Lena Zaznobina forpasis

[Ĉi tiu nekrologo aperis en La Ondo de Esperanto. 2003. № 7 (105)]

Lena ZaznobinaLa steloj ne malaperas…

Post grava malsano en la siberia urbo Krasnojarsk forpasis Lena Zaznobina (3 nov 1958 – 8 jun 2003).

Ŝia nomo estas firme ligita al la Sovetia E-Movado de la jaroj 1970–1980. Fine de la 1970aj jaroj ŝi aperis en la Krasnojarska Esperantista Klubo kaj baldaŭ iĝis unu el ĝiaj steloj — talenta, bela, iniciatema. Ŝi bonege posedis Esperanton, ŝi verkis, kantis, gitarludis, organizis Esperanto-aranĝojn, instruis Esperanton. Ŝia agemo en tiu tempo multe influis ekfloron de la Krasnojarska Esperanto-Movado, kies simbolo ŝi iĝis. Kelkfoje ŝi ĝuis amon kaj respekton de multaj geamikoj, kiam estis elektata Miss Esperanto en someraj Esperanto-tendaroj, allogante simpatiojn ne nur per sia belo, sed ankaŭ per la fervora sindediĉo al la komunaj movadaj aferoj.

En 1982 okazis geedziĝo de Lena kaj Andreo Peĉjonkin, kaj en Krasnojarsk aperis brila Esperanto-paro. Kiam naskiĝis ilia filo, Aljoŝa, Lena same sindone dediĉis sin al la familiaj aferoj kaj scienca laboro. En novembro 1992 ŝi defendis sciencan tezon kaj iĝis kandidato pri la sciencoj (la unua scienca grado, ekvivalenta al la eŭropeca doktora).

En la 1990aj jaroj ŝi ne plu aktivis en la Movado, sed kiam ŝi aperis en la Klubo aŭ dum renkontiĝoj, ĉiam kun ŝi refreŝiĝis la etoso. Kvankam rare, sed ŝia bela, kortuŝa kaj tenera voĉo sonis kante en la Klubo, kaj tiam reaperis en la memoro de geamikoj nia juneco, tendaroj, noblaj revoj kaj aspiroj… Dum tre malfacilaj jaroj en Ruslando multaj ŝanĝis siajn principojn, sed ne ŝi. Ŝi restis principe honesta kaj laborema, amikema kaj helpema.

Post maturiĝo de la filo Lena eksentis bezonon reesti en la eksterfamilia vivo kaj laboris en kelkaj lokoj, serĉante sian destinon. Dum la lasta tempoperiodo ŝi denove ligis sin al la scienco, eklaborinte kiel akademia sekretario en unu el la Krasnojarskaj akademiaj scienc- esploraj institutoj. Ektemis pri doktora tezo, plia profundiĝo en la sciencon.

Sed la malsano ne permesis al ŝi realigi la novajn planojn. Ŝi ĝis la lasta momento brave batalis kontraŭ ĝi kaj kredis je resaniĝo — sed ne por ĉio sufiĉas niaj fortoj.

Ŝi estis centre de multaj homoj. Tio evidentiĝis ankaŭ, kiam dum la tri funebraj tagoj senĉesa vico da geamikoj venadis por la lastan fojon vidi ŝin. Pli ol 150 personoj ĉeestis dum la adiaŭa ceremonio: esperantistoj, kolegoj, najbaroj…

Ni ĉiam havos en niaj koroj helan rememoron pri Lena — rava, mirinda kaj neforgesebla, kies ĉeeston inter ni donacis al ni la sorto.

Amikoj


[La suba teksto aperos en REGo.]

Lena ZaznobinaMiraklo eterne restos

La perdo estas absolute nekredebla, malebla. Akcepti tion superas ĉiujn fortojn. Mi kaj nia filo deksesjara, Aljoŝa, nun lernu vivi sen ŝi.

Lenjo gravege malsanis dum lastaj kelkaj jaroj kun alternaj sukcesoj kaj malsukcesoj. La finan diagnozon “kancero” oni laste kaj fakte unuafoje oficiale konfirmis al mi nur en decembro de 2002. Lenjo neniam estis oficiale informita sed ŝi mem plej verŝajne sciis kaj konsciis ĉion. Ni preskaŭ al neniu emis disbabili pri la problemo dum la kelkaj lastaj jaroj, ĝis la lasta horo certante ke ŝi elgrimpos kaj plene saniĝos. Okazis nur unu miraklo — ke ŝi foriris sen ajnaj doloroj kaj suferoj (eĉ ne temis pri narkotaĵoj) — simple ĉesis vivi en ĉi materia ŝelo. Lenoĉka klopodis kaj batalis ĝis la lastaj momentoj. Nur dum la lastaj tri horoj ŝi jam ne bezonis respondi al mi ĉar ŝi evidente jam vidis la alian mondon.

Nur dum la tri lastaj monatoj ŝi ne povis labori, sed restante hejme, promenadis, trikis, kudris, kuiris, ekzercis sin joge kaj klopodis faradi multajn aferojn. Tre bonaj amikoj helpadis ŝin, spirite kaj bioenergetike, precipe kiam la oficiala medicino lavis la manojn kaj lasis ŝin kun Dio. Oni povas nur imagi kion ŝi mem travivis kaj spertis. Spirite ŝi donis AL MI forton kaj esperon. Kvankam estis certa periodo kiam al ŝi estis tre malfacile — nerve kaj psiĥologie — finfine ŝi regajnis tiom da spirita forto kio levis ŝin al nekredebla nivelo. Leciono por mia tuta vivo.

Ŝi estis fantastike bela, alloga kaj promesanta miraklojn. Ĝuste miraklo mi trovas eble la plej trafa la vorton pri ŝia viva donaco al mi. Ni konatiĝis en la Krasnojarska OrSEJT-22 (1980), mia unua kaj ŝia dua tendaro kien mi venis el mia naskiĝurbo Sverdlovsk. Ambaŭ malfruiĝe venintaj ni tuj ekestis kune kaj apenaŭ povis disiĝi. Sekvis dujara romano el multaj leteroj kaj iuj renkontiĝoj en diversaj partoj de tiama Sovetio. Ne ĉiam la rilatoj estis facilaj sed la sorto devis nin tamen kunigi kaj en la Tjumena OrSEJT (1982) ni finfine faris nian elekton kaj aŭtune ni geedziĝis en Krasnojarsk, post kio mi ankoraŭ devis fini mian lastan studjaron en Sverdlovsk.

Mi finfine venis loĝi al ŝi en Krasnojarsk en 1983 kaj tiujn preskaŭ 20 jarojn ni estis kune. Post tri jaroj naskiĝis filo Aljoŝa. Lenjo laboris en instituto Krasnojarskgraĵdanprojekt kaj poste en kelkaj aliaj lokoj, inklude instruiste pri geodezio en teknologia instituto kaj akademia sekretario en federa esplorinstituto kontraŭ-arbar-fajra.

Kia ŝi estis? Multfaceta — talenta, aktiva, respondeca, celdirektita, kapabla lerni novon kaj labori; erudicie saĝa (eklegis kvarjaraĝe kaj ĉiam perfektulino en ĉiuj studoj), atenta, bonkora, serĉanta, kun brila humursento, ĉiam justa kaj honesta, neniam ceda al pli oportunaj cirkonstancoj. Dum ok malfacilaj jaroj, kiam ĉe ni jam estis infano, ŝi pretigis kaj defendis en Moskvo disertaĵon pri ekologio, je admiro kaj, eble, envio, de aliaj. Ŝi lernis kelkajn aldonajn profesiojn kaj en ĉiuj novaj, kvankam ne multaj, laborlokoj trovadis tre bonajn samideanojn. Scivolema kaj legema, senfunda fonto da iuj interesaj diraĵoj kaj pensoj. Por mi, ĉu mi ĉiam konsciis pri tio, Lenjo estis instigo, inspiro kaj instruo en grandaj aferoj kaj etaj detaloj.

Post la nasko de la filo, la antaŭa kluba aktiveco cedis al plena dediĉo al la hejmo kiun ŝi tiom zorge kaj kapable tenis talente konante magazenajn kaj mastrumajn aferojn. Kaj ŝi, mi diru, profesie zorgis pri si mem — ja neniam ŝi aspektis eĉ proksime al sia aĝo.

Ŝia amo estis senfunda kaj mirakla, spite ĉiujn malfacilojn, miskomprenojn kaj, eble neeviteblajn, problemojn. Disiĝadi kun ŝi, dum forveturoj de iu el ni, estis malfacile. Des plia feliĉo estis ĉiam reunuiĝi. Danke al Lenjo mi iris en la kompreno kio donas al ni ĉiuj la vivon. Kaj mi estas senfine danka al ŝi kaj la Dio je ĉiu momento de ŝia vivo.

En la klubo ŝi manifestiĝis en organizado, instruado, teatraj prezentoj (foje la knabinoj surscenigis Levu La Manojn, al surprizego kaj admiro de la knaboj), kantado kaj animado de multaj lokaj kaj pli grandaj E-renkontiĝoj. Ŝin ĝojis koni tre multaj — kolegoj, E-klubanoj, esperanto-lernantoj, najbaroj kaj kunstudantoj.

Feliĉe, restis multaj fotaĵoj, iom da vidbendaj registraĵoj, iuj iam ie faritaj sonregistraĵoj. En la 1980aj jaroj ni speciale preparis eĉ tutan kasedon da kantoj en Esperanto zorge elektitaj el la plej ŝatataj. Iuj vortoj el tie sonas per ŝia mirinde dolĉa voĉo simbole nun — “Sed adiaŭ, tamen”, kaj “Ni renkontiĝos en feliĉa temp'”.

Mi nun konscias ke ŝi simple travivis kelkajn vivojn kun ni — plenuminte sian mision. Kiel en kristalo, nia tuta vivo, integre el ĉiuj sennombraj eternaj momentoj, nun restas kun mi. Kaj mi kredas ke iam ŝia animo revenos al nia mondo reenkarniĝe, kaj ŝi havos kion fari ĉi tie.

Restu ŝia tenera kaj mirinda animo en paco.

Andrej Peĉonkin


Novaĵoj