[La suba teksto aperas en la novembra kajero de “La Ondo de Esperanto”.]

Proklamo de Poznano

Proklamon pri elĉerpiĝo de la paradigmo finvenkismo-raŭmismo kunverkis István Ertl kaj Zbigniew Galor, kiu ankaŭ prezentis ĝin enkadre de la XIX-a ARKONES — 27.09.2003. — en Poznań (Pollando) dum primovada panel-diskuto, kiun gvidis Tadeusz Chrobak. Ni ĝin aperigas por pripensigi la legantojn. Se vi opinias same, bonvolu sendi mesaĝon kun vorto Jes! kaj via nomo al adreso: zgalor@au.poznan.pl (I.E., Z.G.)

PROKLAMO PRI ELĈERPIĜO DE LA PARADIGMO FINVENKISMO-RAUMISMO

Ni, sube subskribintaj partoprenantoj de la XIX-a ARKONES en Poznań,

rekonante

ke la koncepta paro finvenkismo-raŭmismo estas unu el la plej sterilaj neologismoj de la esperanto-movado en la lasta kvaronjarcento,

ke dokumentoj kritike opiniantaj pri ĝi restas nerimarkataj, kiel la Proklamo de Voss el 1991, kiu diras

ke … konflikto inter kultur-flegemaj kaj fin-venkemaj esperantistoj estas transpontebla…,

konstatinte

ke finvenkismo kaj raŭmismo, se entute nomi ilin tiel, kunloĝas en ĉiu el ni,

ke la ĝisnuna praktiko uzi ĉi tiun pensokadron evidente pruvis ties falsecon, dogman, valorpritaksan karakteron, malantaŭ kiu troviĝas vulgare ideologia pensadmaniero,

ke la koncepta paro damaĝas la riĉan bildon de ideologioj ligitaj kun la esperanta movado, ĉar ĝi devigas pensi nur pri du el ili, kvankam ekzistas tiaj historiaj ideotendencoj kiel: laborista movado, kristanisma socidoktrino, novaj sociaj movadoj, ideologio de hobiismo - ĉiu el ili elemento de riĉeco de la esperanto-kulturo,

rekomendante

al ĉiu esperantisto, kiu ne kutimas trakti mitojn kiel faktojn

proklamas

elĉerpiĝon de la paradigmo finvenkismo - raŭmismo!

Detlev Blanke
Tadesz Chrobak
István Ertl
Zbigniew Galor
Georgo Handzlik
Paweł Janowczyk
Zbigniew Kornicki
Ilona Koutny

Poznań, 27.09.2003.


ARKONES  | Novaĵoj