Mi informas vin ke mi decidis demisii de mia posteno de Konstanta Kongresa Sekretario de UEA kaj forlasi la Centran Oficejon. Komence de majo mi komencos uzi miajn feriajn tagojn kaj post tio mi petas ĉesigi mian laborrilaton kun la Asocio.
Dum aprilo mi ŝatus transdoni miajn taskojn kaj lasi la kongresajn aferojn en bona ordo. Mi ankaŭ ŝatus informi LKK kiel eble plej frue pri la situacio. Mi daŭre restos por diversaj demandoj je la dispono de LKK-anoj, eĉ se tute private, ĉar mi ne ŝatus ke ili suferu pro mia decido.
Dum dek kvin jaroj mi plenumis tiun ĉi laboron, plej ofte kun granda plezuro mia kaj ŝajne ankaŭ de iuj kongresanoj kaj kunlaborantoj. Mi ankaŭ havis privilegion labori kun kaj sub la gvido de personoj kiaj estis Simo Milojević, Osmo Buller kaj Pasquale Zapelli. Same agrable estis labori kun bonegaj kolegoj, nunaj kaj eksaj, ĉiuj sindediĉaj esperantistoj kaj inspirigaj konantoj de siaj respektivaj fakoj. Mi ankaŭ kunlaboris kun amaso da memorindaj estraranoj kaj aktivuloj, kio pliriĉigis min diverssence.
Dum la lastaj du jaroj mi ne plu havas tiun senton, same kiel iuj aliaj kolegoj. Kun la tempo tiu sento konstante kreskis, samkiel la konvinko ke la situacio estas sufiĉe senespera. Tiu situacio, laŭ mia opinio, estas rezulto de la politiko kaj agadmaniero de la Estraro kaj oficeja gvidantaro dum la lasta periodo. Mi ne aprobas ĝin ĝis tiu grado ke mi ne povas plu resti parto de la sistemo. Eble mi foje aparte klarigos pli detale miajn starpunktojn pri tio.
Mia decido estas definitiva kaj mi ne volas plu trakti pri ĝi. Mi petas ke oni respektu.tiun deziron.
Mi dankas al vi ĉiuj por via ĝisnuna kunlaboro kaj pacienco.
Nikola Rašić
Roterdamo, 3 apr 2003
Mi mem unuavide estis iom ŝokita pro la demisio de Nikola Rašić, ĉar ni tute bone kaj regule kunlaboris rilate al la ĉi-jara kaj la postaj Universalaj Kongresoj. Nikola, kompreneble, rajtas demisii kaj li tute bone klarigis kaj povas mem pluklarigi siajn kialojn. Lian emon helpi la alian oficiston, kiu kunlaboris kun li, Clay Magalhaes, por ke la UK en Gotenburgo estus sukcesa.
La estraro ankaŭ donas sian tutan atenton al la problemoj, kiujn Nikola esprimis kunlige kun sia demisio, sed ni ne kredas, ke oportunas (aŭ eĉ ĝustas) eltiri el ĉi tiu situacio ĝeneralajn movadajn signifojn. Malgraŭ la tuta graveco de Nikola kiel Konstanta Kongresa Sekretario, la problemoj de la Esperanto-movado (kaj ankaŭ de la Esperanto-Komunumo, se vi permesas) estas kaj restas ĉiukaze la samaj kaj iom skemece ili resumeblas jene: la novaj lernantoj per la retaj kursoj en pagopovaj landoj apartenas nur al la reta Esperantujo (en kiu oni ne pagas kotizojn kaj ricevas servojn senpage), la novaj lernantoj en nepagopovaj landoj restas for de la movado pro sia nepagopoveco.
Dankon al Nikola pro tio, kion li faris por UEA kaj bonan ŝancon en la nova vivo.
Renato Corsetti
prezidanto de UEA
Okaze de mia demisio mi volis tiri atenton al la stato en kiu la Asocio momente troviĝas kaj precipe ĝia funkciigilo, kaj tio estas la Centra Oficejo de UEA. Ĝi simple ne plu estas en stato plenumi la bazajn servojn kaj ne povos respondi la atendojn kaj bezonojn de la membraro.
Tio ne estas hazarda okazaĵo sed rezulto de sistema politiko de la korseta epoko. Oni povas dividi ĝin en du grupojn: tio kion la Estraro faris ke la CO venu en tian pozicion, kaj tio kion ili ne faris por ke ĝi efektive funkciu. Malantaŭ tio staras certa filozofio kiun R. Korseti neniam publike eksplicitigis sed ja praktikis. La prezidanto de UEA partoprenis la kunsidon kun la oficistoj kaj li tre bone scias kion li aŭdis. Ni nur ne scias kion li aŭdis, kaj estus bone ke li foje tion publike diru. Lia prezidanteco estis historio en kiu li senlime kontraŭdiradis sin mem kaj same senlime konfuzadis siajn kolegojn kaj la oficistojn. La rezulto estas ke UEA estas sendirekta kaj gvidata al paraliziĝo. Tiu ĉi Estraro, kaj precipe ĝia prezidanto, okupiĝis pri eŭtanazio de UEA, sed sen la permeso de la paciento. El iam dece funkcianta organizo li kreis pacienton.
Li daŭre faras tion. Mi promesis helpi al miaj kolegoj sed je tute privata bazo. Same al LKK. Mi rifuzas helpi, se la kaŭzanto de la stato tion uzas kiel manipulan argumenton. La aferoj ĉiukaze nun funkcietas nur dank' al enormaj streĉoj de amaseto da volontuloj kaj sindonaj oficistoj, kiuj ja sinsekve recenzas la epokon de lia estrado per demisioj. Ankaŭ du konstantaj kaj multjaraj regulaj volontuloj haltigis sian bonvolon kunlabori, ĉefe pro malbona situacio en la CO. Mi ne mirus se ankaŭ aliaj havus similajn ideojn.
El mia demisio ne necesas eltiri tutmovadajn signifojn, ĉar tian signifon ĝi ne havas nek volis havi. Sufiĉus se la prezidanto iel respondus pri tute konkretaj signifoj kiujn mi pli ol klare eksplicitis. Kaj cetere li ne estas prezidanto de la Movado, sed de UEA, kaj pri ĝi li havas respondecon. Mia demisio rilatas, interalie ja, al konvinko ke li ne serioze prenis tiujn respondecojn jam de la komenco.
Mi invitas lin malkaŝe informi la membraron pri kio okazis kaj pri siaj starpunktoj pri tiuj okazaĵoj. La ĝeneralaĵoj kiujn li mencias ĉi tie ne vere donas respondojn al la prave scivolaj membroj de UEA.
UEA estas savebla kaj savinda. Sed la unua paŝo devas esti konfeso pri propra krizo, ties radikoj kaj la metodoj haltigi ĝin. Estus bone se tio komenciĝus de la kapo. La tajdon oni devas turni kiel eble plej baldaŭ.
Nikola Rašić
OB: Kun malĝojo, ĉar kiel longtempa amiko kaj kolego de Nikola mi ne povis ne pensi, kia elreviĝo kaj eĉ tragedio devis esti por li konkludi, ke fariĝis al li maleble daŭrigi la laboron, kiun li ege ŝatis kaj kies postulojn liaj kapabloj tiel bone respondis. Estis plezuro kaj avantaĝo, ke liaj kaj miaj emoj kaj talentoj estis kompletigaj inter si en la organizado de UK, en kiu laŭ la Kongresa Regularo de UEA la Ĝenerala Direktoro devas esti funde engaĝita kaj do tre proksime kunlabori kun KKS. La unike kolega etoso en la CO dum la 90-aj jaroj ege profitis de la ĉarmo, bonhumoro kaj klereco de Nikola. Tiuj tempoj nun estas pasinteco, sed feliĉe amikeco transvivas kolegecon.
LOdE: Kio komunas kaj kio diferencas inter la antaŭaj demisioj kaj tiu de Rašić?
OB: La evidenta komunaĵo estas misformiĝinta sinteno de la Estraro al la Centra Oficejo, sed la decidon de Nikola fine katalizis problemoj en la gvidado kaj labororganizo en la CO.
LOdE: Ĉu laŭ vi la Estraro ne konsideris la kritikon, kiun siatempe faris vi kaj la aliaj demisiintoj? Ĉu glatigi rilatojn kun la dungitoj ne estis tasko de la Oficeja Komisiono fondita tuj post Zagrebo?
OB: Komence estis iuj malfortaj esperigaj signoj, sed tre baldaŭ la komentoj de stabanoj indikis kreskantan malkontenton. Unue, la redukto de la stabo pli ŝarĝis ilin. Plioftiĝantaj plendoj kaj protestoj de membroj trafis unuavice la oficistojn, kvankam la origina kulpo ne kuŝis ĉe ili. Krome ili malkovris, ke malantaŭ ilia dorso, ĝuste en la Oficeja Komisiono, oni faris aferojn kaj planojn, kiuj rekte tuŝis ne nur ilian laboron sed ankaŭ ilin persone.
Ĉagrenis ilin ankaŭ, ke publike la Estraro donis rozkoloran bildon pri la realo. La kritikon de la Zagrebaj demisiintoj oni provis nei kaj lasi “malantaŭ ni”; ekzemple, estrarano Grigorjevskij lastatempe forbalais ĝin asertante, ke ni “ĉiukaze planis baldaŭ eksiĝi”. Mi estis kaj restas enorme malfeliĉa, ke mi devis antaŭtempe forlasi mian laboron sen povi trejni posteulon kaj ĉiel certiĝi pri bona funkciado de la oficejo ankaŭ en estonteco.
LOdE: Ĉu vi kredas, ke la demisio de Rašić fine devigas la Estraron al rekonsidero?
OB: Tion mi esperas. Fakte ĝi jam havis almenaŭ la efikon, ke la Oficeja Komisiono estis malfondita. Kiam ĝi estis starigita, ĝi estis impone prezentita kiel arkitekto de oficeja kaj asocia modernigo, por ne paroli pri glatigo de rilatoj kun la dungitoj. Tamen, anstataŭ solvi problemojn ĝi pliprofundigis ilin kaj pli ĉagrenis la profesian stabon. Mi vere esperas, ke la Estraro nun reorientiĝas, sed mi ne estas tre optimisma.
LOdE: Inter la unuaj reagoj al la demisio de Rašić aperis ankaŭ postulo, ke la Estraro demisiu. Kion vi opinias pri tiu opcio?
OB: La Komitato almenaŭ devus submeti la Estraron al serioza ekzameno en Gotenburgo sen eviti eĉ la plej malfacilajn demandojn.
Tre valore kaj pozitive al la sukceso de la kunveno kontribuis Nikola Rašić, nia ĵus demisiinta Konstanta Kongresa Sekretario. Li, ve, ne ŝanĝis sian decidon forlasi la CO-n de UEA (kie li oficis dum dek kvin jaroj), tamen klopodos maksimume helpi al la LKK de la Gotenburga UK kaj al la CO por la kongreso estu sukcesa.
Alia atentinda novaĵo estas tiu, ke estis decidite malfondi la Oficejan Komisionon, kiel plenumintan sian rolon. Ĝiaj funkcioj estas redonataj al la regulaj organoj de la Asocio — la estraro, la komitato kaj la Financa komisiono.
Grandan parton de la kunsida tempo okupis financaj demandoj, i.a. projekto pri la buĝeto 2004 kaj multnombraj urĝaj demandoj de tiu ĉi jaro (pri kelkaj el ili la komitatanoj baldaŭ ricevos peton fari finajn decidojn).
Multe da tempo kaj atento estis donite al la Proponaro de TEJO. Pluraj ĝiaj teoriaj partoj estis senprobleme akceptitaj, kiel koincidaj kun la streboj de UEA (temas pri la oficeja modernigo). Sed bedaŭrinde, ankaŭ ĉi-foje la estraro ne diris klaran “jes” aŭ “ne” pri la propono enkonduki plentempan TEJO-oficiston, por kio TEJO petis 105 mil eŭrojn dum 4 jaroj.
La decido tekstis, ke la Estraro ne povas preni starpunkton pri tiu demando antaŭ ol aperos instrukcioj de la Komitato pri la investa politiko de UEA: ĉu ni permesas al ni uzi partojn de la kapitalo kaj kiomajn aŭ elspezas nur renton de ĝi?
La lasta afero, kiun mi ŝatus mencii, estis parta redistribuo de la funkcioj en la Estraro. Pro troaj ŝarĝoj en la ekstermovadaj agadoj petis modifi siajn estrarajn taskarojn Humphrey Tonkin kaj Ivo Osibov.
Estis decidite, ke Humphrey Tonkin transdonas la respondecon pri la strategio al Renato Corsetti kaj anstataŭe prenas de Gbeglo Koffi la laborkampon pri kulturo. Ivo Osibov transdonis la respondecon pri TEJO al mi.
Andrej Grigorjevskij
estrarano pri informado
La Ondo de Esperanto. 2003. № 5 (103).