La dua Balta Esperanto-Forumo

Tre riĉan klerigan programon havis la dua Balta Esperanto-Forumo, kiu okazis 17–22 jul 2003 en Olsztyn (Pollando) kun 55 partoprenantoj el ses landoj.

La ĉefan temon de la Forumo, “Slavaj influoj en Esperanto”, laŭ la aspektoj lingva, movada, ideologia kaj kultura, prezentis Aleksander Korĵenkov.
Alen Kris prelegas
[Alen Kris prelegas]
Aliaj prelegoj estis dediĉitaj al: Esperanto-vortaroj en la reto (Witold Czerwiński), interkultura komunikado per Esperanto kaj la angla (Ilona Koutny), EEU (Johan Derks), Olsztyn (Elżbieta Leonowicz-Frenszkowska), Prusujo sen legendoj (Wolfgang Kirschstein), nevidantoj (Irena Łowińska), “Solidareco” en Kaliningrad (Alen Kris), nacia, eŭropa, internacia niveloj de identeco (Zbigniew Galor), Siberio (Aleksej Birjulin).

Du jubileantaj libroj ricevis apartan pritrakton: la 100-jara Fundamenta Krestomatio (Halina Gorecka) kaj la 75-jara La tajdo de Nikolao Hohlov (Aleksander Korĵenkov). Nora Caragea rakontis pri siaj tradukoj. Sed la plej interesa literatura evento de la Forumo estis lanĉo de la Rusa Novelaro, eldonita de Sezonoj en julio -- la tuta stoko, kunprenita de la eldonantoj, estis rapide disaĉetita je speciala unuataga prezo, kaj la tri ĉeestantaj tradukantoj havis agrablan taskon subskribi ĵusaĉetitajn ekzemplerojn.
Libroprezentado

[Prezentado de la Rusa Novelaro: Witold Czerwiński kaj Halina Gorecka]
Al la diskutrondo “UEA: de problemoj al krizo” skribe kontribuis Renato Corsetti, István Ertl, Giorgio Silfer kaj Jakvo Schram, kiuj diverstendence traktis la temon. Alia diskutrondo estis dediĉita al la Esperanta gazetaro ĝenerale kaj speciale al La Ondo de Esperanto, kies pluraj redakcianoj, kunlaborantoj kaj legantoj ĉeestis. Aktivuloj el norda Pollando, Litovio kaj Kaliningrada regiono havis plian sesion de la tradicia seminario pri kunlaboro en ĉi tiu regiono.
Ekskurso
[Skanzeno en Olsztynek]
Ekskursoj gvidis la forumanojn al la urbo mem, kiu ĉi-jare festas sian 650-jariĝon, kaj al interesa skanzeno en Olsztynek. La streĉan laborprogramon variigis interkona vespero ĉe fajro kun kolbasetoj kaj biero, pola vespero en regionstila restoracio Karczma Warmińska, orgena koncerto en la katedralo kaj la adiaŭa vespero en restoracio Kolorowa. Preskaŭ ĉiutage Marian Zdankowski amuzis kaj pensigis la ĉeestantojn en FREŜO — eble la plej fama kviza programo en Esperantujo.

La ĉefa riproĉo, kiun la kunorganizantoj (Varmia-Mazuria E-Societo kaj La Ondo de Esperanto) ricevis en la lasta kunveno estis trostreĉeco de la programo, kaj por bani sin en la belaj (apud)urbaj lagoj oni devis malĉeesti interesajn prelegojn kaj kunvenojn.

Halina Gorecka


Novaĵoj