Renato CorsettiLA RUTINA: pri la ĵusa estrar-kunsido de UEA

Raportas la prezidanto de UEA

Iam ekzistis la bela tradicio epiteti per unu adjektivo Universalajn Kongresojn. Se ni farus la samon rilate al estrar-kunsidoj, mi ne trovus alian adjektivon pli taŭgan por la estrar-kunsido de la printempo 2003-a ol "rutina".

Malgraŭ la diroj kaj onidiroj, el mia vidpunkto, ĝi estis multe pli trankvila ol multaj estrar-kunsidoj de antaŭ kelkaj jaroj.

Oni parolis pri informado, kaj aparte pri la nova paĝaro de UEA. Oni parolis pri la Brusela Komunikad-Centro, kaj konstatis, ke UEA plenumis la mandaton de la komitato: eksperimente ebligi ĝin por du jaroj. Nun la vorto estas je la landaj asocioj de EU-landoj. Ili devas decidi, ĉu ili volas ĝin kaj vola pagi ĝin.

Oni parolis pri eksteraj rilatoj, pri la atingoj de la vicprezidanto Lee Chong Yeong en Bankoko (nova rezolucio) kaj pri la eblecoj ekzpluati ilin. Oni planis eventualan kampanjeton ĉe Unesko.

Oni parolis pri instruado. Pro la neĉeesto de la reprezentanto de ILEI, oni ĉefe parolis pri la rolo de UEA pri kelkaj instruaj laboroj. Interalie la estrarano pri edukado, Gbeglo Koffi, povis prezenti longan liston de Esperanto-Centroj kaj Kursejoj, kun kiuj oni starigis rilatojn. La posta paŝo verŝajne estas provizi ilin per la tekstoj de la ekzamenoj de ILEI/UEA kaj per alia inform-materialo kaj instigi ilin aranĝi kursojn ankaŭ por neesperantistoj kaj ekzamenojn por esperantistoj.

Oni multe parolis pri UK-oj, pri la pasintaj (oni kutime devas aprobi financajn rezultojn, kiuj nur post jaroj estas definitive pretaj. Ekzemple nun oni aprobis la zagrebajn financajn rezultojn) kaj pri la estontaj ĝis la jaro 2007-a. Oni ankaŭ parolis pri la problemoj de la demisio de la nuna Konstanta Kongresa Sekretario kaj pri la alternativoj por tamen havi sukcesan UK en Gotenburgo. Bonŝance la kunlaboranto de la nuna KKS restas kaj certigas la kontinuecon de tiu fako.

Oni multe parolis pri la revuoj de UEA, pri la Jarlibro (por kiu la tekstoj por revizio fare de la ĉefdelegitoj estis jam sendita al la ĉefdelegitoj mem). Oni esence konstatis, ke la eldonado de la revuo en Slovakujo funkcias kaj ke ankaŭ la sendado el tie funkcias normale (se oni ne konsideras, ke oni devas produkti etikedojn kun la nomo de la landoj en la slovaka, kion neniu nederlanda komputilo estus povinta antaŭvidi).

Pri CED kaj similaĵoj oni ankaŭ parolis. Oni laŭdis la lastan Esperanto-dokumenton redaktitan de Lee Chong-Yeong kun ĉiuj dokumentoj pri Esperanto en Internaciaj Interŝtataj Organizaĵoj. Oni laŭdis la organizadon de kulturaj eventoj en Gotenburgo, kies planadon kaj realigadon faras la alia vicprezidanto, Humphrey Tonkin.

Ĉi-kuntekste mi ankaŭ diru, ke ni ekzamenis la bonajn progresojn en la kampo de reordigado de la Biblioteko Hodler, kiun faras la nova prizorganto de tiu kampo, Ziko Sikosek.

Poste oni parolis ankaŭ pri la krizo en UEA. La granda krizo, miaopinie, kuŝas en tio, ke ni ne plu sukcesas trovi volontulajn gvidantojn de kampanjoj kaj agadoj. Ankaŭ la komitatanoj estas esence ĉiuj tro okupataj. Vidu la ĉi-sekvan liston:

Mi povus daŭrigi, sed mi kompatas la legantojn.

Grandan tempon oni dediĉis al financaj problemoj, por pretigi la malneton de buĝeto, kiu estos poste aprobita de la Financa Komisiono kaj kiu poste iros al la Komitato.

Ankaŭ konsiderinda tempo estis dediĉita al la propono de TEJO, ke UEA uzu parton de la kapitalo por dungi oficiston por TEJO dum 4 jaroj. Tiu oficisto devus ankaŭ akiri subvenciojn el eksteraj fontoj. La reprezentantoj de TEJO klarigis, la estraranoj aŭskultis kaj la fina decido estis plusendi ĝin por demandi la opinion de la Komisiono pri Financo kaj poste d ela Komitato. Fakte neniam ĝis nun la kapitalo de UEA estis uzita tiumaniere. Do, la komitato devas decidi, ĉu uzi la kapitalon tiel.

Oni ankaŭ favore taksis la proponon pri nomumo de komisiito pri junulara agado, Hokan Lundberg, kiu nun devas prezenti sian intencitan laborplanon.

Malgrandan tempon, kompare kun tio, oni dediĉis al landa agado, por konstati, ke en pluraj mondopartoj la movado estas sana kaj vigla kaj ke ĉefe esperantistoj, kiuj dubas pri la preciza situo de Roterdamo - en Azio aŭ Sud-Ameriko Roterdamo kaj Helsinko estas pli malpli samlokaj - daŭre klopodas laŭ la spuroj de Zamenhof. Same pri Faka Agado, kvankam pri ĉi tiu lasta fako oni ankaŭ serĉas komisiiton.

Kio cetera? Renkontiĝo kun la oficistoj multe pli trankvila ol iamaj renkontiĝoj kun oficistoj, redistribuo de taskoj inter estraranoj, parolado pri la necesaj laboroj por eventuale ripari la domon en Nieuwe Binnenweg, ktp.

Kiel mi diris en la komenco, la estrar-kunsido estis rutina.

Renato Corsetti
prezidanto de UEA


Novaĵoj