88a Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo (Svedio, 2003)

La subaj artikoloj aperis en la kongresa kajero de La Ondo de Esperanto. Oni rajtas aperigi ilin plene aŭ fragmente kun nepra indiko de la fonto: La Ondo de Esperanto. 2003, № 8–9.

UK-88 en Gotenburg. La Kongresejo (Kalle Kniivila)


Vortoj de Komitatano Z

Esperigaj signoj el Gotenburgo

Ĉi-foje la Kongresan Ondon ni komencas per Vortoj de Komitatano Z, kiu komentas la ĉi-jaran ĉefeventon en Esperantujo — la Universalan Kongreson, kiu okazis 26 jul – 2 aŭg en Gotenburgo kun 1791 aliĝintoj. En la sekvaj paĝoj vi trovos aliajn informojn pri la Kongreso.

Bildkartoj kaj komentoj de miaj kongresintaj geamikoj elspiras, ke la Universala Kongreso en Gotenburgo estis por ili agrabla sperto. Evidente la 88a sukcesis almenaŭ kiel travivaĵo de ordinara kongresano. Gratulon al LKK kaj al la freŝbakita KKS pro tio! Mi esperas, ke venontjare ni trovos inter la novaj honoraj membroj Roland Lindblom, la solan vivantan LKK-prezidanton de du UK-oj, kvankam verdire oni estus devinta distingi lin jam ĉi-jare en lia “propra” kongreso.

Ankaŭ en Gotenburgo la nombro de aliĝintoj denove ne imponis. Kontraŭ la fono de diversaj plagoj, kiuj lastatempe subfosis internacian turismon, ĝi tamen ŝajnas kontentiga. La pasintjara UK en Fortalezo estis multe malpli nombra ol la antaŭa UK tiulande en 1981, sed Gotenburgo allogis nur dekon da aliĝintoj malpli ol Stokholmo en 1980. Se Pekino venontjare proksimiĝos nombre al la unua UK tie en 1986, ni havos kaŭzon je optimismo, des pli ĉar litovoj laŭdire garantias pli ol 2000 kongresanojn en Vilnius en 2005.

En Gotenburgo la estraro faris strangan eksperimenton, kiu espereble ne ripetiĝos: inaŭguro en lundo. Oni klarigis, ke tio ebligos al pli da ĵurnalistoj, diplomatoj k.a. oficialuloj ĉeesti, sed tiu celo ne realiĝis. Pasintjare mi plendis pri degenero de la inaŭguro. Evidente ĉi-jare ĝuste la oficialuloj kontribuis al ĝia malsolenigo per nekutime longaj alparoloj. Ne estis saĝe lasi ilin lacigi per tedaj ŝablonaĵoj la publikon, kiu devis poste aŭdi ankaŭ franclingvan prelegon pri la kongresa temo, interesan kaj valoran, sed certe suferigan al multaj post ĉio antaŭa. En Pekino la nuna estraro aperos lastfoje sur la inaŭgura podio. Ĝi devus zorge manuskripti sian finan akton, tiel ke la inaŭguro vere agordu la brustojn de la kongresanaro kaj difinu etoson por la tuta semajno — tasko, por kiu la tria tago estas tro malfrua. En tiu levo de animoj estas nenio sekteca. Temas pri daŭra neceso de socia movado reŝargi la entuziasmon de siaj membroj.

Bele fermi la Pekinan UK estos jam tasko de nova estraro. El Gotenburgo venis signoj, kiuj donas esperon pri pli deca elektoprocezo ol tiu, el kiu rezultis la nuna aro da estraranoj. Laŭdinda estis la okazigo de publika kunveno de la elekta komisiono, en kiu ĉiu ajn rajtis proponi nomojn de eblaj kandidatoj. Eble pro nesufiĉa reklamado ĝi ne estis amase vizitata, sed ĝi ĉiukaze donas impreson pri aktiva kaj aktiviga komisiono.

Al la bonaj signoj apartenas ankaŭ la multeco kaj vigleco de la publiko en “Estraro respondas”. Kiel raportis Libera Folio, estraranoj tamen respondis “kolere”. Ilin precipe agacis ĝuste Libera Folio, kiu jam ĵetis lumon sur multajn evoluojn, kiujn la estraro evidente preferis aŭ prisilenti aŭ plibeligi. Informado tamen estas fundamenta elemento de demokratio kaj plenumi tion ne estas malica opoziciaĵo. Libera Folio faris multe da bono en mallonga tempo por instigi interesiĝon kaj diskuton pri la sorto de UEA. Ĝia lanĉo estis vere la ago de la jaro. Al ĝi parte ŝuldiĝas plia pozitiva signo el Gotenburgo, nome ke nekutime granda publiko observis la laboron de la komitato. Mankas al mi ankoraŭ informoj por komenti tiun laboron, sed nun estas plej grave konstati, ke io tre grava okazas: membroj de UEA ekinteresiĝas pri sia asocio. Tio neeviteble kunportas ĝenajn demandojn al la estraro, pro kio precipe Libera Folio estas ruĝa tuko por iuj en ĝi. Per sia kolero en Gotenburgo ili projekciis al Libera Folio frustriĝon pri sia propra malsukceso.

Komitatano Z


Kongresaj impresoj

La tutmondecon de nia lingvo atestas ankaŭ niaj kongreslandoj. Pasintjare Brazilo aldonis karnavalan etoson, freŝecon kaj apartan fascinon por kutime seka aranĝo. Sed ĉi-jare la skandinaviaj malparolemo, retenemo en kontaktoj kaj ŝato al ordo reliefiĝis en la glate kaj senstumble funkcianta kongreso.

“Ili [UK-oj] estas kaj samaj kaj unikaj. Ni rekonas la tradiciajn erojn — ni volas, ke ili okazu, kiel ni spertis ilin dum la pli fruaj kongresoj — sed ĉiu el ili estas ankaŭ unika pro nenombrebla kvanto da detaloj”, — diras LKKano Franko Luin.

Certe, neniu UK imageblas sen la komitat-kunsidoj, diskutoj pri la kongresa temo, fakaj kunsidoj k.s. Sed indas almenaŭ iel modifi la erojn. Ĉi-jare tio okazis, ekzemple, pri la Belartaj Konkursoj. Sed tute pale de jaro al jaro pasas la aranĝo Libroj de la Jaro kiam la samaj eldonistoj rapidparolas por prezenti siajn eldonaĵojn. Pli vigle pasas la Aŭtoraj duonhoroj.

En la dimanĉa “kleriga” programo Ziko M. Sikosek tute ravis min per “Informado estas pli ol scioj. Prelego kun simulludo” kaj “Silentado kaj la movadaj militoj”. Mirinde aktivan partoprenon oni notis en la diskutgrupoj pri la kongresa temo “Lingvaj rajtoj kaj respondecoj”, ankaŭ en kelkaj kunvenoj, kiuj traktis la agadojn de EEU kaj BKC. Cetere, la stilo de Dafydd ap Fergus profunde penetris en la Esperantan gazetaron. Ne nur Libera Folio, sed ankaŭ grandparte la kongresa Kuriero estas stampita per lia stilo. Pli moderna aspekto, multaj fotoj allogis. Sed ĝenis ege multaj mistajpoj kaj fuŝe skribitaj nomoj. Eĉ unu artikoleto aperis dufoje. Kiam oni maturiĝos por dungi profesiajn redaktoron kaj provleganton por ne diskrediti la aferon? Ĉu ne estas tasko de TEĴA?

Kultura programo ne estis tiom abunda. Tute kuriozan efikon kaŭzis kunligo en la sama vespero de leĝera Kabaredo kun tragika Aniaro. La ĉeestintoj en la fama klubejo Jazzhuset (ankaŭ neesperantistoj) ĝuis prezentadon de “Esperanto Desperado”.

La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson de Selma Lagerlöf inspiris la organizantojn de la Nacia Vespero. Ni travojaĝis Svedion helpe de lumbildoj, naciaj kantoj kaj dancoj. La landon konigis kelkaj specialaj programeroj, ankaŭ la bela numero de La Espero, kiun ricevis ĉiu kongresano.

Pravas Georgo Handzlik, ke la alta protektanto estas “ulo, kiu anstataŭ viziti kongreson sendas telegramon”. Ĉefministro Göran Persson feriis. Cetere, ekzistas onidiro, ke la solena malfermo ne okazis dimanĉe, ĉar la oficistoj de la kongresejo nepre bezonas havi ferian tagon dimanĉe, precipe somere.

Halina Gorecka

PS. Mi plezure rememoras la vojaĝon kaj la restadon en la kampadejo Coruna kun la litova grupo, kiun mi sincere dankas pro la harmonia kaj agrabla etoso.
La Kongresa Libroservo (Fotis Kalle Kniivila)
Sur la foto: Ionel Oneţ havis multege da laboro en la Gotenburga libroservo. (Fotis Kalle Kniivilä)


Premioj aljuĝitaj

En Gotenburgo estis anoncitaj laŭreatoj de la tradiciaj premioj de UEA.

Premio Deguchi (2 mil eŭroj) rekompencas “kontribuon al plifirmigo de internacia amikeco”; ĝin financas Oomoto kaj aljuĝas la Estraro de UEA. Ĝin ricevis Don Harlow (Usono) pro laboro por Esperanto en interreto, kaj Franciska Reisel (Germanio) pro apogado de la movado en Nepalo.

Trofeo Fyne, starigita memore al Adam kaj Erica Fyne el Kanado, estas donata ĉiun duan jaron al la plej sukcesa landa asocio de UEA. Ĝin ricevis Litova Esperanto-Asocio.

Subvencio Cigno (ĉ. 4.500 eŭroj) financas Esperanto-projektojn en la tria mondo kaj en la eksaj socialismaj landoj. Ĝi estis aljuĝita al Armena Esperanto-Asocio kaj al Federacio Esperanto de Barato.

Fondaĵo Grabowski subtenas la Esperanto-kulturon. Ĉi-jare ĝi helpis al Litova Esperanto-Asocio, Laŭlum (Ĉinio), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando) SAT-Amikaro kaj eldonejo “Bero” (Nederlando).


Novaj Honoraj Membroj de UEA

Ĉiujare la Komitato de UEA elektas kiel honorajn membrojn tiujn esperantistojn, “kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado”.

En Gotenburgo novaj Honoraj Membroj de UEA iĝis: Edwin Burg (Nederlando), Adolf Burkhardt (Germanio), Imre Ferenczy (Hungario), Salah Ghanem (Libano), Josef Kavka (Ĉeĥio), Antanas Mekys (Litovio).


La komitato en Gotenburgo: ĉu jam konstrue al stabila tutmonda asocio?

Raporto de Anna Margareta Ritamäki el “La Ondo de Esperanto”

Somero en Esperantujo — sed debata frosto en UEA mi titolis mian prezidantan kolumnon en Esperanta Finnlando 2003/3. Spekulinte pri eventuale neintenca sufoko de la debato per komfortigcelaj redaktoraj kaj vicprezidantaj vortoj, mi finis la kolumnon per miaj komitatanaj — ankaŭ komfortigcelaj — vortoj:
Se UEA ne kuraĝas montri sian doloron ni membroj fremdiĝas. Se ni ne konas la situacion ni ne povas doni nian varmon kaj subtenon. Kiam la komitato kunsidos en Gotenburgo mi provos kontribui al pli varma klimato en UEA, honesta kaj malferma. Mi sopiras al nova printempo, al freŝa spiro, al fido pri stabila tutmonda asocio kaj ĝuoplena partopreno en ritmo de somero en Esperantujo.
Nun mi konstatas, kun ioma hezitemo, ke la debata klimato en UEA iom varmiĝis inter Fortalezo kaj Gotenburgo. Tio ne sentiĝis en ĉiuj kunsidoj — aparte ne en evento, kiun mi renomus “Estraro evitas respondi” — sed ioma agnosko pri la malfacilaĵoj senteblis.

La estrara raporto estis pli klara kaj eksplicita. Baze ĝi kontentigis eĉ la plej laŭtajn kritikantojn de la pasinta jaro, ankaŭ min. Mia ĉefa kritiko rilatis al la laborplano, kies laborkampoj informado, instruado kaj utiligado estis emfazitaj, dum la same esencaj labordirektoj plijuniĝo, tutmondiĝo kaj profesiiĝo ne estis elstarigitaj. Tiu tendenco ripetiĝis en la dujara pritakso de la laborplano de UEA 2001–2010 Al lingva demokratio.

La spezokontoj esprimis dolorajn faktojn. Pasintjare “la situacio en la CO” kaŭzis pli da elspezoj por estraraj vojaĝkostoj kaj por dungitoj. Pro la falinta membronombro la kotizaj enspezoj limiĝis al 210 mil eŭroj, 40 mil sub la buĝetita nivelo. Pri la nuna jaro konstateblis komputilaj kaj homfortaj problemoj pro kiuj pliakutiĝis la perturboj en la administrado.

Inter la kvarhoraj plenkunsidoj sabate kaj vendrede eblis intense diskuti kaj antaŭprepari la finajn decidojn en almenaŭ naŭ kunsidoj de la ok temaj subkomitatoj, kiujn ĉi-jare prezidis neestraranoj. Mi partoprenis en tri subkomitatoj, kiujn ligis komuna zorgo pri stabileco: financo kaj administrado, junularo kaj informado.

Aparte atentinda estis la skriba raporto de la Oficeja Komisiono funkciinta de aŭgusto 2001 ĝis aprilo 2003. Ni ricevis konkludojn pri la nuna stato de la domo en Roterdamo. La taksoj pri ĝia valoro kaj fortikeco kulminis en la decido investi ĝis 300 mil eŭrojn por riparo kaj plibonigo de la domo. Klaras ke la CO de UEA restos en Roterdamo.

Alia leginda dokumento estis “Propono de TEJO rilate al oficeja modernigo, investa politiko de UEA kaj ekhavo de TEJO-oficisto”, kiun la Estraro de UEA transdonis al la Komitato por pritrakto. TEJO per sia propono sukcesis levi sian situacion al unu el la ĉeftemoj de la plej alta organo de UEA. La Estraro estis petita prepari analizon pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj de eventuala akiro de propra jura personeco por TEJO kaj la manieroj tion realigi “kun minimuma ŝanĝiĝo de la nunaj rilatoj inter TEJO kaj UEA”. Hokan Lundberg kaj Sonja Petrović, komisiitaj de la TEJO-komitato, klarigis ke TEJO ne deziras proteste disiĝi de UEA, nur bezonas eblecojn respondece regi siajn proprajn aferojn. Ŝanĝo de la statuso de TEJO postulas ŝanĝon de la statuto de UEA. Krome la Komitato petis ke parto de la tempo de ekzistanta plentempa oficisto estu dediĉita al la specifaj bezonoj de la junulara sekcio.

Dum la subkomitataj diskutoj estis viglaj kaj ofte koncentriĝis je esencaj temoj, la fina plenkunsido ripetis bedaŭrindajn trajtojn de la pasintjara tendenco al silentigo. Komence de la kunsido je la pritrakto de la buĝeto mi proponis altigon de la buĝetitaj kostoj per 100 mil eŭroj al 550 mil, kio egalas al la realaj kostoj de la pasinta jaro. Mi argumentis, ke konscia dediĉo de mono de la kapitalo estas motivita cele al stabiligo de la administrado kaj reakiro de la fido de la membraro. La sintenon de la ceteraj partoprenantoj en la subkomitataj diskutoj pri la temo klarigis Edvige Tantin-Ackerman — “Ne estas mono.” — sekve de kiu Renée Triolle proponis ĉesigi la diskuton. 32 komitatanoj ne volis aŭdi pliajn argumentojn antaŭ la voĉdono. Do mia klarigo pri la ekzisto de pli ol 2 milionoj da kapitala mono neniam estis esprimita. La buĝeto estis akceptita per 43 voĉoj por, 3 kontraŭ kaj 6 sindetenoj.
La Komitato vochdonas (Fotis Kalle Kniivila)
Pri la Brusela Komunikadcentro pluraj komitatanoj longe diskutis kvazaŭ konkurencante pri la plej elokventa esprimo pri ĝia graveco. Nun, kiam temis pri deziroj, ne konkretaj decidoj — BKC estu financata, sed ne de UEA — neniu proponis ĉesigi la diskuton.

La bazan kotizon ni altigis per kvar eŭroj al 54 laŭ revizora rekomendo.

Krome la Komitato traktis plurajn aliajn temojn.

Ni interalie rekomendas realigon de du kandidatiĝoj al Unesko, UEA por pacpremio Felix Houpheouet-Boigny kaj la tradicio de la Universalaj Kongresoj por agnosko kiel kultura heredaĵo. Ni akceptis dokumenton “Eldona agado de UEA”, elektis ses novajn honorajn membrojn kaj Flory Witdoeckt kiel novan komitatanon C.

La Elekta Komisiono promesis provizi la Komitaton per reala elekto inter pluraj kandidatoj por la Estraro en Pekino. Ĉi-kuntekste mi volas rememorigi pri la instigo al elekta etoso, kiun prezentis la antaŭa ĝenerala direktoro okaze de la pasintfoja elekto de B-komitatanoj. Ĝi validos ankaŭ nun!

Anna Margareta Ritamäki
Komitatano A, Finnlando


Sukcesa IJK en Svedio

(TEJO-aktuale). La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazinta en Lesjöfors (Svedio) kunigis ĉ. 230 partoprenantojn. Okazis interesaj prelegoj kaj ardaj diskutoj pri la temo Al Libera Kulturo, koncertoj, konkursoj, kursoj, ekskursoj ktp.

Estis elektita nova TEJO-estraro: Bertrand Hugon, Francio (prezidanto); Sonja Petrović, Jugoslavio (vicprezidanto, KER, rilatoj kun UEA); Aleks Kadar, Francio (ĝenerala sekretario); Katja Ignatieva, Rusio/Svedio (financaj aferoj kaj subvencioj); Jevgenij Gaus, Litovio (informado).


Novaĵoj