotaj de mongoloj, koreoj aŭ de brazilanoj, ĉar la lastaj havas tre multe da ligoj kun siaj brazilaj ĵurnalistoj.

MNL: Se ni prijuĝas la eŭropan Esperanto-movadon politike, konstateblas ke la politika kaj ekonomia unuiĝo en Eŭropo antaŭeniras, kaj ke kompare eŭropaj esperantistoj ankoraŭ ne trovis strukturan respondon al tio. Nome ke EEU kiun konsistigas la EU-landaj asocioj ŝajne ankoraŭ ne adekvate prepariĝis al la plilarĝiĝo de EU depost 2004. Ĉu vi havas apartan opinion, ne nur kiel UEA-prezidanto, sed ankaŭ kiel nacinivela aktivulo?

RC: Mi kredas ke en EEU de la komenco estis granda eraro. Ĉar la komencaj fondintoj de EEU estis tre fervoraj eŭropaj federalistoj, ili pensis ke oni devas tuj transiri naciajn limojn, havi eŭropan asocion kaj eŭropan kongreson. Kaj tute malatentis la landajn asociojn, kvankam dum la politika konstruo de Eŭropo okazis la malo en la senco ke estis la ŝtatoj, kiuj regis kaj laŭgrade transdonetis kelkajn respondecojn al eŭropa nivelo. Ĉe ni la landaj asocioj ne sentis, ke ili havis iun ajn influon. Vole nevole la landaj asocioj iel regas la landajn esperantistojn, ĉar ili okupiĝas pri la novuloj kaj pri la lokaj grupoj.

MNL: Ĉu estas klopodoj ŝanĝi tiun situacion?

RC: Mi kredas ke la nova estraro de EEU, aparte la prezidanto Seán Ó Riain, komprenas la situacion kaj eventuale pere de la Komunikadcentro povas ŝanĝi la aferon. Ŝajne estas ĉi tiaj klopodoj.

MNL: Rilate la Centron kelkaj homoj suspektas, ke ĝi estas trojana ĉevalo por logi la Centran Oficejon de UEA al Bruselo. Kion vi respondas al tiaj asertoj?

RC: Ĝi fakte estis. Ne ne ne, mi ŝercis. La ideo translokiĝi kun la Centra Oficejo al Bruselo laŭ mi vaste kaptis la koron de ĉiuj esperantistoj. Eĉ la neeŭropaj, kiuj, tre malprave laŭ mi, supozas ke Eŭropo estas multe pli grava por Esperanto ol ĝi estas fakte. Se oni devas forlasi Roterdamon, Bruselo certe nun estas forta kandidato.

MNL: Pluraj homoj substrekas ke Bruselo, estante jam formo de eŭropa “ĉefurbo“, gastigas la plej altan nombron de internaciaj organizoj kaj de ĵurnalistoj. Do, ke Bruselo estas multe pli internacia ol Novjorko aŭ Londono. Ĉu tio estas konsiderinda argumento?

RC: Jes. Kvankam persone mi ne scias. Mi havas la impreson ke eŭropanoj tre pli multe atentas tion kio okazas en Vaŝingtono ol usonanoj tion kio okazas en Bruselo. Do, sufiĉas observi ke ĉiu eŭropa hotelo havas almenaŭ unu usonan televidan ĉenon, kiu al vi rakontas ĉiumomente kio estas okazanta en Vaŝingtono aŭ Novjorko. Mi ne havas multajn spertojn pri usonaj hoteloj, sed laŭ mia memoro tie oni vidas 32 usonajn televidajn kanalojn. Do, kio estas la vera ĉefurbo de la mondo, ne estas tro klara por mi. Sed certe inter Roterdamo kaj Bruselo ne estas grandaj duboj. Eĉ inter Bruselo kaj Romo aŭ Bruselo kaj Berlino: Bruselo certe gajnas.

MNL: Kiun signifon havas la eŭropa agado por UEA?

RC: Ne pli grandan ol agado en aliaj mondopartoj, ĉar en Sudameriko ni havas amason da tre idealismaj esperantistoj, en Azio ni havas multajn esperantistojn en multaj landoj. En Afriko la afero komenciĝas nun, sed ankaŭ tie oni jam petas okazigi kongreson. En Eŭropo estas ankoraŭ la granda bazo de la membroj kaj aktivuloj, sed la evoluo montras ke eble en la estonto estos pli da esperantistoj en aliaj mondopartoj, almenaŭ la proporcioj ŝanĝiĝos, kio siavice prezentos aliajn problemojn, ĉar la tieaj esperantistoj eble ne havas la monon por aĉeti la librojn faritajn en Eŭropo. En la lasta letero ekzemple al la Societo Zamenhof mi petas monon por tri prioritatoj: 1e) Afriko, 2e) Eŭropo kaj 3e) Junularo. Eŭropo jes, sed ankaŭ Afriko. Eŭropa agado jes, sed ankaŭ TEJO. Ni devas ekvilibrigi ĉion.

La Ondo de Esperanto. 2003. № 3 (101).


Novaĵoj