Retrosalto je duona jarcento

La julia Ondo jam estis preskaŭ finredaktita, kiam atingis nin la junia Esperanto kun la membrostatistiko por 2002 — do mi devis forpreni la pretan artikolon pri la libroeldonado en Litovio por prezenti kaj komenti la membrostaton de la plej granda esperantista asocio en la mondo.

Pasintjare mi skribis, ke “la statistiko, aperinta en la julia-aŭgusta Esperanto, jam estas dubigata en la reto, interalie, pro nekoincido kun la spezokonto (eble kaŭze de tro (mal)fruaj pagoj)”. Efektive, poste klariĝis, ke la aperinta statistiko enhavis 2054 “malvivajn animojn”.

Jaro    AM    IM    Sume

1979 24533 6277 30810
1980 27554 6629 34183
1981 29828 6727 36555
1982 29768 6556 36624
1983 31062 6446 37508
1984 32923 6272 39195
1985 33020 6536 39556
1986 33910 6679 40589
1987 36351 7291 43642
1988 35945 7203 43148
1989 32474 7355 39829
1990 25224 7645 32869
1991 19146 8071 27217
1992 18808 7783 26591
1993 16041 7272 23313
1994 14495 7018 21513
1995 13808 7237 21045
1996 13314 7284 20598
1997 13035 7122 20157
1998 12812 7360 20172
1999 12096 7075 19171
2000 12522 6583 19105
2001 12835 6428 19263
2002 12173 5657 17830

La membrofalado daŭras. Lastafoje UEA havis malpli ol ses mil individuajn membrojn (IM) en 1953. La nuna membraro estas eĉ pli malgranda ol la tiama (5776 membroj). Pasintjare UEA perdis 771 individuajn membrojn — 12%. Je 662 malkreskis ankaŭ la aligitaj membroj (AM) — t.e. tiuj anoj de la aliĝintaj landaj asocioj kiuj ne membras individue en UEA (sed tiu falo ekvivalentas finance la perdo de nur 13 IMoj).

Vidu la laŭlandan staton por 2002

Individuaj membroj

Francio 580
Germanio 535
Brazilo 525
Usono 358
Japanio 335
Nederlando 241
Svedio 201
Finnlando 194
Italio 185
Britio 158

Aligitaj Membroj

Japanio 1063
Ĉinio 1050
Italio 854
Germanio 616
Svedio 575
Belgio 547
Brazilo 518
Francio 469
Britio 448
Usono 436

Nostalgia rememoro: en 1925 UEA havis 9424 individuajn membrojn inkluzive de 1889 en Germanio kaj 1147 en Ĉeĥoslovakio. Se tiam ekzistus fondaĵo Canuto, la dekmilmembra nivelo estus superita. Cetere, oni ne informis, kiom da membroj pasint-jare aliĝis al UEA senpage per Fondaĵo Canuto. Eble nur ĉ. kvin mil membroj pagis mem sian kotizon.

Interalie, pli frue la statistiko aperis en la februara aŭ marta Revuo - “la etaj mirakloj en CO” (proksimume tiel diris Renato Corsetti) tamen dume ne koncernas la statistikan fakon. Tre ĝenas la manko de laŭkategoria resumo, kaj je nia dispono estas nur la nombroj por 2000:

Membro-Gvidilibro 474
Membro-Jarlibro 1294
Membro-Abonanto 3253
Juna Membro-Jarlibro 350
Membro-Abonanto 241
Dumviva Membro 879
Honora Membro 59
Honora Patrono 11
Individuaj membroj, entute 6580

Aligitaj membroj 10744
Junaj Aligitaj membroj 1778
Aligitaj membroj, entute 12522

MEMBROJ, ENTUTE 19102

Societo Zamenhof 207
Abonoj Esperanto 165
Kolektivaj abonoj Esperanto 102
Abonoj Kontakto 338
Kolektivaj abonoj Kontakto 187
Patronoj de TEJO 94
Dumvivaj Patronoj de TEJO 17

KOTIZOJ ENTUTE 20212

Kelkaj kredas, ke la falado ĉesos ĉi-jare pro la Gotenburga kongreso, supozeble pli amasa ol la Fortaleza.

Aleksander Korĵenkov (Ruslando)

Ĉi tiu artikolo estas iomete pli ampleksa ol en la papera versio de La Ondo, en kiu mi povis okupi nur trionpaĝan kolumnon. Oni rajtas aperigi plene aŭ fragmente la supran artikolon kun referenco: La Ondo de Esperanto. 2003. № 7 (105), paĝo 16.


Novaĵoj