Rusa Novelaro aperis

Eldonejo Sezonoj ĉi-somere eldonis libron Rusa Novelaro. 19a jarcento. Grupo da tradukantoj kaj provlegantoj laboris dum kelkaj jaroj.

La libro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov. Rusa Novelaro havas 400 paĝojn kaj belan kromkovrilon. Ĝi aperis kiel la 9a volumo en la libroserio Rusa literaturo. La libron kompilis Aleksander Korĵenkov kaj Nikolai Lozgaĉev, kaj redaktis Aleksander Korĵenkov.

Tradukis: Aleksander Korĵenkov (9 noveloj), Vladimir Vyĉegĵanin (4 noveloj), Grigorij Arosev (2), Aleksej Birjulin (2), Valentin Melnikov (2), Tatjana Vŝivceva (2), Halina Gorecka (1), Antoni Grabowski (1), Vladimir Jurganov (1), Nikolai Lozgaĉev (1), Ilsia Novikova (1), Sergio Pokrovskij (1), Dementi Staritsky (1).

Provlegis: Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Chris Long, Daniel Luez, Perla Martinelli, Gonçalo Neves, Sergio Pokrovskij.

Korektis: Halina Gorecka

La libro estas mendebla ĉe Sezonoj poŝte (RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando) aŭ rete: sezonoj@gazinter.net.

Prezo: 30 eŭroj

Rabatoj

4-10 ekzempleroj     33%    (20.00 eŭroj)
11-20 ekzempleroj     40%    (18.00 eŭroj)
pli ol 20 ekzempleroj     50%    (15.00 eŭroj)

Enhavtabelo

Halina Gorecka. Antaŭparolo

Aleksandr Puŝkin

  • Pafo (Vladimir Jurganov)
  • La neĝa blovado (Antoni Grabowski)
  • Ĉerkisto (Nikolai Lozgaĉev)
  • Staciisto (Ilsia Novikova)
  • La pika damo (Aleksander Korĵenkov)

    Miĥail Lermontov

  • Tamanj (Dementi Staritsky)
  • Fatalisto (Grigorij Arosev)

    Nikolaj Gogol

  • Nazo (Vladimir Vyĉegĵanin)
  • Palto (Aleksander Korĵenkov)

    Ivan Turgenev

  • Horj kaj Kaliniĉ (Halina Gorecka)
  • Asja (Tatjana Vŝivceva)

    Fjodor Dostojevskij

  • Honesta ŝtelisto (Grigorij Arosev)
  • Novjara balo kaj nupto (Aleksander Korĵenkov)
  • La sonĝo de ridinda homo (Aleksander Korĵenkov)

    Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin

  • Dumvoje (Aleksej Birjulin)
  • La trompulo gazetisto kaj la kredema leganto (Sergio Pokrovskij)
  • Karaso-idealisto (Aleksej Birjulin)

    Lev Tolstoj

  • Neĝoŝtormo (Vladimir Vyĉegĵanin)
  • Tri mortoj (Vladimir Vyĉegĵanin)
  • Post la balo (Valentin Melnikov)

    Anton Ĉeĥov

  • Ĥameleono (Tatjana Vŝivceva)
  • Ĉevala familinomo (Aleksander Korĵenkov)
  • Ivaĉjo (Valentin Melnikov)
  • Ŝi volas dormi (Aleksander Korĵenkov)
  • Historio de komerca entrepreno (Aleksander Korĵenkov)
  • Nigra monaĥo (Vladimir Vyĉegĵanin)
  • Grosoj (Aleksander Korĵenkov)
  • Pri la amo (Aleksander Korĵenkov)

    Aleksander Korĵenkov. Komentario: Pri la tradukoj, Notoj, Pri la aŭtoroj


    Antaŭparolo de Halina Gorecka

    En Esperantujo estas bela kutimo eldoni antologiojn de tradukoj de gravaj verkoj el apartaj naciaj literaturoj. Jam aperis kelkaj dekoj da antologioj. Krom la “grandlingvaj” antologioj (angla, ĉina, franca, germana, itala), estas eldonitaj antologioj “malgrandlingvaj”: estona, hungara, kataluna, makedona, malta, slovaka kaj multaj aliaj.

    Tazio Carlevaro prave atentigas, ke “tiuj antologioj havas apartan signifon por la Esperanta kulturo, ĉu literaturhistorie, ĉu pure lingve”.(Esperanto en perspektivo, pĝ. 236). Ĉiu el ili ebligas konatiĝi per Esperanto kun kremo de sia literaturo. Kune prenitaj, ili riĉigas la kulturan fonon de Esperantujo. Fine, ili evoluigas nian literaturan lingvon, ĉar en la antologioj aperas tradukoj de plej bonaj tradukmajstroj.

    Malgraŭ la riĉeco de la rusa literaturo, en Esperantujo longe mankis rusa antologio. Pro tio en 1996 eldonejo Sezonoj decidis eldoni ĝin kaj komisiis la projekton Rusa Antologio al Nikolai Lozgaĉev kaj Aleksander Korĵenkov. Post pluraj kunsidoj, interkonsiliĝoj kun fakuloj kaj konatiĝo kun la ekzistantaj tradukoj ili faris du konkludojn: (1) nur tre malmultaj el la tradukoj “malnovaj” povos esti eldonitaj, kaj eĉ tiuj malmultaj devas esti redaktitaj; (2) oni ne povas prezenti la rusan literaturon per nur unu libro.

    Laŭ ilia koncepto, kadre de la projekto devos aperi tri volumoj:

    1. Rusa novelaro. Volumo 1. La 19a jarcento;
    2. Rusa novelaro. Volumo 2. La 20a jarcento;
    3. Rusa poemaro.
    Nikolai kaj Aleksander dum la preparlaboro devis elekti: preni po unu novelon de tridek aŭtoroj, aŭ aperigi pli multajn (aŭ pli longajn) verkojn de kelkaj aŭtoroj. Por la unua volumo ili elektis la duan principon kaj kune kompilis la planon. Post zorga prilaborado, nun ni proponas 28 novelojn de ok elstaraj rusaj verkistoj: Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝcxedrin, Lev Tolstoj, Anton Ĉeĥov.

    La tro frua forpaso de Nikolai Lozgaĉev (4 aŭg 1998) por pli ol unu jaro ĉesigis la laboron, sed Aleksander poste daŭrigis ĝin sola. Feliĉe, li ne havis problemojn pri serĉado de kunlaborantoj, ĉar multaj el ili jam delonge kun- laboras kun ni, kaj kelkaj tradukoj jam aperis en niaj libroj kaj en La Ondo de Esperanto, interalie, danke al nia tradicia konkurso Liro. Krome li ricevis tre valoran helpon de sep diverslandaj kompetentuloj, kiuj atente legis la ricevitajn tradukojn kaj helpis elsarki multajn erarojn, kiujn eble ne rimarkus ruslingvaj provlegantoj.

    Koran dankon al la tradukintoj kaj al la provlegintoj!

    Koran dankon al Nikolaj Batyrev, Gerrit Berveling, Leonid Daŝevskij, Bård Hekland, Anatolij Sidorov, Walter Żelazny, kiuj helpis per donacoj kaj antaŭmendoj.

    Koran dankon al fondaĵo FAME (Germanio), kiu subtenis nian projekton per subvencio.

    Koran dankon al ĉiu, kiu aĉetis la libron kaj legas nun ĉi tiujn liniojn — viaj legemo kaj aĉetemo kuraĝigas nin daŭrigi la laboron.

    Bonan legadon!

    Halina Gorecka


    Novaĵoj